...Tio okazis dum pasintsomera BET en mia urbo. Tute ne gravas , ke la heroo estas esperantisto kaj ke tiam Li estis eksterlanda gasto. Eble nur la lasta cirkonstanco iom pligrandigas impreson de vidita...
Eta kompanio promenadis post BET'a oficiala tagprogramo. Li ekvidis kusxantan sur trotuaro malplenan saketon de formangxintaj cxipsoj. Ak, tiu mirinda Viro, por liaj okuloj tiu vidajxo ne agordis kun verdanta cxirkauxajxo. Kaj por miaj, mi ne sxatas vidi tion ankaux, sed ... mi ja trairus... Li tamen klinigxis, levis gxin kaj portis suficxe longe gxis atingis rubujon ( ja estis rando de la urbo...).
Kaj ankoraux io min ege impresas. Tiu Viro Naturamiko kutime iras kun rigardo malsupren, ke ne surgrimpi skarabeton aux iun aliun surteran logxanteton...
Kvankam cxiam restante fidela al Naturo, Li tamen, ak, havis pensojn, ke eble por iuj homoj ago levi rubajxon ne sxajnas vireca... Kara heroo de mia rakonteto, mi ravigxas je via granda animo, kiu emas atenti ion etan ( tamen ege gravan ! ). Esti zorgema pri pli malfortaj , respondeca pri cxirkauxajxo, pura naturo, kies anoj ni cxiuj estas, - estas kaj homeca, kaj vireca. Mi kiel virino sxatus tiajn ecojn vidi en cxiu viro !
Send a message
Search for members
Karulo says:
Imre Szabo says:
Kaj la edukadon ni devas komenci ĉe ni mem (ankaǔ mi kiel ofte agas kontraǔ tio, kion mi ĵus diris!).
Vladimír Türk pro says: