About this blog

  • 2 posts
  • 662 visits

» add a comment?

april 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

April 24, 08

Eta Rivereto kaj Granda Tubo

Hieraŭ mi, laborante mian duan provizoran laboreton ( statistikaj esploroj, vizitante respondantojn hejme ), promenadis en ĉe-la-randa teritorio de la urbo, kie situas nur individuaj domoj de urbanoj. En tiuj lokoj iam antaŭ multaj jaroj mi ofte bicikladis, ĉar tiam loĝis relative proksime en patrinhejmo . Do, paŝante kaj raviĝante naturon, kiun mi tiom mankas, loĝante en urbo, mi ekvidis etan rivereton. Kia mirakleto !.., - pripensis mi. Kaj...tuj ekvidis granddiametran tubon, tra kiu en rivereton fluis kanaliza akvo......

© Published at 05:59 ( 5 comments / 193 visits )
This post is public

February 25, 08

Granda Animo

...Tio okazis dum pasintsomera BET en mia urbo. Tute ne gravas , ke la heroo estas esperantisto kaj ke tiam Li estis eksterlanda gasto. Eble nur la lasta cirkonstanco iom pligrandigas  impreson de vidita...

    Eta kompanio promenadis post BET'a oficiala tagprogramo. Li ekvidis kusxantan sur trotuaro malplenan saketon de formangxintaj cxipsoj. Ak, tiu mirinda Viro, por liaj okuloj tiu vidajxo ne agordis kun verdanta cxirkauxajxo. Kaj por miaj, mi ne sxatas vidi tion ankaux, sed ... mi ja trairus... Li tamen klinigxis, levis gxin kaj portis suficxe longe gxis atingis rubujon ( ja estis rando de la urbo...).

    Kaj ankoraux io min ege impresas. Tiu Viro Naturamiko kutime iras kun rigardo malsupren, ke ne surgrimpi skarabeton aux iun aliun surteran logxanteton...

    Kvankam cxiam restante fidela al Naturo, Li tamen, ak, havis pensojn, ke eble por iuj homoj ago levi rubajxon ne sxajnas vireca... Kara heroo de mia rakonteto, mi ravigxas je via granda animo, kiu emas atenti ion etan ( tamen ege gravan ! ). Esti zorgema pri pli malfortaj , respondeca pri cxirkauxajxo, pura naturo, kies anoj ni cxiuj estas, - estas kaj homeca, kaj vireca. Mi kiel virino sxatus tiajn ecojn vidi en cxiu viro !

© Published at 12:09 ( 3 comments / 282 visits )
This post is public


( 2 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Raj