Vanessa Published on August 1st, 2009
by Vanessapro

Vanessa's blog

Browse posts
kion fari septembre ?
12 comments (latest 4 months ago)
reveno al normala stato
Posted on July 24, 2009
4 comments (latest 5 months ago)
farita ;)
Posted on February 22, 2009
2 comments (latest 10 months ago)
mi malkovras, mi sxatas
Posted on February 22, 2009
8 comments (latest 10 months ago)
laceta
Posted on February 18, 2009
tre kontenta mi estas... Kial ?
Posted on January 28, 2009
1 comment (latest 10 months ago)
3 monatoj por esti preta !!!
Posted on January 27, 2009
4 comments (latest 11 months ago)
Novaj teknologioj, novaj rilatoj.
Posted on January 25, 2009
2 comments (latest 11 months ago)
laca !!!
Posted on January 5, 2009
2 comments (latest 12 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 672 times

kion fari septembre ?

Saturday August 1st, 2009 at 10:10AM

Post mia malsano, tiu de mia patro, nun devas mi re-eniri la vivon. Signifas denove havi projektojn, emojn, ktp...

Klare, mi perdis la kutimon kaj ecxpovas diri ke mi ne havas plu. Projektojn ??? Mi lernis vivi la nunan momenton kaj mi ne kapablas plu estonte pensi.

Projektoj ? Mi lernis vivi kun laca korpo kaj mi perdis la kutimon fari du aferojn en la sama tago.

Kaj mi tiom kutimas pensi ke mi povas sxangxi da lando, vivo, domo de unu tago al la alia ke mi malfacile sukcesas pensi ke mi povas fari la saman aferon dum semajnoj aux monatoj... Jaroj, certe ne.

Kiam Lode demandis al mi : do, kion vi faros septembre, mi vere ne havis respondon krom "zorgi pri Erwann". Li ja havas grandajn malfacilajxojn por lerni kaj labori, mi do intensas "nur" (tiu "nur" bezonas horojn tage kaj estas tre laciga por ni du) fari tion, krom ordi, purigi, acxeti mangxajxon, iri al la lernejo de Erwann kaj iri al pregxejo... Tio estas jam bela programo, cxu ne ;)

Mi do planas (sen granda gxojo) iri al vesper-kursoj por fini mia studaron. Sen gxojo, sen motiveco... Sed nur por plezurigi mian edzon. Li cxiam diras "vi devas fari ion de via vivo". Li ne komprenas ke TIO estas mia vivo kaj mi ne bezonas alian ! Mi ja faras tion, kion mi opinias jxusta kaj grava. Ne estas cxar mi laboras ekstere ke mia vivo estos pli valora. Male, mi opinias ke helpi mia familio estas pli valora. Edzino kaj patrino estas plentempa kaj valorega tasko.

Kompreneble, la "geamikoj" de Lode certe ne pensas tiel, kaj imagas ke mi pigrumas hejme : bone, ne estas mia problemo, sed afektas mian edzon, pensas mi. Tio certe kortusxas lin, mi ne (dank'al mia kredo certe).

Nu, fari projektojn, okej, mi povas kaj faras. Sed la cxefa problemo estas havi emojn... Mi perdi tiun fajron. Miaj emoj estas tute aliaj...

Do, jen la situacio. Mi estas iomete perdita inter la volo de mia edzo kaj kion mi vere deziras... Mi vidas ke la "mondo" ne volas lasi min vivi pace laux mia rytmo, valoroj kaj sentoj. Cxu por mia bono aux por la opinio de stultuloj ?

Se iu povus helpi min pli bone vidi en tiu nebularo...

12 Comments / add your comment?

Olivier Eliovir says:
Eble vi bezonas iomete eliri la hejmon kelkfoje. Ne ĉiam ĉeestu vi ene de la domo.

Do kien iri? Kinejon, kafejon, asocion?

Persone, mi biciklas, fotas, turistumas, do kialo ne mankas.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Vanessapro replies:
dankon pro via atento al mia malgranda persono. Legi komentojn varmigas mian koron.
Tion, kion vi diras, mi faras. Tial mia filo pensas ke mi estas cxiujare en ferioj ;)
Kvankam mi zorgas pri mia familio, mi ne forgesas min : mi profitas de la tago por iri al kinejo aux vidi amikinojn, tiel estas mi hejme vespere. Unu foje monate mi instruas religion al franclingvaj infanoj.

Tial kiam mia edzo diras al mi "faru ion de via vivo" mi ne vere akordas, cxar mi pensis ja fari ion. Nun estas scii : kio estas sucesa vivo ? Cxu estas mono, famo aux cxu estas en la koro ? cxu estas la diplomoj aux la Amo por la aliaj...

mi grandigas mian vivon, sed neniu povas vidi gxin cxar ne estas videbla. Mi ne povas acxeti auxton aux vojagxi al la alia flanko de la planedo... Kion mi memlernas ne havas prezo, sed ne donas monon :p
Posted 5 months ago. ( permalink )
David Spro says:
Ankaŭ mi ne havas projektojn kaj mi septembre faros pli malpli la samon kion mi faras nun - laboro, hejmo, gefiloj kaj ree. Post ĉio tio ne restas tre multe da tempo por iu alia. Nu eble por iom da fotado kaj lernado de E-o.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Vanessapro replies:
almenaux vi laboras. Mi imagas ke Lolo volis diri : faru ion, kio donos al ni monon...
Cxiu ajn povas labori en io ajn laborejo... Nur unu persono povas esti patrino en sia familio... Mi opinias ke mia tasko estas grava. Sed ne pagata...
Posted 5 months ago. ( permalink )
David Spro says:
Ni ambaŭ devas labori
Posted 5 months ago. ( permalink )
Gegrapha, temporarily lost in real lifepro says:
Ich habe zwar nur eine vage Idee von dem, was Du geschrieben hast, aber ich wünsche Dir von Herzen alles Gute!
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
Paŭl Peeraertspro says:
Kaj ĉu eblus fari kaj kaj? Resti hejme pro via filo, kaj krome fari iun pagatan laboron? Mi kredas, ke duontempa pagata laboro kombinita kun duontempa familia tasko povus esti la idealo por multaj. Ekzistas pli kaj pli da profesioj, kiujn oni simple povas fari hejme: tradukisto, grafikisto, sekretario ...
Posted 4 months ago. ( permalink )
Genoveva says:
Saluton Vanessa
Estas nur vi kiu povas trovi la solvon al via problemo.
Estos via elekto, ne gravas la sento de aliaj, cxu ne ???
Amike
Posted 4 months ago. ( permalink )
Vanessapro replies:
dankon pro via afablega mesagxo :)
mi amas vin !
Posted 4 months ago. ( permalink )
Vanessapro says:
multege okazis intertempe, mi devas skribi pri tio... sed mi atendas iomete.
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
Paŭl Peeraertspro replies:
Vi igas nin scivolaj!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Vanessapro replies:
fakte, estas Lode kiu decidis por mi ;)
mi ne volis rakonti antaux nia renkontigxo. Fakte mi volis paroli pri tio kelkaj tagoj poste...
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...