Okazis antaü centdek jaroj : Elizabeto, reghedzinon de Hungaruju, cezaredzinon de Austrio en urbo Ghenevo itala anarkisto mortigis.La vivo de 61 jaraj ekstra virino finighis,--- sed shia memoro post tiam oni ne forgesis. Sennombraj libroj, pentrajhoj, statuoj, filmoj, artikoloj okupighis pri shi ghis hodiaü. La bela klera Sissi estis la unua feministo. Kiu, kvankam kun geedzigho pro amo ligighis al cezaro Francisko Jozefo, kaj tri infanojn naskis, neniam povis alkutimighi la rigidan austran regulon de la Viena cezara kortego. Shi plurfoje forveturis en pli agrablan pejzaghon. Shi volonte restadis en Hungarujo en palaco de urbeto Gödöllő. Per shia moderna penso, libersopiro, poeta kapablo, eleganto, amo de naturo kaj sporto, beleco shi ighis stelulino de sia epoko . La hungaroj precipe entuziasmis por shi, kiun shi reciprokis kun sincera simpatio, elpasho apud la hungaraj aferoj , kaj bele ellernis paroli hungare. Post morto sia filo, Rudolfo tronheredanto, chiam shi vestighis nur en funebra vesto. Shi ighis depresia, homevitulo. En soleco shi vivis postan vivon.La murdinta ponardo suferan koron pikis.