Penso ghenas senchese min:                  

En kusena lito morti.

Malrapide velki, kiel floro

Kion mordetadas la insekto.

Kiel la kandelo malrapide

Forbruli en la vaka chambro, sole.

Dio, ne chi tian morton donu !

Ne chi tian morton donu al mi !

Mi estu arbo, en kiun fulm'  batas,

Aü tiun lashtormego elradikas !

Mi estu klifo, kiun la tondro

Furioze faligas en la valon.

Kaj se la sklavaj popoloj

Disrompos siajn katenojn,

Kaj  per la rugha vizagho, rughaj flagoj,

Kaj sur tiu per la sankta devizo:

Mondlibereco

Kaj ili krios !

Krios de oriento ghis okcidento.

Kun tiu la despotizmo kolizos.

Tie mi mortfalu !

En la batalkampo.

Tie fluu la sango el mia koro.

Kaj kiam mian finan vorton sonos

Subpremu  tiun bruo de la batalo:

La vocho de trumpetoj kaj kanonoj.

Tra mia korpo

Rapidaj chevaloj

Kuregu antaüen al la trumfo,

Forlase min morte kaj piedpreme.

Se la tago de enterigo alvenos,

Niajn rompitajn ostojn oni kolektos,

Kie kun funebra akompanajho,

Kaj kun la nigraj rubandaj standardoj

Oni metos la heroojn en komuntombon,

Kiuj mortis por vi : Mondlibereco !