Nuntempe apenaü ekzistas tia hungara familio, kie ne konsumas kafon. Antaue tiu ne estis tie. Kutimon de la kafotrinkado la turkoj portis en nian Patrujon.

Kiam la turka armeo proksimighis al la chefurbo Buda, apud la urbo ili bivakis. La turka sultano per delegitoj invitis je gasteco la hungaran vidvinan reghinon, la suchinfanan reghidon kaj la eminentajn hungarajn aristoktatojn, dire: li ne estas malamiko, sed li estas amiko de hungararo. La hungaroj akceptis la inviton. La sultano bonvenigis  kun granda pompo. Kiam la gastigado estis elcherpita , kaj kiel finan pladon, oni kredencis la nigran kafon. La hungaraj gastoj ankoraü ne trinkis kafon, kaj nomis tiun  nigra supo. Sed apenaü ke ili eltrinkis la kafon, la sultano katenigis sep hungarajn aristrokratojn, kaj oni sendis ilin en urbon Istambul, kaj ili tie restis kiel malliberuloj dumvivaj. La sultano forsendis la reghinon kaj reghidon, sed ili jam ne povis eniri en urbon Buda, sed ili rifughis fora en Silvanujon.

Char la tragedio venis senpere post la kafotrinko, post la agrabla amuzigho.  Nuntempe  se post la agrabla amuzigho sekvos ia malagrablajho,  Tiam oni diras: "ankoraü reestas la nigra supo !"