December 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30 31        

Archives

March 2009 (1)
December 2008 (4)
November 2008 (2)
October 2008 (1)
September 2008 (1)
June 2008 (10)
May 2008 (3)
April 2008 (2)
March 2008 (2)
February 2008 (9)

December 7, 2008

Financa krizo kun aldonaĵo + plua versio

Se iu ajn havas malfacilaĵojn kompreni la aktualan mondan financan krizon, tiukaze helpos la sekva fabelo:

1. Iam estinte, en iu barata vilaĝo, iu ŝakristo anoncis la vilaĝanojn, ke intencas aĉeti simiojn pagonte po 10$ por ĉiu simio.

2. La vilaĝanoj sciis, ke vivas multaj simioj en ĉirkaŭaĵo, do iris alen arbaro por kapti ilin.

3. La ŝakristo aĉetis milojn da simioj, kaj pagis po 10$ por ĉiu simio. Kiam la simioj en arbaro komencis elĉerpiĝi, la vilaĝanoj ĉesis kaptadi ilin. Tiam la ŝakristo ofertis po 20$ por ĉiu simio. La vilaĝanoj denove iris al arbaro kaptadi simiojn.

4. La simioj en arbaro baldaŭ eĉ pli rariĝis, kaj la vilaĝanoj revenis hejmen. Tiam la ŝakristo plialtigis la ofertitan pagon je 25$, ĉar jam estis malfacile trovi simiojn.

5. Kiam nur tre malfacile eblis trovi simiojn, la ŝakristo anoncis, ke pretas pagi eĉ po 50$ por ĉiu simio, sed nun li devas urĝe forveturi por kelkaj tagoj, lasante tie sian anstataŭanton, kiu aĉetos la simiojn dum lia foresto.

6. Post kiam la ŝakristo foriris, la anstataŭanto vokis la vilaĝanojn, kaj diris al ili, ke en arbaro jam ne plu restis simioj, sed dume la ĉefo forestas, li tamen pretas retro-vendi la simiojn al vilaĝanoj je la prezo de 35$ simion, ĉar kiam revenos la ĉefo, li eĉ tiel pagos po 50$ por ĉiu simio.

7. La vilaĝanoj ĝojis, ke povas gajni iom da mono, kaj kunkolektis ĉiun ŝparitan monon por aĉeti la simiojn.

8. Post tio, la vilaĝanoj neniam plu revidis la ŝakriston kaj la anstataŭanton. Nur simioj salt-grimpadis en arbaro, kiel antaŭe.

Bonvenon ĉe "Wall Street"...

-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

O o O o O o O o O o O o O o O o O o O o O - Dua parto:

Bankisto al Komplico: Ĉu vi bezonas 30 000$ ?

Komplico: Jes, kompreneble!

Bankisto: Nu, vi devas aĉeti iun malmultekostan, kadukan domaĉon por maks. 5 000$. Se vi ne havas la necesan monon, mi pruntedonos ĝin al vi.

Komplico: Mi havas tiom da mono, mi aĉetos ĝin, sed kial mi bezonas tiun domaĉon?

Bankisto: Miaj taksadistoj plivalorigos surpapere vian domaĉon je 80 000$ , kaj poste vi povos peti prunte de mia banko 60 000$ je hipoteko pri via domo.

Komplico: Bonege! Sed kiel mi povos retropagi la ŝuldon?

Bankisto: Vi ne plu devos retropagi la ŝuldon! Mia banko sekvestros vian hipotek-domaĉon, kaj vi ne plu havos problemon pri la mono.

Komplico: Vi parolis pri nur 30 000$, dume mi ricevos 60 000$.

Bankisto: Nu jes, tial vi devos donaci al mi 30 000$ el ili…

-----------------------------------------------------------------------------------------------------

O o O o O o O o O o O o O o O o O o O o O - Dua parto – dua versio:

Bankisto al Komplico: Ĉu vi bezonas 20 000$ ?
Komplico: Jes, kompreneble!

Bankisto: Nu, vi devas aĉeti iun malmultekostan, kadukan domaĉon por maks. 5 000$. Se vi ne havas la necesan monon, mi pruntedonos ĝin al vi.

Komplico: Mi havas tiom da mono, mi aĉetos ĝin, sed kial mi bezonas tiun domaĉon?

Bankisto: Miaj taksadistoj plivalorigos surpapere vian domaĉon je 80 000$ , kaj poste vi povos peti prunte de mia banko 60 000$ je hipoteko pri via domo.

Komplico: Bonege! Sed kiel mi povos retropagi la ŝuldon?

Bankisto: Vi ne plu devos retropagi la ŝuldon! Mia banko sekvestros vian hipotek-domaĉon, kaj vi ne plu havos problemon pri la mono.

Komplico: Vi parolis pri nur 20 000$, sed mi ricevos 60 000$!

Bankisto: Nu jes, tial vi devos donaci al mi 40 000$ el ili.

Komplico: Kial tiom multe? Ĉu ni ne povus interkonsenti pri duono_duono?

Bankisto: Ne, kara, ĉar ankaŭ mi devos pludonaci 20 000$ por la ŝtata mafio (“registaro”, se tiel vi pli bone komprenas). Vi scias, ekzistas ankaŭ prokuroro, polico...

O o O o O o O o O o O o O o O o O o O o O

Ĉu vi povas imagi la trian version? :-)

Published at 09:18 / 0 comments / 190 visits
This post is public

December 10, 2008

Kio estas salamandri?

Dum mia komenca periodo de mia lingvolernado (ĉar oni dum la tuta vivo havas ion por lerni), mi multe penadis kompreni tekstojn skribitajn fare de Esperantistoj (eĉ tekstojn skribitajn fare de iuj eminentuloj). Komence mi ne miris pri tiuj malfacilaĵoj, ĉar mi kvitancis ilin kiel konsekvencon de mia mankhava lingvokono. Komencantoj ja ne deziru ĉion tuj!
Post forpaso de jaroj mi daŭre nur tre pene povis kompreni (pli ekzakte: diveni) mesaĝojn el tekstoj skribitaj fare de iuj, kiuj jam estis progresintoj.

Tiam mi komencis suspekti iun strangan aferon. Por mi uzi iun fremdan lingvon signifas provi identiĝi kun denaska parolanto de tiu lingvo, kaj vortumi laŭ tiu fremdalingva pensmaniero. Sed mi devis fortostreĉi min por povi pensi hungare dume mi legis tiujn frazojn kompilitajn fare de t.n. hungEsperantistoj. Nur tiel mi sukcesis kompreni iliajn mesaĝojn. Mi devis traduki ”laŭvorte” tiujn frazojn el Esperanto al la hungara lingvo por, ke ili havu sencojn.

Tiuj antecedentoj havigis al mi ideon enkonduki novan lingvouz-nocion: ”salamandradon”. Salamandri signifas uzi fremdan lingvon sub forta influo de la patrina lingvo, aŭ de la ĵus plej bone regata etnolingvo. Esence ĝi manifestiĝas per laŭvorta traduko de etnolingvaj idiomaĵoj al iu fremda lingvo. Sekve, ies salamandrado estas strikte etnolingvo-specifa.
Mi ĉerpis miajn spertojn pri salamandrado dume mi legis mesaĝojn senditajn inter hungaroj (hungEsperantistoj), sed mi tamen klarigos salamandradon precipe per anglaj idiomaĵoj, ĉar Esperantistoj en nia mondo konas certe pli bone la anglan lingvon, ol la hungaran...

angle: ”Peter put me up for the night.” (Petro tranoktigis min por la nokto.)
salamandre: ”Petro metis min supren por la nokto.”

angle: ”They fell out over the decizion.” (Ili malpaciĝs pro la decido.)
salamandre: ”Ili falis eksteren pro la decido.”

angle: ”Look out, you are going to drop that.” (Atentu! vi preskaŭ faligos tion!)
salamandre: ”Rigardu eksteren, vi estas iranata faligi tion.”

angle: ”Mary saw me into the office.” (Maria akompanis min en oficejon.)
salamandre: ”Maria vidis min en oficejon.”

angle: ”That song takes me back.” (Tiu kanto igas min esti nostalgia.)
salamandre: ”Tiu kanto prenas min malantaŭen.”

Mi ne certas, ĉu angloj ĝuste tiel salamandras aŭ ne, mi nur provis ilustri per modelfrazoj tion, kio estas salamandrado.

Jen por hungaroj kelkaj specimenoj pri la vortumado de Salamandristoj:

hungare: ”Járvány ütötte fel a fejét.” (Epidemio ekaperis.)
salamandre: ”Epidemio batis supren la kapon.”

hungare: ”Péter átverte a társát.” (Petro superruzis sian kunulon.)
salamandre: ”Petro trabatis sian kunulon”

hungare: ”Mária letette a vizsgát.” (Maria ekzameniĝis.)
salamandre: ”Maria demetis la ekzamenon.”

Jen "freŝa" salamandraĵo fare de iu eminentulo, de kiu oni devus ellerni korektan lingvouzon:

/"La afero "salvo" perfidas pri unu el la malfrotaĵoj de la E-instruado - ĉu buŝa (perkursa) ĉu perlernolibra."/

Ne miru, se vi ne komprenas la supran frazon. Por kompreni ĝin unue necesas traduki tiun frazon *laŭvorte* al la hungara lingvo, kaj pluse necesas koni la respektivajn idiomaĵojn...
En la hungara lingvo "csúsztatás" signifas laŭvoerte glitigon, kaj idiomaĵe miskredigon. Simile, hungaroj uzas ofte la verbon perfidi anstataŭ malkovri, malkaŝi.
Malsupre mi prezentos al vi la "sen-salamandraĵitan" frazon:

"La afero "salvo" malkovras unu el la miskredigoj de la E-instruado - ĉu buŝa (perkursa) ĉu perlernolibra."

Published at 16:04 / 30 comments / 2665 visits
This post is public

December 10, 2008

Kiom da eŭropanoj povas efektive uzi Esperanton?

Foje aperas kampanjoj por popularigi Esperanton, kaj ĉe la fino oni faras trompajn statistikojn. Nu, bone, reklamoj estas preskaŭ ĉiam mensogoj, tion ni scias, sed almenaŭ tiuj, kiuj faras reklamon estas konsciaj pri la trompa valoro de tiu rezulto. Sed ŝajnas, ke Esperantistoj eĉ kredas tion, kion ili reklamas.

Imagu la sekvan kampanjon:
Iuj Esperantistoj kreas interretan anglalingvan enketilon por kolekti opiniojn pri kiu lingvo iĝu estonte monda pontlingvo. La kreintoj de tiu enketilo rapide anoncas tra interreto kaj aliaj iloj tiujn, kiuj scipovas Esperante, kaj komenciĝas intensa voĉdonado. La enketilo montros sufiĉe rapide grandan plimulton favore al Esperanto, ĉar tiuj, kiuj preferus proponi ekz. siajn proprajn patrinlingvojn kiel eblan pontlingvon, ne scias pri la ekzisto tiu enketilo, do ne vizitas ĝin.
Iom simila trompado okazas eĉ nuntempe sur la portalo Vikipedio, kie helpe de aŭtomataj programoj eblas krei rapide milojn da artikol-titoloj.

Oni simile trompiĝas, kiam faras statistikon pri la vizitateco de Vikipedio.
Ekzemple, se mi bezonas ampleksan kaj fidindan informon pri io, mi ne vizitos la hungarlingvan Vikipedion, ĉar hungaroj estas entute nur ĉ. 15 milionoj (0.22%), dume anglalingvanoj estas ĉ. 1340 milionoj (20%). La ŝanco trovi pli multajn, pli detalajn, pli ampleksajn informojn estas nekompareble pli granda kaze de la angla lingvo, ol kaze de la hungara aŭ alia lingvo, kies parolantoj ne multas. Tion scias ĉiuj racie pensemaj homoj. Tial ne nur mi, sed verŝajne la plimulto de hungaroj preferas serĉi informojn sur la anglalingva paĝaro de Vikipedio. Do, lau la vizitateco de la hungarlingva Vikipedio ŝajnus, ke apenaŭ ekzistas hungaroj, dume laŭ la vizitateco de la anglalingva Vikipedio ŝajnus, ke la anglalingvanoj estas multe pli multaj, ol 20% – evidenta trompiĝo!

Kontraste al tio, Esperantistoj vizitas la Esperantlingvan Vikipedion ne nur pro bezono akiri informojn, sed ofte ankaŭ pro emociaj kialoj. Sekve, ĝia vizitateco povas sugesti eĉ pli grandan nombron de lingvouzantoj, ol. kiom parolas en realo ekz. la eŭskan lingvon.

Ekzistas ankaŭ multaj aliaj situacioj, kiam opinia publiko facile trompiĝas.
Se vi deziras ekhavi fidindajn informojn pri kiom amplekse oni uzas Esperanton, unue bv. fari esplorojn en via tuja proksimeco. Nombru tiujn, kiuj deklaras sin esti Esperantistoj, kaj kontrolu iliajn realaj lingvoscipovojn. Se vi ricevos depriman rezulton, ne kredu tion, ke aliloke la afero estas pli bona…

Published at 16:07 / 37 comments / 1024 visits
This post is public

December 11, 2008

Ĉu povas esti sendependa tia gazeto, kies ĵurnalisto kasiĝas malantaŭ la titolo "redakcio"?

Antaŭ kelkaj jaroj, kiam la portalo Ĝangalo ankoraŭ furoris, mi faris kritikan rimarkon pri la reta gazeto Libera Folio, ĉar en ĝi ties ĵurnalisto Kalle Kniivilä evitis surpreni la respondecon pri siaj artikoloj. Li subskribis ilin per "redakcio".

Dum certa tempo li konsideris miajn admonojn, sed de tiam pasis jaroj, kaj nun li denove kaŝiĝas malbrave malantaŭ la titolo "redakcio".
Nun mi alvokas lin:

Kara Kalle, estu kuraĝa kaj brava, kiel devas esti viroj, kaj ja almetu kuraĝe vian nomon al viaj artikoloj!

Mi nun ne celas enketi la verecon de viaj artikoloj. Mi postulas de vi nur honestan, rektan, justan, kuraĝan sintenon.
Bv. surpreni kuraĝe kaj brave ĉiun respondecon por viaj skribaĵoj! Leporoj ne karakterizu nian komunumon!
Mi ja kuraĝas almeti al miaj skribaĵoj mian nomon:

La aŭtoro de la supraj skribvicoj estas mi, László István TÓTH el Pécs, Hungario, [laszlo55 (heliko) gmail.com], sed ne ajna "redakcio"!

Published at 20:06 / 1 comment / 529 visits
This post is public

( 4 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...