June 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

March 2009 (1)
December 2008 (4)
November 2008 (2)
October 2008 (1)
September 2008 (1)
June 2008 (10)
May 2008 (3)
April 2008 (2)
March 2008 (2)
February 2008 (9)

June 26, 2008

Kiel traduki patrinlingvan tekston al fremda lingvo?

La malsupra instruo validas ne nur por tradukado al Esperanto, sed ankaŭ al ajna etnolingvo.
Dum la ĉiutaga patrinlingva parolado oni eĉ ne rimarkas tion, kiom abunde uzas idiomaĵojn, do esprimojn, kiuj estas neraciaj laŭ laŭvorta kompreno. Tamen, oni tiom multe alkutimiĝis je ili, ke por lingvouzanto ilia signifo ŝajnas esti tute natura, memkomprenebla ankaŭ por alilingvanoj.

Kvankam en ĉiu etnolingvo ekzistas racia maniero esprimi ion ajn, tamen, eble pro la instigateco "varii" la propran lingvaĵon, oni preferas uzi anstataŭe idiomaĵojn.
Tiuj idiomaĵoj buntigas lingvon, sed samtempe kaŭzas gravajn malfacilaĵojn kiam fari tradukon al alia lingvo.

En lernolibroj bedaŭrinde mankas tiu necesa instruo pri kiel traduki al fremda lingvo tekstojn, kiuj abundas pri idiomaĵoj. Tio ofte sperteblas en la lingvaĵo de personoj, kiuj lernis el neoportunaj lerniloj, aŭ praktikis kun sampatrinlingvanoj (ekz. ene de familio) iun fremdan lingvon.
Nu, traduki patrinlingvan tekston al ajna fremda lingvo postulas du fazojn:

a.) Unue necesas traduki la koncernan tekston "de patrinlingvo"  "al patrinlingvo".  Tio eble sonadas iom strange, sed tamen tiu "tradukado" havas ege gravan rolon, ĉar pere de ĝi eblas *forigi* idiomaĵojn. Fakte oni devas transformi la originalan tekston al iu alia, laŭkomprene tute sama, sed en kiu teksto idiomaĵoj jam estu anstataŭitaj per racie kompilitaj frazoj (frazoj, kiuj estas tuj kompreneblaj helpe de la oportunaj, konsistigaj vortoj, sen esti necese koni idiomaĵojn). Per ĉi tiu metodo eblas diminui la danĝeron salamandri.


b.) Due, post kiam idiomaĵoj jam estas forigitaj, eblas komenci kompili la veran tradukon. Ofte necesas fragmenti la tro longajn frazojn. Fragmenti frazegojn ne devas kaŭzi ŝanĝon en la mesaĝo de la koncerna frazego. Tiun metodon eblas ellerni per speciala ekzercado. Tio devas esti tasko por instruistoj. Samofte necesas grave ŝanĝi la vortordon, despli tiukaze, se la kompilinto de la patrinlingva teksto ne ellernis frazumi elegante: ekz, kiam metis subjekton tro distancen disde predikato. Frazumi elegante bezonas pli multan atenton, ĉar oni ja estas kutime pigraj (penadŝparemaj)!

Published at 09:21 / 3 comments / 354 visits
This post is public

June 26, 2008

Komuna respondeco pri la nesufiĉa disvastiĝo de Esperanto

Lingvolernadon eblas klasifiki laŭ kvar gravaj kategorioj, rilate al cirkonstancoj, kiel oni alproprigas lingvojn:
1.) Subkonscie – familia(j)n lingvo(j)n; ŝtatan lingvon (kaze de enmigrintoj, minoritatoj)

2.) Malvolonte, sen konscia necesbezono – ŝtatan lingvon (kaze de enmigrintoj, minoritatoj); lerneje postulata(j)n fremda(j)n lingvo(j)n.

3.) Volonte, konscie – ŝtatan lingvon (kaze de enmigrintoj, minoritatoj); lerneje postulata(j)n fremda(j)n lingvo(j)n; momente(?) la anglan lingvon; cetera(j)n vaste uzata(j)n fremda(j)n lingvo(j)n.

4.) Volonte, ĉefe hobicele, pro scivolemo, lernemo – ajna(j)n fremda(j)n lingvo(j)n, ĉu nevivanta(j)n, ĉu vivanta(j)n, inter ili ankaŭ Esperanton.

En tiu kazo, ke  Esperanto ne apartenas al familiaj lingvoj, oni ellernos ĝin precipe hobicele, pro scivolemo, lernemo. Oni ne devas subestimi la lingvouzadon por hobia celo, ĉar tia uzmaniero montriĝas esti la plej daŭra, kaj kondukas al bona lingvoscipovo.

Sed por ellerni iun lingvon hobicele necesas ia grava interna motivacio. Eble la plej grava argumento konatiĝi kun Esperanto, eĉ ellerni ĝin, estas ĝia deklarita logikeco, reguleco, do ĝiaj nekutimaj proprecoj/kvalitoj kontraste al etnaj lingvoj. Dume ĝia neŭtraleco ne multe efikas se konsideri hobicelan motivacion.

Tiujn trajtojn oni devas ĉiapreze gardi, flegi, se oni volas akceptigi Esperanton almenaŭ por hobicela uzado.

Komence mi decidis lerni Esperanton ĝuste pro tiu famo, ke ĝi estas regula kaj logika. Poste, kiam mi ekkonis ĝin pli profunde, mi konstatis, ke ”dank’al” cerbumi ne multe emi posteuloj, Esperanto pleniĝis per neregulaĵoj, per mallogikaj gramatikaj solvoj. Parto el ili ŝuldas al neintencaj eraroj faritaj de Zamenhof, parto ŝuldas al subkonscia (salamandrado) de Zamenhof, kaj parto ŝuldas al nekapablo fare de posteuloj resumi, sintezi logikan funkciadon de la lingvo eĉ el korektaj modelfrazoj, tradukoj fare de Zamenhof. 

Fine, kreiĝis planlingvo, kiun oni povas tre rapide alproprigi ĝis certa, sed malalta scipovnivelo, dume por atingi kontentigan, bonan lingvoregadon, ĝi bezonas kompareble samlongan studperiodon, kiel pluraj aliaj etnolingvoj.
Jen la paradokso pri Esperanto! Foje, laŭ ĝisnunaj spertoj ĉe eminentuloj, eĉ jardekoj da lingvouzo ne sufiĉis por ĝia korekta alproprigo!

Nun mi jam vidas tiujn aferojn multe pli klare, ol komence. Sed mi vidas ankaŭ eblon ŝanĝi tiun malkonvenan situacion. Tiu ŝanĝo ne kondiĉas modifi Fundamenton, sed nur ”eviti” erarojn el ĝi, profitigi lerte la eblojn certigitajn de ĝi pri vortokreado; eviti tiujn misaĵojn, kiujn posteuloj enkondukis alen Esperanto gramatiko ĉefe pro neemo pensi logike, kaj pro sekteca, personkultema maniero insisti senrezerve pri ĉio eĉ erara, malkonvena, sen analizi problemojn per natura prudento. Estiĝis dikega libro pri la gramatiko de Esperanto, dume sufiĉus ĉ. kvinono el ĝia amplekseco, se posteuloj insistintus pri logikeco, reguleco, kiujn Zamenhof fiksis kiel kelkajn el la ĉefaj ecoj de la lingvo.

Planlingvo por interetna komunikado havas alian destinon, mision, ol ajna etna lingvo. Ĝi devas esti libera de etnospecifaj idiomaĵoj kaj simbol-vortoj, eĉ akceptante tiun malavantaĝon, ke multajn aferojn ne eblas esprimi ”unuvorte”, kiel en multaj etnaj lingvoj. 

Tro multa indulgo pri vortordo multe helpas kompilantojn de tekstoj, sed samtempe multege malhelpas ties legantojn! Tio ne estas laŭdinda atingo, se oni povas tre facile kompili tekston, kiun neniu leganto povas facile kompreni!
Necesas realigi kompromison inter faciligi la taskon por kompilanto, kaj faciligi la taskon por leganto.

Ajnan tekston oni kompilas nur unufoje, sed ĝi kutime estas legata plurfoje: sekve, estas pli saĝe iom penadi dum kompili tekston, por atingi klaran stilon, kiu poste helpos amason de legantoj facile kaj komprene legi ĝin. Pli bone penadu unu persono, ol pluraj!

Pro la nesufiĉa disvastiĝo de Esperanto (almenaŭ hobicele) kulpas ankaŭ tiuj, kiuj praktikas, kulturas ĝin neadekvate.

Published at 09:33 / 6 comments / 899 visits
This post is public

June 26, 2008

Pri la rolvorteto "ĉe"

Marĝene de iu antaŭnelonga diskuto pri la rolvorteto "ĉe" sur iu dissendo listo, mi eluzas okazon disvolvi kelkajn pensojn.
La signifo de la rolvorteto "ĉe" estas transprenita elde pluraj etnaj lingvoj, en kiuj la koresponda rolvorteto/afikso plenumas pli-malpli samajn funkciojn.

Ĝi helpe de kunteksto plej ofte montras tuj-proksimecon:
"La statueto staras ĉe la muro." kontraste al: "La statueto staras apud la muro."

Sed helpe de kunteksto ĝi povas montri ankaŭ certan lokon ne nepre tuj-proksiman:
"Ĉe ni, en Baranja printempo alvenas sufiĉe frue." – temas pri nia regiono.
"Ni descendos el tramo ĉe la urbodomo." – verŝajne ne tuj ĉe enirpordo.

Tamen, sonadas iom pli klare diri:
"En nia regiono Baranja, printempo alvenas sufiĉe frue."
"Ni descendos el tramo apud la urbodomo."

Bedaŭrinde la gramatikajn regulojn de Esperanto formulis posteuloj, kiuj klopodis krei regulojn *nur* el la jam ekzistantaj modelfrazoj, tradukoj de Zamenhof, sen uzi la proprajn logikojn, prudentojn, kaj sen esti kapablaj rekoni en tiuj modelfrazoj erarojn, nenecesajn idiomaĵojn. 

Sed Zamenhof ne havis eblon krei modelfrazojn por absolute ĉiuj situacioj.
Por aferoj, por kiuj Zamenhof ne havis okazon verki modelfrazojn, ili kreis "malpermesojn", eĉ se la lingva logiko ebligas tian uzon.
Tiel povis okazi, ke en la libro "Rendszeres eszperantó nyelvtan" de Kálmán Kalocsay aperis malpermeso uzi la rolvorteton "ĉe" kaze de "en poŝo"; "en mansaketo".
Do, laŭ tiu senpripense kreita regulo oni ne rajtus diri:
"Petro havas monon ĉe li." - nur tial, ĉar eble pro etnolingva influo, Zamenhof alkutimiĝis uzi anstataŭe la vorton "kun".
Sed tio tute ne signifas, ke estas erare uzi tiucele la rolvorteton "ĉe", sed male!

Jen alia frazo de Zamenhof, en kiu ĝi ja uzatas tiasence:
"La rajto loĝas ĉe la venkinto".Z.  (evidente, la rajto ne loĝas en la loĝejo de la venkinto)

Sekve, estas tute logike diri:
"La identigilo estas ĉe mi." – iom pli trafe, ol:  "Mi havas kun mi identigilon."
"Ĉe mi estas sufiĉa mono." – iom pli trafe, ol:  "Mi havas kun mi sufiĉan monon."
Oni ja tenas pro sekureco siajn monojn, valorajn dokumentojn laŭeble tuj-proksime al korpo.

Sed ne estas tiom korekte diri:
"La biciklo estas ĉe mi." - ĉar oni ne tenas biciklon tiom streĉe al korpo. Oni lasas ĝin ofte en biciklo-stokejoj. En la kazo, ke oni tamen videble tenas per manoj la biciklon, ne plu bezonas klarigi tion, ke la biciklo estas "ĉe posedanto"). Do estas pli klare diri:
"Mi havas kun mi la biciklon."

Por diri tion, ke la biciklo troviĝas en ies hejmo, ne sufiĉas sole la rolvorteto "ĉe" (tio estas evitenda slangaĵo). Ĉi-loke R.E.Ny. de K. Kalocsay instruas slangaĵon: "Ĉe mi = lakásomban." (en mia loĝejo).
Korekte:
"La biciklo troviĝas ĉe mi, en loĝejo." aŭ tute simple: ”La biciklo troviĝas en mia loĝejo.” – t.e. ĉar ”ĉe io/iu” sen plua klarigo montras tuj-proksiman lokon al io/iu. Doni al tiu sola esprimo etenditan signifon estas slangaĵo aŭ idiomaĵo (salamandraĵo).

Ankaŭ la malsupraj frazoj estas logikaj, sed nur pro tiu signifo de tuj-proksimeco de la rolvorteto ”ĉe”:
"Tiu libro eldoniĝis ĉe "Mondial."
"Maria deĵoras ĉe hospitalo."

Tamen, estas pli klare diri:
"Tiun libron eldonis "Mondial."
"Maria deĵoras en hospitalo."
"Tiun citaĵon mi trovis en verkaĵo de Horaco."

”Ĉe” povas havi klaran sencon ankaŭ figurasence:
"Petro nur restu ĉe siaj teorioj." – Petro ne pridiskutu aliajn teoriojn.

Bedaŭrinde Zamenhof estis forte influata fare de etnolingvoj, kaj tial li foje ankaŭ salamandris, kiam uzis la rolvorteton "ĉe" anstataŭ: "en la kazo"; "kaze"; "havante"; "per"; "helpe de"; "dank'al", ktp.: 

"Ĉe ekzistado de lingvo internacia la popoloj povus pli bone kompreni unu la alian."Z.
Korekte:
"Kaze de ekzisto de (aŭ: Se ekzistos) lingvo internacia, popoloj povus pli bone kompreni unu la alian."

"Ĉe tiaj kapabloj li certe faros brilan karieron."Z.
Korekte:
"Havante tiajn kapablojn, li certe faros brilan karieron." 

"Ĉe via elokvenco vi certe konvinkos lin."Z.
Korekte:
1.) "Per via elokvenco vi certe konvinkos lin."
2.) "Dank'al via elokvenco vi certe konvinkos lin."

Evitante idiomaĵojn, salamandraĵojn, Esperanto iĝos vere multe pli facile alproprigebla, kaj firme uzebla planlingvo.

Published at 09:36 / 9 comments / 936 visits
This post is public

June 26, 2008

Ne uzu la prefikson "re" anstataŭ "retro"!

Sendube, en multaj etnolingvoj la prefikso "re-" montras ankaŭ inversan direkton por ago, movo. Tial, influite de etnolingvaj uzkutimoj, iuj eminentuloj atribuis al la prefikso "re" ankaŭ la signifon de tiu "retro", simile, kiel ili atribuis por la rolvorteto "kun" ankaŭ la signifon de tiu "per".  Tiu nedezirata etnolingva influo estis tiom forte karakteriza, ke la erara uzo de "re" jam aperis eĉ en vortaroj:
(iri) tien-reen  – tio fakte signifas iri tien, kaj poste iri denove tien!
Korekte:
iri tien-retren - [iri sencele]

Ĉu distingi la prefikson "re" disde "retro" estas nura harfendado? – eble kaze de neregulaj lingvoj, plen-plenaj per idiomaĵoj tio povas esti superflua harfendado, sed en la kazo de racie kompilita, regula planlingvo tio estas ne harfendado, sed rajta postulo, ĉar planlingvoj devas esti laŭeble liberaj de idiomaĵoj kaj de plursencaj vortoj.

- La prefikso "re" devas konservi sian klaran signifon pri denova, unufoje ripetita ago:
rediri: diri denove (ripeti la diron)
redemandi: demandi denove
repuŝi: puŝi denove
resendi: sendi denove
refari: fari denove
repensi: pensi denove
respeguli: speguli denove
ktp.

- La prefikso "retro" montras inversan direkton por ago, movo:
retroiri: iri al kontraŭa, mala direkto
retrorigardi: rigardi al kontraŭa, mala direkto
retropuŝi: puŝi al kontraŭa, mala direkto
retrogliti: gliti al kontraŭa, mala direkto
retrospeguli: speguli al kontraŭa, mala direkto
ktp.

 Se jam ekzistas la konvena prefikso "retro" por montri inversan direkton, tiukaze per kia "racio" eblas argumenti la eraran uzon de "re" anstataŭ "retro"?

Published at 09:41 / 5 comments / 515 visits
This post is public

June 26, 2008

Rimarkoj pri la verbo ”esti”

La verbo ”esti” en multaj lingvoj havas plurajn diversajn rolojn:

- ĝi povas signifi ”konformiĝon al”:
”Tero estas astro.” – rimarko:  kvankam la tradiciaj gramatikoj fanfaronas pri libera vortordo, tamen evidentiiĝas en ĉi tiu modelfrazo, ke tio ne povas esti ĝenerale sekvebla gvidlinio por E-o.
Oni ja ne povas diri, ke ”Astro estas Tero.”

-ĝi povas prezenti staton:
”Estas tempo ekiri.”

- ĝi povas verbigi adjektivojn. Sed ne ĉiam!
”Floroj estas belaj.”  ==  ”Floroj belas.”

Sed:
”Trajno estas rapida.”  =/= ”Trajno rapidas.” – eĉ rapida trajno povas rapidi, se ĝi momente veturas pli rapide, ol kutime. Do, rapidi ne signifas esti rapida, sed klopodi esti eĉ pli rapida.

Por pli bone kompreni tion:  promenanta homo ne rapidas, tamen iras pli rapide, ol limako. Do, homo estas  pli rapida estaĵo, ol limako. Sed kaj homo, kaj limako se necese, povas iom rapidi.

Sekve, la verbigita adjektivo ne ĉiam estas koresponda al la verbo ”esti” kaj adjektivo.

- ĝi povas anstataŭi aliajn verbojn. Mi tamen malkonsilas onin uzi ĝin por tiaj celoj, ĉar el tia frazo tute ne reliefiĝas, ĉu oni deziras emfazi ekziston aŭ aspekton:

”Sur tablo estas vazo.” – ĉi-kaze ĝi anstataŭas unu el la verboj ”troviĝas”, ”ekzistas”, ”staras”, ktp.

”Sur tiu monto estas kabano.” – ĉi-kaze ĝi anstataŭas unu el la verboj: ”situas”, ”troviĝas”, ”ekzistas”, ”staras”, ktp.

Published at 09:44 / 11 comments / 706 visits
This post is public

June 26, 2008

Pri la uzo de la refleksiva pronomo "si"

Kiam la alparolata persono identas al la alparolanta persono, kaze de la unua- kaj duapersona pronomoj, ne ekzistas danĝero miskompreni la frazan mesaĝon:
"Mi pretigis min por vojaĝo."
"Vi pretigis vin por vojaĝo."

Sed kaze de la tria persono jam povas okazi miskompreno:

"Petro pretigis lin por vojaĝo." - ne scii, ĉu tiu "li" estas iu konato/amiko de Petro, aŭ estas li mem, Petro.

En multaj lingvoj oni devas diveni el kunteksto, ĉu temas pri la sama persono, aŭ ne.
En Esperanto en certaj kazoj tion eblas facile klarigi per la uzo de la refleksiva pronomo "si":
"Petro pretigis sin por vojaĝo." - "si" ne povas esti aliulo, ol Petro mem.

Pluaj modelfrazoj:
"Maria pensis pri ŝi, kiam menciis tiun aferon." - "ŝi" povas esti ankaŭ iu aliulo.
"Maria pensis pri si, kiam menciis tiun aferon." - "si" estas certe Maria.

Dume unuflanke la gramatiko dispozicias pri strikta uzo de la refleksiva pronomo "si", por certigi la firman komprenon, de alia flanko la sama gramatiko lasas lingvouzantojn en malcerteco:
Jen, en la malsupraj frazoj la forigo de eventuala miskompreno ne estas solvita.
 
a.) "Petro pensis, ke li devas helpi al Maria." -  "li" povas esti ne nur Petro.
b.) "Petro pensis, ke li ne rajtas proponi sin." - "li" povas esti iu aliulo.
c.) "Petro pensis, ke li ne rajtas proponi lin"  - kaj la unua "li", kaj la dua "li" povas esti ankaŭ iuj aliuloj.
En la supraj frazoj ŝajnas, ke forlasante la personan pronomon "li" eblas forigi tiun malcertecon.
Tamen, aperas nova fonto pri dubo, kiun nek kunteksto povas forigi:

" Maria intencas proponi sin."
" Petro pensas, ke ne rajtas proponi sin." 
En la supraj frazoj ne eblas konkludi firme, ĉu temas pri Maria aŭ pri Petro, kiu ne rajtas proponi sin.

Nek la metodo marki identecon per "mem" donas solvon, des pli, ĉar ĝi emfazas frazon, kaj emfazo ne ĉiam estas bezonata:

"Petro pensis, ke li mem  devas helpi al Maria." - "li" daŭre povas esti ne nur Petro. 
"Petro pensis, ke li mem ne rajtas proponi sin." - "li" daŭre povas esti iu aliulo.
"Petro pensis, ke li mem ne rajtas proponi lin." - kaj la unua "li", kaj la dua "li" povas esti ankaŭ iuj aliuloj. 

Pro tiu mankhavo de gramatiko, ke "si" ne povas esti subjekto (kvankam en kelkaj lingvoj ĝi ja povas esti tia!), fakte nur duone solviĝis la problemo. Lingvolernantoj povas prave demandi: "Kial mi devas esti "laŭregula" de unu flanko, se mi ne povas esti laŭregula de alia flanko?" Malkonsekvenco ĉiujn ĝenas.

Published at 09:46 / 11 comments / 1173 visits
This post is public

( 6 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...