February 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29    

March 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

April 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

May 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

June 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

September 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

October 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

November 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30              

Archives

March 2009 (1)
December 2008 (4)
November 2008 (2)
October 2008 (1)
September 2008 (1)
June 2008 (10)
May 2008 (3)
April 2008 (2)
March 2008 (2)
February 2008 (9)

February 3rd, 2008

Ŝanĝo de profitfonto

Aperis mondvaste nova tendenco fare de posedantoj de gigantaj kapitaloj. Ĝis nun eblis gajni signifan profiton el fabrikado kaj vendado de industriaj varoj. Sed, post la aliĝo fare de Ĉinio, Barato al la monda ekonomio, la prezoj de industriaj varoj malkreskis, kaj dumpingo de varoj superŝutis nian mondon. La moderna teknologio permesas amase kaj rapide produkti la plej utilajn varojn. Konsumantoj plenŝtopiĝis per bezonataj kaj nebezonataj varoj, kaj emo aĉeti varojn ĉiam pli kaj pli malkreskas ankaŭ pro la limigita dimensio de loĝejoj. Parte funkcias ankaŭ la fenomeno de tro rapida ŝanĝo de varoj, sed ĝenerale fabrikoj produktas multe pli multajn varojn, ol kiom estas la reala bezono. Jam delonge okazas superproduktado, kaj profitoj malkreskas.

Niaj mondregantoj (la disponantoj pri gigantaj kapitaloj) ekhavis novan ideon kiel pliigi siajn profitojn.
Ili jam ne tiom multe interesiĝas pri la industria merkato, sed ili nun klopodas akapari de ŝtatoj la san-asekuran merkaton.

Konsumantoj se necese, ja povas rezigni aĉeti industriajn varojn, sed ne povas rezigni je resanigaj servoj. Tiu merkato laŭ privata sistemo  estas ege profitdona kaj longdaŭre stabila.

Akaparante la resanigajn servojn, niaj mondregantoj povos facile ĉantaĝi loĝantarojn. Antaŭpensante pri la efiko de tiu fenomeno, eblas konkludi, ke en la kazo, ke registaroj forvendos la tutajn naciajn san-asekurajn sistemojn, ties loĝantaroj devos pagi eĉ duonon el averaĝa salajro, nur por resanigaj servoj. Mortalitato kreskos.

Jen, kial necesas gardi la resanigajn servojn kiel naciajn havaĵojn.

Published at 15:53 / 10 comments / 1018 visits
This post is public

February 7, 2008

Prepozicia akuzativo

Pro la mankhavo de Fundamento, nek gravuloj kiel Detlev Blanke, Spomenka Ŝtimec, Trevor Steele kaj aliaj eminentuloj sukcesis apliki konvenan solvon por marki rektan objekton ĉe propraj nomoj. Fine, ili rezignis je la Fundamenta akuzativo, kaj uzis la bone elprovitan, subkonscie funkciantan, sed ne-Fundamentan "rektobjekt-markilon", la vortordan metodon, kiu funkcias bonege en la angla lingvo.

Malsupre mi prezentas kelkajn specimenojn pri lingvaj malcertecoj ĉe eminentuloj. Kompreneble, mia konscienco devigis min, unue konvinkiĝi pri tio, ĉu temas aŭ ne temas pri simplaj tajp- aŭ preseraroj, ĉar mi ne emas fari rimarkojn pri neintencaĵoj. Analizante la koncernajn tekstojn mi konsciiĝis pri tio, ke tiaj strangaĵoj abundas *nur* ĉe propraj nomoj, do ne povas temi pri tajp- aŭ preseraroj.

"Socialismo kaj Esperanto" de Detlev Blanke:
"… kiuj personkulteme troglorigas Ivo Lapenna kaj ne vere servas …"  - p.54
"Eĉ se la komitatanoj volintus "faligi Lapenna", ili ne sukcesintus."  - p.55

"Hodler en Mostar" de Spomenka Ŝtimec:
"La paliĝinta tapiŝo travivis Jeanne kaj Mehon." p.95

"Jeanne vidis Hodler sur ponto." p.91  (strangaĵoj trovitaj fare de Eugeno de Zilah, kaj menciitaj en L.G.131 p.28)

"Sed nur fragmento" de Trevor Steele:
"Kiel li veku ĝustatempe Maklin kaj Knabon?" p.37  –  ĉi-loke mi trovis vere strangan frazon: "Maklin" estas propra nomo, kies lasta litero ne estas akuzativo, dume "Knabon" (skribite per majusklo, ĉar ĝi en teksto estas karesnomo) havas akuzativan finaĵon!!! – evidenta malkonsekvenco.
"Ĉu vespo pikegis Santamaria?" p.40 – feliĉe, ke temas pri vespo, ĉar Santamaria malverŝajne povus pikegi vespon (vortodro en Eo ja estas libera, ĉu ne?)

Sed en la angla lingvo la glata funkciado de tiu vortorda metodo marki rektan objekton havas kiel antaŭkondiĉon respekti striktan/fiksan vortordon.
En Esperanto tamen ne ekzistas tia fiksa vortordo (escepte ĉe kelkaj vortoj), kaj tial apliki ene de Eo la anglan metodon kunportas riskon damaĝi la klaran komprenon.

Jen dilemoj, kiujn tamen eblas efike forigi uzante pluan akuzativon krom tiu finaĵa, nome la prepozician akuzativon. Estas konate, ke laŭ Fundamento ĉiuj finiĝoj povas funkcii ankaŭ memstare, do ankaŭ la finiĝo de akuzativo kaj tiu de substantivo. Sekve, uzi la kreitan prepozician akuzativon "on" estas laŭFundamente. Ĝia uzo helpas konservi la originajn formojn de propraj nomoj, kaj simpligas marki rektan objekton kiam al ĝi apartenas pluraj adjektivoj:

1.)
"Petro vizitis on Kanton."  -  "Kanton" estas la kompleta propra nomo, ĝia lasta litero ne estas akuzativo!

Sed se oni aplikus en ĉi tiu frazo la metodon spertitan ĉe kelkaj eminentuloj, tiukaze ŝajnus, ke la propra nomo estas Kanto, kaj ĝia lasta litero estas akuzativa finaĵo.

"Petro priskribis on Rimini." 
En la sama frazo, en kiu la propra nomo havas finaĵan akzativon "-n" (Petro priskribis Riminin), oni jam ne plu estas certaj (post tiuj spertoj ĉe kelkaj eminentuloj), ĉu tiu propra nomo estas Riminin (same kiel la nomo Kalinin) skribite laŭ "angla akuzativo", aŭ estas Rimini kun akuzativa finaĵo. Oni ja ne pretendu de ĉiuj legantoj perfektajn konojn pri geografio kaj pri ĉiuj homaj nomoj! :-)

2.)
"Mi vidis on la fama, bela Mona Lisa."

Sed por ceteraj kazoj estas pli praktike uzi la finiĝan akuzativon.
Uzante laŭnecese, kaj prepozician, kaj finiĝan akuzativon, Eo iĝos multe pli fleksebla, facila por pli vasta uzantaro, kiu parolas diversajn lingvojn kun diversaj gramatikoj.

Published at 19:30 / 8 comments / 1006 visits
This post is public

February 9, 2008

Kial oni estas tiom facile trompeblaj per falsaj promesoj?

Malklaris por mi tiuj sintenoj, kiuj staras kontraŭ la sana, racia konsiderado/pritakso, kaj mi restis konsternite je tiaj ŝajnaj misfunkcioj de oniaj cerboj.
Mi ja scias tion, ke ne ekzistas kaŭzitaĵo sen kialo. Ĝuste tial mi iom esploris/analizis tiujn psikajn sintenojn ĉe pluraj miaj trompitaj konatoj. Cerbumante pri la malantaŭo de tiu fenomeno, mi alvenis al tiu konkludo, ke ĉi-kaze kulpas la tro forta deziro atingi tion, ke iu grava bezono/neceso realiĝu.

Imagu iun homon, kiu deziras resaniĝi (ja kiu ne volas tion?): se iu trompanto proponas/ofertas eblon plenumi tiun fortan deziron de iu neces-bezonulo, la viktimo akceptos ĝoje tiun promeson/oferton, kaj ŝli eĉ ne pridubos ĝin, ĉar oni instinkte ŝatas aŭdi ĝuste tion, kion forte deziras.

Nek la jam suferitaj trompiĝoj - eĉ se ili rezultigis ege malfavorajn konsekvencojn - povas diminui la subkonscian emon kredi je falsaj promesoj, kiuj celas plenumi tre fortajn dezirojn.

Jen, kiun psikan malfortan flankon de onia animo ekspluatas sukcese malhonestuloj!
Sur socia kampo ”malhonest-istoj” eĉ pli efike fruktigas tiun metodon helpe de amastrompiloj.

Published at 14:41 / 4 comments / 754 visits
This post is public

February 16, 2008

Instruo pri kiel uzi certajn vortojn, kiuj postulas fiksan vortordon

Kvankam principe Esperanto estas libervortorda lingvo, tamen, ĉe kelkaj vortoj necesas respekti fiksan vortordon, por ne aliigi la mesaĝon de la koncerna frazo.

”Dimanĉe ankaŭ Petro laboris.” – Ne nur aliaj laboris, sed ankaŭ Petro.
”Dimanĉe Petro ankaŭ laboris.” – Dimanĉe Petro ne nur ripozis, sed ankaŭ laboris.
”Ankaŭ dimanĉe Petro laboris.” – Petro laboris ne nur dum aliaj semajntagoj, sed ankaŭ dimanĉe.
.................
”Petro havas ankoraŭ du tiajn librojn.” – Petro havas pluse du tiajn librojn.
”Petro ankoraŭ havas du tiajn librojn.” – Petro ankoraŭ ne forvendis/fordonacis/perdis tiujn du librojn.
.................
”Eĉ Petro havas tiajn libroj.” – Mirinde, sed ankaŭ Petro havas tiajn librojn.
”Petro eĉ havas tiajn librojn.” – Mirinde, sed Petro ne nur ekz. konas tiujn librojn, sed ankaŭ posedas ilin.
”Petro havas eĉ tiajn librojn.” – Mirinde, sed Petro havas ne nur aliajn, sed ankaŭ tiajn librojn.
Kaze de negacio: 
"Eĉ Petro ne havas tiajn librojn."
"Petro eĉ ne havas tiajn librojn."
"Petro eĉ tiajn librojn ne havas."
................
”Petro ekvidis tiun ŝipon nur vespere.” – Petro ne ekvidis tiun ŝipon pli frue, ol vespere.
”Petro ekvidis nur tiun ŝipon vespere.” – Petro ekvidis vespere nenion alion, krom tiu ŝipo.
”Petro nur ekvidis tiun ŝipon vespere.” – Petro faris nenion alion krom tio, ke li ekvidis tiun ŝipon vespere.
...............
”Petro tre ŝatas rapide stiri aŭton.” – Petro ŝatas multe stiri aŭton kutime rapide.
”Petro ŝatas tre rapide stiri aŭton.” – Petro ŝatas stiri aŭton pli rapide, ol kutime.
..............
Bedaŭrinde Fundamento donas misajn modelfrazojn rilate al tiuj vortoj, kiuj postulas fiksan sinsekvon. En tiuj modelfrazoj, por esprimi emfazon, bedaŭrinde legeblas misa vortordo, anstataŭ uzi la prepozicion ”ja”. Tiu misa instruo fare de Fundamento generas sennombrajn malcertecojn ĉe lingvouzantoj. Eĉ eminentulo, kiel Detlev Blanke ellernis erare uzi tiujn vortojn.
Jen, nur kelkaj specimenoj el la libro ”Socialismo kaj Esperanto” de Detlev Blanke:

"… supozante ke tio ankaŭ validas por recenzantoj," – p.7
"… organizita movado nur eblis post 1989."  - p.31
"… ankaŭ necesas rigardi la kvanton de membroj …" – p.34
" Liaj libroj nur aperis en 1988."  - p.52
Korekte:
"… supozante ke tio validas ankaŭ por recenzantoj,"
"… organizita movado eblis nur post 1989."
"… necesas rigardi ankaŭ la kvanton de membroj …"
" Liaj libroj aperis nur en 1988."

laszlo i. toth

Published at 14:33 / 10 comments / 1174 visits
This post is public

February 20, 2008

Gvido por uzi la rolvortetojn "dum" kaj "dume", kaj akuzativon ĉe substantivo post ”kiel”

Mi ofte rimarkis eĉ ĉe eminentuloj pri la lingvo, ke uzas mise la rolvorteton "dum", ofte anstataŭ la rolvorteto ”dume”. Tio ne estas mirinde, ĉar pluraj literaturaj verkaĵoj, kaj ankaŭ multaj lernolibroj instruas mise ĝin.
En klara, pretendema lingvouzo ja necesas uzi ilin aparte, ĉiun rolvorteton kun sia aparta signifo.

Jen kelkaj modelfrazoj por kompreni la diferencon inter "dum" (angle: "during") kaj "dume" (angle: "meanwhile"):

Petro ekzercis Eon dum la kluba kunveno.
Petro ekzercis Eon, dume li ĉeestis en klubo.

Maria atendis en vendejo dum la pluvo.
Maria atendis en vendejo, dume pluvis.

Dum la veturado, Petro dormis.
Dume Petro veturis, li dormis.

Petro telefonis dum la matena paŭzo.
Petro telefonis dume estis paŭzo.

La veturado daŭris longe, kaj Maria legis dume.
La veturado daŭris longe, kaj Maria legis dum tio.

Petro veturis dum du tagoj.
Maria feriis dum Julio.

Alia ofta eraro, kiu same fontas el la mankhava regularo de Esperanto, estas la erara uzo de akuzativo ĉe substantivo post ”kiel”.
Jen modelfrazoj, kies komprenoj ŝanĝiĝas funkcie de la ĉeesto aŭ manko de rektobjekta finaĵo ĉe substantivo post ”kiel”:
 
"Petro frapis hundon, kiel malamiko." - li agis kiel iu malamiko al hundo.
"Petro frapis hundon, kiel malamikon." - li frapis hundon, kvazaŭ tiu hundo estus malamiko.
………

*** Lingvon ne eblas instrui/ilustri per longaj, komplikaj, torditaj frazoj! ***

La ĝusta vicordo en lingvoinstruado estas instrui unue strikte la korektan, seneraran lingvon, kaj nur ĉe fino konigi ankaŭ tiun slangan, "malordan" lingvaĵon al disĉiploj.

Jen kial, la plimulto el la modelfrazoj de Zamenhof ne taŭgas por instrui lingvolernantojn. Tio sperteblas nun eĉ ĉe eminentuloj. Por ne paroli pri ne-verkistoj…

Published at 13:52 / 14 comments / 1218 visits
This post is public

February 21, 2008

Kiam uzi on ”kazo”, kaj kiam on ”okazo”?

En la kazo, ke temas pri kondiĉo/cirkonstanco:
     ”En la kazo (sed ne: ”okazo”!), ke tiu rompŝtelisto ne kaŝos sin, li estos arestata.”
     ”Tiukaze (sed ne: ”tiuokaze”!) la ŝtelisto estos kondamnata.”
     ”Neniukaze (sed ne: ”neniuokaze”!) oni lasu la loĝejon ŝlosmalfermite!”
     ”Ĉiukaze (sed ne: ”ĉiuokaze”!) estas prudente kontroli la enirpordon.”
     ”Ĉiukaze (sed ne: ”ĉiuokaze”!) Petro vizitas sian amikon.”

En la kazo, ke temas pri fojo/okazo
      ”Dum la sekva okazo (sed ne: ”kazo”!) tiu rompŝtelisto estos arestata.”
      ”Tiuokaze (sed ne: ”tiukaze”!)” la ŝtelisto ne povos eskapi.
      ”Neniuokaze (sed ne: ”neniukaze”!) oni lasu la loĝejon ŝlosmalfermite!”
      ”Ĉiuokaze (sed ne: ”ĉiukaze”!) oni ŝlosfermu la loĝejon!” 
      ”Ĉiuokaze (sed ne: ”ĉiukaze”!) Petro vizitas sian amikon.”

La supraj frazoj validas ankaŭ tiukaze, se uzatas on ”ĉia”; ”tia”; ”nenia”, ktp.

Published at 12:01 / 2 comments / 853 visits
This post is public

February 28, 2008

Uzi la difinan artikolon ne nur kiel simplan ornamaĵon au plibonigilon de sonado

Krei lingvon estas malfacila tasko, despli, se iu entreprenas tion sole. Ne mirinde, ke Zamenhof sen kunlaborantoj ne sukcesis tute finverki Esperanton. Restis en Eo "blankaj makuloj", kaj ni heredis la taskon klarigi/finlabori ilin.

Sed oni povus demandi: kiel daurigi ies verkaĵon respektante ĝian gvidlinion?
La solvo kaze de Esperanto estas evidenta: sekvi la plej gravajn direktivojn por ĝi. Unu el ili estas la logika maniero kompili la lingvon.

Eble pro la influo de sia propra patrinlingvo Zamenhof ne sukcesis krei regulon pri la difina artikolo "la", kaj tial li donis nur ĝeneralan konsilon pri ĝia uzo:
"Uzu la artikolon [difinan] tiam, kiam vi scias certe, ke ĝia uzado estas necesa kaj postulata de la logiko, sed en ĉiuj dubaj okazoj tute ĝin ne uzu".

Sed kial spertuloj ne sukcesas difini unusencajn, logikajn regulojn pri ĝia uzo? - t.e. en direktodonaj verkaĵoj oni povas trovi nur aron da modelfrazoj pri variaj, ofte kontraŭdiraj proponoj pri ĝia uzo. Ili konformas al tiuj kapricaj uzoj de la difina artikolo "la" en Ekzercaro.
Sed mankas unusenca, logika difino. La kialo de tiu fiasko ŝajnas kuŝi en ĝenerala timo abstrakti disde la laŭvorta interpretado de Ezercaro, en timo formuli ion, kio pro sia logiko ne tute konformas al Fundamentaj modelfrazoj. Kvankam se oni sekvas logikon, certe ne kontraŭagos al Zamenhof.

Do, ni ja provu sekvi nian logikon!

Ankaŭ en la angla lingvo la uzo de la difina artikolo "the" estas sufiĉe klare priskribita, malgrau tio, ke ekzistas ankaŭ multaj deklaritaj esceptoj, kiel en ĉiuj etnaj lingvoj. Same, en la plimulto de etnaj lingvoj difinaj artikoloj servas precipe kiel "ornamaĵoj", plibonigiloj por sonado. Domaĝe, ĉar difina artikolo povas tre utili por pli klara vortumado.

"Difina artikolo" jam enhavas en sia nomo ĝian rolon: marki difinitaĵon. Ĝia manko en Eo markas ne-difinitaĵon (ĝeneralaĵon). Ĝuste tiu gramatika solvo, ke manko de difina artikolo esprimu nedifinitaĵon, estas la fonto de multaj duboj, kontraŭdiraj uzoj. Se Zamenhof enkondukintus ian nedifinan artikolon (ekz. on "una" au alian), tiukaze oni uzus signife pli memfide artikolojn. Same, multe helpus, se Zamenhof almenaŭ insistintus pri la uzo de (parte) anstataŭantoj de nedifina artikolo: "iu", "ia". 

En la kazo, ke oni jam ne intencas private "plibonigi" lingvouzon (eĉ sen tuŝi Fundamenton), por eviti ies akutajn alergiojn pri ajna ŝanĝo en lingvouzo, necesas formuli klarajn, logikajn regulojn por la uzo de la difina artikolo "la". Mi ofte miregas pri tio, ke oniajn orelojn, okulojn ne ĝenas tiu disa-misa uzo de nia lingvo fare de malcertaj Eo-uzantoj. Lingvo au parto el lingvo ne klare regulita ĉiam konfuzigas siajn uzantojn.

Jen, admono de Heinrich Seppik (1905-1990), autoro de "La tuta Esperanto":
www.luigigarlaschelli.it/Ape/seppik.pdf

"Antaŭparolo, - la fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj.
La netuŝebleco de la Fundamento signifas kompreneble tion, ke neniu rajtas en ĝi mem fari ian korekton au plibonigon, sed ĝi devas por ĉiam resti senŝanĝa kiel aŭtentika dokumento. Sed tiu netuŝebleco tute ne signifas, ke ĉiu esperantisto devas laŭlitere imiti eĉ la erarojn de la Fundamento kaj ke oni ne rajtas uzi vorton au formon, kiu ne troviĝas en ĝi. Bedaurinde ekzistas personoj, kiuj miskomprenas tion, kaj estante *pli papaj ol la papo mem*, evitas kaj malpermesas la uzadon de ĉiu vorto kaj formo, kiu ne troviĝas en la Fundamento. La obeo de tiu postulo signifus, ke ĉia evoluo de la lingvo ĉesus, kaj ĝi ŝtoniĝus simile al la mortinta latina lingvo."

Tiu supra admono estas obeinda. Ĝi estas ankaŭ amuzeta, se konsideri la suban instruon de Seppik:
"La [difina] artikolo *ne* estas uzata:
Antaŭ propraj nomoj. Sekve neniam *la Kopenhago*, *la Europo*, *la Petro*, *la Esperanto*, sed simple: Kopenhago, Europo, Petro, Esperanto."

La kialo por amuzetiĝi estas tiu kontraŭdiro kiu sperteblas dum analizi lian pli supran admonon pri neuzo de la difina artikolo antaŭ propraj nomoj, dume li metis difinan artikolon antaŭ al la propra nomo "Fundamento" (per majusklo!).

Aliflanke, Seppik (ne nur li, sed preskau ĉiu ĝisnuna aŭtoro de lernolibro) kontraŭdiras ankaŭ sian klarigon, sed tio estas influo de certaj kapricaj modelfrazoj el Ekzercaro, kaj same ankaŭ influo de sia propra patrinlingvo:

"La difina artikolo [la] estas uzata:
- Kiam temas pri io konata, difinita, por diferencigi ĝin de ĉiuj aliaj el la sama speco: Mi legas libron; la libro (= tiu libro, kiun mi legas) estas interesa. En la ĝardeno (= konata, certa ĝardeno) sub mia fenestro kreskas multaj floroj; la floroj (= tiuj floroj, kiuj kreskas
sub mia fenestro) estas tre belaj. Mi sidas ĉe la tablo (= certa, difinita tablo, mia tablo) kaj skribas. Li metis la manon (= sian manon) en la poŝon (= sian poŝon). La itala lingvo (= tiu lingvo, kiu estas ĝenerale konata sub la nomo *itala*) estas bela."

Kaj nun, bv. rimarki kontraŭdiron pro la sekva instruo (temas daŭre pri la uzo de la difina artikolo "la"):

"- Kiam parolante pri io au iu oni ĝeneraligas, t.e. pensas pri ĉiuj el la sama speco: La homo (= ĉiu homo) havas du piedojn. La ŝuisto (= ĉiu ŝuisto) riparas ŝuojn kaj botojn. Oni diras, ke la vero (= ĉiu vero) ĉiam venkas. - Same en multnombro: La svedoj (= ĉiuj svedoj) vivas en Svedlando. La birdoj (= ĉiuj birdoj) havas du flugilojn."

Evidente, ĝeneralaĵo ne estas difinitaĵo. Tia uzo de difina artikolo estas neregula propraĵo de multaj etnaj lingvoj.

Por esprimi korekte ĝeneralaĵon sufiĉas forlasi la difinan artikolon "la", eventuale antaŭmeti on "ĉiu(j)", au uzi on "tuto":
"Homo klopodas esti feliĉa." - ĝenerale, kutime, homo klopodas esti feliĉa.
"Ĉiu homo deziras esti feliĉa."
"Ĉiuj homoj deziras esti feliĉaj."
"La tuto de homoj deziras esti feliĉa."

Sed "la homoj" sugestas certan aron de homoj:
"En parko estas homoj kaj hundoj. La homoj sidas sur benkoj." - (tiuj homoj en parko sidas sur benkoj)
dume:
"Homoj emas verki." - do, ĝenerale homoj emas krei, verki.

Sed la frazo "La homaro emas verki" jam malĝustas, ĉar ne ekzistas pluraj homaroj el inter kiuj oni riferu al iu certa, difinita homaro. Ekzistas nur unu homaro (kontraste al arbaroj, hararoj, ktp.) do sufiĉas: "Homaro emas verki."

Imagu bv. la sekvajn situaciojn:
a.)
- "Sur iu insulo vivas iu homo kaj iu hundo. La homo deziras esti feliĉa." - helpe de tiu difina artikolo en la dua frazo estas tute klare, ke temas pri tiu estaĵo homo, kiu kune kun iu hundo vivas sur iu insulo.

b.)
- "Sur iu insulo vivas iu homo kaj iu hundo. Homo deziras esti feliĉa. Tial tiu/la homo prizorgas tiun/la hundon. - sen difina artikolo en la dua frazo estas evidente, ke temas pri ĝenerala deziro de ajna homo esti feliĉa.
Oni povus ankaŭ jene vortumi:
"Homo ĝenerale/kutime deziras esti feliĉa."

Alia solvo estas uzi la difinan artikolon kun adjektivo:
"La tuta homaro deziras esti feliĉa." - t.e., dume ne ekzistas pluraj homaroj, tamen ekzistas pluraj partoj el homaro.

Mi jam tute ne miras pri tio, ke tiuj povraj lingvouzantoj, kiuj sekvas laŭvorte, senpripense kaj blinde Fundamenton kaj tiujn lernolibrojn, kies verkistoj transprenis ĉiujn kapricojn, erarojn el Ekzercaro, fine tute konfuzifĝas pri la uzo de la difina artikolo "la".

Sed kial oni ne metu difinan artikolon antaŭ al propraj nomoj? - ĉar propra nomo (ne *la* propra nomo, ĉar ne temas pri certa, difinita propra nomo) signifas unikaĵon, difinitaĵon.
Se oni metus antaŭ al propra nomo difinan artikolon, tiukaze ŝajnus, ke tiu propra nomo ne plu estas unika, kaj en tiu frazo oni intencas distingi tiun apartan propran nomon disde ceteraj.

Se apud propra nomo staras adjektivo, tiukaze ofte necesas uzi difinan artikolon, ĉar adjektivo povas ŝajnigi ekziston de pluraj tiaj propraj nomoj, kies sencojn modifas la koncernaj adjektivoj:
"La juna Buŝ"
"La maljuna Buŝ"
"La nuna Parizo"
"La malnova Parizo"

Alifoje eĉ kun adjektivo ne bezonatas difina artikolo, ĉar la koncerna substantivo ne estas konkretigita:
"Antaŭ domo staras (iu) granda arbo. Tiu/la granda arbo ombras nian fenestron" - en la unua frazo temas pri iu ankorau ne siufiĉe difinita granda arbo. En la dua frazo jam temas pri tiu certa, jam konata arbo el la unua frazo.

Se post la superlativo "plej", staras adjektivo, ĝi bezonas difinan artikolon:
"La plej alta monto situas en Nepalo" 

T.e. ĉar "plej" kune kun adjektivo markas unikaĵon, kaj sen difina artikolo ŝajnus, ke ekzistas pluraj plej altaj montoj (sensencaĵo), kaj tiu menciita monto estas nur unu el inter aliaj "plej altaj".

Aparte eblas mencii plurajn plejojn: “Tiu sportisto estis inter la unuaj tri plej rapidaj kurantoj.” – Ĉi-kaze ne temas pri la plej rapida sportisto, sed pri aparteno al la plej rapida grupo de kurantoj.

Ankaŭ identiga priskribo bezonas difinan artikolo, ĉar identigas certan aferon:
“Se post la superlativo “plej” staras adjektivo…”
Same ne uzu: "Ĉe tria haltejo ni devos descendi el tramo."

sed "Ĉe la tria haltejo ni devos descendi el tramo." - ĉar forlaso de la difina artikolo sugestas ekziston de pluraj "triaj" haltejoj sur la sama itinero.
Same, uzatas: "La lasta", sed ne "Lasta", pro la sama logiko.

Bv. fari distingon inter "la plej facila" kaj "plej facile" - ("plej facile" rilatas al ago.)
Malgrau la ĝenerala opinio, kompili regulojn surbaze de logiko por la difina artikolo ne estas tiom malfacila tasko, kiel tio ŝajnas je la unua vido. Gravas, ke oni obeu al logiko, kaj ne kreu esceptojn, kontraŭdirojn.

"Urbo estas loĝatejo" -- urbo (ĝenerale) estas konsiderata kiel loĝatejo.
"Mi loĝas en loĝatejo. Tiu/la loĝatejo estas urbo." -- do, en la dua frazo temas pri tiu loĝatejo en kiu mi loĝas.

"En urbo troviĝas parko." -- en [ajna] urbo (ĝenerale/kutime) ekzistas parko.

"En parko promenas homoj kun hundoj." -- en [ajna] parko [kutime] promenas homoj, hundoj.
"Homoj plezure aŭskultas pepadon de birdetoj." -- homoj [kutime] plezure aŭskultas pepadon de [ajnaj] birdetoj.

"Mi loĝas en Pécs. En tiu/la urbo troviĝas iu parko. En tiu/la parko promenas homoj kun hundoj. Tiuj/la homoj plezure aŭskultas la pepadon de la birdetoj." -- temas pri la urbo Pécs, kie troviĝas iu parko, kaj en tiu certa parko promenas homoj kun hundoj. Tiuj homoj en tiu parko plezure aŭskultas tiun pepadon de la tieaj parkaj birdetoj.

Bv. rimarki en la subaj ekzemploj tion, ke ekzistas diferenco inter:
"En la urbo Pécs troviĝas parko."
kaj:
"En la urbo Pécs troviĝas iu parko kie promenigo de hundoj estas malpermesata."

Tiu unua frazo esprimas ĝeneralan (kutiman) proprecon de tiu urbo (nome, ke ĝi havas parkon), dume tiu lasta jam aludas al iu certa, tamen ankorau ne sufiĉe difinita parko, pri kiu oni ne scias konkrete kie ekzakte ĝi troviĝas, kiel ĝi nomiĝas, sed nur tion, ke en ĝi hundoj estas malpermesataj. Ĝuste tial, la nedifina pronomo *iu* ne ĉiam anstatauas sukcese iun bezonatan nedifinan artikolon. Do, forlaso de difina artikolo por esprimi ĝeneralaĵon, kaj uzo de la pronomo "iu" por esprimi nedifinitaĵon ne estas ĉiam egaluzeblaj. Jen plua argumento pri la neceso enkonduki ian nedifinan artikolon, por plifaciligi la memfidan lingvouzon.

Reliefiĝas tio, ke difina artikolo devas havi rolon marki, diferenciigi certaĵon, difinitaĵon, unikaĵon disde ĉiuj aliaj el la sama speco.

Nu, bone, sed kiel trejni, finekzerci la ĝustan (logikan) uzon de la difina artikolo "la"?
El la supraj modelfrazoj konkludeblas, ke tiukoncerne ekzistas tri ĉefaj situacioj:

1.) Kiam oni deziras aludi al absoluta ĝeneralaĵo:
"Petro vidis akvofalon." - do, Petro jam vidis, jam havas imagon pri kio estas, kiel aspektas akvofalo.

2.) Kiam oni deziras aludi al iu, tamen ne sufiĉe difinita afero:
"Petro vidis iun akvofalon." - do, Petro vidis iun akvofalon, ne scii ĝuste kiun, sed unu el pluraj ekzistantaj akvofaloj.

3.) Kiam oni deziras aludi al certa difinitaĵo:
"Petro vidis la akvofalon." - do Petro vidis tiun akvofalon, pri kiu oni jam *devas* scii. - en kontraŭa kazo la frazo estas erara, ĉar mencias difinitaĵon, pri kiu la leganto ankoraŭ  nenion scias.

Jen metodo por pli facile trovi la ĝustan uzon de la difina artikolo "la":

"Maria pripensas planon." - ĉu la mesaĝo de ĉi tiu frazo konvenas en tiu senco, ke temas pri ĝenerala, kutima agado de Maria? Au eble temas pri iu konkreta plano, sed kiun oni ankoraŭ ne sufiĉe konas, au eble temas pri iu plano, kiu jam estas konata, difinita?
Por testi la konvenan formon, oni provu anstataui la mankon de nedifina artikolo per la pronomo "iu": "Maria pripensas iun planon", kaj analizu denove la mesaĝon de tiu frazo:

- se temas pri kutima, ĝenerala agado de Maria, tiukaze  necesas nek pronomo, nek la difina artikolo: "Maria pripensas planon."

- se tiu plano ne estas sufiĉe konata, sed tamen ne temas pri ĝenerala, kutima agado de Maria, tiukaze povas resti la pronomo "iu":
"Maria pripensas iun planon."

- se la plano jam estas konata, difinita, tiukaze oni uzu la difinan artikolon "la":
"Maria pripensas la planon." - sed atentu, ĉar la legantoj de tiu mesaĝo jam vere devas scii pri kiu plano temas!

Indas mencii tion, ke difinan artikolon tre ofte eblas anstataŭi per la montra pronomo "tiu":
"Tiu/la alta arbo ombras nian fenestron."

Published at 10:26 / 6 comments / 1070 visits
This post is public

February 28, 2008

Kial diri "patrinlingvo", anstataŭ "gepatra lingvo"?

Estas konate, ke beboj en plimulto ellernas la unuan lingvon de siaj patrinoj. Nu, tiu unua lingvo estas la patrinlingvo de bebo! Nur en ege raraj kazoj okazas tio, ke beboj ellernas la unuan lingvon disde  vartistinoj, patroj, diversaj parencoj, ktp.

En la plimulto de kazoj, patroj okupiĝas pri beboj nur post la unuaj jaroj. Sed post la ellerno de la patrina lingvo, infanoj havas eblon ellerni akaŭ aliajn lingvojn, ne nur tiun de patro.

Ni imagu familion de enmigrintoj, kiuj parolas dulingve: la patrino parolas ekz. turke, dume la patro parolas ekz. greke. Tiu familio nun loĝas en Germanio, kaj la bebo estas vartata en infanvartejo.Tie la vartistinoj parolas germane. Post la periodo de infanvarteco ankaŭ la patro komencas okupiĝi pri sia bebo. Kiam tiu bebo atingos sian sesan jaron, ŝli parolos turke, germane kaj greke (en ĉi-tiu vicordo!). Nu, kiu estas la gepatra lingvo de tiu infano?

Jen kial, la plej certa difino por "gepatra lingvo" estas: patrinlingvo. Tio ne etas hazardo, ke en la plimulto de etnaj lingvoj, oni uzas la formon "patrinlingvo". Zamenhof estis influata fare de la tiama fama rusa virŝovinismo, kaj tio senteblas en lia tuta verkaĵo.

Published at 11:26 / 12 comments / 1132 visits
This post is public

February 28, 2008

Propono pri lingvouz-maniero

Analizante la esprimklarecon ĉe lingvouzantoj, mi konstatis tion, ke ĉefe tiuj uzas nebule (fakte nekorekte) la lingvon Eo, kiuj praktikis ĝin intense kun sam-patrinlingvanoj, au kun parolantoj, kiuj ne regas ceterajn fremdajn lingvojn, krom Eo.

Mia analizo traktas hugarlingvanojn, sed verŝajne tiu fenomeno sperteblas ankaŭ ĉe aliaj etnolingvanoj, kiuj praktikas iun fremdan lingvon ene de sam-patrinlingva medio.

Sekve, mia analizo celas tiujn hungarojn, kiuj ofte ne regas ceterajn fremdajn lingvojn krom Eo, kaj tial ili ne havas referencon pri alispecaj lingvouzoj. Kiel konsekvenco, ili subkonscie pensas tiel, kvazau ĉiuj lingvoj funkcius same kiel la propra patrinlingvo (au, kiel iu momente plej bone regata lingvo).

Plej ofte ili forlasas subjekton (kutime pronomon), objekton, kaj ne malofte eĉ verbon! Hungaroj kutimas forlasi ankaŭ aliajn gravajn vortojn, sed ĉefe la forlaso de subjekto kaj objekto estas la plej karakterizaj. Kompreneble, mi ne aludas al la dialoga stilo, sed al mesaĝa, letera kaj prelega. Tia erara lingvouzo fontas el uzo de Esperantaj verboj same kiel oni uzas tiujn hungarajn.

Sed, dume la hungaraj verboj kunportas ĉe fino ankaŭ informon pri pronomo (do, forlasante pronomon, hungara frazo ne nepre iĝos malklara), la Eaj verboj, same kiel tiuj anglaj, donas neniun pluan informon krom ago/stato kaj verbotempo.

Por helpi tiujn, kiuj ne povas abstrakti disde la propra patrinlingvo (au disde la plej bone regata lingvo), mi proponas por ili alkutimiĝi meti pronomon alpost verbo, ĉar tiel ili kompilos frazojn iom simile al la propra patrinlingvo (niakaze: al la hungara):
Jen la proponata modelo:

hungare           Esperante
…………………………………….
mentem          mi  iris   => iris  mi
mentél             vi  iris   => iris  vi
ment               ŝli  iris   => iris  ŝli

Tiel la lingvaĵo iĝos iom strangeta (nuance iomete alia) sed tamen gramatike ne erara, ĉar principe la vortordo estas libera, escepte ĉe kelkaj vortoj.
Iom alispeca eraro estas la tro ofta uzo de "tio" kaj "tiu", pro kiu uzmaniero ŝuldas eble la ne sufiĉe detale regulita gramatiko de Eo. La tro abunda uzo de montra pronomo (sen esti sekvata de montrata vorto kaze de "tiu") ofte igas frazojn esti nebulaj, lacigaj por legantoj.

Eble same, pro la ne sufiĉe regulita gramatiko iuj uzas la prepozicion "de" tro universale, eĉ tiam, kiam necesus uzi ekz.: "fare de" au "pri":
"Dum la Stalina despotismo okazis persekutoj de Esperantistoj." – bv. diveni, kiun prepozicion estas plej saĝe uzi anstataŭ "de" (au kiel necesas kompleti la frazon por, ke ĝi iĝu klara, unusenca, por forigi la ŝajnon, ke eventuale Esperantistoj persekutis iun ajn.)

Alia eraro fontas same el patringvaj influoj. Tiatipa eraro, pri kiu mi pli malsupre skribos, bedaurinde sperteblas tre abunde ankaŭ ĉe gravuloj, kiel ekz. Detlev Blanke, kaj foje ankaŭ ĉe aliaj gespertuloj. Temas pri prepozicioj, kiuj ĉiam devas stari antau la koncerna vorto ("ankaŭ", "nur", "eĉ"), ĉar nerespekto de tia postulata vortordo donas alian mesaĝon por frazo:

"Semajnfine li ankaŭ laboris." (li ne nur ripozis, sed ankaŭ laboris)
"Semajnfine ankaŭ li laboris." (ne nur aliaj laboris, sed ankaŭ li)
"Ŝi nur vokis lin." (ŝi ne faris alion)
"Ŝi vokis nur lin." (ŝi ne vokis aliulon, sed nur lin)
"Eĉ li ne laboris." (nekutime, sed ankaŭ li ne laboris)
"Li eĉ ne laboris." (nekutime, sed li eĉ tion ne faris)

Do, neniu asertu plu tion, ke ĉe tiaj prepozicioj ŝanĝi vortordon estas simpla temo pri stilo, au servas emfazigon!
Tiaj fenomenoj okazas pro la patrinlingva pensado dum kompili fremdlingvajn frazojn (ekz. en la hungara lingvo la koresponda vorto por "ankaŭ", ĉiam staras post la koncerna vorto!)

Manko de necesaj reguloj nur ŝajnigas tion, ke iu lingvo estas simpla, facila, sed en realo tiu manko fakte malfaciligas la korektan lingvouzon. Tio validas despli, se anstataŭ klaraj reguloj, la lingvokreinto donis modelfrazojn, tradukojn, kiuj enhavas ankaŭ idiomaĵojn, erarojn kaj kontraŭdirojn.

Helpe de iom pli da konkretaj reguloj (sed ne de tiaj, kiajn posteuloj kreis transforminte la erarojn de Zamenhof al reguloj!), Eo povus esti multe pli facile alproprigebla kaj uzebla planlingvo.
Neniu rajtas ŝanĝi Fundamenton, sed ĉiuj rajtas "ne uzi" la erarojn el Fundamento.

Laszlo I. TOTH

Published at 18:00 / 4 comments / 995 visits
This post is public

March 13, 2008

Gardi la regulecon kaj logikecon de Esperanto devas esti onia unuaranga devo antaŭ ĉio

En praktiko la plej grava argumento/motivacio ellerni Esperanton rilatas al la regula kaj logika funkciado de la lingvo.
Interna ideo kaj neŭtraleco ja estas belaj aferoj, sed ne ili elvokas lernemon por la plimulto de la potencialaj ontaj lingvouzantoj.
Male, la plimulto el tiuj, kiuj tro insistas pri la movada flanko, malzorgas la lingvoscipovon mem.
Sen bonaj lingvouzantoj ajna lingvo retro-evoluas, malriĉiĝas, kaj fine restas forlasite.
Entuziasmo ne sufiĉas por vivigi Esperanton. Ĝi sufiĉas nur por vivteni movadon, kies anoj baldaŭ ne plu parolos ĝuste tiun lingvon, pri kiu temas la movado mem.

Se la komunumanoj lasas la lingvon evolui nekontrolate laŭ evolumaniero karakteriza por etnaj lingvoj, Esperanto baldaŭ iĝos neregula, nelogika, kaprica, do ĝi perdos sian avantaĝon kompare al etnaj lingvon, perdos sian plej allogan trajton: la facilecon ellerni kaj uzi ĝin. Ĉu tio estas la celo de nia komunumo?

Pro certaj malzorgemaj posteul-eminentuloj Esperanto jam ĝis nun perdis multon el sia Zamenhofa reguleco kaj logikeco. Kelkaj eminentuloj opinias tiel, ke vivanteco signifas senbridan evoluon. Tio povas esti akceptata sinteno kaze de etnaj lingvoj, ĉar ilin oni ellernas kutime jam de bebaĝo, kaj neniu lingvo estas malfacila por tiuj, kiuj regas iun lingvon kiel patrinlingvon.

Sed la fenomeno Esperanto temas pri tute alio. Esperanto por supervivi devas konservi sian plej gravan avantaĝon rilate al etnaj lingvoj. Rezigni pri tiu avantaĝo signifas mortigi la lingvon.

Published at 10:27 / 9 comments / 964 visits
This post is public

March 15, 2008

Kiakaze uzi la direkto-montrilon "al", kaj kiakaze akuzativon?

Helpe de la malsupraj frazoj evidentiĝas, ke la prepozicio "al" kaj akuzativo ne ĉiam estas interŝanĝeblaj.
Por trovi la ĝustan solvon, estas necese ekuzi menson. Alia solvo estas finekzerci la korektajn uzojn, ĝis kiam tio iĝas esti rutina.

”Maria telefonis al Petro.” sed ne ”Maria telefonis Petron.”
”Petro vokis Marian.” sed ne ”Petro vokis al Maria.” (eventuale: ”Petro sendis vokon al Maria.”)
”Maria mesaĝis al Petro.”, sed ne ”Maria mesaĝis Petron.”

”Ĵurnalo informas nin.” sed ne ”Ĵurnalo informas al ni.” (eventuale: ”Ĵurnalo donas informon al ni.”)

”Petro demandas Marian.” sed ne ”Petro demandas al Maria.” (t.e. ĉar demandi signifas peti respondon: oni petas ion de iu, sed ne al iu) - eventuale: ”Petro adresas demandon al Maria.”, aŭ ”Petro demandas ion de Maria.”

”Petro ŝovas sian amikon.” sed ne ”Petro ŝovas al sia amiko.” (eventuale: ”Petro ŝovas sur tablo libron al sia amiko, kiu sidas apude.”)

Kaze de la sekvaj frazoparoj, la apartaj frazoj havas diversajn mesaĝojn:

”Petro pafis al lupo.” – eble li ne trafis lupon.
”Petro pafis lupon.” – li trafis lupon. 

”Maria rigardas al Petro.” – eble ŝi rigardas en la direkto de Petro, sed sen distingi lin.
”Maria rigardas Petron.” – Maria jam fokusis pri Petro.

Pluaj diversmesaĝaj frazoparoj:

”Petro rakontas al Maria.”
”Petro rakontas Marian.”

”Maria ridas al Petro.”
”Maria (pri)ridas Petron.”

”Petro montras Marian.”
”Petro montras al Maria.”

”Maria (for)sendas Petron.”
”Maria sendas (ion) al Petro.”

”Petro priskribas Marian.”
”Petro priskribas (ion) al Maria.”

Published at 10:20 / 2 comments / 354 visits
This post is public

April 22, 2008

Dubsencaj frazoj, dilemo inter ”kun” kaj ”per” ĉe iuj lingvouzantoj

Se oni kompilas malzorgeme, pigre frazojn, tio preskaŭ ĉiam kaŭzas dilemon, penadon ĉe legantoj. Tio validas despli, se temas pri libervortorda lingvo, kia estas ekz. Esperanto.

Jen klasika modelfrazo pri tiu malzorgema stio:
”Johano pentris la modelon starante. ” 

a.) ĉu la modelo staris dume estis pentrata?
b.) ĉu Johano staris dume pentris la modelon?
c.) ĉu sur kanvaso aperis la figuro en staranta pozicio?

 Eblas trovi centojn da mesaĝoj sur diversaj diskutlistoj, pri disputoj klarigi tiajn neklarajn frazojn, kiuj estis jam dekomence  neracie kompilataj.
Ĉiu problemo pri kompreno fontas el lingvouza malzorgemo.
Jen tiu diskutita frazo en tri diversaj, klaraj komprenoj:

a.) ”Johano pentris la starantan modelon.” ; "Johano pentris la modelon, kiu staris.” Sed ne: {Johano pentris la modelon staranta.}
b.) ”Starante, Johano pentris la modelon.”
c.) ”Johano pentris la modelon, kiel starantan figuron.”

Samaj problemoj aperas pri la uzo de ”kun” kaj ”per”. Mi ne inklinas riproĉi lingvouzantojn pro tiu malcerteco, ĉar ilin influis tiuj modelfrazoj de Zamenhof, kiuj abundas je etnolingvaj idiomaĵoj, influoj. Planlingvo por interetna uzo devas esti neŭtra ne nur politike, sed ankaŭ idiomaĵe.

Ekz:
”Multaj personoj intermiksas mian nomon kun la nomoj de miaj fratoj.” [OV-431]
Koreke:
”Multaj personoj intermiksas/interŝanĝas mian nomon per la nomoj de miaj fratoj.”

Alia ekzemplo:
”Mi vivas kun li en granda amikeco.”[FE-35].

Se oni jam decidis atribui al la rolvorteto ”kun” ankaŭ la signifon de ”per”, tiukaze almenaŭ distingu on ”kune kun” disde ”kun”. Sed, se uzi on ”kun” anstataŭ ”per”, tiukaze eblas tute forigi la rolvorteton ”per” el vortotrezoro.

Lau tiu menciita rimarko, la supra zamenhofa frazo aspektas korekte jene:
”Mi vivas kune kun li en granda amikeco.”
Ne distingi ”kune kun” disde tiu ”kun”, kiu povas roli ankaŭ kiel ”per”, ja estas eraro!

Despli grava eraro estas diri:
”Mi vivas kun tablojdoj.”
Korekte:
”Mi vivas per tablojdoj.” – t.e. helpe de ili. 

Sed pli konsilinde estas ja respekti la raciajn sencojn de ”kun” kaj ”per”:
”Petro ludas kun Maria, per pilko.” 
........
”Infano ludas per pupeto.”
La supra modelfrazo signifas tion, ke infano ludas uzante pupeton, sendepende de tio, ĉu ŝli imagas tiun pupeton kiel vivantan aŭ nevivantan estaĵon. Tio estas afero nur pri ludmaniero, ĉar la frazo evidentiigas nur la ilon, per kiu infano ludas, sed ne tion, ke ŝli agas kune kun iu.

”Infano ludas kun amiko.”
La supra frazo klarigas kiu estas la ludpartnero de tiu infano.

”Infano ludas kun amiko, per pupeto.”
La supra frazo klarigas kaj la ludpartneron, kaj la ilon per kiu ili ludas kune.

Jen, alia modelfrazo:
”Ĉu en ĉi tiu troviĝas kaleŝo kun ĉevaloj?[FA-3.89]
La uzo de ”kun” estas korekta, ĉar ĝi montras akompanon/kunapartenon: kaj ĉevaloj, kaj kaleŝo troviĝas samloke, kaj la ĉevaloj apartenas al kaleŝo.
Sed en tiu frazo tamen troviĝas ankaŭ eraro:  al post ”tiu” necesas meti substantivon, ĉar ne temas pri persono.

La sekva frazo montras kunapartenon:
”La princeso portis ringon kun diamanto.” – diamanto apartenas al ringo.
Sed estas erare diri:
/Petro alportis akvon kun ĉapelo./  –  ĉapelo ne apartenas al akvo.
Korekte:
”Petro alportis akvon per ĉapelo.”
Aŭ:
”Petro alportis ĉapelon da akvo.” – t.e. kvanton de akvo, kiom povas enteni ĉapelo.

La sekva frazo estas etnoinfluita:
”Li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo.”[FE-26]
Ĉu temis pri teo, en kiu enestis sukero, aŭ oni apudservis sukeron? – t.e. sukero ne apartenas al teo. 

Por eviti dusencecon eblas frazumi jene:
a.) ”Li donis al mi teon kaj sukeron, sed kremon ne.” – se temas pri apudservita sukero.
b.) ”Li donis al mi sukeritan teon, sed sen kremo.” – se temas pri enmetita sukero.

Konklude: ĉion eblas esprimi klare, unusence, se oni alkutimiĝas uzi lingvon racie.

laszlo i. toth

Published at 09:34 / 3 comments / 356 visits
This post is public

April 28, 2008

Kiukaze uzi adjektivon, kaj kiukaze adverbon?

Decidi inter uzi adjektivon, kaj uzi adverbon ne estas tiom komplike.
Adjektivo precizigas substantivon, pronomon, nomon.
Adverbo priskribas verbon.

”Estas interesE, ke li aperis en la kunsido.” – ”interesE” priskribas al la verbon ”esti”, kaj kune kun ĝi la tutan sekvan frazon.

La supran modelfarzon eblas kompili ankaŭ jene:
”Tio estas interesA afero/evento, kel li aperis en la kunsido.” – ”tio”  helpas priskribi la sekvan tutan frazon.
Same:
”Li aperis en kunsido. Tio estas interesa afero/evento.” – ”tio” helpas priskribi la antaŭan frazon.

”Petro alvenis neatenditE.” –  ”neatenditE” priskribas la verbon ”alveni”
”Lia alveno okazis neatenditE.” –  ”neatendite” priskribas la verbon ”okazi”
”Lia neatenditA alveno okazis subitE” – ”neatenditA” precizigas la substantivon ”alveno”, dume ”subitE” priskribas la verbon ”okazi”
”Li alvenis neatenditE subitE.” – kaj ”neatenditE”, kaj ”subitE” priskribas la verbon ”alveni”
”Lia alveno okazis neatenditE subitE.”  - kaj ”neatenditE”, kaj ”subitE” priskribas la verbon ”okazi”

Por analizi la sekvajn frazojn bv. tralegi la antaŭan artikoleton pri la verbo ”esti”.

”Lia alveno estis neatenditA.” – la verbo ”esti” rolas loke de iu alia verbo: ekz.: loke de la verbo ”okazi” - tiu frazo aspektus jene:
”Lia alveno okazis neatenditE.”
”Lia alveno estis neatenditE subitA.”  - ”neatenditE” priskribas la verbon ”esti”, dume ”subitA” klarigas la substantivon ”alveno”.
"Vojaĝi estas agrablE." – la adverbo priskribas la verbon ”esti”, kaj kune kun ĝi klarigas la infinitivon.
Sed:
"Vojaĝi estas agrablA agado." – la adjektivo precizigas la substantivon ”agado”, kaj kune kun ĝi klarigas la infinitivon.

"La neatenditA alveno estis agrablA"  - ”neatenditA” precizigas la substantivon ”alveno”, dume ”agrablA” klarigas la substantivon kune kun ĝia adjektivo.

Published at 09:17 / 3 comments / 423 visits
This post is public

May 24, 2008

Instruo pri kiel uzi identigan priskribon

Identiga priskribo identigas substantivon helpe de alia substantivo:

a.) "La lingvo Esperanto rolas kiel pontlingvo." – la substantivo "lingvo" identigas la substantivon "Esperanto".  (klariĝas, ke tiu "Esperanto" estas lingvo, ĉar ĝi povus esti ankaŭ movado).
Alie formulite:
"Esperanto, kiu estas lingvo, rolas kiel pontlingvo."

b.) "La Esperanto lingvo rolas kiel pontlingvo." – la substantivo "Esperanto" identigas la substantivon "lingvo". (klariĝas, ke tiu "lingvo" estas Esperanto, ĉar ĝi povus esti ankaŭ la angla)
Alie formulite:
"La lingvo, kiu estas Esperanto, rolas kiel pontlingvo."

Identiga priskribo havas striktan vortordon por certa kompreno. En la supraj modelfrazoj videblas, ke la unua substantivo identigas la duan.
 
Kontraste al identiga priskribo, adjektivo(j) povas stari lauplaĉe, ĉu antau, ĉu post la koncerna substantivo, sen modifi la mesaĝon de la  frazo:
a.) "La Esperanta lingvo rolas kiel pontlingvo."
b.) "La lingvo Esperanta rolas kile pontlingvo."
 
La racia regulo pri la uzo de difina artikolo kaze de identiga priskribo estas la sama, kiel kaze de substantivo precizigita per adjektivo(j). 

Mencio:
Kutime la proprajn nomojn, kiel ekz. Esperanto - kiam uzi ilin adjektive - sufiĉas skribi minuskle. Sed pro la evidenta danĝero pri miskompreno ("esperanta" estas tro komunuza vorto), ĉi-kaze tamen bonvenas majusklo.
 
Pro la sama kialo necesas uzi majuskle ĉiun vorton, kiu enhavas la vortoradikon "esper", kiu rilatas al la propra nomo "Esperanto", sed ne al la verbo "esperi".
Ja ĉiam povas aperi en literaturo vortoj, kiel: "ludisto", "ludantisto", kiuj ne rilatas al ajna propra nomo, kaj tio validas ankaŭ por la verbo "esperi": "esperisto", "esperantisto" (skribitaj per minuskloj), kiuj ne rilatas al la propra nomo "Esperanto". Neniun misgvidu tio, ke oni ĝis nun ne multe povis renkonti vorton, kiel "esperantisto", kiu ne rilatas al la propra nomo Esperanto. Oni ne alkutimiĝu trairi vojon en loko, kie ne troviĝas piedir-trapasejo, nur tial, ĉar ŝajnas, ke momente ne venas veturilo.
Published at 07:07 / 9 comments / 454 visits
This post is public

May 25, 2008

Mallonga instruo pri kiel uzi "preter" kaj "apud"

"Apud" signifas lokon "proksime al" io, iu.

"Preter" signifas itineron (moviĝon) "proksime al" io, iu.

1.) "Kato sidas apud mia domo."; "Kato sidas apud mi." 

2.) "Kato kuras preter mia domo."; "Kato kuras preter mi."

 

Published at 19:29 / 0 comments / 205 visits
This post is public

May 28, 2008

Efikoj de la formativoj "ad" kaj "ek" al unufazaj kaj daŭraj verboj

Depende de la signifo de verboj, la formativoj "ad" kaj "ek" ŝanĝas iom iliajn komprenojn.

La t.n. "unufazaj" (mallongdaŭraj) verboj esprimas agon kies daŭro estas mallonga, fakte ne karakteriza: "frapi", "bati", "halti", "piki", "pinĉi", ktp.
La t.n. "daŭraj" verboj esprimas agon, kiu kutime daŭras pli longe: "lerni", "labori", "promeni", ktp.

Pri la formativo "ad":
Kaze de unufazaj verboj, la formativo "ad" ŝanĝas la komprenon de la verbo al ago kiu okazas sinsekve:
frapadi = ripeti sinsekve frapon.

Kaze de daŭraj verboj, la formativo "ad" ŝanĝas la komprenon de la verbo al ago, kiu okazas kontinue.
lernadi = lerni kontinue.

Pri la formativo "ek":
Kaze de unufazaj verboj, la formativo "ek" ŝanĝas la komprenon de la verbo al ago kiu okazas eĉ pli abrupte:
ekhalti = abrupte halti

Kaze de daŭraj verboj, la formativo "ek" indikas komencon de tiu ago:
eklerni = komenci lerni

Published at 11:02 / 2 comments / 329 visits
This post is public

June 5, 2008

La kompleksa konjugacio: kiukaze, kaj kiel uzi ĝin?

Ene de Esperantistaro la uzo de la kompleksa konjugacio estas ofte tiom malbone komprenita, regata, ke eĉ elformiĝis eraraj tendencoj: la t.n. "itista" kaj "atista".

Iuj aludas al "aspektismo" por trovi pretekston je tiu erara uzmaniero.

Aliuloj kredas, ke uzi kompleksan konjugacion estas pli "elite" (eĉ se nenio argumentas favore al ĝia uzo!), ol uzi la simplan konjugacion.

Kompleksa konjugacio *ĉiam* rilatas al iu tempopunkto, rialte al kiu, la koncerna evento okazas: antaŭe, ĝuste tiam aŭ poste (bv. konsulti la instruon de Kálmán Kalocsay).
Kompleksan konjugacion indas uzi en tri kazoj:

1.) por emfazi *koncize* daŭrecon de ago en certa tempopunkto: estinte, nune aŭ estonte.

2.) por esprimi *koncize* specialajn verbotempojn: 

En estinto:
- eventon, kiu finiĝis antaŭ certa estinta tempopunkto
- eventon, kiu sekvis okazi post certa estinta tempopunkto

Noto: Uzi kompleksan konjugacion sen mencii/sentigi iun estintan tempopunkton estas erare. En tiuj kazoj necesas uzi la simplan konjugacion.

En prezenco:
- eventon, kiu ĝuste nun finiĝis
- eventon, kiu ĝuste nun sekvas okazi

Noto: En prezenco ne necesas mencii tempopunkton, ĉar prezenco estas ankaŭ la tempopunkto mem.

En estonto:
- eventon, kiu finiĝos antaŭ certa estonta tempopunkto
- eventon, kiu sekvos okazi post certa estonta tempopunkto

Noto: Uzi kompleksan konjugacion sen mencii/sentigi iun estontan tempopunkton estas erare. En tiuj kazoj necesas uzi la simplan konjugacion.

3.) por esprimi *koncize* estintan kondicionalon.
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
El la supraj klarigoj konkludeblas, ke la kompleksa konjugacio servas *koncizan* vortumadon. Fakte la aktiv-voĉan kompleksan konjugacion *en ĉiu kazo* eblas eviti, anstataŭi per priskribo.

1.) Unue mi prezentos modelfrazojn, kiuj emfazas daŭrecon de ago:

a.) Estinto:
"Maria hieraŭ estis leganta libron." –  dum la hieraŭa tago ŝi legis libron.
"Hieraŭ la ĉambro estis purigata." – dum la hieraŭa tago la ĉambro suferis purigadon.

b.) Prezenco:
 "Maria hodiaŭ estas leganta libron." – dum la hodiaŭa tago ŝi legas libron.
 "Hodiaŭ la ĉambro estas purigata." – dum la hodiaŭa tago la ĉambro suferas purigadon.

c.) Estonto:
 "Maria morgaŭ estos leganta libron." – dum la morgaŭa tago ŝi legos libron.
 "Morgaŭ la ĉambro estos purigata." – dum la morgaŭa tago la ĉambro suferos purigadon.

2.) Modelfrazoj por ilustri specialajn verbotempojn:

Estinto:
- aktiva voĉo
"Hieraŭ Petro estis leginta libron." – ĝis hieraŭ Petro jam legis libron. Ekde hieraŭ li jam ne legis libron.
"Hieraŭ Petro estis legonta libron." – hieraŭ Petro intencis legi libron. Ne scii, ĉu li fine legis ĝin, aŭ ne.

- pasiva voĉo
"Hieraŭ la ĉambro estis purigita." – ĝis la hieraŭa tago la ĉambro jam suferis purigadon.
"Hieraŭ la ĉambro estis purigota." – hieraŭ la ĉambro sekvis suferi purigadon. Ne scii, ĉu la ĉambro fine suferis aŭ ne purigadon.

Prezenco: 
- aktiva voĉo
"Petro estas leginta libron." – Petro ĝuste nun finis legi libron.
"Petro estas legonta libron." – Petro ĝuste nun legos libron.

- pasiva voĉo
"La ĉambro estas purigita." – La ĉambro suferis purigadon. - en ĉi tiu formo, la pasiva voĉo indikas la nunan staton. Ĝi ne indikas tempon, kiam la evento okazis.
"La ĉambro estas purigota." – La ĉambro nun suferos purigadon.

Estonto: 
- aktiva voĉo
"Morgaŭ Petro estos leginta libron." – ĝis morgaŭ Petro jam legos libron. Ekde morgaŭ li jam ne legos libron.
"Morgaŭ Petro estos legonta libron." – morgaŭ Petro intencos legi libron.

- pasiva voĉo
"Morgaŭ la ĉambro estos purigita." – ĝis la morgaŭa tago la ĉambro jam suferos purigadon.
"Morgaŭ la ĉambro estos purigota." – morgaŭ la ĉambro sekvos suferi purigadon.

3.) Modelfrazo por ilustri estintan kondicionalon:

"Hieraŭ Maria estus leginta libron." = "Hieraŭ Maria legintus libron."
Estintan kondicionalon eblas esprimi ankaŭ pli simple: "Hieraŭ Maria legus libron."

Published at 05:55 / 3 comments / 421 visits
This post is public

June 11, 2008

Klarigo pri kiel tajpi Esperantajn diakritajn karaktrojn ene de la linukso Ubuntu

La linukso Ubuntu en 2006 ricevis la premion de "La plej uzant-amika linuks-operaciumo" (facile, agrable uzebla). Ĝi komencis pli kaj pli rapide disvastiĝi, precipe post la malsukcesa mikrosofta Vista, kaj pro la perfort-altrudema sinteno de la kompaniego [Microsoft]. Estas konate, ke la mikrosofta, la plej granda operacium-kreanta kompanio komplicigis la plimulton de teko-komputil-fabrikantoj, por *ne liveri* hardvarajn instal-dosierojn pri la operaciumo XP, por, ke uzantoj ne plu povu uzi la op. XP sur novaj teko-komputiloj, kaj estu devigataj instali tiun novan, sed aĉan operaciumon Vista.

Nun sekvas la instrukcioj:

El ĉefa menuo elektu la opcion Sistemo ("System"), poste la opcion Ĝustigoj ("Settings"), kaj fine la opcion Klavaro ("Keyboard").
Aperos kadro pri preferoj ĝustigi la klavaron.

Surklaku supre la elektilon Ordiĝo ("Layouts"), kaj poste la butonon: [+ Add].
Aperos nova fenestro pri elekteblaj lingvoj. 

Derulu la listo-butonon [+ Add], kaj elektu la lingvon Esperanto! Akceptu ĝin per la butono [+ Add]: malaperos tiu lasta kadro, kaj aktiviĝos la antaŭa. Tiam videblos en listo nova lingvo, nome: Esperanto. Dekstre vi povas marki ĝin, kiel bazan klavar-ordiĝon (sed tio ne estas necese, ĉar vi povas ĉiam ŝanĝi la klavar-ordiĝon). Vi povas ĝustigi laŭplaĉe la klav-kombinaĵon pere de kiu eblas rapide ŝanĝi tien-retren inter klavar-ordiĝoj, se vi surklakas la butonon ["Layout Options"]. Indas elekti: {CTRL + SHIFT}. Vi povas ŝanĝi ordiĝon eĉ dume vi tajpadas ene de iu dokumento.

Nun vi povas fermi la kadron pri klavaro, kaj via operaciumo estas preta por uzi la originalajn Esperantajn karaktrojn:

En ĉiuj tekstoredaktiloj nun aperos (laŭ la angla klavar-ordiĝo):
- ĉe la klavo "Q": "Ŝ"
- ĉe la klavo "W": "Ĝ"
- ĉe la klavo "Y": "Ŭ"
- ĉe la klavo "X": "Ĉ"
- ĉe la klavo "{ ["  (tiu dekstre de "P"): "Ĵ"
- ĉe la klavo "} ]"  (la dua dekstre de "P"): "Ĥ"
Eble iu franca linuks-uzanto povus aldoni la klarigojn kaze de la franca klavar-ordiĝo, ĉar ĝi estas sufiĉe diferenca de tiu angla (eĉ multaj el la ne-diakritaj karaktroj troviĝas aliloke).

Published at 11:34 / 2 comments / 297 visits
This post is public

June 11, 2008

Kial ne pretigi regule kopion pri via fiksa daten-stokilo?

Por eviti malagrablajn "surprizojn", kiujn povas okazigi virusoj, spion-programoj, informadikaj fi-penetruloj, subita difektiĝo de daten-stokilo, ktp. indas de tempo al tempo (monate, dumonate) fari perfektan kopion pri la fiksa daten-stokilo ("durdisko").

La plej sekura kaj cetere senkosta metodo estas kopii stokilon per linuksa operaciumo. Por tio vi ne devas esti eksperto pri linukso! Sufiĉas prepari iun diskon KD au DVD pri ajna linukso. Tian ISO dosieron vi povas elŝuti desur interreto senpage, kaj la disko-skriba-programo Nero kreas el ĝi rekte KD aŭ DVD diskon pri linuksa operaciumo. Vi ne bezonas instali specialan kopio-programon  alsur via durdisko.

Por havi kopion pri via ĉefa daten-stokilo vi bezonas iun plusan, fiksan daten-stokilon, kies entenkapacito estu sama au pli granda, ol via kopiinda, fiksa daten-stokilo.

Vian kopiindan, fiksan daten-stokilon ĝustigu kiel mastron ("master"), konektu ĝin al la unua  ("Primary") konektilo IDE. Ĉi-loke estu konektite ankaŭ la KD au DVD ludilo, ĝustigite kiel servanto ("slave").

La duan (novan, malplenan) fiksan daten-stokilon ĝustigu same kiel mastron ("master"), kaj konektu ĝin al la dua ("Secondary") konektilo IDE. Ĝi estos tiu stokilo, alsur kiu vi kopios la enhavon de via ĉefa stokilo.

Kontrolu en via komputila "baza enir-elir sistemo" (BIOS – titole: "Setup"), ĉu la vicordo de stokiloj rilate al operacium-enigo ("Boot sequence") estas konforma al:

1.) KD (au DVD)
2.) HDD-0 (nulo, do la unua durdisko!)
3.) ceteraj ebloj

Se la supraj kondiĉoj estas plenumitaj, startigu la komputilon kaj tuj enmetu la diskon kiu surhavas linuksan operaciumon.
La operaciumo eniĝos alen memorilo, kaj sur ekrano aperos menuo pri diversaj opcioj.
Elektu la opcion "konzolo" ("Console"). Post la enŝarĝiĝo de la operaciumo aperos listigite la trakteblaj datum-stokiloj:

/dev/hda (eventuale: hda1; hda2, ktp. se vi havas plurajn particiojn sur tiu fonto-stokilo)
/dev/hdc (eventuale: hdc1; hdc2, ktp. se vi havas plurajn particiojn sur tiu celo-stokilo)

Mencio: en la priskribita konfiguracio (kunmunt-strukturo de stokiloj) la paralel-komunika disko (KD au DVD) estos indikata per "/dev/hdb".
 

Nun vi povas starti la plenuminstrukcion "dd" kaze de stokilo, kiu komunikas paralele (tiuj tradiciaj:  P-ATA).
Kaze de paralel-komunika stokilo (tradicia) estas oportune uzi la sekvan kompilitan plenumistrukcion:

"dd  if=/dev/hda  of=/dev/hdc  bs=4096  conv=notrunc, noerror"

Klarigo pri parametroj:
"dd" ("disk duplicate") la nomo de la kopi-programeto.
"if" ("input file") indikas la fonto-dosieron (kiun oni kopias)
"of" ("output file") indikas la celo-dosieron (al kiu oni kopias)
"bs" (byte per sector) indikas formaton de stokotaj datenoj
"conv" (conversion) rilatas al la maniero de la procezo de kopiado.

Per ĉi tiu metodo vi povas kopii ĉian paralel-komunikan datum-stokilon, sendepende de ĝia enhavo. Vi obtenos perfektan (laubitan) kopion de la originala stokilo. La kopiado povas dauri eĉ plurajn horojn, funkcie da la kapacit-enhavo de la stokilo.
. . . . . . . . . . . . . . . .
Por trakti stokilojn, kiu komunikas sekvence (S-ATA) vi bezonos la t.n. linukson "Helix", kiu estas elŝutebla de:

http://www.e-fense.com/helix/downloads.php


Por kopii sekvenc-komunik-stokilon (S-ATA), la  ĉefa stokilo devas esti konektita al la unua SATA konektilo, kaj la dua stokilo al la laŭvice sekva SATA konektilo.
Vi bezonos enŝarĝi desur KD aŭ DVD disko la linukson "Helix", kaj post la elekto de "konzola" opcio, aperos listigite la trakteblaj stor-aparatoj jene:

/dev/sda   (eventuale: sda1; sda2, ktp. se vi havas plurajn particiojn sur tiu fonto-stokilo)
/dev/sdb   (eventuale: sdb1; sdb2, ktp. se vi jam havas plurajn particiojn sur tiu celo-stokilo)

Por kopii sekvence-komunikan stokilon estas oportune uzi la sekvan kompilitan plenuminstrukcion:

"dcfldd  if=/dev/sda  of=/dev/sdb  bs=4096  conv=notrunc, noerror"

La saman Helix-linuksan operaciumon eblas uzi ankaŭ por paralel-komunikaj stokiloj, pere de la plenuminstrukcio "dcfldd". Eĉ pli, eblas kopii ankaŭ paralelan stokilon al sekvenca stokilo, kaj inverse.
Kaj kaze de paralela, kaj kaze de sekvenca stokiloj indas zorgeme atenti pri la ĝusta munt-sinsekvo de stokiloj, kaj pri la ĝusta entajpo de la plenumistrukcio, por, ke hazarde ne kopiu la "enhavon" de la  malplena stokilo alsur la plena, fonto-stokilo…   :-)

Published at 12:00 / 3 comments / 312 visits
This post is public

June 12, 2008

Dubsenca frazo pro troa libereco en vortordo

"Ĉeestis en ĉambro granda viro." - ĉu la ĉambro aŭ la viro estis granda?

Jen, kial indas respekti la vortordon: adjektivo(j) – substantivo!

Published at 07:54 / 6 comments / 472 visits
This post is public

← previous 1 2 next →

( 34 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...