Laszlo Istvan TOTH Published on December 10, 2008
by Laszlo Istvan TOTH

Laszlo Istvan TOTH's blog

Browse posts
La nafta socio
Posted on March 6, 2009
2 comments (latest 3 months ago)
Ĉu povas esti sendependa tia gazeto, kies ĵurnalisto kasiĝas malantaŭ la titolo "redakcio"?
Posted on December 11, 2008
1 comment (latest 11 months ago)
Kiom da eŭropanoj povas efektive uzi Esperanton?
Posted on December 10, 2008
37 comments (latest 6 months ago)
Kio estas salamandri?
30 comments (latest 6 months ago)
Financa krizo kun aldonaĵo + plua versio
Posted on December 7, 2008
Ĉu Esperanto estas aŭ ne estas fonetika lingvo?
Posted on November 19, 2008
19 comments (latest 7 months ago)
Profesia planlingvo por Eŭropo
Posted on November 19, 2008
35 comments (latest 10 months ago)
Kiel uzi la vorton au la vortoparon "nek"?
Posted on October 28, 2008
1 comment (latest 4 weeks ago)
Laŭ iuj, Esperanto regresas en disvastiĝo pro manko de diskonigo (reklamo)
Posted on September 21, 2008
32 comments (latest 10 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 2 546 times

Kio estas salamandri?

Wednesday December 10, 2008 at 04:04PM

Dum mia komenca periodo de mia lingvolernado (ĉar oni dum la tuta vivo havas ion por lerni), mi multe penadis kompreni tekstojn skribitajn fare de Esperantistoj (eĉ tekstojn skribitajn fare de iuj eminentuloj). Komence mi ne miris pri tiuj malfacilaĵoj, ĉar mi kvitancis ilin kiel konsekvencon de mia mankhava lingvokono. Komencantoj ja ne deziru ĉion tuj!
Post forpaso de jaroj mi daŭre nur tre pene povis kompreni (pli ekzakte: diveni) mesaĝojn el tekstoj skribitaj fare de iuj, kiuj jam estis progresintoj.

Tiam mi komencis suspekti iun strangan aferon. Por mi uzi iun fremdan lingvon signifas provi identiĝi kun denaska parolanto de tiu lingvo, kaj vortumi laŭ tiu fremdalingva pensmaniero. Sed mi devis fortostreĉi min por povi pensi hungare dume mi legis tiujn frazojn kompilitajn fare de t.n. hungEsperantistoj. Nur tiel mi sukcesis kompreni iliajn mesaĝojn. Mi devis traduki ”laŭvorte” tiujn frazojn el Esperanto al la hungara lingvo por, ke ili havu sencojn.

Tiuj antecedentoj havigis al mi ideon enkonduki novan lingvouz-nocion: ”salamandradon”. Salamandri signifas uzi fremdan lingvon sub forta influo de la patrina lingvo, aŭ de la ĵus plej bone regata etnolingvo. Esence ĝi manifestiĝas per laŭvorta traduko de etnolingvaj idiomaĵoj al iu fremda lingvo. Sekve, ies salamandrado estas strikte etnolingvo-specifa.
Mi ĉerpis miajn spertojn pri salamandrado dume mi legis mesaĝojn senditajn inter hungaroj (hungEsperantistoj), sed mi tamen klarigos salamandradon precipe per anglaj idiomaĵoj, ĉar Esperantistoj en nia mondo konas certe pli bone la anglan lingvon, ol la hungaran...

angle: ”Peter put me up for the night.” (Petro tranoktigis min por la nokto.)
salamandre: ”Petro metis min supren por la nokto.”

angle: ”They fell out over the decizion.” (Ili malpaciĝs pro la decido.)
salamandre: ”Ili falis eksteren pro la decido.”

angle: ”Look out, you are going to drop that.” (Atentu! vi preskaŭ faligos tion!)
salamandre: ”Rigardu eksteren, vi estas iranata faligi tion.”

angle: ”Mary saw me into the office.” (Maria akompanis min en oficejon.)
salamandre: ”Maria vidis min en oficejon.”

angle: ”That song takes me back.” (Tiu kanto igas min esti nostalgia.)
salamandre: ”Tiu kanto prenas min malantaŭen.”

Mi ne certas, ĉu angloj ĝuste tiel salamandras aŭ ne, mi nur provis ilustri per modelfrazoj tion, kio estas salamandrado.

Jen por hungaroj kelkaj specimenoj pri la vortumado de Salamandristoj:

hungare: ”Járvány ütötte fel a fejét.” (Epidemio ekaperis.)
salamandre: ”Epidemio batis supren la kapon.”

hungare: ”Péter átverte a társát.” (Petro superruzis sian kunulon.)
salamandre: ”Petro trabatis sian kunulon”

hungare: ”Mária letette a vizsgát.” (Maria ekzameniĝis.)
salamandre: ”Maria demetis la ekzamenon.”

Jen "freŝa" salamandraĵo fare de iu eminentulo, de kiu oni devus ellerni korektan lingvouzon:

/"La afero "salvo" perfidas pri unu el la malfrotaĵoj de la E-instruado - ĉu buŝa (perkursa) ĉu perlernolibra."/

Ne miru, se vi ne komprenas la supran frazon. Por kompreni ĝin unue necesas traduki tiun frazon *laŭvorte* al la hungara lingvo, kaj pluse necesas koni la respektivajn idiomaĵojn...
En la hungara lingvo "csúsztatás" signifas laŭvoerte glitigon, kaj idiomaĵe miskredigon. Simile, hungaroj uzas ofte la verbon perfidi anstataŭ malkovri, malkaŝi.
Malsupre mi prezentos al vi la "sen-salamandraĵitan" frazon:

"La afero "salvo" malkovras unu el la miskredigoj de la E-instruado - ĉu buŝa (perkursa) ĉu perlernolibra."

30 Comments / add your comment?

Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Kara Laszlo,

mi rimarkas en via teksto ankaux vian ioman emon al gxuo de humuro. Certe, oni povas
pri eraroj KAJ malgxoji KAJ (kelkfoje) agrable ridi.

Simile al vi provis batali kontraux etnolingvaj influoj antaux eble dudek jaroj Bernard GOLDEN.
En sia libro Margxene de l' lernolibo li akre kritikis *Hungarsperanton*.

Mi havas japanan amikon (temas pri eks-esperantisto), kiu sxatis paroli en Esperanto "hungar-salamandre. Li diradis ekzemple:

Mi venis sur gxin, ke kiu tion metis. 'Mi divenis, kiu tion faris'.

Estas nur demando, cxu se tiel parolas ne hungaro, sed japano konanta la hungaran lingvon,
cxu tio estas salamandrado? Lau via supra klarigo: jes.

Vi skribas ie: " ĵus plej bone regata etnolingvo". Versxajne vi devus uzi iel *gxuste*.
*Jxus* kutime kaj klasike esprimas (mallongan) a n t a uxtempecon, pli-fruecon
kompőare al la paroltempo au al okazo-tempo de alia verbo-finitivo:

Li (gxuste) estis iranta supren. Ment föl(fele). Éppen ment föl. (Imperfektiva valoro)
Li jxus iris supren. Épp hogy fölment. (perfektiva valoro). Épp az előbb
ment föl. Fölment, épp az előbb.

En la hungara vortordo ofte havas rolon (pri aspekto, tempovaloro), kaj hungaraj esperantistoj kelkfoje erare sentas, ke la vortordo ankau en Esperanto helpas ilin. Des pli, ke koncerne
la hungaran la afero estas tre nekonscia, ankau en lerneja gramatiko tio ne estis instruata
pli frue, certe tio estas ne tre atentata ankau nun.

Blazio
Blazio



Jxus li venis: ' Li venis antaux momento.'
Manjo pasxis al Petro. Li jxus alvenis (au li estis jxus alvenis). (Kompare al la tempo de
alpasxo de Manjo).


Amike salutas vin blazio.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 20 months ago.
Laszlo Istvan TOTH says:
Salamandraĵo estas mise (laŭvorte) tradukita etnolingva idiomaĵo. Ĝi restas salamandraĵo eĉ tiukaze, se iuj transprenas ĝin de alietnaj lingvoparolantoj. Eventuale, post certa tempo oni jam ne rememoros pri la origino de tiu salamandraĵo, kaj ĝi iĝos "propra" idiomaĵo en la koncerna lingvo.
Sed en Esperanto oni devas fervore defendi la lingvon disde idiomaĵoj, ĉar alie damaĝiĝos la klara interkompreniĝo inter diversetnaj lingvouzantoj.

Cetere, povas ekzisti eĉ pluraj etnolingvoj en kiuj oni uzas kelkajn samajn idiomaĵojn, eble iam reciproke transprenitajn (precipe en najbarlandaj lingvoj). La uzo de salamandraĵoj estas samdanĝera por klara kompreno, ĉu se ĝi uzatas fare de etnolingvano en kies lingvomedio ĝi naskiĝis, ĉu se ĝi uzatas fare de alietna lingvoparolanto.
Bedaŭrinde nek PIV troviĝas sur librobreto de ĉiu lingvouzanto, des malpli ia "listo" pri la plej novaj/uzataj idiomaĵoj dise en nia mondo. Enkonduki idiomaĵojn alen lingvouzo signifus rezigni pri la logika maniero kompili frazojn en Eo.

Pri la vorto "ĵus":
Ne, mi ne devas uzi nepre on "ĝuste", ĉar la mesaĝo de tiu frazo rilatas al la uzo de lingvo, kiun oni ĵus/ĝuste nun/momente/nun plej bone regas. La plej bone regata lingvo povas iĝi iu alia dum onia vivo (eĉ plurfoje!).
Konekse al tio, nek la vorto "ĝuste" sugestas sufiĉe akurate la daŭron de tiu fenomeno, ĉar ofte temas pri jardekoj. Necesas do interpreti tiujn vortojn iom figurasence.

Amiksalute
laszlo
Posted 20 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH edited this comment 20 months ago.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
Koncerne la uzon de *jxus* vi skribis:

Ne, mi ne devas uzi nepre on "ĝuste", ĉar la mesaĝo de tiu frazo rilatas al la uzo de lingvo, kiun oni ĵus/ĝuste nun/momente/nun plej bone regas

----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

NPIV:

jxus: Cirkonstanca morfemo, signifanta *meomenton a n t a ux nun* aux *a n t aux tiam*

jxus batis la sesa horo (Z)


jxus finigxis dudek jaroj de ia tempo, kiam aperis publike la lingvo (Z)


mi jxus parolis kun la mastrino (Z)


gxuste pri tio mi ja jx u s parolis kuin la mastrino (Z)

gxuste pti rio mi ja jxus parolis (Z)

sxi meditas pri la jxus auxditaj vortoj (Z)

teorioe la jxus diritaj vortoj povas havi multenombron (Z)

la jxusnaskiito (Z)

jxusa: Okazinta antaux tre mallonga tempo (Z)

la jxusa katastorofo


Aliaj (Zamenhofaj) uzoj:

la akvo jxus estis alportita el puto (Z)

la fruktoj por nia matenmangxo jxus estas desxiritaj de tiuj cxi arboj (Z)

mi legis, ke vi jxus festis la 7-an datrevenon de via naskigxo (Z)


Laux mi kompreno en via uzo temas ne *antaueco*, sed pri samtempeco. Tion faras lau mi ne nur vi, sed iom multaj esperantistoj.

Mi distingas, proksimume

li jxus mangxis (li estis mangxinta au li estas mangxinta, antaunelonge)
li gxuste mangxis (li estis.... mangxanta, samtempe kun alia ago)

Vi certe komprenas, kion mi celas, sen trogxeneraligi ion. Mi scias, ke *gxuste* ne nepre koncernas tempon...

Amike

Blazio
Posted 20 months ago. ( permalink )
Peter Bowing says:
Estas du aferoj.

Unue estas la vorto post vorto esperantigo de etnolingva idiomoj. (Estas idiomo se vortgrupo havas alian signifo ol la aldonado de la signifoj de la vortoj) Nur stultuloj kredas, ke ĉiu idiomo estas senpera tradukita. Tamen ofte eblas la tradukado de metaforoj, ekzemple ‘la negra ŝafo’ pro la komuna kulturo de la homaro.

Due estas la afero, ke ne eblas konstrui lingvon tute per la loĝiko. Esperanto estas nur pli loĝika ol etnaj lingvon, sed estas latina lingvo kun germanaj kaj slavaj elementoj. Ĉiu lingvo konita de Zamenhof (pola, rusa, jida, germana franca, greka, latina) estas hindoeǔropa. Oni lernas per la historia tekstaro de Esperanto. Ofte do oni moviĝas de neloĝikaĵo en la denaska lingvo al alia neloĝikaĵo en Esperanto. (Kial ‘en’ esperante kaj ankaǔ angle, sed auf’ germane? ‘En’ pri lingvo estas neloĝikaĵo)
Posted 20 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Ĉiu lingvo havas sian vortostokon. La profesiaj vortaroj (ne vortolistoj!) donas klarigojn (kiam necese) pri kiel eblas uzi ĉiun apartan vorton. Do, heple de vortaroj oni povas ekkoni la signifon kaj uzeblon de ekz. "en", "kun", ktp. en diversaj kazoj.
Necesas ĉiam konsulti vortaron, anstataŭ fari divenprovadojn pri la uzo de certa vorto. Se lingvouzantoj ne agus tiel, tiukaze ili atribuus malsimilajn signifojn al vortoj. Tio grave malhelpus la glatan interkompreniĝon.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Katalin Kovatspro says:
Nun - manke de tempo - mi nur kolektas viajn skribajhojn por posta lego, digesto, ebla uzo. Dankon, chiuokaze.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
ofte francoj falas en tiajn malvirtojn; kaj ankaux estas esprimoj rekte esperantigitajn, ekzemple mi dubas, se nefrancoj komprenans Raymond Scxwartz, kia li skribas: " ili havis la stomakon en la kalkanoj"!
Posted 20 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Sufiĉas nur unu "gravulo", kiu uzu malzoge Eon, ke ĉiuj aliaj amase, blinde, senpripense, transprenu malkonvenaĵojn.
Foje sufiĉas nur simplaj, evidentaj tajperaroj fare de Zamenhof, kaj la posteŭloj, kiel malhela amaso de homoj, tuj kreas regulojn el ili! :-)
Posted 20 months ago. ( permalink )
Peter Bowing replies:
Kara Laszlo,

Vi pravas. Tamen oni devas distingi inter eraro kaj la evoluado de kutimaĵoj, iuj el kiuj estas neloĝikaĵoj, ĉar tute loĝika planlingvo ne eblas. Esperanto estas ambaǔ la loĝiko de la fundamento kaj kutimaĵoj.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Logiko enhavas en Esperanto literon (kaj fonemon) g, tu post lo...

Amike

Blazio
Posted 20 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Permesu al mi bv. reagi ankoraŭfoje, iomete pri "ĵus":

Se estus tiel, kiel vi menciis en la tria komento, nome, ke "ĵus" signifas *nur* "momenton antaŭ nun" (aŭ antaŭ certa tempopunkto), tiukaze necesus korekti la mezgrandan vortaron de István Szerdahelyi, ĉar tie "ĵus" (parenco al la angla "just" [ĝast]) estas klarigite jene:
éppen most {angle: just (now) [ĝast naŭ]} == ĝuste nun, ĵus. - neniu vorto pri antaŭeco...
"ĵus" en si mem ne signifas antaŭecon. Ĝian ekzaktan signifon klarigas la verbotempo:

"Petro ĵus (aŭ ĝuste nun) legas libron." - ("ĝuste" funkcias kiel "ekzakte") - la ago okazas nun.
"Petro ĵus (aŭ ĝuste nun) legis libron." - ("ĝuste" funkcias kiel "ekzakte") - la ago okazis tuj antaŭ nun.

Zamenhof ne eraris tiukoncerne:

"Ĵus batis la sesa horo." (Z)
"Ĵus finiĝis dudek jaroj de ia tempo, kiam aperis publike la lingvo." (Z)
"Mi ĵus parolis kun la mastrino." (Z)
"Ŝi meditas pri la ĵus aŭditaj vortoj."(Z)
"La fruktoj por nia matenmanĝo ĵus estas deŝiritaj de tiuj ĉi arboj" (Z)

En la supraj frazoj la verbotempoj respondecas pri la ĝusta senco de ĉiu frazo.


.......
"Mi scias, ke *ĝuste* ne nepre koncernas tempon..."
.......
Kompreneble vi pravas, ne nur "ne nepre", sed ĝi sole tute ne koncernas al tempo. Ĝia signifo estas: "konvene", "korekte", "ekzakte", kaj kune kun iu tempa vorteto, ankaŭ "ĵus".

Ĝuste tial la sekva frazo estas korekta nur se post "ĝuste" staras iu tempa vorteto (ekz.: "nun", "antaŭe", ktp.):
"Li ĝuste *nun* manĝis (li estis.... manĝanta, samtempe kun alia ago"

Amile
laszlo
Posted 20 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH edited this comment 20 months ago.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
Vortaro de Szerdahelyi-Koutny:


épp. éppen........................................ gxuste, jxus

---

éppen most jön a vonat................ gxuste nun venas la trajno


éppen most jött meg a vonat:....... jxus alvenis la trajno


Vi povas argumenti, ke *gxuste* rilatas nur al *nun* ktp. mi nur volis vidigi la ekzemplojn de tiu vortaro

Koutny sxajne (laux nia interparolo, do teorie) konsentas kun mi, sed praktike sxi parolas kelkfoje lau viaj ekzemploj.
.
Ni konstatu, ke praktike la uzo ne estas unueca.

Certe influas angla *just* kaj franca *jusque*, supozeble ne samdirekte...

Blazio


.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 20 months ago.
Paŭl Peeraertspro says:
Ĉu ni ne ĉiuj salamandras? Certe en ĉiuj lingvoj estas apartaj strukturoj, pri kiuj ni pensas, ke ili estas internacie kompreneblaj. Mi rimarkis salamandradon ĉefe ĉe slavaj popoloj kaj malpli ĉe hungaroj.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Problemojn kaŭzas nur tiuj idiomaĵoj, kiuj ne estas logikaj, aŭ kiuj uzas elementojn, kiuj ne estas komunaj por ĉiuj etnoj (kiujn ne ĉiuj etnolingvanoj konas, tuj komprenas).
Posted 20 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Kara Blazio,
Eble pro neatento vi ne tute ekzakte redonis tion, kio estas skribite en la vortaro de Szerdahelyi-Koutny.
Mi invitas vin kontroli ĝin denove:

most = nun, nuntempe, aktuale
éppen most = ĝuste nun, ĵus

Videblas klare, ke "ĝuste" (sen "nun") ne signifas "ĵus".

"ĝuste" signifas hungare "épp" / "éppen", kiu vorto funkcie de la sekva vorto povas havi diversajn komprenojn:
éppen most = ĝuste nun
éppen akkor = ĝuste tiam
éppen annyi = ĝuste tiom
éppen olyan = ĝuste tia
éppen azért = ĝuste tial
éppen úgy = ĝuste tiel
éppen ők = ĝuste ili
Posted 20 months ago. ( permalink / translate )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Mi rekontrolos, kvankam la afero ne dependas de tiu vortaro, memkompreneble.

Versxajne neniu vortaro spegulas aspekto-influojn en la hungara mem

éppen ment föl (imperfektivo)
épp hogy fölért, alig hogy fölment (perfektivo)
*épp hogy ment föl (nu, alisence gxi ja estas uzata, por kontraudiri diferencan
aserton).,


En la vortaro estas iometa problemo pri *veni* mem, kiu cxe Zamenhof estas "launature"
perfektiva, versxajne.

li venis : li estis proksimigxanta

épp hogy + perfektivo
éppen + perfektivo aux imperfektivo

----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Ni iom preterparolas unu la alian. Mi ja same diras, ke gxuste ne signifas *jxus*, nur
ni ne atribuas la saman signifon al *jxus*. Sed mi ne intencas diskuti plu, uzu gxin laux via bontrovo.

Amike

Blazio
Posted 20 months ago. ( permalink )
V I Z I László* replies:
"Ĵus" kompreneble signifas en la hungara "az imént", kaj "éppen", kondiĉe, ke "éppen" aperas en la senco "az imént".

En PIV: ĵus Cirkonstanca morfemo signifanta "momenton antaŭ nun" aŭ "antaŭ tiam"

Pli vasta ekspliko estas superflua. Kiu tion ne komprenas, tiu simple salamandras, kaj devas certe multe lerni, precipe modestecon.
Posted 6 months ago. ( permalink )
V I Z I László* edited this comment 6 months ago.
Serbo says:
La reptilia familio de KROKODILOJ k ALIGATOROJ pliriĉiĝis per ankoraŭ unu, tre trafa k utila! Gratulon! Restas ankoraŭ ne uzataj BUFI, RANI, SERPENTI..., kion tiuj povus signifi?
Posted 14 months ago. ( permalink )
Andreo Peetermans says:
Mi ŝatas la vorton... Oni sufiĉe ofte salamandradas en Esperantujo.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Aleksandro Horváth says:
La plejmultaj hungaraj esprimoj estas kiel bildoj. Mi skribas la esprimon, fermas la okulojn, kaj mi vidas antaŭ la spiritaj okuloj la bildon, kaj mi komprenas la esprimon. Sed mi demandas min, ĉu ankaŭ aliligvo-parolantoj vidas saman bildon? Mi ne scias. Tial mi serĉas malproksimajn helpantojn demandi, ĉu ili komprenas kion mi skribis?
Posted 14 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Laŭ miaj ĝisnunaj spertoj, tiuj lingvouzantoj salamandras plej abunde (do tiuj ne kapablas kontroli sin koncerne al idiomaĵoj), kiuj ellernis Esperanton sen regi iun ajn fremdan lingvon. Ne havante spertojn pri diversaj fremdaj lingvoj, ili pensas, ke ĉiuj lingvoj funkcias simile, kiel la propra patrinlingvo. Tiaj personoj ne estas taŭgaj por instrui fremdajn lingvojn.
Mi aŭdacas aserti ankaŭ tion, ke eble nek patrinlingvon eblas instrui sufiĉe efike fare de instruistoj kiuj ne regas ankaŭ fremdajn lingvojn.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Viktoro says:
Mi tre ŝatas vian interesan artikolon kaj tio kuraĝigis min skribi pri ŝajna temo: Perfida amiko.


Dankon!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Laŭ mia opinio, tiu "salamandrado" montras, ke lingvoj estas ĝenerale (kaj en multaj lokoj) malbone instruataj.

Evidente estas por mi, ke la franca "J'ai dix ans", entenas malsaman logikon ol "I'm ten" (angla parolantoj ĝenerale ne aldonas "...years old", kvankam estus pli logike).

Fakte oni ne "havas" jarojn (ĉar ili forfuĝis...), oni travivis jarojn.
Pro mia kono de la angla, mi tuj adaptiĝis al la esperantlingva "Mi estas dek jara".
sed mi supozas, ke kelkaj Francoj diras "Mi havas dek jarojn".
Verŝajne ofte temas pri homoj kiuj neniam lernis fremdan lingvon, aŭ tro mallonge, aŭ tre malbone...

Lerni lingvon ne estas nur ekkoni vortojn, sed ankaŭ adaptiĝi al alia pensamniero, kaj krome, ankaŭ akiri kritikan rigardon al la propra lingvo...

Tre verŝajne, se oni vastskale instruus esperanton unue (anstataŭ la "neevitebla" angla), oni ege malpliigus tiun fuŝan vort-al-vortan tradukemon...
Posted 13 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
/"Tre verŝajne, se oni vastskale instruus esperanton unue (anstataŭ la "neevitebla" angla), oni ege malpliigus tiun fuŝan vort-al-vortan tradukemon..."/
---
Principe vi tute pravas. Mi aldonas tion, ke *ajna* kroma fremda lingvo helpas por pli facile ellerni la sekvan fremdan lingvon.
Konklude: tiuj angloj, kiuj krom la angla lingvo parolas ankaŭ la francan, povas ellerni korekte pli facile Esperanton, ol ekz. tiuj hungaroj, kiuj krom siaj patrinlingvo regas nenian alian fremdan lingvon.
En Hungario la plimulto el tiuj Esperantistoj, kiuj ne nur movadas, sed ankaŭ parolas la planlingvon, salamandras terure, ĉar dum la soveta epoko en lernejoj ili devis lerni la rusan, kaj praktike preskaŭ neniu ellernis ĝin. Instruistoj pri la rusa estis maksimume kunsentemaj, indulgemaj... Se gelernantoj ellernintus almenaŭ la rusan kiel fremdan lingvon, tiukaze ili spertintus, ke ne ĉiuj lingvoj funkcias simile al la propra patrinlingvo
En la nuna situacio Esperanto tial ne taŭgas kiel "startiga" fremda lingvo, ĉar ĝi ankoraŭ ne havas profesie difinitan gramatikon. Post kiam iuj fine kompilos por ĝi profesie gramatikon, Esperanto jam povos vere efiki propedeŭtike.

Iom ŝerce mi mencias: la unua paŝo estu korekti la lastan frazon el la 14-a regulo el Fundamenta Gramatiko:

Forgesende (erare):
/["Anstataŭ la prepozicio je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio."]/

Ellernende (korekte):
" Anstataŭ la prepozicio je oni povas uzi ankaŭ la akuzativon sen prepozicio."
Posted 13 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH edited this comment 13 months ago.
Lars Sözüerpro says:
La verbo 'salamandri' nun jam estas fiksa ero de la vortostoko de miaj infanoj.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiserpro says:
Kio estas decizion en la angla? Ĉu nur via galimatio?

Mary saw me into the office?

Cez: Kion tio signifu, tio kion vi asertas, ne povas esti.

Peter put me up for the night:

Kia stranga angla, kion tio signifu? ...enlitigis min, aranĝis mian liton? Tion, kion, vi asertas, tio ne povas esti.

Dio mia, se vi jam fanfaronas pri kio ajn, bonvolu antaŭe lerni la lingvon el kiu vi uzas ekzemplojn, ĉu ne?
Posted 11 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiser edited this comment 11 months ago.
Laszlo Istvan TOTH says:
Kara Cezar, neniu riproĉos al vi, ke vi ne konas la anglan lingvon.

Sed, se vi konus iomete la anglan lingvon, vi tuj rimarkintus, ke "decizion" estas mistajpo: ĝuste: "decision" - mi nur ridetas je tiaj infanecaj "observoj". :-)

Sed antaŭ ol dubi pri tiuj idiomaĵoj, vi povus kontroli ilin en iu unulingva vortaro, kiel ekz.: Cambridge, Cobuild, Penguin, Webster aŭ aliaj.
Ekzistas iu tre bona libro, kiu traktas speciale idiomaĵojn: "Essential Idioms in English" de Robert J. Dixson
Je via dispono staras ankaŭ interreto, se vi ne havas tiajn vortarojn.

Mi helpas vin per konvenaj ligiloj, ĉu bone? - tie vi trovos pli, ol 3000 idiomaĵojn:

www.learn-english-today.com/idioms/idioms_proverbs.html
www.usingenglish.com/reference/idioms

Mi deziras al vi sukcesan enprofundiĝon al en la mondo de anglaj idiomaĵoj!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Silvia Garnero says:
Estimata amiko Lazlo, en via blogero pri salamandrado vi pravas, ankaŭ al mi okazas la samon kiel al vi kiam mi legas italajn esperantigitajn librojn; mi estas itala, do mi bone scias ke en la itala oni tradukas la esperantan vorton "kolbaso" per la vorto "salame", tamen mi nun estas leganta la esperantigitan verkon: "vivo agaca" de itala verkisto Luĉano Bianĉardi kaj tie mi trovis la vorton "salame"ne esperantigita kiel "kolbaso sed kiel "salamo" kaj tiu laŭ mi estas vere grava salamandrado. Korajn Salutojn.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Veerle Swartebroekx says:
Mi ŝatas la salamandradon, estas amuze kaj interese ĉar ofte donas alian perspektivon je io. Bone, mi provos memorteni tiun-ĉi vorton: salamandri! :)
Posted 10 months ago. ( permalink )
Apelete Didier Agbolo says:
rekte pensi en E-to - kaj ne klopodi traduki.Salamandro ja estas,konata besto en afriko sed ne kiel esprimo por krokodilo
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...