Por klarigi tion, necesas unue interkonsenti pri kion oni povas nomi "fonetika lingvo".
Fonetika lingvo estas tiu lingvo, en kiu oni *devas* prononci literojn tiel, kiel ili estas skribitaj.
Lingvoj en kiuj oni *devas* prononci literojn aŭ nur iujn literojn alie, ol kiel ili estas skribitaj, ne estas fonetikaj aŭ tute fonetikaj.
Certe vi rimarkis mian elstarigitan vorton "devas". Ne senkiale, ĉar ĉio dependas de *reguloj*.
Tiu fakto, ke ekz. iu germano ne povas prononci korekte la literon "r" evidente ne signifas tion, ke Esperanto ne_estas_fonetika lingvo.
Tiu fakto, ke iuj lingvouzantoj ne povas prononci korekte la vorojn "ekzameno" kaj "ekzisto" (ili prononcas: egzameno kaj egzisto) ne signifas tion, ke la lingvo Esperanto ne estas fonetika.
Tiu fakto, ke dum flua, rapida parolado iujn literojn oni "forglutas" aŭ ŝanĝas kiam prononcas sinsekve du vortojn (ĉar estas malfacile ilin prononci korekte tiom rapide) ne signifas tion, ke Esperanto ne estas fonetika lingvo. Aliaj lingvouzantoj penadas prononci la vortojn "scienco", "sciuro", ili do prononcas: "cienco" aŭ "sienco", "ciuro" aŭ "siuro".
Tiu fakto, ke iuj lingvouzantoj tute ne penadas prononci la diftongojn "aŭ", "eŭ" kaj "oŭ" prononcante simple "au", "eu", aŭ "ou" ne signifas tion, ke Esperanto ne enhavas tiujn diftongojn.
Esperanto tamen restas fonetika lingvo ĝis kiam oni enkondukos konkretajn *regulojn* por prononci iujn vortojn alie, ol kiel ili estas skribitaj.
Por mi ekzemple ĝi estas ankaŭ dumuze fonetika lingvo, ĉar mi ellernis prononci korekte la vortojn "ekzameno", "scienco", "okdek ok", "rariĝi", ktp.
Kontraste al tio, ekz. la hungara lingvo ne estas tute fonetika, ĉar ja ekzistas konkretaj reguloj, laŭ kiuj oni *devas* prononci alie iujn vortojn, ol kiel ili estas skribitaj, sed ne ĉiam pro tradicio, sed simple pro tio, ĉar estas malpli komforte prononci ilin laŭ iliaj skribitaj formoj.
Indas diferencigi nefonetikan lingvon, en kiu oni iujn literojn *devas* alie prononci, disde lingvo, en kiu nur *iuj lingvouzantoj* ne prononcas, aŭ ne povas prononci literojn fonetike, kvankam neniu regulo postulas aliigi prononcon.
Oni ĝenerale havas nur proksimuman konon pri kiel *estus* korekte prononci fonetike diversajn literojn. Estas necese instrui en lernejoj unue la Internacian Fonetikan Abocon [International Phonetic Alphabet], kaj poste komparigi je gelernantoj la prononcon de ĉiu litero de la patrinlingvo laŭ tiuj de Internacia Fonetika Aboco. Bedaŭrinde ofte nur tiuj gelernantoj konatiĝas kun tiu I.P.A., kiuj lernas la anglan.
Send a message
Search for members
Peter Bowing says:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Ankaŭ la angla estas fonetika, estas ĝia skribosistemo, kiu estas nek fonetika, nek fonemika sed (kun ĉiaj elementoj) grave laŭtradicia (laŭ miaj informoj pri ĝi).
Vere fonetika sirkbo ne estas oportuna (por ne-lingvistikaj celoj), ĉar ĝi indikas ankaŭ funkcie ne gravajn son-trajtojn. Pri la esperanta fonemo *k* estas (laŭ funkcio ĝia) indiferente, ĉu ĝi estas "antaŭa"aŭ "malantaŭa", sed vere fonetika skribo tion fiksus, kaj do *kato* eble estus alie skribata,se prononcata de arabo, ol se prononcata de hungaro aŭ germano (q, k, kh, ni diru)
Sed tiuj alofooj en Esperanto reprzentas la saman fonemon..
Fonemika skribo estas do pli "abstaktema" ol skribo fonetika: ĝi prezentas nur gravajn (sencodistingajn) kvalitojn de parolson-grupetoj, de fonemoj.
Mi pensas, ke eĉ kiam lernolibroj IPA-umas, ili uzas ĝin ne severe kiel fonetikan skribon,
sed iel "duonvoje" inter skribo fonetika kaj fonemika.
Mi ne volas diri, ke oni ne uzu pri Esperanto la esprimon "fonetika skribo", mi nur volas diri,
ke malgraŭ la uzo de la esprimo *fonetika skribo*, praktike temas ja pri *fonemika skribo*
Blazio
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 13 months ago.
Peter Bowing replies:
Aleksandro Horváth says:
Laszlo Istvan TOTH says:
Peter Bowing replies:
Pri KVAR, ekzemple, oni povus egale skribi KFAR.
Aleksandro Horváth replies:
Peter Bowing replies:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
*Tensio* oni prononcas kun pli aŭ mali longa *i*, kun halto inter* i* kaj* o* plus eble voĉkordo-fermo (halteto: tensi-o), ofte oni prononcas ĝin kun malforta *j* (tensijo). k t p oni prononcas aspiraie kaj senaspiracie: ambaŭ estas akcepteblaj, sed fonetike ili devus esti skribataj diversmaniere. Fonemike ne, ĉar ili ne havas distingopovon unu rilate al la alia. Kvin - *kfin* , *ekzisto*, *ekhzisto*, *ek(ezisto*, *ek(u)zisto*, *egzisto* - estas tolerataj prononcoj, ne klare erarigataj (eble pli aŭ malpli elegantaj. Fonemika skribo tiujn versiojn, bonŝance, ne distingas, fonetika skribo povus tiujn aferojn distingi.
*kh*, k(u) k(e) ĉi tie ne estas veraj fonetikaj skriboj, mi aludas aspiracian version kaj reduktatajn vokalojn. Mi ne volas tre insisti. Estas klare, ke la saman vorton oni uzas je diversaj sencoj. Ĉiuokaze, ekzemple koncerne la hungaran estis batalo inter tendencoj skribi eĉ se ne fonetike, tamen pli fonetikece (láttya, baráttya) kaj pli fonemike (látja): nun pli pezas la fonemika aliro, sed nenio estas absoluta.
Thierry Salomon says:
Do se multaj francoj (ĉefe Parizanoj) ne kapalbas prononci "kvar" sed ĉiam diras "gvar"
tio ne estas ĉar kiel vi diras Eo "ne estas fonetika lingvo", sed ĉar ili mislernas la lingvon.
En ĉiu nacilingva lernolibro de Eo devus esti kelkaj paĝoj pri la plej oftaj eraroj faritaj de tiuj nacilingvanoj. Ekzemple por hungaroj oni ne diru "li metis ekzamenon", "bonvolu prezenti sin" ktp... Por angloj oni ne diru "mi paŭolas espeŭanton" por francoj kaj parto de la germanoj oni ne diru "mi paĥolas espeĥanton" sed oni provu iom post iom uzi "rulitan" "R".
Laszlo Istvan TOTH says:
---
Plenkreskuloj decidas laŭ siaj propraj prudentoj. Forlasi aŭ ne forlasi Esperanton estas rezulto de propra decido. Tiuj, kiuj legas diversajn artikolojn, havas eblon kaj rajton analizi, trapensi la enhavon, kaj decidi mem.
Tiuj, kiuj estas prudente konvinkitaj pri la malo de la teksto-enhavo, agos konforme al tiu propra konvinko.
Kazimierz Bein ne legis miajn artikolojn, tamen havis similan opinion pri Esperantistaro.
Oni konu ĉies opiniojn, kaj poste decidu mem!
Rafaelo homo says:
Chu vi vere legis seriozajn librojn lingvosciencajn? Jen bona rekomendo: Fonologiaj principoj de Nikolái Trubetzkoy. Nur mi diros tion al vi: eble esperanto estas unu el la plej raciaj lingvoj ankau rilate al elparolado. Tiuj fenomenoj pri kiuj vi retorikas en via artikolo? aperas en CHIUJ lingvoj, inluzive de CHIAJ planlingvoj kiel Ido, Interligua, Baza angla, Novial, Volapüg kaj ceteraj, ech en Tokipono kiu estas multe pli ludilo ol internacia komunikilo. Se vi legos librojn de Chomsky "Sintaksaj strukturoj" , "La minimalista programo" kaj aliaj vi povos ekkompreni ke tiuj fenomenoj apartenas ne al specifaj lingvoj sed al lingvokapablo homa. Mi povus doni al vi ekzemplerojn pri chiuj el ili ne nur en mia denaska lingvo sed ankau el multaj aliaj, ech en maniero elparoli elparolerojn (fonemojn) en Ido. Mi parolis kun pola homo per ido kaj ankau kun alia denaska hispanparolanto kaj ambau diference realigis fonemojn en tiu malsuksesinda lingvo. Kompreneble, por mi, kiel europano estas ege facile lerni Idon char ghi estas esence lingvoeuropida kaj ne esperantida (pro tio ech nomo estas mensogo en tiu lingvo?) kaj pro tio ghi ne taugas por internacia interkomunikighado. Vere Ido estas ege facila por ni, europanoj, sed kiel mia patrino diris al mi "chio facile atingebla ne estas plenvalora". Mi preferas esperanton kiu vere ne estas tiel facila kaj pro tio estas pli richa je eblecoj esti kreema. Ido nur prunteprenis karakterizojn el europaj lingvo kaj pro tio nur estas surogato de ili.
Aliflanke, chu vi vere tauge komprenas diferencojn inter "fonemo" (mi preferas elparolerojn) kaj la tiel nomataj "alofonoj" (mi preferas subelparolerojn)? Mi pretas klarigi tion al chiuj kiuj tion deziros. Bv. lasi peton en mia blogo.
Aliaj bonaj rekomendoj: "Lingvistikaj aspektoj de esperanto de John Wells", kaj "La bona lingvo de Claude Piron".
Amike
Rafael -sano kaj amikeco-.
Rafaelo homo edited this comment 11 months ago.
Laszlo Istvan TOTH says:
Tio, kio gravas kaze de iu planlingvo estas prononci vortojn kiel eble plej konforme al la skribita formo. Se vi estas emulo pri specialaj fakaj prinomoj, vi ja povas proponi iun prinomon por tiu pretendo!
Min interesas pli ĝeneralaj, pli konkretaj, pli gravaj aferoj, kiuj tuŝas vastan amason de lingvouzantoj.
Rafaelo homo says:
Interese! Vi multe parolas pri lingvoscienco sen vera serioza antaustudado de ghi sed vi pensas ke oni ne devas mencii sciencajn pruvitajn faktojn por konstraustarigi vian "opiniojn" kaj ne argumentojn.
Interesa demokrata reago!
Mi interesighas pri jena demando: chu vi ankau estas tiom postulema kiam oni pritraktas la anglan elparolon kaj la idan elparolon kaj tiel plu? Krome: chu vi iam interesighis pri veraj fakuloj kiuj pristudas elparolon en Akademio de Esperanto ene de speciala fakkomitato? Char lau mia kono tiu sinjoro Blazio VAHA entute ne apartenas al ghi. Bone, tiu komitato diras ke malsamaj manieroj realigi elparolerojn (fonemojn) tute ne gravas kondiche ke ili ne baru interkomprenon, kaj ankau lau mia kono, la plej elstaraj saghuloj pri lingvoscienco esperanta situas en Akademio kaj ne chi tie en ipernitia medio!
Aliflanke, ne forgesu ke mi ankau ne parolas pri tiuj temoj el amatoreca balkono sed el profesia segho. Mi ja jam instruas la anglan de antau pli ol 23 jaroj kaj mi povas konstati ke la plej bona maniero enkapigi la anglan altnivele ne estas postuli perfektan elparolon sed chefe akiri sufichan bonan pronocon kiu ne miskomprenigos tion kion oni diras. Mi estas granda admiranto de sinjoro Daniel Jones kiu vere komencis modernan periodon de lingvoscienca esplorado pri fonetiko (elparolscienco). De propra sperto labora kaj de legado de spertoj priskribitaj de gravaj elparolscientistoj mi povas konstati ke altnivela realigado de fonemoj ne estas tiom grava. Kiam mi parolas ruse kun rusoj, france kun francoj, germane kun germanoj, cigane kun hispanaj ciganoj kaj tiel plu, multe pli gravas reciproka interkompreno ol ideala prononco; krome, esperanto estas lau mia sperto, unu el la plej facilaj lingvoj rilate al mezuma kaj suficha bonprononco. Ech multe pli facila por azianoj ol Ido, Volapük, Interlingua, Baza angla, kaj tiel plu. Mi jam finlegis prononcregulojn de tiuj planlingvoj kaj de mia starpunkto kiel fakulo mi povas konstati ke esperanto estas la malplej malfacila prononcebla planlingvo el tiuj. Mi kutimas iri al kastelo de Grezijon, kie oni nur parolas per esperanto, chiusomere. Tie estas homoj el multaj landoj: Realigado de elparoleroj estas tute malsamaj sed mi kontentige komprenas kaj komprenigas homojn nur per uzado de esperanto. Mi invitas vin, kara Lazslo, kaj chiujn aliajn legantojn kaj legontojn sperti tion. Ghi estas la plej evidenta pruvo!, ne temas nur pri opinio!
Finfine vi diras en antaukomento: "Plenkreskuloj decidas laŭ siaj propraj prudentoj". Chu vi vere plenkreskule kaj prudente opinias pri lingvoscienco sen profesia sperto? Chu tio faciligas
diskonigadon de esperanto? Chu vere oni povas opinii pri lingvoscienco tiel suprajhe kiel oni opinias pri piedpilko? Chu vi ankau riskus opinii pri kuracarto sen serioza studado pri ghi? Chu oni povas opinii ghenerale pri kuracarto kaj rifuzi akcepti specifajn konkludojn de fakuloj? Chu vi kutimas kritiki decidojn de kuracistoj nur pro tio ke vi ne "samopinias"?. Niaj kuracistoj en esperanto estas tiuj kiuj lerte kaj profunde povas paroli pri esperanto char ili fakas pri ghi au multe legis pri ghi, pristudis ghin kaj tiel plu. Kompreneble ne chiuj kuracistoj estas kvalitaj sed mi tutcerte preferas iri al kuracisto pli bone ol al kuraccharlatano. Mi vere ne konsentas kun multaj akademianoj sed nur baze de ege pripensitaj argumentoj ligitaj kun lingvaj studoj, longtempodaura sperto kaj tiel plu. Plie mi ne kutimas kontraustarigi diagnozojn de miaj kuracistoj.
Do, pardonu min. Ne estis finfine :-). Pri gheneralaj ideoj mi ankau parolas en alia komento sub titolo "Kiom da europanoj povas efektive uzi Esperanton?" Tie mi mencias filozofon Bachelard kiu tute kontentige esploras ne raciecon kaj ne signifojn ene de gheneralaj ideoj. Kara Lazslo, kiam oni parolas ghenerale, oni mensogas. Tiu chi ne estas frazo mia sed frazo per kiu tiu grava filozofo kune kun multaj aliaj (inter ili, hispana saghulo kiu nomighas Gustavo Bueno, unu el la plej elstaraj filozofoj dum postdumondmilita periodo) finas libron pri gheneraligado. Do, nur kiam oni parolas specife oni parolas science. Kiam oni detale kaj specife finpristudis genaron oni finfine pruve kaj prave povis rifuzi gheneralajn ideojn pri rasoj kaj tiel plu - kompreneble, ankau antue oni povis kontraubatali rasismon per etikaj argumentoj sed science nur post tiu malkovro oni povis feliche kaj definitive detrui muron kiu donis ombron al tiaj kondutachoj-. Nur de scienca sperto kaj de specifaj konkludoj eltiritaj el konkretaj pristudoj oni helpos diskonigadon de esperanto kaj ne opiniante per retorikaj opinioj. Do, lau via opinio oni devas pritakti temojn kiuj estas interesaj por plejparto da normalaj uzantoj. Chu vi vere kredas ke konkretaj ideoj pri elparolscienco estas allogaj por granda amaso da esperanto-parolantoj? Sed kurioze vi lanchis tiun chi temon chi tie. Ech por plejparto da miaj gestudentoj tiu lernofako ne estas alloga kaj ili studas por ighi fakuloj pri Lingvoscienco! Se tio vere okazas, io iras malbone sed, feliche, mi kredas ke nur en via kapo tiu ideo validas.
Bonvolu iomete pli profunde legi pri "Internacia Fonetika (elparolscienca) ABC, kreita de Internacia Fonetika Asocio, (IPA, angle) kiu estis unue pripensita de skolo de Prago kies plej elstara reprezentanto rilate al elparolscienco estis Trubetzkoj, kiun mi ankau menciis en alia teksto ene de via blogahjo.
en.wikipedia.org/wiki/International_Phonetic_Alphabet,
www.arts.gla.ac.uk/IPA
Denove ne definitiva alineo ghi estis: vi uzas vorton "alen". Ummm, oni povus multe prikomenti ghin!
Amike
Rafael -sano kaj amikeco-
Rafaelo homo edited this comment 11 months ago.
Laszlo Istvan TOTH says:
Kion vi komprenas pri "profesia sperto"?
De kiam mi spertis tion, ke iuj diplomitaj spertuloj ne kapablas rekoni gravajn lingvajn aferojn, por mi ili jam ne plu pezas ĉe pesilo. Kiel mi jam diris, min ne eblas bril-blindigi per lingvaĵo plena per specialaj fakvortoj. La kono de specialaj fakvortoj ne estas garantio pri kapablo pensi racie.
Pri postulemo, mi jam menciis plurfoje, ke pri fremdaj etnaj lingvoj mi ne starigas severajn pretendojn.
Sed oni kreas planlingvon ĝuste tial, ke tiu planlingvo ne plu enhavu nenecesajn malfacilaĵojn (alie prononci vortojn, ol skribi ilin, uzi neregulajn, esceptajn verbojn, doni por la samaj vortoj tro multajn rolojn, ktp.)
Ankaŭ la anglan lingvon eblas tiel ŝanĝi, ke ĝi estu multe pli facila, ol kia ĝi nun estas. Nu, kompreneble tion en praktiko ne eblas realigi pro tradiciaj kialoj. Sed ja eblas ekuzi iun "ŝanĝitan" anglan lingvon, per alia nomo! Tio ne konfliktos kun tradicioj.
Ĉiu etnulo povus listigi en sia patrinlingvo lingverojn, kiuj estas tute superfluaj (por ne diri stultaj), forigeblaj aŭ ŝanĝeblaj sen kaŭzi problemojn. Sed estas pli praktike verki planlingvon, kiu ligiĝas al nenia tradicio.
Pri "alen":
Mi spertis tion, ke se io ne plaĉas al Esperantistoj, ili rifuzas ĝin eĉ ignorante Fundamenton. Tiam Fundamento tute ne gravas por ili!
Vortokunmetado ja estas permesata, sed Esperantistoj pro enradikiĝintaj uzkutimoj kontraŭstaras al Fundamento se temas pri "al" + "en" = "alen"; "al" + "sur" = "alsur", ktp.!
Ili sintenas kiel iuj kredantoj: interpretas Biblion ĉiam tiel, kiel pleje konvenas al si! - Ili kapablas argumenti eĉ krimon, se tiel diktas siaj interesoj!
Amike
laszlo
Rafaelo homo says:
Vi denove parolas pri temoj pri kiuj vi mem persone diris ke ne estas allogaj por ghenaralaj esperantoparolantoj. Denove vi malkongrue kondutas. Novajn malbonajn notojn por vi! Oni diras ke malsagheco estas aroganta kaj chi tie mi povas certigi tion tiel facile! Jes kaj nun vi diros al mi ke estas pli konvene ke ne diplomitaj homoj instruos en universitato, ridindega, ridindega argumentado :-))))))))))))))))))))))))))))))))))). Jes, spertulo ne povas rekoni gravajn aferojn, nur vi pere de via dia intuicio :-)))))))))))))))))). Mi havas ideon: pli bone anstataugi tutan Akademion de Esperanto per via persono char nur vi havas grandegan animon kiu rekonas gravajn aferojn! Ridinde, jajajajajajajaja. Mi vere malamegus havi vin en unu el miaj lecionoj char ne estas tiel agrable chiam audi malbonsencajhojn kaj doni malbonajn notojn :-)))). Vi pravas, nur homoj kiuj science konas fakon povas specife paroli pri ghi kaj ne retoriki. Bonvolu relegi komenton pri gheneralaj ideoj (ankau mi rakontis tion al miaj kolegoj en universitato kaj ili ridegis kaj ridegis :-))))) Mi ankau nun memoras kiom alloge Beaufront kaj Coutourier, kreintoj de tiu kreajhacho kiu nomighas "Ido", trovis retorikon!
Kiu asertas ke oni kreas planlingvon por tia celo, chu vi, "fakulo pri lingvoj"? La plej elstaraj fakuloj pri interlingvistiko kiun mi konas chiam diras ke la plej tauga planlingvo estas tiu kiu estas RELATIVE facila por homoj kiu parolas malsamajn lingvojn rilate al strukturo kaj ne nur por europanoj (la europa dialekto de esperanto kaj Ido estas la plej konataj ekzempleroj de lingvoj kiuj ne taugas por tiu celo char ili estas entute europidaj!) Pli da malbonaj notoj por vi. Bonvolu legi libron "Serchado pri perfekta lingvo de Umberto Eco" sed mi dubas ke vi tion faros char shajnas ke vi multe pri interesighas pri retoriko kaj memamo ol pri enprofundigado de viaj konoj pri lingva fenomeno; eble vi iam legis ke tiu sinjoro estas fakulo pri Semantiko (Signifoscienco) kaj ke li estas rigardata kiel unu el la plej respektindaj lingvoscientistoj nuntempaj kaj ke li pensas ke esperanto ja estas la plej tauga internacia helplingvo. Vi rememorigas al mi lernanton kiu chiam parolis retorike al mi kaj neniam legis rekomenditajn librojn; li ankau rekte diris al mi iam ke li havas pli da intuicio ol multaj profesoroj tie sed kompreneble..., li neniam trapasis unuan nivelon :-))))))))))
Rilate al la angla, fakokampo kie mi movighas kiel fisho en akvo (mi kune kun koreo kaj chino uzis tiun frazon kaj komprenis ghin senpene kaj do ne temas pri "salamandrajho", kia malbela esprimo uaff!), kaj kiel mi povas vidi el komentoj viaj, vi ne. Jam oni faris multajn pruvojn por plifaciligi ghin. Denove mi rekomendas libron de sinjoro Eco. Neniam neniu el ili sukcesis! Bonvolu enprofundigi viajn konojn pri kreolaj komunikiloj, afero kiu rilatas ankau al tiu aspekto. Vi mencias hipotezojn pri tio sed ili vere ne estas hipotezoj sed nura retoriko. Tio neniam okazis kaj ne okazas nuntempe; denove vi retorikas ghenerale pro tio ke vi vere ne scias pri kio vi parolas. Bv. legi librojn de Chomsky (mi komprenas ke ili estas malfacile enkapigeblaj ech por via dia moshto sed almenau kiam oni finkomprenas ilin oni povas iomete malpli malsaghece prezenti aferojn kunligitaj kun lingva fenomeno).
Aliflanke, kiam oni studas menssciencan (psikologian) aspekton de lernado de fremdaj lingvoj oni konstatas ke aperas interesa fenomeno: ne nur estas en niaj kapoj unua tavolo kiu estas la denaska lingvo kaj alia tavolo kiu estas la lernonta lingvo sed ankau plia intermeza kiu estas la rezulto de intermiksigho de denaska kaj lernonta kaj tiu fenomeno estas fenomeno al kiu vi nomas -tute maltauge- salamandrado. Tio okazas CHIE, EN CHIAJ LINGVOJ char ghi temas ne pri specifa fenomeno kio okazas rilate al kelkaj lingvoj sed pri fenomeno rilatanta al homa lingvokapablo. Mi bedauras ke mi ripetadas daure saman ideon sed, ho ve, nuna lingvoscienco jam sufiche bone pruvis tion kaj nur per retorikaj mensogoj dogmemaj oni povas konstraustarigi ghin.
Planlingvo vere, ne estas lingvo. Ankau pri tio oni povas multe legi en tekstoj de Chomsky. Nur komunikiloj kiuj posedas ne nur denaskulojn sed ankau kulture kaj historie antaubazitan komunumon ighas vera lingvo lau kriterioj strikte lingvosciencaj. Eble vi scias ke vera lernado de denaska lingvo nur realighas se lernado okazas antau ol kiam infano/ino ighas juna adoleskanto, tio estas, antau ol kiam oni estas malpli agha ol proksimume 13. Pro tio, planlingvo altkvalita ne devas celi esti tro simila al denaskaj lingvoj, kaj nur akiri sufiche da racieco por ke ghi povu estiu uzata de malsamaj komunumoj homaj se oni vere celas internaciecon kaj ne europecon. Do, la plej uzebla planlingvo ne estas tiu kiu tro similas al nacia lingvo nek al tro racia preskaurobota komunikilo. Pro tio, Volapük kaj aliaj "a priori" planlinvoj kiel DORESOL entute fiaskis char ili estis tro robotaj kaj komplikaj kaj Ido ankau preskau malaperis (en lasta kongreso internacia, nur kelkaj sinjoroj aperis) pro tio ke ghi nur estas surogato de latinidaj lingvoj.
Jes, multaj homoj kiel vi ne respektas fundamenton kaj pensas ke ghi ne estas grava. Mi estas progresema homo rilate al sociaj kaj politikaj aferoj sed racie konservema rilate al bazaj ideoj de esperanto. Eble en alia teksto mi priparolos ghin (Bv traserchi tekstojn de akademiano Francisko Simonet pri tiu flanko -parenteze, li estas franco sed ankau parolas la hungaran- kaj retejo de Renato Corsetti kaj Anna Lowenstein www.bonalingvo.it/index.php/%C4%88efpa%C4%9Do)
Jes, mi vidas ke vi shatus shanghi lingvojn lau via placho kaj tiamaniere vi sentus kiel regho de la mondo, chu ne? Ech en la plej sovaghaj kritikoj al lingvoj propraj fare de akademianoj de la franca, la hispana kaj vortaristoj kaj lingvoscientistoj de Oxford (rigardataj kiel ne oficialj akademianoj char tie neniam ekzistis oficiala akademio -chu vi memoras mia komento pri praktiko kaj oficialigo rilate al Britujo?-) neniam ili kuraghis diri ke oni povus forjheti partojn de linvo lauplache. Mi esperas ke vi neniam havos povon super la hungara, sed ne gravas, homoj ne obeos vin, kompreneble, lingvo neniam estis kaj ne estos lauvola fenomeno kaj denove mi rekomendas al vi librojn de Chomsky.
Chu vi vere, vere komprenas kunmetadon en esperanto? Bonvolu legi tekstojn de sinjoro Saussure, grava esperantisto kaj frato de tiu fama Ferdinand de Saussure kiu lanchis lingvsciencon al pli altajn sciencajn pintojn. Kaj chu vi povas akuzi min pri neado de kunmetado? Chu vi ne memoras vortojn "Mensscienco", "Elparoleroj" kaj tiel plu? Eble ne nur via enciklopedio ne bone funkcias sed ankau viaj okulvitroj!
Mi havas demandon por vi; iu diris al mi ke eble vi pensas ke Ido estas pli konvena ol esperanto; chu vi povus respondi al mi rekte kaj ne per retorikacho kiel vi kutimas fari?
Mi ege shatas niajn intershanghojn char mi multe ridas kiam mi legas viajn komentojn kaj oni diras ke ridado plifelichigas kaj plilongigas vivon de homoj :-))))))))))
Amike
Rafael -sano kaj amikeco!
Rafaelo homo edited this comment 11 months ago.
Laszlo Istvan TOTH says:
/"Vi denove parolas pri temoj pri kiuj vi mem persone diris ke ne estas allogaj por ghenaralaj esperantoparolantoj."/
---
Bv. klarigi al mi, pri kio vi konkrete pensis. Cetere mi ne povos reagi pri la esenco.
/":-))))))))))"/
/" ridindega, ridindega argumentado :-))))))))))))))))))))))))))))))))))))"/
/"Ridinde, jajajajajajajaja."/
ktp.
-----
Ŝajnas, ke vin inundis emocio...
Ĉu vi konas tiun popoldiron, ke tiu, kiu laŭtadas ne pravas? :-)
/"Eble vi scias ke vera lernado de denaska lingvo nur realighas se lernado okazas antau ol kiam infano/ino ighas juna adoleskanto"/
---
Kio alio povas okazi al denaska lingvo krom tio, ke "realiĝas"? - (vi skribis, ke: *nur realiĝas*)
Ĉu Esperanto estas tiom malfacila lingvo, ke ne eblas korekte ellerni la uzon de "ankaŭ", "nur", ktp.? :-)
Eble mi tamen pravis, kiam mi skribis, ke E-o estas tro malfacila por esti korekte uzata...
Nun mi fakte ne intencas *trovi erarojn* en via teksto, sed nur indulgi al vi, ĉar ne vi kulpas pro la eraroj, sed Fundamento kulpas, ĉar ne klarigas profesie la uzadon de la planlingvo. :-)
Se ankaŭ vi trovos erarojn en mia teksto, tio signifos, ke Esperanto estas tiom malfacila planlingvo, ke eĉ post dek jaroj de itensa uzado ne eblas ĝin korekte ellerni! :-) - do mi ne hontos pro miaj eraroj, sed male, mi povos demonstri al ĉiuj, kiom malfacila estas Esperanto. :-)
Cetere ne ekzistas tiusence "vera lernado de denaska lingvo", ĉar denaska lingvo estas la unua lingvo, kiun novnaskita bebo perceptas (plej ofte disde sia patrino). Post tio, povas sekvi la tn. familia(j) lingvo(j).
Oni ofte dum siaj vivoj ne plu parolas la denaskan lingvon (kiun povas eĉ forgesi), sed parolas iun familian lingvon.
/"Chu vi vere, vere komprenas kunmetadon en esperanto? "/
---
Kara Rafael, vortokunmetadon difinas Fundamento. Ne ekzistas "alternativa" Fundamento. Ĉiu homo lernas Esperanton surbaze de Fundamento. Se vi ankoraŭ ne legis ĝin, mi citos tiun regulon (la 11-an), kiu dispozicias pri vortokunmetado:
11) Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.
Klare, ĉu ne? :-)
.....
Vidu, kiom insistema mi estas: :-)
Mi denove starigasal vi la demandon: Kial la plimulto de Esperantistoj ne parolas siajn planlingvon?
Amike
laszlo
Rafaelo homo replies:
Mi ne plu respondos. Mi nur montros al aliaj homoj pere de ligiloj kia homo vi estas kaj ke vi agadas por Ido.
Ghis!
Amike
Rafael -sano kaj amikeco-
Apelete Didier Agbolo says:
Ĝi ne estas kunmetita el alo kaj fono sed ĝi estu " alia sono "