Fang surpriziĝis. Kiel tiu Zhao konas min? Subite ekpensante, ke eble tiu legis la novaĵon en Ŝanhaja ĵurnalo, li tuj fariĝis malkomforte sinĝena. Komence Zhao sin tenis dignoplena, kaj kiam li aŭdis, ke Fang kunvojaĝis al la lando per la sama ŝipo kun fraŭlino Su, li ne plu prenis lin en siajn okulojn, kvazaŭ Fang fariĝus diluita aero. Se fraŭlino Su ne penus trovi vortojn por alparoli Fang, tiu vere sentus, ke li transformiĝus io neekzistanta, kvazaŭ fantomo je kokeriko ĉe aŭroro, aŭ la principo de Taoismo, “kiun oni rigardas, sed ne vidas, kaj kiun oni palpas, sed ne tuŝas”. Fraŭlino Su diris al Fang, ke la familio Zhao kaj ŝia familio estas malnovaj amikoj, kaj Zhao Xinmei estas studento reveninta el Usono, kaj ke Zhao oficis antaŭe kiel sekciestro en la oficejo de fremdlandaj aferoj kaj ne translokiĝis landinternen kun la instituto pro malsano, kaj nun li servas kiel editoro pri politikaj aferoj en Ĉin-Usona Novaĵagentejo. Sed ŝi ne prezentis la fonon de Fang al Zhao, kiel se tiu jam konis ĉion pri ĝi, kion ŝi nenecese menciis al li.
Kuŝante en sofo, Zhao Xinmei, kun pipo en la buŝo, rigardis supren al la lampo pendanta de la plafono kaj demandis: “Kie vi oficas, sinjoro Fang?”
Iritita de la demando, Fang volis ignori lin, sed tio neeblis. Ĉar la Banko de Ortuŝado ne sonis impone, li malklare respondis: “Mi servas en malgranda banko portempe.”
Spektante la fumringojn blovitajn el sia buŝo, Zhao diris: “Granda talento por malgranda okupo. Bedaŭrinde! Bedaŭrinde! Kion vi studis eksterlande, sinjoro Fang?”
Fang malbonhumore respondis: “Preskaŭ nenion.”
Fraŭlino Su diris: “Hongjian, vi studis filozofion, ĉu ne?”
Kun seka rideto en la gorĝo, Zhao diris: “En la okuloj de ni okupiĝantaj pri praktika laboro, studi filozofion kaj studi nenion ne diferencas.”
“Do tuj konsultu okulkuraciston por kontroli viajn okulojn. La okuloj, kiuj povas rigardi la aferon tiamaniere, certe havas malsanon,” Fang kontraŭdiris. Por kovri la signon de buŝa batalo, li intence haha-is. Zhao, kiu fieris pri sia spritaj vortoj, dummomente ne elpensis konvenan respondon kaj forte enspiradis el la pipo. Fraŭlino Su retenis sian rideton iom maltrankvile. Nur fraŭlino Tang diste kaj flegme ridetis, spektante la batalon kvazaŭ starante sur la nuboj. Abrupte Fang ekkomprenis, ke la krudeco de Zhao al li kaŭziĝis de lia ĵaluzo kaj Zhao prenis lin por sia rivalo de amo. Fraŭlino Su subite titolas lin per “Hongjian” anstataŭ “sinjoro Fang” por intence montri sian intimecon kun li antaŭ la vizaĝo de Zhao. Ŝajnas, ke ĉi-momento estas la fierinda tempo por ĉiuj virinoj, kiuj povas spekti la luktadon inter du viroj por akiri sin. Kial mi devas ĝeni min por esti lia malamiko por nenio? Lasu Zhao ami fraŭlinon Su! Tamen fraŭlino Su ne sciis, ke Fang havas tiajn kalkulojn. Ŝi ŝatis, ke la du viroj batalas per artifikoj por akiri ŝin, sed samtempe ŝi timis, ke la batalo irus tre furioze, tre baldaŭ finiĝus la batalo kun venkinto super venkito, kaj nur unu el la du restus, ekscitiĝo ĉe ŝi tute malaperus. Kaj ŝi ankoraŭ pli timis, ke la venkito estus Fang Hongjian kontraŭ ŝia volo. Ŝi volis eksciti lian kuraĝon pere de Zhao Xinmei, sed eble Fang “konservus sian forton kaj farus strategian retreton”, kiel la ĵurnaloj priskribis la militajn aferojn dum ĉi tiuj lastaj tagoj.
La patro de Zhao Xinmei kaj tiu de Su Wenwan estis kolegoj, kaj kune luis domon en Beijing dum la komencaj jaroj de la Respubliko. Zhao kaj Su ludis kune de sia infaneco. Kiam maljuna sinjorino Zhao gravediĝis je li, oni opiniis, ke ŝi certe naskos ĝemelojn. Je la aĝo de kvar aŭ kvin jaroj li estis tiel alta kiel knaboj sep-aŭ-ok-jaraj, tiel ke ĉiufoje kiam li veturis per tramo kun la servisto, tiu ĉiam disputis kun konduktoro pri la regulo de “senpage por knaboj sub kvin jaroj”. Kvankam lia korpo estis kolosa, lia kapo tamen similis al granda rafano kun malplena interno. En elementa lernejo, li estis la objektivo de ŝercado de kunlernantoj, ĉar kun tiel kolosa celtabulo neniu pafo lin maltrafis. Kiam li, fraŭlino Su, ŝiaj frato kaj fratino ludis “policistojn kaj rabistojn”, pro tio, ke fraŭlino Su kaj ŝia pliaĝa fratino ne povis kuri sufiĉe rapide, se ili lotis la rolon de “rabisto”, ili insiste postulis la rolon de “policisto”. Dume la pliaĝa frato de fraŭlino Su ludis la rolon de “rabisto”, li rifuzis esti arestita. Nur Zhao estis la bona “rabisto”, kiu volontis akcepti ilian batadon. Kiam ili ludis “ruĝan ĉapeleton”, Zhao ĉiam ludis la rolon de lupo. Kiam li “formanĝis” fraŭlinon Su kaj ŝian fratinon, li, brakumante ilin, nur grimacis kun larĝigitaj okuloj kaj malfermita buŝo. Sed kiam venis la vico por “ĉasisto” mortigi la lupon kaj distranĉi ĝian stomakon, la frato de fraŭlino Su subpremis lin en koton kaj volis fosi en lia stomako, foje li vere distondis lian pantalonon per tondilo.
Kvankam Zhao havis bonan temperamenton, li tamen ne kovis malicajn pensojn. Lia patro kredis je fiziognomiko. Je la aĝo de dek tri aŭ dek kvar jaroj li estis kondukita por konsulti faman fiziognomikistinon, kiu laŭdis al li pro liaj “frajro-stela kvadrateco, tero-forma dikeco, ligno-voĉa alteco, bovaj okuloj, leona nazo, ŝakpeco-formaj oreloj kaj kvadrata buŝo”. Kaj ŝi diris, ke lia fiziolomio ĝuste konformas al tiu de altranguloj de la sudo laŭ la libro “Kanab-vesta Fiziognomiko” kaj ke li akiros grandan famon kaj altan rangon multe super sia patro en estonteco. De tiam li pretendis esti politikisto.
De infaneco li kaŝe ŝatis fraŭlinon Su. Unu jaron kiam fraŭlino Su malsaniĝis danĝere, li aŭdis sian patron diri: “Wenwan certe resaniĝos. Ŝi estas destinita esti edzino de altrangulo kaj havos en sia sorto dudek kvin jarojn por fortunon de ‘helpi la edzon’.” Li asertis, ke la edzo, kiu fraŭlino Su helpos, estos li mem, ĉar la fiziognomikistino prognozis, ke li fariĝos altrangulo. Kiam fraŭlino Su revenis el fremda lando, li volus renovigi la amikecon de infaneco inter ili kaj peti ŝian manon je konvena okazo. Tuj kiam ŝi atingis la hejmon, ŝi ĉiam menciis la nomon de Fang Hongjian, se nur ŝi malfermis la buŝon. En la kvina tago post la reveno ŝi subite ĉesis mencii lian nomon, ĉar ŝi jam trovis la Ŝanhajan ĵurnalon kaj ŝiaj akraj okuloj kaptis la novaĵon, kiun la aliaj preterlasis. La longatempa interkonatiĝo inter ŝi kaj Xinmei ne fariĝis amligo, kvankam ĝi daŭradis tagon post tago, ĝuste kiel en vintro oni ne povis adicii hodiaŭan temperaturon al la hieraŭa por akiri varman morgaŭon. Zhao lerte faris paroladojn per la fremdlanda lingvo. Lia sonora kaj flua angla lingvo kun usona akĉento sonis, kiel la tondro sur la ĉielo, kaj lubrikite kaj vaksite, glitis alten en la aeron. Tamen parolanto staris sur la podio kaj rigardis malsupren, dum ampetanto staris sur genuoj malalte kaj peteme rigardis supren. Ĉar fraŭlino Su ne estis lia aŭskultanto, li nenie povis disvolvi sian kapablon.
Kvankam Zhao kovis ĵaluzon kontraŭ Fang, tamen ne ekzistis inter ili la malamo de vivo kaj morto. Liaj orgojleco kaj krudeco estis kopio de la kondutado de Mussolini kaj Hitlero, kiam ili akceptis la diplomatiajn reprezentantojn de malgrandaj landoj dum intertraktado. Li volus subpremi kaj timigi Fang Hongjian per la tiraneco de la diktatoroj. Sed kiam Fang ĵetis al li replikon, li ne reagis sammaniere kiel la itala reganto laŭte kriis frapante la tablon aŭ kiel la germana ŝtatestro levis la pugnon por montri sian aŭtoritatecon. Feliĉe li konis la sekretojn de diplomatoj kaj utiligis la cigaredon en la buŝo kiel fumekranon por kovri sian momentan nepovecon de reago. Por pacigi ilin fraŭlino Su tuj demandis pri la nuna situacio de militado, Zhao tuj komenci reciti el la memoro ĉefartikolon de la ĵurnalo, kiun li ĵus pretigis. Li ankoraŭ ne prenis Fang en siajn okulojn kaj samtempe sin gardis kontraŭ tiu. Lia teniĝo ĝuste kiel tiu, kiu reagis kontraŭ bakterioj, kiam li konsolis pacienton kun infekta malsano. Fang havis neniun intereson por plue aŭskulti kaj volis alparoli fraŭlinon Tang, sed tiu aŭskultis kun ĝuo. Fang preparis sin stariĝi, kiam fraŭlino Tang estis dironta adiaŭon, kaj petis ŝian adreson dum ili kune eliris. Finparolinte pri la situacio, Xinmei ĵetis ekrigardon al la brakhorloĝo kaj diris: “Jam estas preskaŭ la kvina. Mi unue iros al la oficejo de ĵurnalo por momento kaj poste mi prenos vin al la restoracio ‘Omeichun’ por vespermanĝo. Se vi volas manĝaĵojn de Sichuan, ĝi estas la plej bona restoracio en Sichuan, tieaj kelneroj ĉiuj konas min. Fraŭlino Tang, nepre aliĝu al ni per via favoro. Sinjoro Fang, se vi havas intereson, venu al nia gaja renkontiĝo. Vi estas multe bonvena.”
Fraŭlino Su ne respondis. Fraŭlino Tang kaj Fang Hongjian ambaŭ diris, ke estas malfrue kaj ili devas hejmeniri, kaj ke ili dankas lin pro lia invito al vespermanĝo. Fraŭlino Su diris: “Hongjian, restu por momento. Mi havas kelkajn vortojn por diri al vi. Xinmei, mi akompanos mian patrino por socia renkontiĝo ĉi-vespere. Ni manĝos en restoracio alian tagon, ĉu bone? Mi invitas vin ĉi tien al tetrinkado je la kvara kaj duono morgaŭ posttagmeze kaj babilos kun gesinjoroj Shen, kiuj ĵus revenis el fremdlando.”
 Vidinte, ke fraŭlino Su restigis Fang Hongjian, Zhao Xinmei kolere eliris. Stariĝinte, Fang volus premi lian manon kaj vole nevole residiĝis. “Kiel strange tiu sinjoro Zhao kondutis! Ŝajnas, ke mi lin iel ofendis kaj li malamas min tiel forte, ke li esprimis tion en siaj vizaĝesprimo kaj paroloj.”
“Ĉu vi ne ankaŭ lin malamas?” ruze diris fraŭlino Tang kun rideto. Ruĝiĝinte, fraŭlino Su skoldis ŝin: “Vi estas vere abomeninda!” Aŭdinte tion, Fang ne kuraĝis nei sian malamon al Zhao kaj nur diris: “Fraŭlino Su, mi dankas vin pro morgaŭa tekunsido. Mi ne emas veni.”
Antaŭ ol fraŭlino Su malfermis sian buŝon, fraŭlino Tang diris: “Neeble! Ni spektantoj de teatraĵo povas ne veni, sed kiel vi protagonisto ne venos?”
Fraŭlino Su diris: “Xiaofu, se vi babilaĉos plue, mi vin ignoros de nun. Vi ambaŭ devas veni morgaŭ!”
Fraŭlino Tang forveturis per la aŭto de la familio Su. Sidante kontraŭ fraŭlino Su, Fang penis dilui kaj fluigi la sufokan atmosferon de intimeco: “Via kuzino havas akran langon, kaj ankaŭ ŝi estas tre inteligenta.”
“Kvankam ŝi estas juna, ŝi havas grandan kapablon kaj ludas grupon da koramikoj en la mano!” La nekaŝebla malespero sur lia vizaĝo vekis ĉe Su strio da ĵaluzo en la koro. “Ne konsideru ŝin naiva. Fakte ŝi havas multe da artifikoj! Mi ĉiam opinias, ke la knabinoj, kiuj komencas sian studadon en universitato kaj implikiĝas en amafero, ne havos brilan estontecon. Pensu, ĉu ili havas tempon por studi, se ili miksiĝas kun knaboj kaj senbride orgias. Ĉu vi ankoraŭ rememoras tiajn Huang Bi kaj Jiang Mengti, kiuj studis en nia klaso? Oni eĉ ne scias, kien ili malaperis nun!”
Fang tuj diris, ke li ankoraŭ rememoras. “Tiam ankaŭ vi estis tre populara, sed vi sin tenis tiel nobla, ke ni nur kuraĝis admiri vin de malproksime. Mi neniam sonĝis, ke ni ambaŭ estas tiel familiaraj hodiaŭ.”
Fraŭlino Su eksenti komforton en la koro. Babilinte pri la malnovaj okazaĵoj en la lernejo, li trovis, ke ŝi ne havas ion gravan por diri al li, kaj diris: “Mi jam devas foriri. Hodiaŭ vespere vi kaj via patrino iros por socia renkontiĝo.”
“Ne ekzistas socia renkontiĝo,” ŝi diris, “Tio estas preteksto, ĉar Xinmei estis tre malĝentila al vi. Mi ne volas fari lin pli aroganta.”
Li konfuzite diris: “Vi traktas min tre bone.”
Ekrigardinte lin, ŝi mallevis la kapon kaj diris: “Kelkfoje mi vere ne devus trakti vin tiel bone.” Tiam en la aero tordiĝis la amplenaj vortoj, kiuj li devus diri, svarmis al lia buŝo por premi lin eldiri. Li ne volis eldiri nek resti silenta. Vidante ŝian manon metitan sur la rando de sofo, li etendis la manon kaj frapetis ŝian mandorson. Ŝi retiris la manon kaj tenere diris: “Vi foriru. Venu pli frue morgaŭ posttagemeze.” Ŝi akompanis lin ĝis la pordo de la salono. Kiam li malsupreniris la ŝtuparon, ŝi vokis “Hongjian”. Li returnis la kapon kaj demandis, ĉu ŝi havas ion por diri. Ŝi ridete respondis: “Nenion. Mi rigardadas vin, sed kial vi iras rekte antaŭen sen returni vian kapon? Haha, mi vere fariĝis neracia virino. Mi volus, ke via dorso elkreskigu okulojn. Venu pli frue morgaŭ.”
Elirinte el la domo de la familio Su, li sentis, ke li jam fariĝis parto de la printempo, kunfandiĝis kun ĝi, kaj ne plu staris ekster la printempo antaŭ du horoj. Kiam li iris antaŭen, lia korpo ŝajnis tiom malpeza, kvazaŭ la grundo flosus supren sub liaj piedoj. Nur du malgrandaj aferoj ŝtopis lian koron nedigesteblaj por li. Unue, tiam li ne devus tuŝi la manon de fraŭlino Su, sed afekti ne kompreni ŝian implicitan intencon. Pro sia molkoreco li ofte flate plaĉigas sin al virinoj, sed ne volas ofendi ilin. Poste li devos esti decidema en vortoj kaj konduto por ne turni la ŝajnigon en veron. Due, fraŭlino Tang havas multe da koramikoj, eble sian fianĉon. Li kruele batis per sia irbastono apudvojajn arbojn. Estas pli bone, ke li ne kovas korinklinon al ŝi. Kiel humiligita li estus, se li estus forĵetita de nematura knabino!
Nekonsoleble li saltis sur tramon kaj vidis paron da geknaboj kverantaj en najbara sidloko. Sur la genuoj de la knabo amasiĝis lernolibroj kaj la libroj de la knabino estis orname pakitaj per papero presita kun fotoj de filmaj steluloj. Ŝi aspektis dekses-aŭ-deksep-jare, kun vizaĝo dense ŝminkita kvazaŭ masko knedita el ruĵo kaj pudro. Li pensis, ke Ŝanhajo vere meritas la titolon de civilizita kaj antaŭiĝanta loko, kie eĉ knabinoj de mezlernejo farbas kaj pentras sian vizaĝon por allogi virojn. Tion oni malofte vidas eĉ fremdlande. Sed ŝia vizaĝo videble donas falsan impreson, ĉar neniu kredas, ke la tavolo de ŝminkaĵo sur ŝia vizaĝo estas ŝia vera fizionomio. Subita ideo venis al li, ke fraŭlino Tang ne tre zorgas pri ŝminkado. La knabino, kiu ne ŝparas penojn por ŝminki sin, aŭ havas sian amaton kaj trovas novan intereson aŭ novan valoron en sia korpo, aŭ bezonas amaton kaj pendas brilan kaj blindigan ŝildon, por ke viroj ne ŝin preterlasas. Fraŭlino Tang ne intencas ŝminki sin, kio videble pruvas, ke ŝi ne havas viron en la koro. Li pensis, ke lia konkludo pri fraŭlino Tang staras sur la profunda psikologia bazo kaj sekvas rigoran logikan rezonadon, tiel ke li ne povis sidi trankvile pro ĝojo.
Antaŭ ol la tramo staris stabile ĉe haltejo, li saltis malsupren kaj preskaŭ falis teren. Dank’ al tio, ke li apogis sin per irbastono kaj puŝis kontraŭ fosto per sia maldekstra mano, li evitis stumbladon al la tero. Li malvarme ŝvitis pro konsterniĝo kaj peco da haŭto elskrapiĝis el lia manplato. Kaj krome la kondukisto de la tramo ĵetis kelkajn riproĉojn al li. Atinginte la hejmon, li ŝmiris sian manplaton per merbromino. Li pensis en si, ke Tang Xiaofu kaŭzis tion kaj li zorgeme reguligos la kontojn kun ŝi. Rideto ŝaŭmece naĝis al lia vizaĝo el la koro, kaj li forgesis la doloron. Li tute ne imagis, ke la haŭtskrapado estas la puno imputita sur la mano, kiu ĵus premis la manon de fraŭlino Su.