Ĉapitro 3
Eble pro tio, ke tre multaj homoj mortis en la milito, la vivforto ankoraŭ nekonsumita de tiuj, kiuj mortis vane, transformiĝis en viglan vivecon de la printempo. La vetero de tiujara printempo estis tre bela. Inspirata de la printempa forto, la koroj de la homoj, kiel infana dentokarno, el kiu dentoj estis elkreskantaj, turmentiĝis per tikla doloro de reviviĝo. Tamen Ŝanhajo, prospera metropolo, ne havis pitoreskejon, kie la printempo povis ripozi. En parkoj kaj ĝardenoj de loĝejoj herboj kaj arboj, solece katenitaj kiel bestoj en kaĝoj de zoo, ne povis prezenti lokon por la plena disvolviĝo de la printempo. Loĝante nur en la koroj de homoj, la printempo kaŭzis pliigon de malsanojn, infektiĝojn, adultadojn, interbatadojn pro ebrieco kaj gravedulinojn. Tamen gravediĝo kalkuliĝis kiel bona afero, ĉar la populacio bezonis replenigon dum la milta tempo. Sed laŭ sinjorino Zhou plejparto de la beboj naskiĝontaj ĉijiare estas tiuj animoj, kiuj vane mortis pro la milito kaj haste vetkuris por renaskiĝo, tiel ke ili povos plene ĝisvivi la destinitajn jarojn en sia antaŭa vivo, kaj certe tiuj beboj ne havas longan vivon.
Dum ĉi tiuj lastaj tagoj, Fang Hongjian sentis dormemon dumtage, kaj maldormemon nokte. Tuj kiam li vekiĝis matene, je pepado de birdoj sur la arbo ekster la fenestro, li senmotive ĝojis kaj ekhavis neklarigeblan atendon, kvazaŭ lia koro malpeziĝus kaj sorus alten. Tamen lia ĝojo estis vana, kiel la balono ellasita de infano kreviĝis senspure post leviĝo je kelkaj futoj, kaj restigis al li la senton de perdiĝo kaj sennoma ĉagreno. Li maltrankvile volis moviĝi, sed ne povis kolekti forton pro letargio. Li ŝvebis, kiel popla floro drivis en la printempa vento, sed ne flugis foren pro malpezeco kaj senforteco. Li sentis, ke tiu dormema kaj letargia animstato estas ĝuste kiel la malhela ĉagreno pri printempo de junulino en buduaro priskribita an antikva poezio. Nunaj junulinoj jam ne ekhavas tian ĉagreno pri printempo, kaj li, kiel viro, ankoraŭ ne liberiĝas de tia rigida sento. Kia ridindaĵo! La junulinoj, kia fraŭlino Bao absolute ne havas tempon sin bani en tia printempan ĉagrenon. Sed kiel statas fraŭlino Su? Ŝia animstato estas malfacile difinebla. Ŝi ŝajne estas la tipo de antikvaj sentimentalaj belulinoj. Ekde disiĝo sur la ŝipo, li ne scias, kiel ŝi fartas lastatempe. Li jam promesis fari viziton al ŝi. Kial li ne ŝin vizitos unufoje? Li klare scias, ke lia vizito eble kaŭzos ĝenaĵon, sed la reala vivo estas tre seninteresa kaj mankas al li sufiĉe da amikinoj nun! Li estas ĝuste kiel maldormemulo, ne kosiderante la malutilon de dormigiloj, volas tujan mildiĝon.
Kiam Fang atingis la domon de la familio Su, li pensis, ke fraŭlino Su hasteme enkuros la gastosalonon, ride kaj krie riproĉante, kial li ne frue venis ŝin vidi, sed servisto alportis teon por li kaj diris: “La fraŭlino tuj alvenos.” En la ĝardeno de la familio Su persikaboj, pirarboj kaj siringarboj pompe disfloris. Fang pensis, ke nun estas nur la fino de la dua monato laŭ ĉina luna kalendaro, sed floroj jam disfloras antaŭtempe. Do, kia printempa etoso restos en la Festo de Klaro kaj Helo je komenco de la kvara luna monato? li pensis. En gastosalono unu fenestroklapo estis malfermita, kaj la flora aromo bakata de la suno dense atake ŝtopis la nazon kaj la varmo igis homojn dormemaj. La aromo de tiuj floroj similis al la pika odoro de ajloj kaj ŝenoprazoj: ambaŭ estis odoro de plantoj kun volupteco, eliĝintaj ĝuste kiel el la haroj de la kapo dum dancado en somera tago. Inter pentraĵoj kaj kaligrafiaĵoj pendantaj sur la muro troviĝis pendrulaĵo kun poemo de Huang Shangu kaligrafiita de Shen Zipei. La unua verso de la poemo legiĝis: “Aromo flora premas homon, ke li volas rompi l’ zenon”. Leginte ĝin, Hongjian amuziĝis, sentante, ke se bonzo flaras tian aromon de floroj ekster la fenestro, li jam malobservas la regulojn de budhismo, preskaŭ simile al viand-manĝado. Li promenigis siajn okulojn trifoje al la pentraĵoj, kaligrafiaĵoj kaj antikvaĵoj en la salono. Li rimarkis, ke en la kaligrafia pendrulaĵo Shen Zipei faris per peniko dekstre-malsupran strekon, kiu vere similas al la malgranda vindita piedo de maljuna servistino en Beiping kun supra dika femuro kaj malsupra maldika kruro. Kia piedo!
Tiam fraŭlino Su elvenis. Kun rideto frosta, kiel malserena kaj malvarma tago minacata de neĝado, ŝi ekpremis lian manon kaj diris: “Mi jam ne vidis vin delonge, sinjoro Fang. Kio alportis vin ĉi tien hodiaŭ?” Li pensis, ke lastjare ili tre intime premis la manojn ĉe disiĝo, dum hodiaŭ li tenas ŝian manon kiel malvarmsangan ŝarkan naĝilon. Kiam ili disiĝis, ili ankoraŭ tenis bonan rilaton, sed kial ŝi montras tiel fremdecon kiam ili rerenkontiĝas? Tiam li ekhavis la senton, kvazaŭ la lernanto pretigante sin tuj antaŭ ekzameno, kiu post tranokta dormado trovis la jam pretigitajn lecionojn fremdaj al si, kaj li mensogis, ke li faras viziton al ŝi nur post kiam li atingis Ŝanhajon kelkajn tagojn antaŭe. Ĝentile dankinte lin pro lia “honora alveno”, ŝi demandis al li, kie li nun “faras meritojn”. Li heziteme diris, ke li ankoraŭ ne havigis al si laboron, ĉar volante iri al landinterno, li portempe helpis en la banko funkciigata de sia parenco. Ĵetinte ekrigardon al li, ŝi diris: “Ĉu ĝi estas la banko funkciigata de via bopatro? Vi estas vere mistera, sinjoro Fang. Kiam okazis la nupta festeno? Ni ambaŭ estas malnovaj kunlernantoj dum multaj jaroj, sed vi neniam menciis eĉ unu vorto al mi pri via edziĝo. Ĉu vi revenis por edziĝo post kiam vi akiris doktorecon? Unuflanke vi akiris doktorecon kaj aliflanke vi edziĝis. Estas ja duobla feliĉo por vi. Mi ankoraŭ ne havis honoron pririgardi vian edzinon!”
Li eksentis tiel grandan honton, ke li volus kaŝi sin por ne montri sian vizaĝon. Rememorante la novaĵon en Ŝanhaja ĵurnalo, li tuj diris, ke ŝi certe informiĝis pri tio el tiu ĵurnalo. Post rigora riproĉado al la ĵurnalo, li rakontis al ŝi tiamaniere, kiel Kroniko de Printempo kaj Aŭtuno rakontis, pri nominala bopatro kaj falsa doktoreco, de komenco ĝis fino. Aĉetado de falsa doktoreca atestilo estis lia komika cinikeco kaj akceptado de nominala bopatro kaŭziĝis de lia kunfluo kun vulgaraj moroj. Li aldonis: “Kiam mi legis tiun novaĵon, mi ekpensis pri vi antaŭ ĉio. Kaj mi supozis, ke vi primokos min kaj malestimos min. Pro tio mi malĝoje kvereletis kun mia nominala bopatro.”
Kun sia vizaĝesprimo iom-post-iome ŝanĝiĝanta, ŝi diris: “Ĉu tio necesas! Tiuj trivialaj komercistoj, kompreneble, nur scias, ke ili pagas por liverado de varoj, sed ne scias, ke klereco ne bezonas reklamadon. Kial kvereli kun ili? Tiu sinjoro Zhou estas via respektebla pliaĝulo ĉiuokaze kaj traktas vin bone. Li rajtas aperigi tiun novaĵon sur la ĵurnalo. Sed kiu turnas sian atenton al la novaĵo? Eĉ se iu legis ĝin, li jam forgesis, tuj kiam li turnis sian dorson. Vi montras vin cinika en granda aferoj, sed vi prenas bagatelojn serioze. Vere ridinda estas via kontraŭdira konduto.”
Li sincere admiris fraŭlinon Su pri ŝia konvinka parolo, kaj respondis: “Dank’ al via diro mi ne plu havas la senton de rimorso kaj kulpeco. Mi devus diri ĉion tion al vi pli frue. Vi vere estas komprenema! Tio, kion vi diris pri mia alkroĉiĝo al bagateloj, aparte havas profundan signifon. Grandaj aferoj en la mondo povas esti traktataj malserioze, sed oni ne povas trakti tiujn bagatelojn laŭplaĉe. Kiel ekzemple, koruptita oficialulo povas akcepti ŝmirmonon de kelkdek milionoj, sed ne volas ŝteli alies monujon. Mia cinika sinteno ne estas ĝisfunda.”
Fraŭlino Su volus diri: “Malpravas tio, kion vi diris. Ne ŝteli monujon estas pro tio, ke la monujo ne indas je ŝtelado. Se la monujo povus enteni kelkdek milionojn kaj ŝteli ĝin estus tiel sekure kiel akcepti ŝmirmonon, li ankaŭ ĝin ŝtelus.” Tamen ŝi ne eldiris tiujn vortojn kaj nur pafis ekrigardon al li. Rigardante la desegnaĵon sur la tapiŝo, ŝi diris: “Feliĉe via sinteno de cinikismo ne estas ĝisfunda, alie viaj amikoj sentas malvarmon en la koro, timante, ke vi nur tenas pli aŭ malpli bonan rilaton kun ili ekstere kaj subridas pri ili interne.”
Li tuj troige certigis al ŝi, ke li alte taksas la amikecon. Dum babilado fraŭlino Su diris al li, ke ŝia patro jam iris kune kun la registaro al Sichuan-provinco, ŝia frato ankaŭ iris al Hongkongo por ofico, nur ŝiaj patrino, bofratino kaj ŝi restas en la hejmo, kaj ŝi ankaŭ volas iri al landinterno. Li diris, ke eble ili ambaŭ fariĝos kunvojaĝantoj al landinterno. Fraŭlino Su parolis pri sia kuzino, kiu lernis unu jaron en ilia lernejo en Beiping, suspendis sian lernadon kaj restis en la hejmo dum duona jaro pro tio, ke la universitato translokiĝis al landinterno pro militado, kaj nun volis daŭrigi sian lernadon. Estis hazarde, ke hodiaŭ ŝia kuzino venis al la familio Su por distriĝi. Fraŭlino Su eniris por venigi ŝin el interna ĉambro kaj prezenti ŝin al Fang, por ke ili povu fariĝi kunvojaĝantoj en estonteco.
Fraŭlino Su elkondukis delikate maldikan junulinon je la aĝo de ĉirkaŭ dudek jaroj kaj prezentis ŝin al Fang: “Jen mia kuzino Tang Xiaofu.” Fraŭlino Tang havis regulan, ĉarman kaj rondan vizaĝon kun paro da malprofundaj vangkavetoj. Ŝia denaska bona vizaĝkoloro, kiun aliaj inoj volontis elspezi monon kaj tempon, kaj utiligi ruĵon kaj pudron por orname imiti, estis tiel delikata kaj freŝa, ke je ekvido oni forgesis soifon kaj salivumis, kvazaŭ ĝi estus sukplena frukto. Ŝiaj okuloj ne estis tiel grandaj, sed vivaj kaj teneraj, kontraste kun tiuj grandaj okuloj de multaj virinoj, tiel grandaj sed nekonvenaj, kiel la paroloj de politikistoj. Vidante ŝiajn bonordajn dentojn elmontritajn pro rideto, studanto pri klasikaĵoj miris, kial la ĉinaj kaj fremdlandaj antikvaj kaj modernaj poetoj ĉiuj volontas kompari sin kun la harpinglo de virino, la zono ĉirkaŭ ŝia talio, la mato sub ŝia korpo, kaj eĉ la ŝuoj sur ŝiaj piedoj, sed neniam kun ŝiaj dentoj. Ŝia hararo estis ne frizita, ŝiaj brovoj ne eltiritaj per pinĉilo kaj ŝiaj lipoj ne ruĝigitaj per ruĝigilo. Ŝajnis, ke ŝi trankvile rezignaziis al la limigo de la naturo kaj ne volis ripari la mankojn de la kreitaĵo. Unuvorte fraŭlino Tang estis raraĵo en la moderna civilizita socio — unu vera knabino, dum multaj knabinoj en la urbo jam fariĝis afektemaj frumaturaj virinoj, jam ne kalkulataj kiel knabinoj, kaj aliaj multaj nur estis kapkonfuzitaj, obstine stultaj kaj senseksaj, ne konsiderataj kiel virinoj. Fang tuj pensis, ke li devas doni bonan impreson al ŝi. Fraŭlino Tang respektoplene nomis lin “maljuna honora kunlernanto”, kaj li protestis: “Tio ne decas! Vi nomas min “maljuna”, kaj mi sentas, kvazaŭ mi estus la skeleto de antaŭhistoria simiulo. Kial vi titolas min per “maljunan”? Malfeliĉe mi naskiĝis tro frue, mi ne havis ŝancon esti samtempa kunlernanto kun vi. Tio estas bedaŭrindaĵo. Se vi nomas min tia, vi intence atentigas al mi, ke mi estas maljuna kaj mnalmoderna. Kiel kruela!”
Fraŭlino Tang diris: “Vi estas tre kritikema! Do, estas mi, kiu eraras. Mi forigu la vorton ‘maljuna’.”
Fraŭlino Su gajplene diris samtempe: “Kia honto! Ĉu vi volas, ke ni nomas vin ‘juna Fang’ kiel sur la ŝipo? Ignoru lin, Xiaofu. Se li ne akceptas la honoron, ni simple ne nomu lin ion ajn.”
Fang vidis, ke kiam fraŭlino Tang ne ridetas, sur ŝia vizaĝo ankoraŭ restas strio da ridemo, kiel la lastaj sonoj ankoraŭ ŝvebas en la aero, post kiam muziko ĉesiĝis. Multaj virinoj ankaŭ povis rideti tiom dolĉe, sed ilia rideto estis gimnastiko de la vizaĝaj muskoloj, kvazaŭ trejnisto eligas ordonojn: “Unu!” ili subite puŝas rideton sur la tutan vizaĝon, kaj “Du!” la rideto vanuis senspure, lasante la vizaĝo malplena kiel la ekrano de kinejo antaŭ projekciado. Penante fari konversacion kun ŝi, Fang demandis, en kiu fakultato ŝi lernas en universitato. Fraŭlino Su ne lasis ŝin respondi kaj diris: “Lasu lin diveni.”
  Fang Hongjian malprave divenis literaturon kaj edukadon, kaj li trovis, ke ankaŭ kemio kaj fiziko ne estas pravaj studobjektoj. Pro tio li sin turnis al la angla esprimo de sinjoro Zhang Jimin: “Search me! (Tio konfuzis min!) Ĉu matematiko? Do vi estas tre kapabla!”
Fraŭlino Tang elbuŝigis ĝin, kiu fakte estis ordinara studobjekto de politika scienco. Fraŭlino Su diris: “Ja tre kapabla! Ŝi fariĝos nia regantino, oficialulino en estonteco.”
Fang diris: “Virinoj estas denaskaj politikaj animaloj. Tiajn politikajn manovrojn, kiaj miksado de vero kaj malvero, kaj retretado por antaŭeniro, virinoj posedas denaske. Por virino studi politikon estas disvolvi ŝian denaskaĵon per postaj akiraĵoj, vere kiel brodado de floroj sur la belega brokato. En Eŭropo mi iam sekvis la kurson de sinjoro Ernst Bergmann. Li diris, ke la viroj posedas kreemon de pensoj kaj la virinoj kapablon de socia aktivemo, tial oni devas lasi la virinojn fari, kion la viroj faras en la socio, por ke la viroj restu en la hejmo por aplombe pensi, inventi novajn sciencojn kaj produkti novajn artojn. Miaopinie lia aserto estas tre prava. La virinoj nenecese studas politikon, dum la nunaj politikistoj devas lerni de la virinoj, se ili volas sukcesi. Sur la politika scenejo ĉiuj roloj estas inversigitaj.”
Fraŭlino Su diris: “Tio estas la stranga aserto intence farita de tiu sinjoro. Vi vere ŝatas tiajn aĵojn.”
Li kontraŭdiris: “Fraŭlino Tang, via kuzino vere ne konas mian bonintencon. Mi parolas pri partoprenado de la virinoj en politiko, sed ŝi mokridis, ke mi eligis strangan aserton. Juĝu, kiu pravas. Laŭ malnova diro oni devas “meti la hejmon en bonan ordon antaŭ ol povi regi kaj pacigi la landon”. Kiom da viroj, mi volas demandi, povas bone zorgi pri la hejmaj aferoj? Ili dependas de virinoj en mastrumado de la hejmo, dum ili fanfaronas, ke ili, estiel viroj, volas regi kaj pacigi la landon. Se ili ne povas zorgi pri tiuj hejmaj bagateloj, tio estas ĝuste kiel por konstrui domon unue oni fiksas tegmenton en la aero. Se ĉiuj aferoj de la ŝtato kaj la socio estus transdonitaj sub la zorgon de la virinoj, oni povus havigi al si multe da avantaĝoj, almenaŭ reduktado de militoj. Eble diplomatio fariĝus pli kompleksa kaj sekretaj traktatoj pli multaj, sed pro sia fizika limigo la virinoj emus eviti militadon. Ĉar la virinoj estas malpli kompetentaj pri mekaniko ol la viroj, ili eble uzus simplajn armilojn kaj aplikus tiajn interbatadajn manierojn, kiaj har-eltirado, skrapado al haŭto kaj pinĉado al karno. Tiel estiĝus negrandaj damaĝoj. Kaj nuntempe la modernaj virinoj jam ne volas naski pli da beboj. En tiu tempo ili multe okupiĝus pri ŝtataj aferoj kaj ne havus tempon por doni naskojn. Kun malpliiĝo de populacio milito eble tute ne okazus.”
Sentante, ke tiuj vortoj, kiujn Fang diris, celis allogi ŝian atenton al li, fraŭlino Tang, kun subrido en la koro, diris: “Mi ne scias, ĉu sinjoro Fang humiligas politikon aŭ virinojn. Almenaŭ tiuj ne estas orelplaĉaj vortoj.”
Fraŭlino Su diris: “Bonge! Vi ĉirkaŭiris longan tempon por flati ŝin, sed ŝi ne aprecas vin, eĉ ne komprenas vin! Mi konsilas, ke vi pli bone fermu vian buŝon.”
Fraŭlino Tang diris: “Ne estas tiel, ke mi ne aprecas kion li diris. Mi estas tre dankema, ke sinjoro Fang volontas montri sian elokventecon al mi. Se mi studus matematikon, mi pensas, ke sinjoro Fang certe elbuŝigus alian aserton, ke la virinoj estas denaskaj matematikaj animaloj.”
Fraŭlino Su diris: “Eble se vi ŝatus matematikon, li ne plu abomenus matematikon de nun. Ĉiuokaze kion ajn li diras, ĉu veran ĉu malveran, li tute pravigas sin per elokventa vortfluo. Antaŭe mi ne sciis, ke li havas tiel lertan langon, sed tion mi jam konas ĉifoje, kiam ni kunvojaĝis al la lando. Kiam mi kaj li lernis en la sama universitato, li tuj ruĝiĝis, vidinte nin de malproksime. Ju pli ni proksimiĝis, des pli ruĝa lia vizaĝo fariĝis, tiel ruĝa, ke ni sentis varmon kaj malkomfortecon, vidante lin. Ni nomis lin “termometro” malantaŭ lia dorso, ĉar la ruĝa nuanco de lia vizaĝo indikis la distancon de ni studentinoj . Kia amuzaĵo! Mi neniel imagas, ke, post kiam li iris al fremdlando, li eĉ fariĝis tiel senskrupula kaj senhontema. Eble li miksis sin inter tiajn amikinojn kia fraŭlino Bao kaj ellernis esti tia.”
Fang haste diris: “Ne babilaĉu! Kial mencii tion? Vi studentinoj ja kondutas nedece! Je ies ĉeesto vi ŝajnigas vin serioza, sed tuj kiam li turnis sian dorosn, vi superŝutas sur lin multe da sarkasmaj vortoj. Kiel malmorale!”
Kiam fraŭlino Su vidis lin brulanta de maltrankvileco, ŝia malĝojo pro lia elmontriĝemo antaŭ la vizaĝo de fraŭlino Tang jam malaperis. Kun rideto, ŝi diris: “Vidu, kiel vi maltrankviliĝas! Vi mem ja diras mielajn vortoj antaŭ la vizaĝo de alia, kaj akre klaĉas malantaŭ ilia dorso.”
Tiumomente envenis impona altekreskulo ĉirkaŭ 30-jara. Fraŭlino Tang salutis lin per “sinjoro Zhao”. Fraŭlino Su diris: “Bone, vi alvenas. Mi prezentu vin: Fang Hongjian, Zhao Xinmei.” Zhao premis la manon de Fang, kaj poste orgojle pririgardis lin de la kapo ĝis la piedoj, kvazaŭ tiu estus paĝo de grandlitera legaĵo de infanvartejo, finlegebla je nura ekvido. Kaj li demandis al fraŭlino Su: “Ĉu li veturis al la lando per la sama ŝipo kun vi?”