Sinjorino Zhang starigis tre rigoran normon por elekti sian bofilon. Kvankam alvenis multaj svatantoj, tamen neniu sukcesis. Unu el ili prezentis filon de riĉa komercisto, kiu ankaŭ estis studento revenanta el framdlando, kaj sinjorino Zhang alte taksis lin kaj nutris grandan esperon por edzigo. Tamen post unu kunmanĝo ŝi neniel menciis la aferon. Dum manĝado ili babilis pri la fakto, ke pro militado la koncesiita kvartalo estas blokadita kaj provizo de legomoj malfacilas en tiuj tagoj. Sinjorino Zhang demandis al la filo de la riĉa komercisto: “Kun multaj homoj en via hejmo, la ĉiutaga kosto por manĝaĵoj certe estas alta, ĉu ne?” Li respondis, ke li ne estas certa pri la afero kaj eble tio kostas tiom por ĉiu tago. Ŝi diris: “La kuiristo en via hejmo certe estas kaj honesta kaj kapabla! La homoj en mia hejmo estas malpli ol duono de la viaj, sed la kuiristo elspezas la saman sumon ĉiutage!”
Li aŭskultis fiermiene, sed post kiam li finmanĝis kaj foriris, sinjorino Zhang deklaris: “Lia familio ne havas luksan vivon! Ili elspezas tiel malmulte por manĝaĵoj ĉiutage! Mia filino jam kutimas vivi lukse, kaj ŝi ne povos elporti tian suferon, edziniĝinte al li!” De tiam la geedziĝo de ŝia filino suspendiĝis.
Post kelkfoja diskutado gesinjoroj Zhang konsideris, ke ili ne povas liberiĝi de zorgoj, se ilia filino edziniĝos kaj vivos en la familio de la edzo, kaj ke prefere ili venigos la bofilon en sian hejmon por vivi kun la filino. Tiutage sinjoro Zhang manĝis ĉe la sama tablo kun Hongjian. Post kiam li hejmeniris, li parolis pri li kaj opiniis lin taŭga bofilo: “Liaj deveno kaj titolo estas tre bonaj. Kaj nun, kvankam li ankoraŭ ne fariĝis vera bofilo, li jam loĝas en la hejmo de sia nominala bopatro. Se ni venigos lin kiel bofilon, tio certe estas tiel facila kiel turni manplaton. Ankoraŭ pli bona estas la fakto, ke pro la milito la familio Fang ne plu povas montri sian blufan sintenon de provinca ĝentlemano, kaj la bofilo povas obeeme vivi en nia propra hejmo.” Fine sinjorino Zhang decidis, ke Hongjian venu al ŝia hejmo kaj ŝi lin pririgardos.
Pro tio, ke sinjoro Zhang invitis Fang Hongjian frue veni al sia hejmo por babili, tiu tuj foriris post la ofic-horo en la banko posttagmeze. Preterirante butikon de fremdlandaj peltaĵoj, li vidis okcidentstilan lutro-peltan jakon, kiu kostis nur kvar cent juanojn dum la rabata sezono de novjaro. Li ofte pensis pri ekposedo de tia jako, sed li ne kuraĝis aĉeti, kiam li studis fremdlande. En Londono, ekzemple, viro surpotis tian feltan jakon sed ne posedis privatan aŭton, se li ne aspektis kiel juda uzuristo aŭ nigrula boksisto, oni konjektis, ke li estas cirka aktoro aŭ posedanto de bordelo. Nur en Vieno ofte vidiĝis homoj surportantaj peltan jakon, kaj oni vendis al vojaĝantoj la pretigitajn peltan subŝtofon por ilia jako. Reveninte al sia lando, li vidis multajn homojn surhavantajn tian peltan jakon kaj nun la eksponataj peltaĵoj en la butiko ankoraŭ pli lin tiklis. Post kalkulado li nur eligis suspiron. Lia salajro de cent juanoj en la banko ne estas malgrasa, jam sufiĉa por liaj etaj elspezoj, kaj la bopatro zorgas pri liaj manĝado kaj loĝado sen lia elspezo. Kiel li povus senhonte postuli monon de direktoro Zhou por aĉeti luksaĵojn? Por montri siajn respekton kaj amon, li elspezis kvar dek pundojn de ses dek pundoj restantaj, kiujn li kunportis el fremda lando, por aĉeti meblojn por la patro, kaj la resto konvertiĝis al malpli ol kvar cent juanoj. Se li elspezus la tuton por tia jako, tio ne estus bona negoco. Dum la malfacila periodo de la ŝtato ĉio devas esti ŝparita. Kaj cetere la vetero baldaŭ varmiĝos, do pli bone forlasi la aĉeton.
Kiam li atingis la domon de la familio Zhang, sinjoro Zhang varme salutis: “Hello! Doktor Fang! (Halo! Doktoro Fang!). Jam longe mi ne vidis vin!” Ĉar sinjoro Zhang plejofte komunikiĝis kun fremdlandanoj, li formis specialan kutimon en sia parolado — eble tio ne estis tiel unika en fremdlandaj kompanioj, Kristisma asocio de gejunuloj, Rotaria societo kaj similaj lokoj — nenecese miksi anglalingvajn vortojn en la ĉinajn. Ne estis, ke li havis ideojn malfacile esprimeblajn per la ĉina lingvo, sed bezonis helpon de la angla lingvo. Fakte la inkrustitaj anglalingvaj vortoj en lia parolo ne povis esti komparataj kun la oraj dentoj enplantitaj en la buŝo, kiuj ne nur servis kiel ornamaĵo, sed ankaŭ uziĝis kiel veraj dentoj. Tiuj vortoj nur povis esti komparataj kun vianderoj ŝtopitaj inter dentoj, kiuj estis tute senutilaj krom montrante, ke oni jam prenis riĉan manĝon. Li tre bone imitis la elparolojn de usonanoj, kaj eble li tro uzis nazajn sonoj, tial li sonis ne simile al usonanoj, sed al la ĉinoj kun ŝtopita nazo pro malvarmumo. Li elparolis “very well” (tre bone) ĝuste kiel pudelo trenis bojon “vurry wul”. Bedaŭrinde romanoj ne havis ŝancon aŭdi lin, alie ili ne dirus, ke R estas la sola nazalo en la alfabeto de hundoj.
Tiam sinjoro Zhang premis la manon de Hongjian kaj demandis, ĉu li “go downtown” (iri al urbocentro) ĉiutage. Dirinte salutajn vortojn, Hongjian vidis la vitran ŝrankon plena je bolvoj, boteloj kaj telerojn, kaj demandis al li: “Ĉu vi ŝatas kolekti porcenalaĵojn, sinjoro Zhang?”
“Sure! Have a look see! (Certe! Bonvole rigardu!)” Sinjoro Zhang malfermis la pordon de la ŝranko kaj invitis lin por aprece pririgardi. Hongjian elprenis kelkajn aĵojn kaj vidis, ke ili estas markitaj per la imperiestraj periodoj “Chenghua”, “Xuande” kaj “Kangxi”. Ne povante juĝi, ĉu ili estas veraj aŭ falsaj, li nur demandis: “Ĉu ili estas multekostaj?”
“Sure! (Certe!) Ili kostas tre multe. Plenty of dough (Multe da dolaroj). Kaj plie tiuj aĵoj malsamas ol kaligrafiaĵoj kaj pentraĵoj. Se vi aĉetas falsaĵojn, tiuj kaligrafiaĵoj aŭ pentraĵoj egalas al waste paper (forĵetinda papero). Se porcenalaĵoj estas falsaj, ili almenaŭ povas esti uzataj por enteni rizaĵon. Kelkfoje mi invitas fremdlandajn friends (amikojn) al manĝo kaj uzas la teleregon ‘kvinkoloran kun blua glazurita fundo” bakitan el kilno dum la reg-periodo de imperiestro Kangxi por fari salad dish (salaton), kaj ili ĉiuj opinias, ke la plado aspektas antikv-stile kaj iom gustas old-time (malmoderne).”
Fang diris: “Vi havas akrajn okulojn kaj ne povas aĉeti falsaĵojn.”
Zhang eksplodis per ridego kaj diris: “Mi ne konas, kio estas periodaj desegnaĵoj. Pro okupiteco mi ankaŭ ne havas tempon por konsulti la librojn por fari esplorojn. Sed mi havas hunch (antaŭsenton). Kiam mi vidis umon, subite — what d’you call (kion vi nomas) — mi ekhavis inspiron, la aĉetitaĵo certe estas O.K. (bona). Tiuj makleristoj de antikvaĵoj admiras min. Mi ofte diras al ili: ‘Ne fool (trompu) min per falsaĵoj. O yeah (oh jes), mi ne estas sucker (malsaĝulo), ne trompu min!” Ferminte la pordon de la ŝranko, li diris: “He, headache (kapdoloro) —” Li premis elektran sonorilon por venigi servistinon.
Nekompreneme Hongjian haste demandis: “Sinjoro Zhang, ĉu vi sentas vin malbone?”
Surprizite Zhang rigardis lin: “Kiu sin sentas malbone? Vi? Mi? Mi min sentas tre bone!”
Fang demandis: “Vi ĵus diris ‘kapdoloron’, ĉu ne?”
Zhang haha-is kaj diris al la envenanta servistino: “Tuj diru al la sinjorino kaj fraŭlino, ke la gasto jam alvenis, kaj envenigu ilin. Make it snappy (Rapide)!” Dirante, li klikis per la fingroj. Li returnis la kapon kaj ridete diris al Fang: “ Headache estas usona esprimo de ‘edzino’, sed ne ‘kapdoloro’. Vi ne iris al States (Usono), ĉu?”
  Kiam Fang kovis honton pri sia nescio, sinjorino Zhang kaj ŝia filino elvenis, kaj sinjoro Zhang prezentis ilin al li. Sinjorino Zhang estis korpulenta virino je la aĝo de pli ol kvardek jaroj kun delikate fremdlanda nomo “Tessie”, kaj fraŭlino Zhang estis altekreska knabino je la aĝo de dek ok jaroj, kun freŝa vizaĝkoloro, strikte tajlorita vesto kaj staturo, kiu espereble fariĝos tiel dika kiel la kapitalo de ŝia patro en la fremdlanda kompanio. Fang ne klare aŭdis ŝian nomon, kiu ŝajne sonis “o-ni-ta”. Li divenis, ke ĝi estas aŭ Anita aŭ Juanita. Ŝiaj gepatroj mallonge vokis ŝin Nita. Sinjorino Zhang parolis per elparoloj de Ŝanhajo pli bone ol ŝia edzo, sed ofte elfluigis sonojn de ŝia naskiĝloka akĉento, kvazaŭ ekstera vesto estus tro mallonga por kovri internan robon. Sinjorino Zhang estis budhano, kaj ŝi diris, ke ŝi recitas dekfoje “Ĉanton de blanke vestita Avalokiteŝvaro”, petante al la bodisatvo beni la ĉinajn trupojn per venkoj, kaj ŝi aldonis, ke recitado de tiu ĉanto estas tre efika: dum la lastfoja batalo de Ŝanhajo en plej intensa situacio, kiam sinjoro Zhang iris al la kompanio ofici, ŝi recitis la ĉanton hejme kaj pro tio lia edzo neniam trafis vagantajn kuglojn.
Fang pensis en si, ke unuflanke ŝi ĝuas novajn inventaĵojn de la scienco de la Okcidento, kaj aliflanke sin tenas je tia kredo. Ŝi recitis la sutron en la salono hejtigita per radiatoro, kio manifestis, ke ne estas malfacila afero plenumi la principon “praktiki lernaĵon el la Okcidento kaj preni lernaĵon en Ĉinio kiel bazon”. Fang kaj fraŭlino Zhang havis malmulte por babili, kaj li nur demandis, kiajn filmojn ŝi plej ŝatas spekti.
Tuj poste alvenis du gastoj, kiuj estis ĵurligitaj fratoj de sinjoro Zhang. Unu el ili nomata Chen Shiping estis supera komizo de la Eŭrop-Amerika Kompanio de Tabako. Oni nomis lin Z. B., kiu sonis, kvazaŭ mallongigita “kiel ekzemple” en la germana lingvo. La alia nomata Ding Nasheng, kies fremdlanda nomo ne estis Tennyson de la poeto, sed Nelson de admiralo, oficis en iu brita ŝipa kompanio. Sinjorino Zhang proponis, ke ĉar estas sufiĉe da homoj por manĝang-ludo, ili ludos ok rundojn antaŭ vespermanĝo. Pro tio, ke Fang estis mallerta en vetludo kaj ne kunportis kun si multe da mono, li ne volis aliĝi al ludo kaj prefere babilis kun fraŭlino Zhang. Sed pro ripetada persvado de sinjorino Zhang, li vole nevole konsentis ludi. Ekster sia atendo, post kvar rundoj li sola gajnis ĉirkaŭ cent juanojn. Li eksentis fortan korbaton, pensante, ke se lia bona ŝanco daŭros, li povos aĉeti la lutro-peltan jakon per la gajnita mono. Tiam li eĉ tute forgesis la francan superstiĉon, kiun li rakontis al sinjoro Sun sur la ŝipo, kaj ĉio, kio li volis, estis gajni monon. Post finiĝo de ok rundoj, li jam gajnis preskaŭ tri cent juanojn. La aliaj tri ludantoj, sinjorino Zhang, “kiel ekzemple” kaj “admiralo” pagis neniun moneron kaj diris nenion. Ili stariĝis por vespermanĝo. Kaj Fang rimarkigis: “Mi havas tre bonan ŝancon hodiaŭ! Mi neniam gajnis tiom, kiom hodiaŭ.”
Sinjorino Zhang, kvazaŭ vekiĝinte el la sonĝo, diris: “Ni ja estas kapkonfuzitaj! Ni ankoraŭ ne pagis monon al sinjoro Fang. Sinjoro Shen kaj sinjoro Ding, mi pagu la tuton unue kaj ni kalkulos poste.” Malferminte la monujon, ŝi zorgeme nombris bankbiletojn al Fang. La vespermanĝo estis okcidentstila. Antaŭ ol sidiĝi, “admiralo Nelson”, kiel kristano, ruladis siajn okulglobojn al la plafono, dankante al Dio por lia donita manĝo. Kun sento de mongajninto, Fang ridete parolis. Post manĝo ili dise sidiĝis por fumi cigaredon aŭ trinki kafon. Vidinte malgrandan librobretaron apud sofo, Fang divenis, ke ĉiuj libroj sur ĝi apartenas al fraŭlino Zhang. Krom stako da “Okcidenta Vento” kaj “Diĝesto por Legantoj”, troviĝis majstroverkoj, kiaj senkomentaria malgrandlitera “Kompleta Kolekto de Ŝekspiro” en originalo, “Malnova kaj Nova Testamentoj”, “Ĉambra Dekoracio”, represita “Historio de Sinjorino Curie”, “Memlerna Fotografio” kaj “Nia Lando kaj Nia popolo” de Lin Yutang, kaj dekkelkaj filmaj romanoj, sendube inkluzive de “Irinte kun la Vento”. Estis maldika blua libro, sur kies spino skribiĝis orkolora titolo “Kiel Akiri Edzon kaj Teni Lin”. Ĝin Fang nereteneble eltiris kaj foliumis. Li iris al ĝia alineo, kiu legiĝis: “Vi devas esti tenera kaj dolĉa al viro, tiel ke vi donas bonan impreson en lia koro. Knabinoj, ne forgesu vidigi luman rideton sur la vizaĝo.” Ĉe tio la rideto en la libro transiris al lia vizaĝo. Kiam li ekrigardis la kovrilon de la libro, li rimarkis, ke la aŭtoro de la libro estas virino, kaj li scivolis, ĉu ŝi estas edzinigita. Ŝi devus skribi “sinjorino tia-tia”, tiel ke la libro donus al legantoj la impreson pri ŝiaj personaj travivaĵoj. Pensante pri tio, li pligrandigis la rideton. Levinte la kapon, li vidis, ke fraŭlino Zhang direktas atenton al li. Li retiris la rideton kaj remetis la libron en la lokon.
“Kiel ekzemple” petis al fraŭlino Zhang ludi pianon kaj ĉiuj eĥis la peton unuvoĉe. Kiam ŝi finludis, por senkulpigi la rideton, kiu miskomprenigis ŝin, Fang la unua laŭdis ŝin per “bone” kaj petis al ŝi bisi ludon.
Post alia tempdaŭro, Fang diris adiaŭ kaj eliris. Veturante per rikiŝo survoje, li ne povis reteni sian rideton je ekpenso pri la titolo de la libro. Edzo estas la profesio de virino, kaj sen edzo virino fariĝus senlabora, tial ŝi devas firme teni tiun ĉi riz-bovlon. Hm! Mi simple ne volas, ke virinoj legu tiun libron kaj prenu min kiel sian riz-bovlon, kaj mi preferas, ke ili malestimas min kaj blasfeme nomas min sentaŭgulo. Fraŭlino “O-ni-ta” , ni ambaŭ ne estas destinitaj por kune “levi riz-bovlojn ĝis la brovoj” (Temas pri “geedziĝo”. — tradukinto). Mi esperas, ke vin amos bonŝanca viro. Pripensante tion, li ridegis, stamfante, kaj prenante la lunon sur la ĉielo kiel fraŭlinon Zhang, svingis la manon por adiaŭi. Suspektante, ke li estas ebria, la rikiŝisto returnis la kapon kaj atentigis lin ne moviĝi, alie li ne povis bone stiri la rikiŝon.
Post kiam ĉiuj gastoj foriris, sinjorino Zhang diris: “Tiu ulo Fang ne konvenas al nia filino. Li estas tre malgrandanima kaj tro taksas monon. Mi faris provon kaj li malkaŝis sian veran naturon. Ŝajnas, ke li tiam timis, ke ni ne pagos al li la vetmonon. Ĉu li estas ridinda?”
Sinjoro Zhang diris: “La germana varo malsuperas al la usona ĉiuokaze. Kia doktoro! Li studis en Britujo, sed li eĉ ne komprenis multe da tio, kion mi diris angle. Post la Unua Mondmilito, Germanio jam postiĝis. Ĉiuj plej novaj tipoj de aŭtomobiloj, aviadiloj, skribmaŝinoj kaj fotiloj estas fabrikitaj de Usono! Mi ne ŝatas la studentojn revenintajn el Eŭropo.”
Sinjorino Zhang demandis: “Kion vi opinias pri tiu ulo Fang, Nita?”
Fraŭlino Zhang, kiu ne povis pardoni al Fang lian rideton, kiam li legis la libron, simple kaj rekte diris: “Li estas abomeninda. Kiel malbelan aspekton li havis, kiam li manĝis! Kiam li manĝis supon, li trempis panon en ĝin! Li neniel ŝajnas iam vivis en fremda lando. Kiam li manĝis rostitan kokaĵon, anstataŭ per tranĉilo kaj forko, li prenis kokfemuron per mano kaj ekmordis! Ĉion tion mi vidis per miaj propraj okuloj. Ba! Ĉu tio estas lia etiketo? Se Miss Prym, mia instruistino de socia etiketo, vidus lian konduton, ŝi certe insultus lin per ‘piggy wiggy’ (porkaĉo)!”
Sinjorino Zhang tre deprimiĝis, ĉar ĝis tiam la geedziĝo de ŝia filino montriĝis nefruktodona. En sia knabeco Fang Hongjian legis tiajn librojn, kiaj “Romano pri la Tri Regnoj”, “Ĉe Akvorando” kaj “Pilgrimado al la Okcidento”, kiuj ne kongruis al la bazaj edukaj principoj kiel porinfanaj legaĵoj. Li naskiĝis tro frue por havi fortunon legi tiajn bonajn librojn, kiaj “Neĝa Princino” Kaj “Aventuro de Pinocchio”. Li ankoraŭ memoris la faman diron el Romano pri Tri Regnoj “Edzino kiel vesto”, kompreneble, edzino egalis al vesto. Nun li aĉetis novan peltan jakon. Por li perdi unu edzinon estis nur bagatelo for de la koro.