Li apenaŭ volis eliri por vizitado al la parencoj, kiam venis la malnova amiko de la patro, lernejestro Lju de la mezlernejo de la gubernio sub la provinca administrado, kiu invitis lin, liajn patron kaj fraton al morgaŭa matenmanĝo ĉe tetrinkejo kaj petis lin, post matenmanĝo, fari prelegon titolitan “Retaksado kaj influado de okcidenta kulturo sur la ĉina historio” al la lernantoj de somera kurso. Fang plej timis fari prelegojn, sed kiam li volis rifuzi la inviton per ĉirkaŭfrazo, neatendite lia patro tuj konsentis anstataŭ li. Li vole nevole englutis la malvarman aeron. En tia varmega vetero kaj en longa robo kaj subvesto paroli senvalorajn vortojn kaj fetore ŝviti tra la korpo, ĉu tio ne sufero? li pensis en si. La psiko de edukisto vere diferencas de tiu de ordinaraj homoj! Esperante, ke oni laŭdis lian filon pro lia “fono de la klerega familio”, la patro elfosis el la kesto kelkajn volumojn de ĉinaj fadenbinditaj klasikaj libroj, kaj ordonis al li zorgeme legi kaj kolekti el ili materialojn por la prelego. La tutan posttagmezon li legis ilin kun granda intereso, kaj pro tio pliriĉigis siajn sciojn. Li venis al la kompreno, ke ĉinoj estas kvadrata kaj honesta denaske, tial ili opinias, ke la tero estas kvadrata, dum okcidentanoj kondutas ronde kaj takte, tial ili asertas, ke la tero estas ronda; ke la importita opio estas venena kaj devas esti malpersmsata, dum la grundo de Ĉinio estas milda kaj la opio produktita sur ĝi ne estigas dependemon; kaj ke sifiliso kaj variolo venas de Okcidento. Estis bedaŭrinde, ke, kvankam tiuj faktoj estis interesaj, li tamen ne povis utiligi ilin en sia prelego. Li devis sin turni al aliaj legaĵoj. Pro tio, reveninte post vespermanĝo ĉe sia granda onklo, kvankam iom ebria kun malklaraj okuloj, li foliumis tri aŭ kvin lernolibrojn de historio kaj produktis por la prelego pli-ol-mil-vortan manuskripton, spicitan per du ŝercoj. Lia preparado pri la prelego ne konsumis multe da lia energio, sed li perdis iom da sango pro svarma atako de moskitoj.
La sekvantan matenon, post kiam li manĝis sup-nudelojn kun kutimaj kvar pladoj de kukoj, lernejestro Lju pagis la manĝon kaj urĝis lin foriri. Preninte longan robon el la mano de kelnero, ili ambaŭ hasteme surportis ĝin kaj foriris, dum Fengli kaj maljuna sinjoro Fang sidis por trinki teon. La aŭlo de la lernejo jam plenis je pli ol du cent gelernantoj. Fang, akompanate de la lernejestro, suriris la podion, sentante, ke multaj okuloj rigarde gratas lian korpon sensentige kaj tikle, tiel ke li ne povis facile fari paŝojn. Kiam li sidiĝis sur la podio, la malseka nebuleto antaŭ liaj okuloj diseriĝis. Tiam li vidis, ke en la unua vico ŝajne sidas la instruistoj de la lernejo, kaj ĉe la skribista tablo tuj apud la podio sidas lernantino, la ondetoj de kies nove frizita longaj haroj ŝajnas lakitaj. Ĉiuj ĉeestantoj en la tuta aŭlo flustradis unu la alian, scivole farante komentojn pri li. Li senvorte ordonis al siaj vangoj: “Ne hontu! Ne ruĝiĝu!” Li pentis, ke li ne devus demeti sunokulvitrojn ĉe eniro, ĉar kun du nigraj vitropecoj antaŭ la okuloj li ŝajne kaŝis sin en densa mallumo kaj sentis malpli da embaraso. Kiam lernejestro Lju faris paroladon kaj prezentis lin, li haste etendis sian manon en la poŝon de la robo por eligi la manuskripton de la prelego, sed nenio restis tie. Li tuj ŝvitis malvarme tra la tuta korpo. Malbone! Malbone! li pensis. Kiel mi povus perdi tiel gravan umon? Kiam mi foriris de la hejmo, mi certe metis ĝin en la poŝon de la robo. Escepte de komencaj vortoj, li jam terurite forgesis ĉion de la prelego. Li penis priserĉi la memoron, kaj tio nur kvazaŭ tenis akvon en kribrilon. Pro maltrankvileco li ne povis koncentri sian atenton kaj lia pensfadeno, kiu devus esti nodita, fariĝis malligita. Ankoraŭ svagaj faktoj restis, sed tio ŝajnis kiel oni atendis iun en svarma homamaso, en kiu li vidiĝis, sed li malaperis, kiam atendanto alproksimiĝis. Kiam lia penso vagadis, lernejestro Lju faris riverencon kaj invitis lin al prelego, kio vekis manklakadon el ĉeestantoj. Li apenaŭ stariĝis, kiam lia frato Fengyi hasteme enkuris la aŭlon. Vidinte, ke li jam komencis sian prelegon, tiu malespere trovis vakan sidlokon kaj sidiĝis. Tiam Hongjian subite venis al klara kompreno. Okazis, ke, kiam li foriris el la tetrinkejo, li erare surmetis alian robon de Fengyi. Ambaŭ roboj apartenis al Fengyi, faritaj el la samaj koloro kaj materialo. Nun kiam la afero statis tiel, li nur kuraĝigis sin laŭvole komenci la prelegon sen hontemo .
La aplaŭdado ĉesiĝis. Fang Hongjian trudis rideton kaj ekis: “Lernejestro Lju, gesinjoroj kaj gelernantoj, kvankam via aplaŭdado venas el via bonintenco, tamen fakte ĝi ne estas racia. La aplaŭdo signifas, ke vi kontentas pri la prelego. Tamen mi ankoraŭ ne komencas mian prelegon nun, kaj vi jam aplaŭdis kun kontenteco. Ĉu necesas por mi fari la prelegon? Vi devas aŭskulti mian prelegon unue, kaj post tio frapos viajn manojn kelkfoje, tiel ke mi ekhavos honoron malsupreniri la podion. Nun vi aplaŭdas unue, sed mia prelego ne indas je tiel entuziasma aplaŭdo. Male mi eksentas timon, ke mi jam ricevas vian pagon, sed mi ne povas liveri al vi la varojn.” La aŭskultantoj eksplodis per ridego, kaj la knabino, kiu servis kiel skribisto, ridete movis la plumon rapide. Fang ekhezitis. Kion alian mi devas daŭre paroli? Li ankoraŭ memoris iom da komentarioj kaj faktoj en tiuj fadenbinditaj libroj, sed en la memoro restis nenio el la historiaj lernolibroj, kiujn li foliumis post hieraŭa vespermanĝo. Damnindaj lernolibroj! Feliĉe, kiam mi lernis en lernejo, mi jam parkere batis en la kapon ĉion, kion postulis la ekzamenoj. Jes, mi havas! Io estas pli bona ol nenio. “Pri la influo de okcidenta kulturo sur la ĉina historio vi ĉiuj povas trovi la faktojn en lernolibroj. Tion mi ne ripetu. “Kiel sciate, la tempo, kiam la okcidenta penso oficiale kontaktiĝis kun Ĉinio, estis la meza periodo de Ming-dinastio (1368-1644). Pro tio kristanoj ofte asertas, ke tiu tempo estis la periodo de la ĉina Renesanco. Tamen la scienco alportita de kristanistaj ekleziuloj de Ming-dinastio jam eksmodiĝis kaj la religio, kiun ili enkondukis, neniam konvenas al la tempo. Dum lastaj centoj da jaroj ekde transmara kmunikado nur du aĵoj de Okcidento restadas sen pereo en Ĉinio. Unu estas opio kaj la alia sifiliso, kiujn Ming-dinastio ensorbis el la okcidenta civilizacio.” Plejparto de la aŭskultantoj ridis kaj nalgranda parto panikiĝis kun malfermita buŝo; kelkaj instruistoj kuntiris brovojn; la lernantino, kiu faris notojn pri la prelego, ĉesis skribi kun ruĝiĝinta vizaĝo, kvazaŭ, je lia lasta frazo, ŝiaj virginaj oreloj jam perdus ĉastecon antaŭ la publiko; la lernejestro averte tusis malantaŭ lia dorso. Tiumomente Fang Hongjian ŝajnis la homo, kiu ellitiĝis en mateno de rigore frosta vintro post malfacila penado elsalti el la lito kaj spite al malvarmego surmetis vestaĵojn kun volo neniel reiri al la varma lito. “Opio origine nomiĝis ‘fremdlanda tabako’...” Vidante, ke maljuna instruisto de la ĉina lingvo inter la instruistoj svingadis ventumilon, skuadante sian kapon, li tuj aldonis: “La vorto ‘fremlanda’, kompreneble, aludas al la ‘okcidenta oceano’ de ‘la Vojaĝo de Zheng He al Okcidenta Oceano’, ĉar laŭ ‘Ĝenerala Kodo de Granda Ming-dinastio’, opio estis la tributo de Siamo kaj Javo. Sed en la plej frua literatura verko ‘Odiseado’de Homero” — tiuj fremdaj vortoj minace haltigis la skuadon de la kalva kapo de la maljuna instruisto — “troviĝas tiaĵo laŭdire. Kaj sifiliso” — la lernejestro eligis serion da tusoj — “eĉ pli sendube estis importita varo el fremda lando. Schopenhauer jam frue diris, ke sifiliso estas la plej distinga karakterizaĵo de la moderna okcidenta civilizacio. Se vi ne havas ŝancon legi la originalan verkon de fremda lando pri tio, vi povas facile legi la ĉinan tradukon de franca romano ‘Candide’ (sincera) far Xu Zhimo kaj sciiĝi pri la origino de sifiliso. La malsano estis alportita de fremdlandanoj depost Zhengde-periodo de Ming-dinastio. Tiuj ĉi du umoj kompreneble havas senliman venenecon, sed oni ne povas sendistinge ilin forĵeti. Opio inspiras multajn literaturajn verkojn. Antikvaj poetoj de Ĉinio serĉis inspiron depende de alkoholaĵo, dum la poetoj de modernaj Eŭropo kaj Ameriko akiris inspiron el opifumado. Sifiliso heredigas idiotecon, frenezecon kaj kriplecon, sed laŭdire ĝi povas stimuli geniulon. Ekzemple...” Tiam la lernejestro senĉese tusadis ĝis lia gorĝo raŭkiĝis. Kiam Fang finis sian prelegon, la aŭskultantaro manklakadis iom vigle, sed la lernejestro seriozmiene kaj raŭkvoĉe adresis sian dankon, ekparolante: “Hodiaŭ ni havis honoron aŭskulti al doktoro Fang pri multaj originalaj ideoj, kaj ni ekhavis grandan intereson. Dokotoro Fang estas filo de mia malnova amiko. Mi rigardis lin plenkreski kaj mi scias, ke li emas fari ŝercojn. Estas tre varmege, kaj pro tio li intence faris humurajn rimarkojn. Mi esperas, ke ni havos ŝancon aŭskulti lian seriozan kaj imponan paroladon en estonteco. Tamen mi volas diri al doktoro Fang, ke la biblioteko de nia lernejo plenas de la spirito de la nova vivo kaj absolute malhavas francajn romanojn...” Dirante, li svingis sian brakon en aero. Hongjian, pro hontemo, ne kuraĝis ekrigardi la aŭskultantaron sube de la podio.
Antaŭ la sekvanta tago multaj eksciis, ke la filo de familio Fang, kiu revenis post studado en fremda lando, publike rekomendas opifumadon kaj prostituadon. Kiam la famon atingis la orelojn de maljuna sinjoro Fang, li ne konsciis, ke la rezulto kaŭziĝis pro tio, ke li admonis al sia filo konsulti la fadenbinditajn klasikajn librojn. Li tute ne kontentis pri tio, kion lia filo diris, sed li ne montris koleron kontraŭ li. Tuj baldaŭ okazis la batalo ĉe Wusong de Ŝanĝajo la dektrian de aŭgusto, 1937, kaj neniu menciis plu la ridindaĵon de Fang Hongjian. Tamen tiuj gepatroj, kiuj volus edzinigi sian filinon al li, ne forgesis lian prelegon, kaj ili divenis, ke li vivis diboĉan vivon en fremda lando. Se por la edzinigo de sia filino, ili iris tiri lotojn en la Templo de Svatanta Maljunulo ĉe la Okcidenta Lago, ili certe akiris la kvaran sortodivenan bambuslipon, kiu legiĝis: “Tiu ĉi homo havas tiun ĉi malsanon.” Tia junulo ne decis kiel bofilo. Pretekstante, ke la situacio ne estis stabila, tiuj gepatroj prokrastis diskuton pri geedziĝo kaj reprenis de la familio Fang la fotojn kaj horoskopan karton de sia filino. Kun granda ĉagreno maljuna sinjorino Fang ne povis deŝiri sian penson de la dua filino de la familio Xu, sed Hongjian tute ne ĝenis sin pri tio. Pro tio, ke la milito jam okazis, kiel loka granda eminentulo, maljuna sinjoro Fang okupiĝis pri lokaj sekurecaj aferoj. La loĝantoj de la gubernio ankoraŭ memoris, ke la malamikaj aeroplanoj ne bombardis ilian lokon dum la incidento de 28-a de Januaro, kaj ili same opiniis, ke ĉifoje nenio okazos, sekve ili ne dronis en granda paniko.
Loĝante en la hejmon unu semajnon, Fang Hongjian sentis, ke dum lia kvar-jara restado en fremda lando lia impreso pri la hejmloko restigis nenian spuron kiel akvo elverŝiĝis sur la lotusan folion. Post reveno al la hejmloko, li renkontis la samajn homojn, kiujn li renkontis antaŭ kvar jaroj, tiuj homoj faris la samajn aferojn, kiujn ili faris antaŭ kvar jaroj, kaj ripetis la samajn vortojn, kiujn ili diris antaŭ kvar jaroj. Eĉ mortis neniu el tiuj, kiujn li konis. Nur lia mamnutristino, kiu ofte diris, ke ŝi atendas ĝis li edziĝos, kaj venos vidi kaj brakumi lian infanon, nun alnajliĝis al la lito pro malsano. Dum ĉi tiuj kvar jaroj li ne ekpensis pri sia hejmloko, kiu ne akiris eĉ larmeron nek suspiron de li reveninta el fremda lando. La sesan tagon post eksplodo de la milito japanaj aviadiloj unuafoje alflugis por ĵeti bombojn kaj detruis la stacidomon. Sekve de tio oni konsciis, ke la milito vere okazas tuj ĉe la pordo, kaj ili komencis rifuĝi al la kamparo kun siaj familianoj. Poste aviadiloj foje-refoje alflugis por bombadi, kvazaŭ en la maniero de la nekomparebla belulino, kiu “konkeris la urbon per unua ekrigardo kaj konkeris la landon per la dua ekrigardo”. Direktoro Zhou sendis telegramon por urĝi, ke Hongjian rapide iru al Ŝanhajo, alie li nur povos kateni sin en la hejmo pro interrompo de trafiko. Konsiderante, ke en tia situacio la filo devas eliri serĉi la ŝancon, maljuna sinjoro Fang lasis lin foriri.
La afero en la sekvantaj kvar monatoj, de retreto el Ŝanhajo ĝis la falo de Nankino, devis esti enskribita en la historion, kiel Fridrich von Logau diris, per plumo el akrigita bajoneto saturita je la inko de sango sur la papero el la malamika haŭto. Despondiĝinte, Fang Hongjian legis dekkelkajn ĵurnalojn kaj dekkelkafoje aŭskultis al radiaj elsendoj ĉiutage por peni, kiel kribrante sablojn por oreroj, trovi fendon inter diversaj novaĵoj, en kiu li povis konsoli sin kviete. Li kaj Pengtu divenis, ke la hejmo jam estis ruinigita, kaj ili ne sciis, kie iliaj familianoj troviĝas. Ĉe la fino de la luna jaro ili informiĝis pri la spuroj de siaj familianoj. La amikoj kaj parencoj de maljuna sinjoro Fang en Ŝanhajo penis, je sia elspezo, preni ilin el la hejmloko kaj luis domon por ili en koncesiita kvartalo de fremda lando. Kiam la tuta familio rekuniĝis, ĉiuj plorsingultis vizaĝe al vizaĝo. Maljuna sinjoro Fang kaj Fengyi brue postulis aĉeti ŝuojn kaj ŝtrumpojn. Dum ili veturis per boato, ili renkontis du dizertintajn soldatojn, kiuj rabis la monujon de maljuna sinjoro Fang kaj devigis la maljunulon kaj lian filon demti lanajn ŝtrumpojn kaj vatitajn ŝuojn por interŝanĝi siajn stinkajn tolŝtrumpojn kaj eluzitajn kanvas-ŝuojn. Ĉiuj anoj de la familio Fang elturniĝis kun malplenaj manoj, escepte de maljuna sinjorino Fang kun bankbiletoj de du aŭ tri mil juanoj enkudritaj en sia vatita vesto, kiujn la du soldatoj ne trovis per palpado. La komercistoj loĝantaj en Ŝanhajo, kiuj venis de la sama hejmloko de maljuna sinjoro Fang, konstante respektis lian reputacion. Multaj el ili donacis monon al li, tiel ke li povis vivteni la tutan familion. Vidante, ke ili kunpuŝiĝe loĝas en malgranda domo, Fang Hongjian ankoraŭ restadis en la hejmo de direktoro Zhou kaj nur iris diri saluton al siaj gepatroj post ĉiu dua aŭ tria tago. Ĉiufoje kiam li iris tien, li ĉiam aŭdis ilin babili pri la timindaj kaj ridindaj travivaĵoj dum rifuĝado. Iliaj rakontado kaj priskribado pliboniĝis fojon post fojo, dum liaj atentemo kaj simpatio malpliiĝis laŭgrage. Pro tio, ke maljuna sinjoro Fang rifuzis la proponojn de la japanaj kunlaborantoj de sia gubernio, li ne povis reiri al sia hejmo, kaj cetere la registaro ne donis al li pravigeblan titolon, tiel ke li sentis, ke li amas la patrujon, sed la patrujo ne lin, kaj ke li ekhavis la saman rankoron kiel juna vidvino, kiu tenis sian ĉastecon por la monrtinta edzo, sed perdis la favoron de siaj bogepatroj. Hongjian sentis grandan enuon en la Banko de Ortuŝado, kaj pensante, ke ne estas multaj ŝancoj en Ŝanhajo, li naskis la ideon iri al la neokupita landinterno.
Alvenis novjaro de la luna jaro. La rifuĝintaj riĉuloj restantaj en Ŝanhajo, kiuj jam sufiĉe suferegis pro timo kaj teruro por sia lando. Nun ilia lando ankoraŭ ne pereiĝis nek ili necesis ludi la rolon de ĝisvivantoj, do ili denove levis ĝojigajn aktivecojn de la novjaro.
Unu tagon, sinjorino Zhou diris al Hongjian, ke iu por li svatas la filinon de sinjoro Zhang, kun kiu Hongjian kaj direktoro Zhou sidis ĉe la sama tablo en societema renkontiĝo. Laŭ sinjorino Zhou la familio Zhang sendis por preni la horoskopon de Fang kaj petis al sortodivenisto kompari ĝin kun tiu de fraŭlino Zhang. La prognozo konkludis, ke lia edziĝo al ŝi estas “kuniĝo kreita de la ĉielo kaj plena je fortuno kaj prospero”. Kun rideto Hongjian demandis: “Ĉu oni ankaŭ petas sortodiveniston decidi geedziĝon en tia civilizita metropolo kia Ŝanhajo?” sinjorino Zhou respondis: “Oni ne povas ne kredi la sorton. Sinjoro Zhang invitas vin al vespermanĝo. Ne malutilas konatiĝi kun tiu fraŭlino.” Fang Hongjian, kiel tipo de antaŭmilita klerulo, ekmemoris, ke tiu sinjoro Zhang servas kiel kompradoro en la usona kompanio, kaj ne volis rilatiĝi kun tia banalulo. Tamen li iris al la alia penso, ĉu li mem ne elspezas la monon de tia filistro ekde lia studado en fremdlando ĝis nun. Kaj ĉiuokaze fari unu viziton ne gravas. Edziĝi aŭ ne dependas de tio, ĉu li ŝatas la fraŭlinon, kaj aliaj ne povas lin devigi. Kaj li konsentis iri al la vespermanĝo. Tiu sinjoro Zhang naskiĝis en apudmara regiono en Zhejiang-provinco, kaj lia persona nomo estis Jimin, sed li ŝatis, ke oni nomu lin Jimmy. Li laboradis pli ol dudek jarojn en la usona kompanio “Steloj kaj Strioj”, promociita de skribisto al kompradoro, kaj li vere posedis grandan kvanton da mono. Li generis nuran filinon kaj kultivis ŝin je ajna kosto. Ŝi ellernis ĉiujn kapablojn kaj rimedojn, kiuj la preĝejaj lernejoj instruis aŭ inokulis, kaj ĉiujn hararanĝojn kaj ŝminkadojn, kiuj belegejo kaj frizejoj povis krei. Ŝi ĵus atingis la aĝon de dek ok jaroj kaj ankoraŭ ne finis la studon de mezlernejo, sed gesinjoroj Zhang, kiuj sin tenis je la tradiciaj ideoj, opiniis, ke la knabino jam estis maljuna je la aĝo de dudek jaroj, kaj se ŝi ankoraŭ ne edziniĝis je tiu aĝo, ŝi nur povis esti eksponata en la muzeo de antikvaĵoj por spektado de vizitantoj.