Qian Zhongshu Kun amara rideto Fang nur diris: “Trankviliĝu. Mi absolute ne faros tion.” Interne li diris al la ombro de fraŭlino Su: “Aŭskultu! Ĉu vi volus preni ĉi tiun damon kiel vian adoptan patrinon? Feliĉe mi ne intencis vin edzinigi.” Lia bofrato diris, kvazaŭ daŭrigante lian enkoran monologon: “Frato Hongjian, estas studentino nomata Su, kiu revenis el eksterlando. Ĉu vi konas ŝin?” Ĉe tio Fang tiel panikiĝis, ke li lasis la bovlon fali el la mano sur la teron. Li pensis, ke la usonaj kondut-psikologistoj nur pruvis “penso estas senvoĉa lingvo”. Kian akrajn orelojn la bofrato havas! Li eĉ povas aŭskulti miajn senvoĉajn kaj sekretajn vortojn en mia koro! Antaŭ ol Fang respondis, lia bopatro diris: “Ho, jes. Mi forgesis. Xiaochen, alportu al mi tiun ĵurnalon. Kiam mi ricevis vian foton, mi petis, ke direktoro Wang de sekretariejo skribu ion kiel kontribuon por la ĵurnalo. Mi scias, ke vi ne estas elmontriĝema, sed tio helpas al vi reliefigi vian profilon. Ne necesas kaŝi ĝin de la publiko.” Li aldonis tiujn lastajn vortojn, vidinte, ke Fang paliĝis.
La bopatrino eĥis: “Prave. Ĉar ni jam elspezis tiom da mono, kial ne elmontri vin unufoje?”
Fang jam plene ruĝiĝis pro hontemo. Kiam la bofrato pasigis al li la ĵurnalon kaj li ĵetis rigardon al ĝi, ruĝiĝo riveliĝis malantaŭ liaj oreloj kaj kuris de lia nuko, tra la spino kaj rekte ĝis la kalkanoj. Ĝi estis Ŝanhaja ĵurnalo eldonita ĉe komenco de julio, kun du malgrandaj fotoj en la rubriko de edukaj novaĵoj. La presa plato donis malklaran vidaĵon kvazaŭ fantomecan figuron fotitan ĉe sortodivena altaro. La teskto de la novaĵo sub la antaŭa foto legiĝis “la filino Su Wenwan de sinjoro Du Hongye, konsilanto de konsilio, revenis kun doktoreco de Liona Universitato”, dum tiu sub la posta foto estis duoble longa, kiu diris: “Fang Hongjian, la bofilo de sinjoro Zhou, la famulo en komerca rondo kaj ĝenerala direktoro de Banko de Ortuŝado de tiu ĉi urbo, financata de sinjoro Zhou, lastatempe akiris doktorecon de Karleton-Universitato en Germanio, post kiam li esplore studis fakojn de politiko, ekonomio, historio kaj sociologio en diversaj universitatoj en Londono de Britujo, Parizo de Francio kaj Berlino de Germanio, kiu havis bonegajn notojn kaj viciĝis en la unua loko en la klaso. Li veturos al diversaj landoj por esploro kaj turismo antaŭ ol reveni al la lando en aŭtuno. Laŭdire multaj institutoj konkure dungas lin per bonaj postenoj.” Fang tre volus disŝiri la ĵurnalon en du pecojn, kaj kapti la gorĝon de direktoro Wang por elvringi ĉiujn liajn naŭzajn formulojn de resum-skribado. Ne mirinde, ke la frato de fraŭlino Su diris “mi jam delonge aŭdis pri vi” je la unuafoja renkontiĝo kun li. Ne mirinde, ke lia frato Tupeng apenaŭ aŭdis lin diri, ke ŝia familia nomo estas Su, li sciis, ke ŝi havas doktorecon de fremda lando. Tiam li mokis ŝin pri ŝia vulgareco! La novaĵo pri li mem estas ekstreme vulgara, eligante fetoron, ke la legantoj ŝtopis sian nazon. Kaj plue fraŭlino Su estas la vera doktoro, sed kio li estas finfine? Sur la ŝipo li neniam konversaciis kun Su pri sia studado. Kiam ŝi legos ĉi tiun novaĵon, ŝi certe asertos, ke li fanfaronas. Ĉu vere ekzistass Karleton-Universitato en Germanio? En la letero al lia bopatro li malklare diris, ke li akiris doktorecon en fremda lando. Vidinte, ke la letero estis elsendita de Germanio, la bopatro arbitre konkludis, ke li studis en germana universitato. Se tiuj, kiuj konas tiajn aferojn, ekscios pri tio, ĉu ili deformos sian buŝon pro mokrido? Kaj de nun li mem fariĝis trompisto kaj ne havas vizaĝon por vidi aliajn.
Vidinte, ke Fang ĉiam ŝirmas sian vizaĝon per la ĵurnalo, sinjorino Zhou ridete diris al sia edzo: “Jen vidu, kiel fiere Hongjian aspektas. Tiun novaĵon li jam legis kelkfoje, sed ne volas forlasi ĝin.”
Xiaocheng petole diris: “Frato Hongjian zorgeme pririgardas tiun Su Wenwan, kaj li volas edzinigi ŝin por anstataŭi mian fratinon.”
Fang ne retenis sian refuton: “Ne babilaĉu!” Malfacile li kvietigi sin, ne ĵetis la ĵurnalon sur la teron nek montris hontemon kaj koleron sur la vizaĝo, sed lia voĉo raŭkiĝis.
Vidante nenian rideton kaj paliĝon sur lia vizaĝo, gesinjoroj Zhou trovis tion iom stranga. Ili tuj okulumis unu al la alia, kvazaŭ ili subkomprenus lian menson, kaj unuvoĉe skoldis Xiaocheng: “Vi meritas vipadon, vi infaneto! Kial vi intermetis, kiam plenkreskuloj interparolas? Via frato Jianhong revenis hodiaŭ. Ekpensante pri via fratino, li kompreneble sentas malĝojon en la koro. Via ŝerco iras ekster dececo. Poste ne malfermu vian buŝon... Hongjian, ni scias, ke vi estas bonkora kaj honesta denaske. Ne donu atenton al la babilaĉo de la infano.” Denove ruĝo revenis al la vizaĝo de Fang Hongjian. Paŭtante, Xiaocheng plendis en si: “Ne afektu! Ne edzinigu virinon dum la tuta vivo, se vi kapablus. Mi ne ŝatas vian fontoplumon. Prenu ĝin de mi!”
  Kiam Fang iris dormi en la ĉambro, li trovis la foton de Shuying ne resti sur la tablo. Li pensis, ke lia bopatrino ĝin speciale forportis, por ke li ne maldormu pro malĝojo kaj penso pri ŝi je ekvido de ŝia foto. Apenaŭ ses aŭ sep horoj pasis ekde elŝipiĝo, sed ĉio okazinta sur la ŝipo jam prezentiĝis en alia mondo. La ekscitiĝo je surteriĝo jam forvaporiĝis. Li sentis sin tiel malforta kaj tiel malgranda, pro tio, ke li malfacile akiris laboron kaj malfacile venis al enamiĝo. Kiel li imagis, reveno al la lando post studado en eksterlando ŝajnis surtera akvo, kiu fariĝinte vaporo leviĝis al la ĉielo kaj denove fariĝinte pluvo falis sur la teron, dum la tuta mondo rigardis al kaj babilis pri tio. Nun trans dek mil lioj, li revenis al sia hejmlando, kio eĉ ne levis ŝaŭmeron el la homa maro... Ne, pro la distrumpetado pri li far direktoro Wang, li mem fariĝis granda sapa veziko, brilkolora nerompiĝinta, sed ĝi senspure malaperos je ekpiko. Apogante sin al la fenestro kun gaza ekrano, li rigardis eksteren. La steloj estis dissemitaj plene sur la ĉielo, okupitaj kaj senvoĉaj. En liaj okuloj tio estis nur la ĉiela spektaklo. La Lunarko similis al knabino ankoraŭ ne plenkreskinta, sed jam ne tro hontema por vidi la mondon. Ĝiaj Lumo kaj konturo klare riveliĝis, iom post iom elstarante kontraŭ la nokta pejzaĝo. En la ĝardeno malgrandaj insektoj zumis en nokta konversacio. Ranoj oni-ne-sciis-de-kie seke kvakadis ĥore, kvazaŭ la voĉa ondo bolus sur fajro. Sporadaj lampiroj libere ŝvebis tien kaj reen, ne kvazaŭ flugante, sed drivante en densa aero. En la mallumo neLumigita de la Luno abrupte ekbrilis Lumeto de lampiro, kvazaŭ helverda okuleto en somera nokto. Tian noktan pejzaĝon Fang jam kutimiĝis vidi antaŭ sia irado al fremda lando, tamen nun kiam li vidis ĝin, li subite sentis doloran korpremon kaj emon larmi pro acideco en okuloj. Tiam li ekperceptis belon kaj bonon de la vivo, la ĝojon de reveno al hejmlando, dum la novaĵo en la ĵurnalo de Ŝanhajo kaj moskitaj zumoj ekster la fenestra gaz-ekrano eskapis el liaj zorgoj. Li eligis komfortan suspiron kaj larĝe oscedis.
Kiam Fang elvagoniĝis ĉe la stacidomo de sia hejmloko, lia patro, lia tria plijuna frato Fengyi, liaj sep aŭ ok kuzoj kaj amikoj de lia patro staris sur la kajo por renkonti lin. Kun bedaŭra sento li aliris saluti unu post la alia, dirante: “En tiel varmega vetero mi sentas bedaŭron por vi kaj ne vere sufiĉe dankas vin.” Vidinte la barbo de sia patro pli multe griziĝinta ol antaŭe, li diris: “Vi ne necesas veni, paĉjo!”
Fang Tunweng, lia patro, enmanigis faldeblan ventumilon al li, dirante: “Viaj amikoj en okcidentstila vesto ne uzas ĉi tiun antikvaĵon, sed ĝi efikis pli bone ol ke vi ventumas vin per pajla ĉapelo.” Vidinte, ke lia filo descendis el la duaklasa vagono, li prilaŭdis: “Li estas bona filo! Kiam li revenis, li ŝipe veturis per la duaklasa kajuto. Mi opiniis, ke li certe trajne veturis per la unuaklasa vagono, sed per la duaklasa. Li montras nek fierecon nek arogantecon, kaj tenas sian veran naturon. Li jam konas, kiel dece konduti en la mondo.” Ĉiuj ĉeestantoj eĥis lin per laŭdoj. Ĉirkaŭante lin antaŭe kaj malantaŭe, ili eliris la biletkontrolan elirejon.
Subite homo okcidentstile vestita kun bLukoloraj okulvitroj kaptis Fang: “Bonvole ne moviĝu! Ni vin fotu.” Sentante tion stranga, Fang volis demandi al li kial, kiam aŭdiĝis klakado de fotilo. La homo kun bLukoloraj okulvitroj malstreĉis sian kaptadon kaj vidiĝis homo, kiu tenis fotilon celantan Fang. Elpoŝigante vizitkarton, la okulvitrulo demandis: “Ĉu vi revenis hejmenlanden hieraŭ, doktoro Fang?” La homo, kiu tenis fotilon, aliris kaj ankaŭ elpoŝigis vizitkarton. Fang ekrigardis la vizitkartojn kaj eksciis, ke ili estas reporteroj de du lokaj tagĵurnaloj. Tiuj ambaŭ diris: “Hodiaŭ vi estas laca de veturado, doktoro Fang. Morgaŭ matene ni iros al via loĝejo kaj petos de vi pli da informoj.” Post tio, sin turninte al maljuna sinjoro Fang, ili esprimis komplimentojn kaj akompanis ilin el la stacidomo.
Kun rideto Fengyi diris al Hongjian: “Granda frato, vi jam fariĝis famulo en nia gubernio.” Kvankam Fang Hongjian malŝatis, ke la du reporteroj titolis lin per orelpika “doktoro Fang” de tempo al tempo, tamen konsiderante, ke ili solene respektas lin kiel gravulon, li sentis, ke liaj koro kaj korpo ŝveliĝas kaj lia personeco pli grandiĝas. Pro tio li ekkomprenis la avantaĝon loĝi en urbeto. Li pentis, ke li ne surportas pli novan okcidenstilan veston kaj tenas promenbastonon hodiaŭ, ĉar nun li, kun ŝvito sur la tuta vizaĝo, svingis grandan faldeblan ventumilon en la mano, kio malebligis bonan fotadon.
Kiam li atingis sian hejmon, li iris vidi siajn patrinon kaj du bofratinojn kaj disdonis al ili la donacojn, kiujn li kunportis.
Kun rideto, la patrino diris: “Studado en fremda lando lernigis al vi konsideremon, kaj vi eĉ povas aĉeti aĵojn por virinoj.”
La patro demandis: “Hieraŭ Pengtu telefone parolis pri iu fraŭlino Su. Kio pri ŝi?”
Kun kolero Fang Hongjian diris: “Ni nur veturis per la sama ŝipo. Tio estas nenio. Pengtu ĉiam... babilemas.” Li volus riproĉi, ke Pengtu ŝatas dissemi famojn, sed li ne eldiris tion antaŭ la vizaĝo de lia edzino.
La patro diris: “Ni devas okupiĝi pri la afero de via edziĝo. Viaj du fratoj edziĝis jam delonge kaj nun havas infanojn. Jam estas pluraj svatadoj al vi, sed vi ne volas, ke ni enuigaj maLunuloj faras decidon anstataŭ vi. Koncerne sinjoron Su Hongye, li ĝuas iom da prestiĝo kaj ankaŭ servis en kelkaj postenoj de la registaro antaŭe...” Hongjian pensis en si: kial aminda fraŭlino havas sian patron? Ŝi sola povas kaŝi sin en ies sinon por varmiĝi, sed kiam ŝi trenas post si patron, onklojn, fratojn kaj similaj, ŝi ĉesas esti tiom plaĉa kaj senĝena, tiel ke oni ne facile kaŝas ŝin en la sinon, ĉar ŝia amindeco estas miksita per feĉoj. Multaj parolas pri geedzeco, kvazaŭ kun la tono de samseksuloj. La junulinon ili fakte ne ŝatas, sed envias ŝiajn patron aŭ pliaĝan fraton.
La patrino diris: “Mi ne aprobas! Estas nebone edzinigi la filinon de oficialulo. Ŝi volas, ke vi prizorgas ŝin anstataŭ ke ŝi prizorgas vin. Plibone oni edzinigas samlokaninon. La junulino de alia regiono ne konvenas al vi en temperaturo. Vi ne estos feliĉa kun ŝi. Tiu fraŭlino Su estas studentino lerninta fremdlande kaj ŝi ne estas tiom juna, mi timas.” Ŝiaj du bofilinoj, kiuj, kiel lokaninoj, ne sukcesis fini la studon de mezlernejo, montris aproban mienon.
La patro kontraŭdiris: “Ŝi ne nur studis fremdlande, sed ankaŭ akiris doktorecon. Mi timas, ke Hongjian ne povus regi ŝin.” Ŝajnis, kvazaŭ fraŭlino Su estus malmolaĵo kiel briko aŭ ŝtono, digestebla nur por la stomako de struto aŭ meleagro.
La patrino protestis: “Nia Hongjian ankaŭ estas doktoro, neniel malsupera al ŝi. Kial li ne povas fariĝi ŝia edzo?”
Pinĉante barbon, la patro ridete klarigis: “Hongjian, via patrinon ne komprenas la kialon: la ino kun kelka klereco estas plej malfacile regebla. Viro devas havi pli altan nivelon de klereco ol ŝi, sed ne egale kiel ŝi. Tio estas, kial diplomiĝinto de universitato edzinigas abiturientinon, studento returninta el framda lando edzinigas diplomiĝintinon de universitato. La inon, kiu studis fremdlande kaj akiris doktorecon, nur fremdlandano kuraĝas edzinigi, alie la viro, kiu volas ŝin edzinigi, almenaŭ havas du doktorecojn. Hongjian, mi ne diris malprave, ĉu? Tio samas kiel la ppopoldiro “Edzinigi filinon al la familio pli bona ol la mia, kaj preni bofilinon de la familio malpli bona ol la mia.”
 “En tiuj kelkaj svatadoj la dua filino de la familio Xu estas la plej bona. Mi montros al vi ŝian foton iom poste,” diris la patrino.
Fang Hongjian pensis, ke la afero estas tre malfavora al li. Dum la tuta vivo li plej malŝatas modernajn junulinojn de urbetoj, kiuj prezentas postiĝintan modon kaj ruran urbanigon, kvazaŭ la unua kompleto de okcidentstilaj vestoj imite fabrikita de ĉina tajloro, kiu kopias ĉion laŭ la modelo de malnova okcidentstila vesto, inkluzive de du kvadrataj flikaĵoj sur manikoj kaj pantalontuboj. Ne necesas protesti nun, li pensis, kaj post kelkaj tagoj li fuĝos al Ŝanhajo. La maljuna sinjoro Fang ankaŭ diris al li, ke estas multaj festenoj okazigotaj honore por li kaj li ne estu avide manĝema en tiel varmega vetero, ke li devas fari vizitojn al ĉiuj maljunaj parencoj de la familio per lia rikiŝo, kaj ke, kiam estos iom malvarmete, li persone kunportis lin fari oferaĵojn antaŭ la tombo de la avo. La maljuna sinjorino Fang diris, ke ŝi morgaŭ venigos tajloron fari por li silkan robon kun subvesto kaj pantalono, kaj antaŭ tio li povos portempe surporti unu el la du roboj de Fengyi dum sia vizitado al parencoj. Ĉe vespermanĝo maljuna sinjorino Fang propramane preparis lokajn palatplaĉajn pladojn, kiaj frititaj dispecigitaj angiloj, saŭcitaj kokaj flugiloj, stufita kokaĵo kun tranĉaĵoj de akvomelono, kaj salikokoj stufitaj en vino, kiujn lia plejaĝa filo tre ŝatis. Ŝi elektis la plej bonajn pecojn el la pladoj kaj metis ilin en lian bovlon, dirante: “Mi pensas, ke vi suferis dum la kvar jaroj en fremda lando kaj havis nenion bonan por manĝi.” Ĉe tio ĉiuj ridis pri tiuj ŝiaj gurditaj vortoj. Se oni ne manĝus en fremda lando, ĉu ili mortus de malsato? Ŝi diris: “Mi tute ne komprenas, kiel tiuj fremdlandanoj vivas! Tiajn aĵojn, kiaj pano kaj butero, mi ne manĝus, eĉ se ili donus al mi senpage.” Fang Hongjian subite ekhavis la senton, ke en tia atmosfero de la familio la milito estas io nekredebla, ĝuste kiel neniu ekpensas pri fantomoj en taglumo. La plano kaj espero de la gepatroj permesas nenian lokon al eksteratendaj okazontaĵoj. Vidante, ke ili tiel firme regas la estontecon, li mem ekhavis sufiĉan kuraĝon, pensante, ke la situacio de Ŝanhajo eble mildiĝos kaj milito ne okazos kaj ke eĉ se milito okazos, li donos nenian atenton al ĝi.
  La sekvantan tagon, kiam Fang Hongjian ellitiĝis, la du reporteroj jam alvenis. Fang legis en la ĵurnalo, kiun ili alportis, la novaĵon pri hejmenreveno de doktoro Fang kun tutfigura foto fotita la antaŭan tagon, la foto, kiun li mem sentis malinda je publikigo. La mano de la reportero kun blukoloraj okulvitroj kaptanta lian dekstran brakon ankaŭ klare riveliĝis en la foto kaj lia surprizita mieno donis la impreson, kvazaŭ ŝtelisto estis kaptita. La reportero kun blukoloraj okulvitroj estis vere erudicia kaj li eĉ diris, ke li jam sciis delonge, ke Karleton-Universitato estas la plej fama lernejo en la mondo, kiel Qinghua-Universitato en Ĉinio. La reportero kun fotilo demandis al Fang, kion tiu opinias pri la ĝenerala situacio de la mondo, kaj ĉu eksplodos la milito inter Ĉinio kaj Japanio. Tre nefacile li irigis ilin, post kiam li faris surskribon “Buŝo por la popolo” dediĉitan al la ĵurnalo de la reportero kun blukoloraj okulvitroj kaj surskribon “Spegulo de la vereco” dediĉitan al tiu de la reportero kun fotilo.