Ĉapitro 2
Oni diras, ke “koramikino” estas la formala nomo de “amatino”, por diri solene, kiel rozo botanike nomiĝas “arbeto kun kunmetitaj folioj el rozaco” aŭ leĝa termino de eksedzinigo estas “divorco per interkonsento”. Post kiam Fang Hongjian akompanis fraŭlinon Su rondiri en Hongkongo du tagojn, li ekkomprenis, ke “koramikino” kaj “amatino” fakte estas antipode malsamaj. Fraŭlino Su estis la plej ideala koramikino, kiu havis cerbon kaj statuson, kaj ŝiaj konduto kaj ekstera aspekto montris sian altan devenon. Iri al restoracio aŭ teatro kun ŝi tute ne perdis la vizaĝon por li. Kvankam ili sin tenis tre intimaj, li estis memfida, ke lia amikeco al ŝi ne kreskos plu. Tio ŝajnis, kvazaŭ du paralelaj linioj neniam kuniĝus, kiel ajn proksime ili distancas aŭ kiel longe ili etendiĝas. Nur en la momento antaŭ surbordiĝo ĉe Kaŭluno ŝia hontema ruĝiĝo igis, ke lia koro subite tro malfortiĝis por batadi, kaj poste li ne plu ekhavis tian senton. Li trovis, ke fraŭlino Su plejofte kondutas infanece: petolado kaj stulta naiv-afektigo. Tion li neniam imagis. Tamen li senmotive sentis, ke tia infaneca konduto ne tre akomodiĝas al ŝi. Tio ne koncernis ŝian aĝon, kaj fakte ŝi ne aĝis multe pli ol fraŭlino Bao. Antaŭ la vizaĝo de sia amata viro, ĉiu virino havas magian povon de plijuniĝo. Oni devas diri, ke tio ne rilatas al ies karaktero. Ekzemple ni trovas tion amuza, kiam kato ronde ĉasas sian voston, dum malpliiĝas la amuzeco, kiam hundo turnadas sin konfuzite, sekvante sian mallongan vostostumpon. Tiuj kelkaj studentoj sur la ŝipo, kiuj vidis, ke juna Fang apenaŭ diris adiaŭ al fraŭlino Bao, li substituis fraŭlinon Su al ŝi, senĉese faris ŝercojn pri li.
Fraŭlino Su montris sian grandanimecon. En kvin aŭ ses tagoj antaŭ ol la ŝipo atingis Ŝanhajon, ŝi ne menciis eĉ unu vorton pri fraŭlino Bao. Ŝia konduto ankaŭ fariĝis multe pli afabla ol antaŭe. Fang Hongjian ne intime rilatis kun ŝi. Escepte de tio, ke ŝi enŝipiĝis kaj elŝipiĝis sur la saltotabulo kaj li helpis ŝin per la mano, li neniam prenis ŝian manon. Tamen ŝiaj okazaj gestoj donis la impreson, ke ilia rilato havas pli profundan signifon ol svatiĝo, gefianĉiĝo kaj nova geedziĝo. Ŝia kvieteco ankoraŭ pli perplekigis lin kaj sentigis lin, ke tio estas stabileco de arda amo, kvazaŭ posturagana mara kalmo, sub kiu kaŝiĝas turbulantaj fortoj. Kiam la ŝipo ekveturis de Hongkongo, li kaj fraŭlino Su manĝis sur la ferdeko la fruktojn, kiujn ili aĉetis en Hongkongo. Pacience senŝeligante sukplenan persikon, li diris: “Kial la persiko ne similas al la banano, kies ŝelo estas facile deŝirebla? Aŭ ĝi simple similas pomon, kiu povas esti manĝebla kune kun sia ŝelo nur post ekviŝo per poŝtuko.” Fraŭlino Su manĝis kelkajn senŝeligitajn freŝajn liĉiojn kaj ne plu tuŝis aliajn fruktojn. Ŝi volis senŝeligi persikon por li, sed li neniel konsentis. Post finmanĝado de persiko, fruktosuko algLuiĝis al liaj vangoj kaj manoj. Ŝi ridetis, rigardante lin. Timante, ke la suko malpure makulis sian pantalonon, li etendis sian malgrandan fingron en pantalonpoŝo por elhoki poŝtukon, kaj malfacile li eltiris ĝin kaj viŝis siajn manojn per ĝi. Aŭdiĝis ŝia voĉo kun surpriza kaj malŝata tono: “Ba! Kiel malpura via poŝtuko estas! Vi vere... he! Tiun umon ne uzu por viŝi vian buŝon. Prenu la mian, prenu ĝin. Ne rifuzu. Mi plej malŝatas esti rifuzita.”
Ruĝiĝinte ĝis la oreloj, Fang akceptis ŝian poŝtukon kaj dabinte sian buŝon per ĝi, diris: “Mi aĉetis dekduon da novaj poŝtukoj antaŭ mia enŝipiĝo, sed la lavistino de la ŝipo jam perdis duonon de ili. Pro tio, ke tiuj malgrandaĵoj facile perdiĝas kaj ŝi ofte prokrastas lavadon, vole nevole mi mem lavas ilin. Dum ĉi tiuj tagoj, ni distris nin sur la bordo kaj mi ne havis tempon por lavi ilin, tial ĉiuj miaj poŝtukoj fariĝis malpuraj, kaj baldaŭ mi lavos ilin. Ankaŭ vian ĉi tiun poŝtukon mi lavos antaŭ ol redoni ĝin al vi.”
Ŝi kontraŭdiris: “Kiu volas vin lavi? Vi ne kapablas lavi ĝin pura! Mi timas, ke vi tute ne pure lavis ilin. La olemakuloj sur ĝi eble estas memoraĵo restanta ekde kiam vi foriris de Marsejlo, mi timas. Mi vere ne scias, kiamaniere vi faris lavadon.” Ĉe tio ŝi klukridis.
Post momento ili ambaŭ malsupreniris. Preninte unu el ŝiaj propraj poŝtukoj kaj doninte ĝin al Fang, ŝi diris: “Uzu ĝin portempe. Donu al mi vian poŝtukon al mi por lavi.” Li haste rifuzis: “Vi ne povas vin pravigi por lavi mian poŝtukon!” Paŭtante, ŝi diris: “Vi vere estas skrupulema! Tio estas bagatelo, ĉu ne? Donu ilin al mi rapide.” Senrimede li reiris al la kajuto kaj revenis kun volvaĵo da ĉifitaj poŝtukoj. Li diris kvazaŭ petante indulgon: “Mi mem kapablas lavi! Vi malŝatus tiujn malpurajn poŝtukojn.” Su ekkaptis ilin kaj skuante la kapon, diris: “Vi estas tre malpurema. Vi eĉ viŝe purigas pomojn por manĝi per tiuj malpuraj poŝtukoj, ĉu ne?” Pro tio li maltrankviliĝis la tutan tagon kaj dankis ŝin foje-refoje, dum ŝi riproĉis lin “avineca babilemulo”. La sekvan tagon li alportis kuŝoseĝon el kanvaso al ŝi. Li iom streĉis sian forton kaj du butonoj de lia ĉemizo perdiĝis pro tio. Ŝi ridmokis lin per “dikuleto” kaj petis de li la ĉemizon, por ke ŝi alkudru butonojn por li. Li senutile protestis, ĉar ŝi faris kion ŝi volis, kaj li vole nevole obeis ŝian bonkoran diktatorecon.
La stato, en kiu li kaj ŝi troviĝis, tre panikis lin. Lavi poŝtukojn, fliki ŝtrumpojn kaj alkudri butonojn ĉiuj estas la devoj plenumitaj de edzino al edzo. Pro kio li povus ĝui tiujn privilegiojn? Se kiel ŝia edzo, li kompreneble devus ĝui tiujn previlegiojn, alie kial ŝi plenumis tiujn devojn al li? Ĉu liaj vortoj aŭ agoj miskomprenigas, ke li volas esti ŝia edzo? Pensante tion, Fang eksentis timtremon. Se la gefianĉiga fingroringo estas la simbolo de falado en la kaptilon, butono-alkudrado ankaŭ estas la antaŭsigno de detenadon al amligilo. Estu singardema! Feliĉe la ŝipo atingos Ŝanhajon morgaŭ, kaj poste prezentiĝos nenia ŝanco rilati unu al la alia kaj danĝero malpliiĝos. Sed dum ĉi tiuj unu aŭ du tagoj, kiam li estis kun fraŭlino Su, li maltranviliĝis, ĉu lia ŝtrumpo eluziĝos je truo aŭ butono defadeniĝos. Li sciis, ke li ne povas laŭvole meriti ŝia servon. Kiam ŝi alkudris butonon aŭ flikis truon, plia devo svatiĝi al li akumuliĝis sur lia konscienco.
La rilato inter Ĉinio kaj Japanio malpliboniĝis tagon post tago. Kaj la radia raporto sur la ŝipo maltrankviligis ilin. Posttagmeze la naŭan de aŭgusto la ŝipo albordiĝis al Ŝanhajo kaj feliĉe la milito ankoraŭ ne okazis. Fraŭlino Su donis sian adreson al Fang kaj invitis lin al ŝia hejmo. Li senpripense konsentis, ke post kiam li faros viziton al siaj gepatroj en la hejmloko, li certe vizitos ŝin en Ŝanhajo. Kiam ŝia frato enŝipiĝis por preni ŝin, Fang ne povis eviti renkontiĝon kun li. Ŝi prezentis lin al sia frato. Pririgardinte lin, ŝia frato varme prenis lian manon kaj diris: “Mi jam aŭdis pri vi antaŭ longe!” Malbonege! Malbonege! Fang pensis en si. Ŝia prezentado jam signifas, ke la reprezentanto de ŝia familio jam ekzamenis kaj ratifis lin kiel estontan bofilon de la familio! Kaj li sentis strange, kial ŝia frato diris “Mi jam aŭdis pri vi antaŭ longe!” kaj aliflanke li ĝoje certis, ke fraŭlino Su ofte menciis lin al siaj familianoj. Forlasinte la gefratojn Su, li iris ordigi sian bagaĝon. Irinte kelkajn paŝojn, li returnis la kapon kaj vidis, ke la frato ridetis kontraŭ la fratino kaj tiu ruĝiĝis ŝajne pro ĝojo aŭ ŝajne pro kolero. Konsciante pri kio ili babilis, li eksentis ondon de embaraso. Subite li renkontiĝis kun sia frato Fang Pengtu, kiu serĉis lin en la duaklasaj kajutoj. Pro tio, ke fraŭlino Su havis konaton en doganejo, ŝia bagaĝo trapasis sen kontrolo. Dume la fratoj Fang ankoraŭ atendis por kontrolo, kaj ŝi speciale aliris kaj premis la manon de Fang Hongjian por adiaŭi lin. Pengtu demandis, kiu ŝi estas. Fang Hongjian respondis, ke ŝia familia nomo estas Su. Pengtu diris: “Ho, ŝi estas doktorino de Francio. Mi jam legis pri ŝi en ĵurnalo.” Fang Hongjian eligis malvarman ridon, malestimante la vantecon de virinoj. Hasteme ordiginte la kontrolitan kofron, ili veturis per aŭto por tranokti en la hejmo de direktoro Zhou kaj ekiri al la hejmloko la sekvan tagon. Pengtu estis komizo en banko. Dum ĉi tiuj tagoj cirkulis la onidiro pri milito, kaj tial Pengtu elaŭtiĝis dumvoje por helpi transporti la valoraĵojn de la banko de unu loko al la alia. Fang Hongjian petis al li sendi telegramon al la hejmo informantan, per kiu trajno ili veturos la sekvan tagon. Sentante, ke ne necesas malŝpari monon, Pengtu nur faris longdistancan telefonvokon.
  Kiam la bogepatroj de Fang Hongjian vidis lin, ili tre ĝojis. Li donacis al la bopatro rotangan irbastonon kun ebura kapo aĉetitan en Cejlono kaj fancan mansakon kaj du Cejlonajn palmfoliojn kun budhisma teksto surskribita al la bopatrino, kiu ŝatis ludon de maĝango kaj kredis je la Budho. Kaj al la dekkvin- aŭ dekses-jara bofrato li donacis fontopLumon de Germanio. Ekpensante pri la filino, kiu mortis antaŭ kvin jaroj, lia bopatrino faligis larmojn, dirante: “Se Shuying ankoraŭ vivus, ŝi certe ĝojus je ekvido de via reveno de framlanda studado!” Kun singulta voĉo, direktoro Zhou riproĉis sian edzinon, pro tio, ke ŝi konfuzite diris tiujn vortojn en tiaj ĝojigaj tagoj kia hodiaŭ. Kun serioza kaj splena mieno Fang eksentis grandan hontemon, ĉar dum ĉi tiuj kvar pasintaj jaroj, li neniam ekhavis penson pri sia fianĉino. Antaŭ ol li ekvojaĝis eksterlanden, lia bopatro donis al li la grandformatan foton de lia fianĉino por memoro kaj li ĝin metis funde de la kofro, ne sciante, ĉu ĝi jam dekoloriĝis. Fang volis ripari sian pekon. La sekvantan tagon li prenis la ekspresan trajnon je la dekunua kaj duono, kaj antaŭ tio li havis tempon por iri al ŝia tombo en Internacia Tombejo. Li diris: “Mi volas fari viziton al ŝia tombo frumatene morgaŭ.” Tiuj vortoj igis direktoron Zhou kaj lian edzinon ekhavi pli bonan impreson pri li. sinjorino Zhou kondukis lin por pririgardi la ĉambron, kie li estis dormonta kaj kiu fakte estis la antaŭmorta ĉambro de Shuying. Sur la tualettablo staris du fotoj flanko ĉe flanko: unu de Shuying kaj alia de li en doktoreca robo. Rigardante la fotojn, li stuporiĝis, sentante, kvazaŭ li kaj Shuying ambaŭ mortus. En li la trista kaj malhela sento impresis, kvazaŭ lia animo denove revenus de la mortinteco.
Ĉe vespermanĝo, sciiĝinte, ke Fang ankoraŭ troviĝos en senlaboreco dum la lasta duono de la jaro, lia bopatro konsolis: “Ne problemo. Mi konsideras, ke vi pli bone trovos oficon en Ŝanhajo aŭ Nankino. La situacio de Beiping estas kriza, kaj ne iru tien. Post kiam vi restos en via hejmo du monatojn, venu ĉi tien kaj loĝu ĉe mi. Mi aranĝos por vi nominalan oficon en la banko. Dumtage vi iros tien por rigardi kaj vespere vi instruos mian filon, kaj samtempe vi serĉos ŝancon por laboro, ĉu bone? Nenecese forportu vian bagaĝon. Estas varmege. Vi devas surporti ĉinajn vestojn en via hejmo ĉiaokaze.” Kun sincereco li dankis sian bopatron. Babilante pri lia edziĝo, la bopatrino demandis, ĉu li havas koramikinon. Li tuj respondis, ke ne. La bopatro diris: “Mi scias, ke ne. Via patro severe zorgas pri via konduto kaj vi ankaŭ dece kondutas. Vi ne ĝenas vin per libera amo. Tiuj, kiuj ludas per libera amo, ne venas al bona fino.”
La bopatrino diris: “Hongjian estas tiel honesta, ke li ne povas havigi al si virinon kiel edzinon. Mi faru penon svati unu fraŭlinon por vi.”
La bopatro diris: “Jen vi ludas kun tiuj gurditaj vortoj! Liaj gepatroj povos fari decidon, ĉu ne? Ni ne rajtas zorgi pri tio.”
Ŝi aldonis: “Ĉar Hongjian studis eksterlande je nia elspezo, lia edzinigo kompreneble ne devas esti kaŝita de ni Zhou-familio. Ĉu mi pravas, Hongjian? Via estonta edzino devas preni min kiel sian adoptan patrinon. Nun mi diras al vi, ke vi ne forgesu la malnovajn parencojn, kiam vi havos la novajn. Multajn tiajn maldankemulojn mi jam vidis.”