aŭtoro: Qian Zhongshu

Ĉe tio fraŭlinoo Bao tuj ruĝiĝis kaj ŝiaj grandaj okuloj ŝajnis krevigi la okulkavojn. Fang insultis sin maltrankvile en la koro pri sia konfuziteco kaj ne kontrolado de sia lito post ellitiĝo. Elpoŝiginte tri cent frankojn, li diris al Liu: “Prenu ĝin! Redonu al mi tiujn aĵojn.” Dankinte, Liu aldonis, ke li estas fidinda kaj li ne klaĉos al aliaj. Bao direktis sian rigardon flanken, afektante ne aŭdi tion. Elirinte la manĝohalon, Fang kun bedaŭro redonis la harpinglojn al Bao kaj tiu kolere ilin ĵetis sur la teron, dirante: “Kiu volas teni tiujn aĵojn, kiujn tuŝis la malpura mano de tiu ulaĉo!”
La incidento ruinigis ilian bonŝancon dum la tuta tago. Ĉio iris kontraŭ ili. Rikiŝisto kondukis ilin al malĝusta loko kaj ili malprave pagis por aĉetoj. Fang proponis por tagmanĝo la ĉinan restoracion, kie ili manĝis hieraŭ vespere, sed Bao insistis pri okcident-stila manĝo, ne volante renkontiĝi kun konatoj sur la ŝipo. Ili trovis pli malpli okulplaĉan restoracion de okcident-stila manĝo, sed ekster ilia atendo nenio tie estis palatplaĉa de malvarma pladoj al kafo: la supo estos malvarma, dum glaciaĵoj varmaj; la fiŝo estis tre malfreŝa, kiel marinfanterio jam surteriĝinta kelkajn tagojn; la viandpecoj mergiĝis subakve longe kiel soldato de submarŝipo; krom vinagro, pano, butero kaj ruĝa vino ĉiuj estis acidaj. Ili ambaŭ perdis apetiton dum manĝado kaj ilia interparolo iris malakorde. Por gajigi ŝin li diris al ŝi tiajn karesnomojn, kiaj “dolĉa malhelo” kaj “fraŭlino ĉokolado”. “Ĉu mi estas tiel malhele bruna?” ŝi kolerete riproĉis. Li obstine sin pravigis: “Mi ŝatas ĝuste la brunan koloron de via haŭto. Ĉijare en Hispanio mi vidis faman belulinon en dancado, kaj ŝia haŭto estas iom pli hela ol tiu de la fumaĵita ŝinko eksterlanda.”
Ŝia respondo sonis nelogike: “Eble vi ŝatas la mort-fiŝ-ventran palecon de fraŭlino Su. Rigardu vin en spegulo, vi estas nigra kamenskrapisto!” Ŝi triumfe ridetis.
Nigrigite de Bao, li ne povis daŭrigi buŝbatalon. Kelnero alportis kokaĵon, kiu similis al viandpeco donacita de ventflago sur preĝejo. Ŝi ne povis distranĉi ĝin kun fortostreĉo kaj demetis tranĉilon kaj forkon, dirante: “Mi ne havas dentojn por ĝin mordi! Ĉi tiu restoracio donas terure malbonan servon.”
Fang atakis la kokaĵon per pli granda forto kaj diris el inter kunpremitaj dentoj: “Vi ne sekvis mian konsilon kaj insistis pri okcident-stila manĝo.”
“Mi volas preni okcident-stilan manĝon, sed mi ne volas tian restoraciaĉon! Vi mem faris eraron kaj ŝutis riproĉon sur aliulon. Vi viroj ĉiuj havas tian karakteron!” diris Bao, kvazaŭ ŝi jam testus la karakteron de ĉiuj viroj en la mondo.
Post momento ŝi pretervole parolis pri sia fianĉo kuracisto Li, ke li estas pia kristano. Aŭdinte tion, Fang, kiu plenis de ofenditeco, eksentis abomenon, pensante, ke religio tute ne efikas sur ŝia konduto kaj ŝi nur faras sarkasmon per kuracisto Li. Do, li diris: “Kiel kristano povus praktiki medicinon?”
Ne komprenante kion li aludis, ŝi rigardis lin kun larĝigitaj okuloj.
Li aldonis riz-sukan lakton en la la kafon miksitan kun bruligitaj soj-branoj antaŭ ŝi, kaj diris: “Unu principo en dekalogo de kristanismo estas ‘Ne mortigu’. Tamen, kion alian la kuracisto faras, krom profesia mortigo?”
Senhumure Bao kolere replikis: “Sensencaĵo! La kuracisto savas vivon de homoj.”
Vidinte ŝian amindan aspekton en kolero, li intence ŝin plue iritis: “Tiu, kiu savas la vivon, ne devas esti religia. La kuracisto volas malsanulon plu vivi kaj savas la korpon. Kaj religio savas homan animon, volante, ke homoj ne timas morton. Tial pro tio, ke malsanuloj timas morton, ili konsultas kuraciston kaj prenas medikamentojn. Se kuracado ne efikas kaj morto ne eviteblas, ili invitas pastron por prepari sian lastan vojaĝon al morto. Studi medicinon kaj samtempe esti kredanto signifas, ke se mi ne povas lasi malsanulon plu bone vivi, almenaŭ mi povas lasi lin ekhavi bonan morton. Ĉiuokaze li ne eraras sin turni al mi. Tio ŝajnas, kvazaŭ apotekisto vendas ĉerkojn samtempe, kiel profitdona!”
Fraŭlino Bao vere ekkoleris: “Lasu min vidi, ke vi ne malsaniĝu dum la tuta vivo kaj neniam konsultu la kuraciston. Vi nur diras sensencaĵojn per via lerta lango. Ankaŭ mi studas medicinon, kial vi tiel vundas aliajn pro nenio?”
Fang haste petis de ŝi pardonon, sed Bao plendis pri kapdoloro kaj reiris al la ŝipo ripozi. Dumvoje li diradis bedaŭrajn vortojn kaj ŝi restis malvigla. Post kiam li akompanis ŝin al ŝia kajuto, li reiris al la sia dormi du horojn. Ellitiĝinte li tuj iris al ŝia kajuto kaj frapetis sur la septo, vokante ŝian nomon kaj demandante, ĉu ŝi jam pliboniĝas. Neatendite elvenis fraŭlino Su ĉe la pordo, dirante, ke Bao malsaniĝas, dufoje vomis kaj ĵus endormiĝis. Fang sentis kaj honton kaj embarason. Li kontraŭvole diris al ŝi kelkajn vortojn kaj tuj forfuĝis. Ĉe vespermanĝo oni ne vidis fraŭlinon Bao kaj ŝerce demandis al Fang, kien li ŝin kaŝas. Li murmure respondis: “Ŝi estas laca kaj ne sentas sin bone.” Kun malica ĝojo, fraŭlino Su diris: “Post kiam ŝi manĝis kun s-ro Fang, ŝi ekhavis lakson. Nun ŝi povas engluti nenion. Mi nur timas, ke ŝi suferas de disenterio!” Tiuj studentoj eksplodis per senkompata ridego, kaj vete ekparolis:
“Kiu igis ŝin manĝi kun juna Fang malantaŭ nia dorso?”
“Kia humiliĝo por juna Fang! Kial li ne elektis puran restoracion por regali sian koramikinon?”
“La restoracio estas en ordo. Eble fraŭlino Bao estis tiel ĝoja, ke ŝi tro manĝis por tute digesti. Juna Fang, ĉu mi prave divenas?”
“Juna Fang, ĉu vi ne estas malsana? Oho, mi komprenas. Fraŭlino Bao regalis vin per sia beleco, kaj vi satrigardis ŝin sen manĝi.”
“Mi timas, ke ŝi regalis lin ne per beleco, sed...” La parolanto pretis elbuŝigi “kuiritan karnon”, sed je la penso, ke tiuj vortoj aŭdiĝas neelegante antaŭ la vizaĝo de fraŭlino Su kaj eble estos transdirotaj al fraŭlino Bao, li deŝiris panpecon kaj ŝtopis ĝin en la buŝon.
Fang ne satmanĝis ĉe tagmanĝo, tamen li ne povis elteni tiujn ŝercojn kaj forkuris antaŭ ol ĉiuj pladoj alportiĝis. Ĉiuj ridegis ankoraŭ pli forte. Kiam li stariĝis kaj turnis sin, li vidis kelneron Liu, kiu kompreneme palpebrumis al li.
Post dormado de pli ol unu tago fraŭlino Bao vekiĝis. Kvankam ŝi ludadis kun Fang, ŝi jam ne kondutis tiel libere kiel antaŭe, eble pro tio, ke la ŝipo atingos Hongkongon post unu aŭ du tagoj kaj ŝi devas ordigi siajn koron kaj korpon, preparante sin por renkonti sian fianĉon. Familio Sun kaj tri aŭ kvar studentoj estis elŝipiĝontaj ĉe Kaŭluno kaj kaptontaj la trajnon de Kantono al Vuhano. Ĉe baldaŭa disiĝo la ludantoj de maĝango plenenergie vetludis per mono, nur bedaŭrante, ke estas malpermesite ŝalti lampon en la manĝohalo post la dekdua. Posttagmeze antaŭ la tago de atingo al Hongkongo oni interŝanĝis la enlandajn adresojn kaj multfoje diris adiaŭon, kvazaŭ ili neniam forgesus la amikecon en la sama ŝipo.
Apenaŭ Fang volis suriri la ferdekon por serĉi fraŭlinon Bao, kelnero Liu kaŝeme vokis lin per “S-ro Fang”. Ekde tiu tago, kiam Fang donis al li tri cent frankojn, li eksentis konfuzitecon je ekvido al li. Tiam Fang seriozmiene demandis al li, kion li volas. Tiu diris, ke unu el tiuj kajutoj, kiujn li prizorgas, estos neokupata kaj ĝi nur kostas ses cent frankojn. Li demandis, ĉu Fang volas ĝin rezervi aŭ ne. Eksvinginte manon, Fang diris: “Por kio mi rezervus ĝin?” Li supreniris la ŝtuparon per grandaj paŝoj, aŭdante rikanadon de Liu post si. Li abrupte konsciiĝis pri lia intenco kaj lia vizaĝo tuj ardis pro hontemo. Sur la ferdeko li diris tion al fraŭlino Bao kaj insultis la kelneron per “bastardo”. Bao eligis “hm” kaj diris nenion. Aliaj aliris kaj ili ne plu interparolis. Ĉe vespermanĝo s-ro Sun diris: “Hodiaŭ por memorigi baldaŭan disiĝon ni ĝissate ludu maĝangon tra la nokto. Mi jam rezervis per du cent frankoj la vakan kajuton sub zorgo de kelnero Liu.”
Fraŭlino Bao ĵetis malestiman rigardon al Fang kaj tuj direktis sian atenton al sia telero, manĝante la supon.
Manĝigante la infanon per kulero, s-ino Sun timeme diris: “Morgaŭ ni elŝipiĝos. Ĉu vi ne sentos vin laca?”
S-ro Sun respondis: “Morgaŭ ni trovos hotelon kaj dormos kelkajn tagojn kaj noktojn sinsekve. La maŝinoj sur la ŝipo tre bruegas, ke mi ne povas dormi komfortan dormon.”
Pro tiu ekrigardo ĵetita de Bao, Fang jam perdis sian memrespekton, kiel trapikita pneŭo. Post vespermanĝo fraŭlino Bao kaj fraŭlino Su montriĝis tre intimaj inter si, man-en-mane paŝante tie kaj tie neapartigeble. Fang malvigle sekvis ilin sur la ferdekon, rigardante ilin ridete interparoli, sed li havis nenian ŝancon intermeti eĉ vorteton. Li sentis tediĝon kaj humiliĝon, kvazaŭ almozulo, kiu sekvis rikiŝon longan vojon, sed ne sukcesis pete akiri monerojn, nevolante rezigni pro sia malsukceso. Fraŭlino Bao ekrigardis sian brakhorloĝon kaj diris: “Mi volas malsupreniri dormi. Morgaŭ antaŭ tagiĝo la ŝipo albordiĝos kaj mi ne povos bone dormi matene. Se mi ne pli frue endormiĝos, mi aspektos senspirite kaj malvigle kiam mi surbordiĝos kun mieno malplaĉa al okuoj.” Fraŭlino Su diris: “Vi ĉiam zorgas pri via aspekto. Ĉu vi timas, ke s-ro Li ne amas vin? Se vi aspektos iom marasme, li ankoraŭ pli domaĝos vin!”
Fraŭlino Bao diris: “Vi havas tian sperton, ĉu ne? —— Bone, mi atingos hejmon morgaŭ! Mi tiel agitiĝas, ke mi ne povas endormiĝi, mi timas. Fraŭlino Su, ni malsupreniru kaj komforte babilu, kuŝante en la kajuto.”
  Ekklininte kapon al Fang, ili ambaŭ malsupreniris. En la koro de Fang ŝprucis kolera fajro, kiu kvazaŭ bruligus la finon de la cigaredo buŝ-tenatan de li. Li neniel komprenis kial fraŭlino Bao subite ŝanĝis sian sintenon. Ĉu ilia rilato tiamaniere finiĝis? En Berlina Universitato li aŭskultis la prelegon pri Eros (amo) far profesoro Ed Spranger famkonata en Japanio, tiel ke li sciis, ke amo kaj eroto estas ĝemeloj el la sama ovolo, sed diferencas unu de la alia, kaj ke eroto ne estas la bazo de amo, dum amo ne estas sublimiĝo de eroto. Ankaŭ tiajn librojn kia gvidlibro por amo li legis kaj eksciis, ke troviĝas diversaj tipoj de amo: karna amo, anima amo kaj aliaj. Ĉe fraŭlino Bao tute ne ekzistas koro kaj animo. Ŝi ne faras ŝanĝon de la koro, ĉar ŝi ne havas koron. Tio povas esti kalkulata kiel la kazo, en kiu viando ŝanĝas sian odoron pro longa tempdaŭro. Ĉiuokaze li ne suferas de perdoj kaj male li profitas el tio. Estas nenio inda je plendado. Fang konsolis sin per tiuj sagacaj parolturnoj kaj precizaj kalkuloj, sed malespero, trompita amdeziro kaj difektita fiereco rifuzis kvietiĝi, kiel ĉiamstara pupo, kiu leviĝis denove post malsuprenpremado, kaj fariĝis ankoraŭ pli skuemaj.
Ĉe ektagiĝo de la sekva tago la ŝipo malrapidiĝis kaj la bruego de maŝinoj ŝanĝis sian ritmon. La kunvojaĝanto en la sama kajuto de Fang jam pretigis sian pakaĵon por elŝipiĝi, dum Fang ankoraŭ kuŝis en lito. Pensante, ke li kaj fraŭlino Bao ne plu havos ŝancon por renkontiĝi, li decidis, ĉiuokaze, ĝentile kaj solene diri adiaŭ al ŝi. Subite kelnero Liu eniris kaj malĝojmiene petis de li trinkmonon. Fang kolere demandis: “Kial vi petas trinkmonon nun? Estas ankoraŭ pluraj tagojn por atingi Ŝanhajon.” Liu plorvoĉe rakontis, ke s-ro Sun kaj aliaj ludis maĝangon kun tiel laŭta bruo, ke la franca intendanto trovis kaj ili faris spektaklon de kverelado, kaj ke pro tio li perdis sian laboron kaj elŝipiĝos kun sia pakaĵo. Aŭdinte tion, Fang kaŝe ĝojis pro sia bonŝanco kaj donis trinkmonon al li.
Ĉe matenmanĝo, tiuj, kiuj pretis elŝipiĝi hodiaŭ, ĉiuj deprimiĝis kun klinita kapo. La okuloj de s-ino Sun estis ruĝe ŝvelintaj kaj ŝajne plenis de larmoj, kiuj, kiel rosoj sur petaloj en somera mateno, estis falontaj je malpeza ektuŝo per fingroj. Vidinte, ke alia kelnero anstataŭ Liu servas ĉe manĝotablo, fraŭlino Bao demandis, kien iris kelnero Liu, sed neniu donis respondon.
Fang demandis al ŝi: “Vi havas multe da bagaĝoj. Ĉu vi volus, ke mi akompanos vin elŝipiĝi?”
Ŝi eviteme respondis: “Dankon al vi! Ne ĝenu vin. S-ro Li enŝipiĝos por preni min.”
Fraŭlino Su intermetis: “Vi povos prezenti s-ron Fang al s-ro Li.”
Fang tre dezirus dispremi ĉiun oston en la malgrasa korpo de fraŭlino Su en kalkan pulvoron. Fraŭlino Bao, doninte nenian atenton al ŝi, fintrinkis glason da lakto kaj hasteme leviĝis, dirante, ke ŝi bezonas ordigi la bagaĝon. Spite al ŝercaj vortoj de aliaj, Fang demetis glason kaj ŝin sekvis. Li vokis ŝin, sed ŝi, sen returni sian kapon, malpacience diris: “Mi estes multe okupita. Mi ne havas tempon paroli kun vi.”
Kiam Fang ne sciis, kiamaniere li montros sian koleron, kelnero Liu fantome aperis kaj petis de Bao trinkmonon. Kun koleraj fajreroj en la okuloj, ŝi eksplodis: “Hieraŭ mi jam donis al vi trinkmonon por via servado ĉe manĝotablo. Kian alian trinkmonon vi postulas? Mia kajuto ne estas sub via prizorgo.”
Senvorte Liu longe fosis en la poŝo kaj eligis harpinglon, kiun fraŭlino Bao forĵetis tiun tagon. Kiam li ŝvabris plankon, li trovis unu el la tri forĵetitaj harpingloj. Fang volus insulti lin, sed vidinte lin montri tian trezoran umon, li nereteneble eksplodis per ridego. Bao diris kun malamo: “Ĉu vi ankoraŭ ĝojas? Se vi ĝojas, vi donu monon. Mi ne havas eĉ duonon da monero!” Ŝi sin turnis kaj foriris.
Timante, ke Liu malbone parolos pri fraŭlino Bao antaŭ la vizaĝo de s-ro Li, Fang vole nevole akceptis la malbonŝancon kaj donis trinkmonon al Liu. Sola li suriris la ferdekon kaj malbonhumore rigardis la ŝipon albordiĝi al la kajo de Kaŭluno. Elŝipiĝantaj pasaĝeroj, ĉinaj kaj fremdaj, ankaŭ elvenis sur la ferdekon. Fang retiriĝis malproksimen por ne vidi fraŭlinon Bao. Sur la kajo policanoj, portistoj, agentoj de hoteloj kriis brue, kaj grupo da homoj svingis mantukon kaj gestadis al la ŝipo. Fang pensis, ke kuracisto Li certe troviĝas inter ili, kaj li volis zorgeme lin pririgardi. Finfine la pasaĝera ŝtuparo malleviĝis al la bordo, kaj post plenumiĝo de enlandiĝa proceduro, tiuj, kiuj estis renkontontaj pasaĝerojn, sturmis sur la ŝipon. Fraŭlino Bao sin ĵetis en la sinon de grasa kaj haŭtbruna dikulo kun grandaj okulvitroj kaj duonkalva kapo. Ĉu li estas la fianĉo simila al mi, laŭ ŝia diro! Ĉu mi mem similas al li! Oh, kia humiliĝo! Nun li ekkomprenis, ke ŝia diro tute estis logaĵo. Fang, iom memfida kaj fiera dum tiu tempo, konsideris, ke ŝi montris kelkan korinklinon al li. Li neniel imagis, ke li estas manipulata kaj kaŝe mokata de ŝi. Li povis diri nenion krom tiu tre antikva kaj ŝime gurdita kliŝaĵo “Virinoj estas la plej timindaj en la mondo!” Li stuporiĝis apogante sin sur la balustrado. Neatendite fraŭlino Su softe diris malantaŭ lia dorso: “Ĉu vi restas ĉi tie por promenigi viajn pensojn, s-ro Fang? Ŝi forlasis vin, s-ro Fang! Vi havas neniun kiel vian akompanon.”
Sin turnante, li trovis fraŭlinon Su elegante kaj ĉarme vestita. Nesciante kio motivas lin, li diris: “Mi volus havi vin kiel akompanon, sed mi timas, ke mi havas nek tian bonŝancon nek kvalifikon!”
Kun tiaj senprudentaj vortoj li jam pretigis sin renkonti ĝentilan replikon. Tujtuje ruĝo riveliĝis el sub ŝiaj delikate ruĵitaj vangoj, kiel olemakulo disvolviĝanta sur papero. Ŝia hontemo estis tre alloga. Kun apenaŭ leveblaj palpebroj ŝi diris: “Sed mi ne povas ricevi tiel grandan favoron de vi!”
Disetendante siajn manojn, li diris: “Laŭ mi vi ne volontus doni al mi honoron!”
Ŝi diris: “Mi volas lavi mian hararon en frizejo. Ĉu vi volontus akompani min?”
Li diris: “Bonege! Mi ĝuste volas tondigi al mi harojn. Post hartondado, ni veturos per pramo al Hongkongo por pririgardi la panoramon sur monto, post descendado de la monto, mi regalos vin per manĝo, post tio ni trinkos teon ĉe Repulse Bay (Golfo Repulse), kaj iros al kinejo vespere, ĉu bone?”
Fraŭlino Su ridete diris: “S-ro Fang, via plano ja estas tre detala! Vi jam faris bonan aranĝon por la tuta tago!” Ŝi tamen ne sciis, ke Fang venis al Hongkongo nur unufoje kaj eble ne povas bone orientiĝi nun.
Post dudek minutoj kelnero Liu iris al la manĝohalo kun sia vest-pakaĵo kaj atendis la francan intendanton por kontrolo kaj permeso al li elŝipiĝi. Tra kajuta pavezo, li vidis, ke Fang sekvas fraŭlinon Su, brakumante ŝian talion, kaj malsupreniras la ŝtuparon. Li nereteneble sentis surprizon, admiron kaj malestimon. Ne povante esprimi sian kompleksan senton, li brue sputis densan mukaĵon al sputujo.