aŭtoro : Qian Zhongshu

Vidinte la leteron skribitan sur ordinara papero sen presita nomo de la kolegio sur ĝi, Fang Hongjian kredis, ke la letero evidente estas trompo, kaj li ĝin demetis senkonsidere. Senpacience atendante, la irlandano skribis alian leteron: “Se vi konsideras la prezon alta, ni povas interkonsiliĝi. Mi mem konstante amas Ĉinion, kaj kiel edukisto, mi ne volas gajni profiton.” Fang pensis, ke la irlandano sendube faras artifikon, kaj ke se li aĉetos falsan diplomon por trompi, ĉu li ne fariĝos trompisto? Sed li estis studento en la fako de filozofio, kaj al filozofi-studanto kelktempe mensogo kaj trompo ne estis malmoralaj. En “Ideala Lando” de Plato tio estas senkulpigita, ke soldato trompas la malamikon, kuracisto la malsanulon, kaj oficialulo la popolanojn. La sanktulo kia Konfuceo afektis malsaniĝi por trompe foririgi Ru Bei, kaj ankaŭ Mengzio simuliĝis por trompi reĝon Xuan de Qi-regno. La patro kaj bopatro esperas, ke li estas doktoro, kaj kiel filo aŭ bofilo, ĉu li eĉ aŭdacas desaponti ilin? Li supozis, ke aĉeti diplomon por trompi ilin estas kiel aĉeti rangon dum Qing-dinastio aŭ kiel komercisto de brita kolonio tributis kelkdek mil pundojn al la reĝa trezorejo por akiri titolon de aristokrato. Ĉiuj bonkoraj filoj kaj bofiloj devis peni plaĉi al siaj pliaĝuloj per siaj brilaj atingoj. Ĉiuokaze kiam li serĉos laboron, li ne enskribos la diplomon en sian personan resumon. Kaj li tute simple hakos la prezon ĝis minimumo. Se la irlandano ne konsentos, la negoco fiaskos kaj li mem ne fariĝos trompisto. Do li letere respondis: “Mi pagos malpli ol cent usonajn dolarojn. Unue mi sendos al vi tridek kaj tenos la reston ĝis mi ricevos la diplomon. Ĉi tie troviĝas ĉirkaŭ tridek ĉinaj studentoj, kiuj volas kontakti vian honorindan kolegion laŭ la sama maniero.” Komence la irlandano ne emis konsenti. Poste konsciante, ke Fang estas decideme firma kaj informiĝinte, ke la doktoreca titolo de Usono vere furoras en Ĉinio, li venis al la konvinko, ke en Eŭropo troviĝas pli ol tridek ĉinaj ventkapuloj, kiuj volas aĉeti diplomojn de li. Krome li eksciis, ke estas multaj tiaj organizaĵoj, kiuj faras la saman negocon, kiaj Orienta Universitato, Orienta Universitato de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, Interkolegia Universitato kaj Universitato de Vereco, kie oni povas aĉeti diplomon de magistreco minimume je dek usonaj dolaroj, kaj Kolegio de Dia Metafiziko eĉ faras la negocon per tri diplomoj de doktoreco je tre malalta prezo. Kompare kun tiuj lernejoj registritaj laŭleĝe, li jam estis nenio. Do kun la intenco rikolti malgrandan profiton per multa vendado, li akceptis la negocon kun Fang. Ricevinte tridek usonajn dolarojn, li presigis kvardek ĝis kvindek malplenajn diplomojn, plenigis unu kaj sendis ĝin al Fang, kune kun letero urĝi tiun pagi la reston da mono kaj informi aliajn studentojn por kontaktoj. Fang respondis, ke post detala enketado tia lernejo tute ne ekzistas en Usono, kaj la diplomo fakte reduktiĝas al senutila papero, sed li ne kulpigas la unuafojan deliktinton kaj esperas, ke tiu korektos kaj renovigos sin; kaj ke li sendas dek usonajn dolarojn por ties monrimedo ŝanĝi sian nunan karieron al la alia. La irlandano senĉese insultadis pro kolerego, kaj drinkinte ĝis ebriiĝo kun ruĝaj okuloj, li volis interbatiĝi kun ĉinoj. Tio eble estis la unika venko ekde kiam Ĉinio komencis sian diplomatan praktikon kaj eksubskribis traktaton de komerco.
  En germana doktoreca robo Fang fotiĝis je kvar-cola formato en fotejo. Li sendis al la patro kaj bopatro po unu kopion kune kun la letero, en kiu li diris, ke li plej malamas la titolon de “doktoro” dum la tuta vivo, kaj ĉifoje li ne povis eviti la konvencion, kaj ke tio ne indas je mencio al aliaj. Post kiam li reiris al Francio kaj sin distris tie dum kelkaj semajnoj, li aĉetis duaklasan ŝipbileton por hejmeniri. Enŝipiĝinte ĉe Marsejlo, li trovis sin la sola ĉino en la duaklasaj kajutoj kaj sentis grandan tediĝon. Tiuj ĉinaj studentoj, kiuj veturis per la tria-klasaj kajutoj, tenis sin iom malamikaj kontraŭ li, ĉar ili opiniis, ke li, ankaŭ kiel studento, paradas per riĉeco en luksa duaklasa kajuto. Informiĝinte, ke troviĝas vaka lito en triaklasa kajuto okupita de anamano, li petis la konsenton de la ŝipa intendanto, ke li memvole rezignas pri la lito en la duaklasa kajuto kaj translokiĝas malsupren por dormi, dum li ankoraŭ prenas manĝojn en duaklasa kajuto.
El ĉinoj sur la ŝipo nur fraŭlinon Su li konis jam en Ĉinio. Ŝi estis studinta fancan literaturon en Liono kaj nove investita kiel doktoro per sia disertaĵo “Ĉinaj dek ok poetoj kun stilo de parola lingvo”. Kiam ili studis en universitato, ŝi tute ne prenis lin en siajn okulojn. Tiam fraŭlino Su rigardis sian amon tre valora kaj ne volonte ĝin disipi. Sed nun ŝi estis kiel persono, kiu havis nove elfaritan veston, ĝin domaĝis kaj ŝlosis en kesto. Post unu aŭ du jarojn ŝi trovis, ke ĝiaj fasono kaj koloro fariĝis eksmoda, kaj ŝi eksentis deprimiĝon kaj bedaŭron. Antaŭe ŝi tutanime okupiĝis pri eksterlanda studado kaj malalte rigardis tiujn svatiĝantojn, pensante, ke ili ne havos brilan perspektivon, ĉar ili nur estas ne pli ol universitataj studentoj. Kaj nun, kiel doktorino, ŝi sentis sin en tiel alta soleca nesto, ke neniu aŭdacis grimpi supren. Ŝi sciis iom pri la familio de Fang. Vidante, ke li ne estas tiom malplaĉa kaj li disponas pri sufiĉe da mono, ŝi intencis utiligi la marvojaĝon por doni al li ŝancon alproksimiĝi al ŝi. Ekster ŝia atendo fraŭlino Bao, kiu kunhavis la saman kajuton kun ŝi, lin kaptis antaŭ ŝi.
Fraŭlino Bao naskiĝis kaj plenkreskis en Makao, kaj onidire ŝi havis portugalan sangon. Se temas pri “ŝi havis portugalan sangon”, tio estas sama kiel japanoj asertas, ke ili havas indiĝenan kulturon, ankaŭ kiel la aŭtoroj, kiuj plagiatas teatraĵon de fremda dramturgo, anoncas, ke lia reviziita versio “posedas aŭtorrajton kaj ne permesas tradukadon”. Origine la portugala sango miksiĝis kun la ingredienco de ĉina sango. Se juĝi laŭ la staturo de fraŭlino Bao, ŝia portugala patrino havis la araban sangon nerekte hereditan de hispano. Fraŭlino Bao havis sveltan talion, ĝuste kiel tiuj trajtoj de belulinoj laŭditaj kaj priskribitaj de la araba poeto en “Mil kaj Unu Noktoj”: la talio sveltas, la postaĵo pezas, kaj ŝi sentas doloron ĉe talio pro pezo kiam ŝi stariĝis. Ŝi havis sub longaj okulharoj paron da ŝajne dormemaj, ŝajne ebriaj, ridetantaj kaj sonĝecaj okuloj, kaj ŝia plendika kaj pufa supra lipo ŝajnis kolerete paŭti kontraŭ amato. Ŝia fianĉo, kuracisto Li, ne tre ŝin domaĝis kaj elspezis monon por sendi ŝin solan al Londono, kie ŝi studis obstetrikon. Portugaloj havas popoldiron “Por bonŝanculo la unuenaskito certe estas filino”, ĉar kiam la filino plenkreskos, ŝi povos fari hejmajn bagatelajn aferojn, zorgos pri plijunaj gefratoj, kaj ŝparos al siaj gepatroj laborpagon por dungi servistinon antaŭ sia edziĝo. Fraŭlino Bao jam kutimiĝis al la ordonoj de siaj gepatroj. Kaj ŝi estis tiel saĝa, ke ŝi komprenis, ke ŝi devas serĉi ŝancon kaj feliĉon por si mem. Tial ŝi preferis gefianĉiĝi kun viro pliaĝa dek du jarojn ol ŝi, tiel ke ŝi havigis al si la ŝancon por studi eksterlande. Angloj jam alkutimiĝis vidi blankhaŭtulojn, kaj kiam ili vidis ŝian haŭton malhela sed ne nigra, kaj ŝian provokan allogecon, ili pensis, ke ŝi estas vera orientulino. Ŝi estis tre memfida pri sia allogeco, kaj tial ŝi estis rapide kaj facile altirita de viroj. Feliĉe ŝi konis medicinon kaj ŝi ne serioze prenis tion nek kaŭzis ajnajn ĝenojn. En Britujo ŝi pasigis du jarojn. Ĉifoje ŝi revenis edziniĝi kaj pretis praktiki medicinon kune kun sia edzo en sia propra kliniko.
Post enŝipiĝo, informiĝinte, ke ŝi tenas britan pasporton donitan de Hongkonga registaro, kio signifas, ke ŝi ne estas ĉina civitano, la ĉinaj studentoj ne montris tre familiaran konduton al ŝi. Ŝi ne povis paroli france kaj ne volis degne paroli pri hejmloko kun la Kantonaj kelneroj en la triaklasaj kajutoj. Tial ŝi sentis sin tre enua. Vidinte, ke Fang Hongjian veturas en la duaklasa kajuto kaj aspektas pli malpli bone, ŝi prenis lin kiel kompanon dum vojaĝo por pasigi tempon.
En la okuloj de fraŭlino Su la ideala figuro de si mem devis esti freŝe bela kiel persiko kaj pruno kaj frosta kiel glacio kaj prujno. Ŝi volis, ke Fang Hongjian humile gapas al ŝi kun admiro kaj poste volonte petos ŝian manon. Kiu povus atendi, ke pro la ĉiutaga varmego kun temperaturo de 100 farenhajtaj gradoj, ŝia dolĉa kaj frosta glaciaĵeca agmaniero tamen ne efikis. Nur per kelkaj facilaj vortoj fraŭlino Bao forhokis lin. La sekvantan tagon post translokiĝo de Fang Hongjian al la triaklasa kajuto, kiam li promenis sur la ferdeko, li senintence renkontis fraŭlinon Bao, kiu sola ĝuis la marventon, apogante sian dorson al la balustrado, kaj salutinte ili komencis konversaciis. Nur post mallonga interparolo, fraŭlino Bao diris: “S-ro Fang, vi memorigas al mi mian fianĉon. Via vizaĝa trajto tre similas al la lia.” Aŭdinte tion, Fang sentis sin kaj hontema kaj fiera. Se aminda virino diras, ke vi similas al ŝia fianĉo, tio signifas, ke vi rajtas obteni ŝia amon, se ŝi ankoraŭ ne fianĉiĝis. Cinikulo eble subkomprenas, ke, ĉar ŝi jam havas fianĉon, li povas plenumi la rajton de ŝia fianĉo, sed ne havas devon edziĝi kun ŝi. Ĉiuokaze la sentimento inter ili rapide kreskis kiel tropikaj plantoj ekde tiam. Aliaj ĉinaj studentoj priŝercis lin kaj devigis lin regali ilin per glaciigita kafo kaj biero.
  Kvankam Fang enkore riproĉis la nedecan konduton de fraŭlino Bao, li ankaŭ sentis ekscitiĝon. Returninte sian kapon, li vidis la du vakajn seĝojn de fraŭlino Su kaj s-ino Sun, kaj li gratulis sin, ke ili ne vidis la incidenton de cigaredoj. Tiun nokton leviĝis marvento kaj la ŝipo iom tangiĝis. Post la deka troviĝis nur kvar aŭ kvin paroj de geamantoj, kiuj kveradis, kaŝante sin en la loko nelumigita de serĉlampo. Fang kaj Bao paŝis ŝultro ĉe ŝultro senparolaj. Ondego ekpuŝis la ŝipon. Bao ne povis stari firme, kaj Fang tuj brakumis ŝin je la talio kaj apogante sin al la balustrado, avideme kovris ŝin per kiso. Ŝiaj lipoj sin montris akceptemaj kaj ŝia korpo obeema. Lia abrupta kaj kruda kiso iom post iom fariĝis longa kaj perfekta. Bao lerte liberiĝis de liaj brakoj kaj post profunda enspiro, diris: “Vi preskaŭ sufokis min! Mi malvarmumas kaj mia nazo malpermesas trairon de aero. — Vi faris tion tre facile. Vi ankoraŭ ne petis, ke mi donu al vi amon!”
“Mi nun faru peton al vi, ĉu bone?” Kvazaŭ li ne spertus amon, li prenis “amon” tre valore kaj serioze, tial li ne volis laŭplaĉe apliki ĝin al virinoj. Li nur sentis, ke li volas ŝin, sed ne ŝin amas. Pro tio li sin tenis evitema en parolo.
“Kion ajn vi diras, tio ne estas orelplaĉa, nur ŝablona.”
“Alproksimigu vian buŝon al mi kaj mi diros al vi. Kion mi diros tio rekte penetros en vian koron anstataŭ ĉirkaŭiri longe al viaj orleoj.”
“Mi ne volas fali en vian kaptilon! Se vi havas ion por diri, eldiru tion ĝentlemane. Sufiĉas por hodiaŭ. Se vi ne kondutas malbone, mi morgaŭ...”
Donante nenian atenton al tiuj vortoj, Fang refoje kaptis ŝian talion per mano. Subite la ŝipo luliĝis flanken. Ĉar li ne tenis la balustradon, li preskaŭ faligis ŝin kune kun si mem. Sammomente aliaj virinoj en mallumo eligis ŝrikon. Kaptante la okazon, Bao elturniĝis, dirante: “Mi sentas malvarmon. Mi malsupreniru unue. Ĝis morgaŭ!” kaj forlasis Fang sur la ferdeko.
Sur la ĉielo jam amasiĝis grizaj nuboj kaj vidiĝis nur sporadaj steloj. Vento kaj ondoj eligis tiajn sonojn, kun kiaj manĝegulo glutas kaj voras. La vasta marsurfaco en taglumo jam perdiĝis en pli vastan malluman nokton. Kontraŭ tia fono, la kirlado de homa koro malgrandiĝis aŭ eĉ reduktiĝis ĝis nulo. Nur radio da espro por morgaŭo ankoraŭ ne solviĝis en malluman vastecon kaj lampire lumetis solece.
 Ekde la sekvanta tago, Fang ofte prenis manĝojn en la triaklasa kajuto. Fraŭlino Su videble montris flegmon al li. Private li demandis al fraŭlino Bao, kial Su lastatempe donas nevolontan atenton al li. Bao mokis lin kiel idioton kaj diris: “Mi povas diveni kial, sed mi ne diras al vi, por ke vi ne fariĝu fiera.” Li diris, ke ŝi estis nervoza pri la afero, sed poste li sentis sin des pli embarasita, kiam li renkontiĝis kun fraŭlino Su.
La ŝipo preterpasis Cejlonon kaj Singapuron kaj post kelkaj tagoj atingis Sajgonon de Anamo, kiu, la unua dum la vojaĝo, estis la fierinda kolonio por francoj. Ĝin rigardante, la francoj sur la ŝipo, kiel hundoj rigardis la hejmon de la mastro, tuj elstarigis sian bruston, pli dignigis sian konduton kaj plilaŭtigis sian voĉon. La ŝipo estis albordiĝonta posttagmeze kaj ankradis tie du noktojn. Ĉar fraŭlino Su havis parencon laborantan ĉi tie en la ĉina konsulejo, tiu sendis aŭtomobilon al la kajo por preni ŝin al vespermanĝo kaj ŝi sola elŝipiĝis unue en ĉies enviaj okuloj. La aliaj studentoj decidis surbordiĝi por kune manĝi en ĉina restoracio. Fang volus manĝi kun Bao alie, sed li ne havis sufiĉe da kuraĝo eldiri la proponon antaŭ la vizaĝo de ĉiuj kaj vole nevole sekvis ilin. Post manĝado gesinjoroj Sun reiris al la ŝipo kun sia infano, dum la resto sidis kelkan tempon en kafejo. Poste fraŭlino Bao proponis iri al dancejo. Kvankam Fang sekvis kelkajn lecionojn de dancado, li ne estis tiel lerta. Do, post unufoja dancado kun Bao, li sidiĝis por ne montri sian mallertecon kaj rigardis ŝin dancadi kun aliaj. Post la dekdua, ĉiuj reiris al la ŝipo dormi post kontenta ludado. Ĉe la kajo, kiam ili elbusiĝis, Fang kaj Bao postiris. Bao diris: “Hodiaŭ fraŭlino Su ne revenos.”
“La anamano en mia kajuto ankaŭ surbordiĝis. Mi aŭdis, ke lia lito estas vendita al ĉina komercisto, kiu vojaĝos de Sajgono al Hongkongo.”
“Ni ambaŭ dormos solaj hodiaŭ nokte,” Su diris ŝajne senintence.
En lia koro fulmis tiel blindiga lumo, ke li eĉ ne kuraĝis rigardi, kaj la sango tra la tuta korpo svarmis al lia vizaĝo. Apenaŭ li volis ekparoli, kunvojaĝanto iranta antaŭe turnis sian kapon kaj kriis: “Kial via interparolo ankoraŭ ne finiĝis! Vi ambaŭ iras tiom malrapide. Vi timas, ke ni povas aŭskulti, ĉu ne?” Ili ambaŭ respondis nenion. Enŝipiginte, ĉiuj diris bonan nokton kaj disiris. Post sinbanado Fang revenis al la kajuto. Kuŝiĝinte li denove sidiĝis. Li forpelis la ideon jam aperintan kaj eksentis kvazaŭ angoron, kiun gravedulino havis antaŭ abortigo. Eble fraŭlino Bao diris tion senintence, se li iros al ŝia kajuto, tio eble alportos al li sinĝenecon. Kaj krome oni nun ŝarĝas la ŝipon kaj en la koridoro lokiĝas du patrolantaj dungitoj por preventi eniron de entrudantoj. Li ne estas certa, ke ili ne lin vidos. Li ne povis fari decidon nek elpeli tiun ideon el la menso, kiam aŭdiĝis facilaj paŝoj, ŝajne el la kajuto de fraŭlino Bao. Ĉe tio lia koro forte batadis, sed la batadon subpremis la paŝoj, kvazaŭ ĉiu paŝo tretus sur lian koron. Tiuj paŝoj haltis duonvoje kaj lia koro ne aŭdacis ekbati sub premado de la paŝoj. Post longa tempo lia koro ne plu eltenis la subpremadon, kaj feliĉe tiuj paŝoj plirapide alproksimiĝis. Sen ajna skrupulo li ne plu tenis sian koron kvieta kaj volis ekkrii pro ĝojo. Elsaltinte el la lito, li ankoraŭ ne bone surportis sandalojn kaj li malfermis la pordkurtenon. Lin atakis la bonodoro de talka pulvoro, kiun fraŭlino Bao kutime uzis.
La sekvantan matenon Fang vekiĝis. La sunlumo verŝiĝis plene tra la fenestro, kaj jam estis post la naŭa laŭ lia brakhorloĝo. Li ekpensis, ke li havis dolĉan dormon lastanokte, tiel dolĉan, ke li eĉ ne sonĝis. Ne mirinde, ke oni nomas dormon “malluma dolĉeco”. Li direktis sian penson al la malhela haŭto kaj dolĉa rideto de fraŭlino Bao. Post tempeto, kiam li renkontiĝos kun ŝi, li nomos ŝin “dolĉa malhelo”. Tio memorigis lin pri bruna kaj dolĉa ĉokolado. Malfeliĉe la ĉokolado fabrikita en Francio ne estas tiel bona kaj estas tro varmege por maĉi ĝin, alie li aĉetos skatolon da ĝi por ŝi. Kiam li vagigis sian penson langvore, kuŝante en la lito, fraŭlino Bao frapetis je la kajuta septo, vokante lin “pigrulo” kaj ordonante, ke li tuj ellitiĝu por kune surbordiĝi kaj sin distri.
Post kombado kaj lavado, li iris al ŝia kajuto kaj atendis longe ĝis ŝi bone ŝminki sin. En manĝohalo la matenmanĝo jam estis liverita kaj ili mendis du porciojn. La kelnero Liu, kiu priservis ilian tablon, estis tiu prizorganta la kajuton de Fang. Post manĝo ili volis foriri, anstataŭ prilevi la tablon, Liu ridete etendis sian manon antaŭ ilin. Sur lia manplato kuŝis tri harpingloj. Li trenis sian voĉon kun Kantona akĉento: “S-ro Fang, ilin mi ĵus trovis en via lito.”