aŭtoro: Qianzhongshu

Tiutempe Fang Hongjian suriris la ferdekon. Preterpasante ilin, li haltis kaj ŝanĝis kelkajn vortojn. “Bonan tagon, etulo!” S-ino Sun voĉe reagis, ne donante multan atenton al li.
Kun rideto fraŭlino Su diris: “Plibone hastu. Ĉu vi ne timas, ke iu jam atendas vin malpacience?” Kun ruĝiĝinta vizaĝo, Fang stultamiene forlasis fraŭlinon Su. Tiu lasta klare sciis, ke ŝi ne povas lin reteni, sed kiam li vere foriris, ŝi eksentis morozon. Neniu vorto el la libro eniris en ŝian cerbon. Aŭdinte koketan ridadon, ŝi nereteneble ĵetis rigardon al ili. Fang estis fumanta cigaredon kaj fraŭlino Bao etendis manon al li, kaj elpoŝiginte cigardujon, li donis unu al ŝi. Bao tenis ĝin en la buŝo. Kiam Fang geste pretis bruligi ĝin por ŝi, ŝi subite alproksimigis sian buŝon kaj faris enspiron tra sia cigaredo ĉe la cigaredfino de Fang. Ŝia cigaredo bruliĝis, kaj ŝi fiere elblovis buŝplenon da fumo. Fraŭlino Su eksentis malvarman tremon, pensante, ke ili vere senhontiĝas kaj eĉ kisas unu al la alia pere de cigaredoj antaŭ okuloj de la vasta publiko. Ne plu povante toleri tian vidaĵon, ŝi stariĝis kaj diris, ke ŝi volas malsupreniri. Fakte ŝi klare sciis, ke malsupre ne troviĝas konvena loko por ŝia restado, ĉar oni ludas maĝangon en la manĝohao kaj estas tre sufoke en la kajuto. Ankaŭ s-ino Sun volis malsupreniri informiĝi, kiom ŝia edzo perdis en la ludo, sed ŝi timis, ke, se li perdis multe, ŝia demando male kaŭzos lian koler-elverŝon sur ŝin. Kiam ili reiros al la kajuto, estiĝos longatempa kverelado. Pensante pri tio, ŝi ne riskis stariĝi, nur demandante al la etulo, ĉu li volas pisi.
La insulto de fraŭlino Su, ke Fang Hongjian estas senhonta, ne estis justa. Tiam li dronis en embaraso, ĉar li ŝajnis senti, ke ĉiuj sur la ferdeko direktas atenton al li. Enkore li riproĉis, ke fraŭlino Bao kondutis tro nedece, kaj li vere volus diri ion riproĉan al ŝi. Kvankam li nun estis 27-jara kaj jam fianĉiĝis, li tamen ne havis spertojn en amo. Lia patro sukcesis gajni duan lokon en la provinca ekzameno de Qing-dinastio kaj estis eminenta ĝentlemano en malgranda gubernio de sia distrikto sude de Jangzi-rivero. Naŭ el dek elmigrintoj de lia gubernio al urboj okupiĝis pri tri metioj: forĝado, preparado de toŭfuo aŭ portado de palankeno; la plej fama metiartaĵo estis argila pupo en la distrikto; tiuj junuloj, kiuj studis en universitato, plejparte prenis la fakon de civila inĝerierado. La solideco de fero, la delikateco kaj sengusteco de toŭfuo, la malvasteco de palankeno kaj plie la odoro de la grundo konsistigis iliajn lokajn trajtojn. Eĉ tiuj, kiuj fariĝis riĉuloj aŭ oficialuloj, malhavis rafinadon.
En ĉi tiu distrikto estis viro kun familia nomo Zhou, kiu riĉiĝis en Ŝanhajo depende de sia forĝejo. Li, kune kun aliaj siaj vilaĝanoj en la sama metio, establis bankon nomatan “Banko de Or-tuŝado” kaj li titolis lin mem direktoro. Unu jaron li ekmemoris pri la diro “al sia hejmloko reiris la homo vestita en gloro” , kaj okaze de Qingming-festo (la 4-a, 5-a aŭ 6-a de aprilo laŭ la ĉina luna kalendaro, la tago, kiam oni faras oferojn al la tomboj de siaj karuloj -- tradukanto) li reiris al sia hejmloko fari viziton al sia familia templo kaj oferojn al siaj prapatraj tomboj, kaj konatiĝi kun lokaj eminentuloj. Ĉar la patro de Fang Hongjian estis unu el la eminentuloj de la distrikto, li ankaŭ faris viziton al li, kaj pro tio ili fariĝis amikoj kaj plue boparencoj. Tiam Fang Hongjian ankoraŭ lernis en supera mezlernejo, kaj fianĉigis, obeante al siaj gepatroj. Krom vidinte foton de ŝia busto, li ne renkontiĝis kun sia fianĉino, kaj li donis nenian atenton al ŝi. Du jarojn poste, li studentiĝis en universitato en Beiping (nun Pekino -- tradukanto), la unuan fojon li perceptis la rilaton inter gestudentoj. Kiam li vidis parojn da gestudentoj enamiĝantaj, li naskis envion, kun ruĝaj okuloj. Pensante pri sia fianĉino, kiu, post unu jaro de lernado en supera mezlernejo, ĉesis sian lernadon kaj reiris al hejmo lerni mastrumadon por fariĝi bona bofilino post geedziĝo, nevole naskis abomenon kontraŭ ŝi. Tiel plendante kontraŭ sia sorto kaj sia patro, li restadis en stuporo kelkajn tagojn. Post tio li subite vekiĝis, kaj kolektante sian kuraĝon, li skribis leteron al sia patro por nuligi la interfianĉiĝon.
Ĉar Fang Hongjian ricevis instruadon kaj helpon de sia patro en literatura verkado kaj li gajnis la duan lokon en la ĝenerala ekzameno de superaj mezlernejoj, li skribis leteron en eleganta stilo eĉ sen fari erarojn de interjekciaj partikuloj. Interalie li skribis: “En lasta tempo mi sentas min moroza, tre malofte ĝoja, envolvata de ĉagreno kaj obsedata de aŭtuna melankolio. Ĉiufoje kiam mi rigardas min en spegulo, mi trovas mian vizaĝon osteca kaj spiritmanka, kiu donas malfavoran omenon al longviveco. Mi timas, ke mia korpo ne povas persisti longe kaj mi vanigos la tutan vivon de fraŭlino Zhou. Mi esperas, ke vi, mia patro, montru viajn komprenemon kaj simpation al mi kaj liberigu min de la fianĉiĝa ligo. Neniel koleru pro mia peto, por ke mi ne suferu de dumviva pento.” Li mem konsideris, ke li povos tuŝi la feran koron de sia patro per tiu petega vortumo. Sed ekster lia atendo la responda letero de lia patro alportis severan skoldadon:
“Mi elspezis multe por financi vian studadon en malproksima loko. Se vi dediĉus vin tutkore al studado, ĉu vi havus tempon por rigardi vin en spegulo? Ĉar vi ne estas ino, kial vi havigas al vi spegulon? Nur operaj aktoroj, kvankam viraj, ŝatas uzi spegulon. La vera viro, kiu gapadas al spegulo, nur estas malestimata de la socio. Mi neniam pensas, ke post via foriro de mi dum mallonga tempo vi eĉ formas malbonan kutimon. Vere plorinde kaj abomeninde! Kiam viaj gepatroj vivas, vi ne devus paroli pri via maljuniĝo. Vi ne donas konsideron al viaj gepatroj, kiuj tenas vin en la koro, kaj timigas ilin per la vorto de morto. Vi jam neglektas viajn filecajn devojn ĝi ekstremo! Mi supozas, ke ĉar vi studas kune kun studentinoj, vi ekhavas ideon de ŝanĝo, vidante junulinojn ĉirkaŭ vi. Vi pretekstas, ke vin posedas “aŭtuna melankolio”, sed mi certas per mia klara vido, ke vi fakte havas la senton de printempiĝo. Se vi ankoraŭ obstinos sen pento, mi ĉesos sendi al vi monon kaj ordonos al vi maldaŭrigi vian studadon kaj reveni hejmen. Venontan jaron edziĝu samtempe, kiam via frato edziĝos. Pripensu miajn vortojn zorgeme kaj tenu ilin en via kapo.”
Fang Hongjian terurite ŝokiĝis pro sagaceco de sia patro. Li haste skribis alian leteron por pardonpeti kaj fari klarigojn. La letero diris, ke la spegulo apartenas al la kunlernanto en la sama ĉambro, sed li ne ĝin aĉetis; dum lastaj tagoj li prenis morushepatan oleon de Usono, kaj vitaminon de Germanio, liaj korpo kaj spirito pliboniĝis, kaj lia vizaĝo sane plipufiĝis; pro multekosteco de tiuj tonikoj, li domaĝas monon; la geedziĝon li petas okazigi nepre post sia diplomiĝo, ĉar ĝi malhelpus studadon kaj pliigus ŝarĝon por la patro pro manko de lia kapablo vivteni la edzinon, kio lin maltrankviligas. Kiam lia patro ricevis la leteron, li fiere konsideris, ke lia digno kaj potenco eĉ povas efiki sur lia filo mil liojn malproksime. Kun granda ĝojo li poŝte sendis al sia filo sumon da mono por aĉeti tonikojn. De tiam Fang Hongjian tute elpelis tiujn ideojn el la koro kaj komencis absorbite legi verkojn de Schopenhauer. Ofte li saĝe diris al kunlernantoj: “Kie troviĝas romantika amo en la mondo? Tio simple estas nenio alia ol impulso de reproduktado.” Rapide alvenis al li la kvara jaro de la universitata studo, kaj lia geedziĝo estis okazonta en la venonta jaro.
Iun tagon li ricevis depeŝon de sia patro, kiu legiĝis jene:
“Ĵus mi ricevis la telegramon de via bopatro kaj mi ŝoke sciiĝis, ke Shuying suferis de tifo, kaj pro neglekto de okcident-medicina kuracisto, ŝi forpasis je la kvara posttagmeze la dekan de ĉi tiu monato. Mi sentas doloran bedaŭron. Ŝi devus fariĝi via edzino postnelonge, sed tiel bonan aferon trafis interrompo. La kaŭzo kuŝas en tio, ke vi ne havas fortunon.” La postskribo de la letero aldonis: “Tamen en ĉiu malbono estas iom da bono. Se vi edziĝus tri jarojn pli frue, tio eble kostus al ni grandan sumon da mono je ĉifoja akcidento. Sed en bonvirta familioj kia la nia, se via geedziĝo plenumiĝus antaŭe, Shuying eblus eskapi la katastrofon kaj vivi pli longe. Via edziĝo estas destinita. Ne tro ĉagreniĝu. Vi devas sendi leteron de kondolenco al via bopatro.”
Finleginte la leteron, Fang Hongjian sentis tian ĝojon, kian la absolvita enkarcerito ekhavis. Tamen li kovis iom da kompatemo al la mallongaviva junulino. Dum li mem ĝuis ĝojon de libereco, li volis helpi malpliigi alies tristecon. Kaj li skribis longan leteron de kondolenco al lia bopatro, kies filinon li neeble edzinigus.
Kiam s-ro Zhou, la bankiero, ricevis lian leteron, li sentis ke la junulo konas etiketon, kaj ordonis al sekciestro Wang de sekretria sekcio skribi respondleteron. Finleginte la leteron de Fang, Wang donis altan takson al la estunta bofilo de sia mastro, ke la junulo bone kaligrafas lertas en verkado kun literatura stilo, kaj ke li esprimas sinceran kaj profundan senton al la mortinta fraŭlino, kio indikas, ke li havas grandan naturdorlotitan talenton kaj povos fari grandan entreprenon en estonteco. Ĝoja je tia takso, Zhou ordonis al Wang respondi jene:
“Kvankam mia filino ne edziniĝis al vi, mi ne ŝanĝas nian rilaton inter bopatro kaj bofilo. Mi havas solan filinon kaj volus doni al ŝi grandiozan geedziĝan ceremonion. Nun mi donas al vi la totalan sumon, kiu inkludas ŝian doton, fianĉan mondonacon de familio Fang kaj interezojn akiritajn de komercado por mia filino, t.e. dudek mil dolaroj aŭ mil kaj tridek britaj pundoj por financi vian studadon eksterlandan post via diplomiĝo el mezlernejo en venonta jaro.”
Eĉ en sonĝo Fang Hongjian ne havus tian bonŝancon, tial li estis tre dankema al sia mortinta fianĉino. Fakte li estis sentaŭga por lerni la fakon de civila inĝerierado. Dum studado en universitato, li unue ŝanĝis sian fakultaton de sociologio al tiu de filozofio, kaj fine al tiu de la ĉina literaturo, kie li diplomiĝis. Tio sonas tre drole, ke la studentoj de la ĉina literaturo iras alilanden por pluapaŝa studado. Fakte absolute necesas, ke la studentoj de la ĉina literaturo lernas alilande, ĉar aliaj studobjektoj, kiaj matematiko, fiziko, filozofio, psikologio, ekonomio kaj juro, estas enkondukitaj el eksterlande, jam plene saturitaj per ekzota odoro. Nur la ĉina lingvo estas indiĝena produkto kaj bezonas fremdlandan fabrikmarkon, tiel ke ĝi povas teni sian propran pozicion, ĝuste kiel la ĉinaj oficialuloj kaj komercistoj konvertas la monon, kiun ili ekspluatas en Ĉinio, en fremdlandan valuton, tiel ke ĝi tenas sian originan valoron.
En Eŭropo, Fang Hongjian nek transkribis manuskriptojn el grotoj de Dunhuang nek konsultis volumojn de “Kompleta Kolekto de Yongle” nek serĉis rilatajn dokumentojn pri Taiping-a Ĉiela Regno, ne plu bezonis lerni mongolan, tibetan aŭ sanskritan lingvojn. Dum kvar jaroj li karuselis inter tri universitatoj en Londono, Parizo kaj Berlino. Laŭplaĉe li elektis kelkajn kursojn tie kaj ĉi tie. Ŝajnis, ke li havis vastajn interesojn, sed li lernis neniom el lernado. Precipe li vivis pigran vivon. En la printempo de la kvara jaro, kiam li vidis nur pli ol kvar cent pundojn restantajn en la banka konto, li pretigis sin reiri al hejmlando. Lia patro letere demandis, ĉu li jam akiris doktorecon kaj kiam li hejmenreiros. Li respondis per longa letero, severe insultante, ke la titolo de doktoreco havas nenian utilecon. Tamen lia patro tute ne samopiniis kun li, sed li ne riskis minaci lin per la patra aŭtoritato, ĉar lia filo jam plenkreskis. Per letero li diris, ke li bone scias, ke la titoloj estas senutilaj kaj li ne devigas sian filon strebi por tiaj titoloj, sed s-ro Zhou financis lian lernadon, li devas doni racian respondon. Post kelkaj tagoj, Fang Hongjian ricevis la leteron de sia bopatro, kiu diris: “Mia bona bofilo havas talenton kaj riĉajn sciojn, kiuj diskonigas vian famon malproksimen, kaj ne bezonas paradi per titolo de doktoreco. Tamen via respektoplena patro akiris la duan lokon en la provinca ekzameno de Qing-dinastio, kaj vi ŝajne devas sekvi lian modelon aŭ eĉ superi lin per akirado de la titolo egala al lia sukceso. Kaj mi ankaŭ humile banas min en via gloro.” Inter martelo kaj amboso, Fang Hongjian eksciis, kiom grava estas la diplomo de fremdlanda universitato. Tia malgranda paperpeco de diplomo, ĝuste kiel figfolio de Adamo kaj Evo, povas ŝirmi malbelecon kaj envolvas malplenecon, sensciecon kaj stultecon de persono. Sen ĝi, ŝajnas, ke la spirito estas nuda sen kovrilo. Sed se nun por akiri diplomon, ĉu li mem strebus per lernado ĉu li dungus skribiston elbaki disertaĵon, lia tempo kaj mono ne sufiĉis. Eĉ la plej facile akirebla doktoreca diplomo de la proksima Universitato de Hamburgo almenaŭ bezonos ses monatojn. Simple li trompos lian familianojn, dirante, ke li jam akiris doktorecon. Li timas, ke li ne povas superruzi siajn patron kaj bopatron, ĉar lia patro, kiel sukcesinto en imperiestra ekzameno, postulos “oficialan dokumenton”, kaj lia bopatro, kiel komercisto, postulos “kontrakton”. Li rompis sian kapon, sed elpensis nenian solvon. Reveninte hejmen, li do, spite al vizaĝoperdo, pretigis sin simple diri al ili, ke li ne obtenis doktorecon.
Iun tagon, kiam li faris viziton al germana amiko ĉe la sekcio de la ĉina bibliografio de Berlina Biblioteko, li vidis sur la planko amason da periodaĵoj, kiaj “Orienta Gazeto”, “Monatgazeto de Noveloj”, “Granda Ĉinio” kaj “Gazeto por Virinoj”, ĉiuj eldonitaj dum komencaj jaroj de la Respubliko de Ĉinio en Ŝanhajo. Laŭvole foliumante, li okule kaptis reklamon publikigitan paralele per la ĉina kaj angla lingvoj de “Koresponda sekcio de Kelarton-a kolegio pri juro kaj komerco”. Ĝi diris, ke por tiuj ĉinaj studentoj, kiuj havas deziron studi eksterlande sed ne havas ŝancon, ĝi instalis korespondan kurson, kaj ke ĝi atribuos al tiuj, kiuj finos la kurson, atestilojn ekvivalentajn al licencio, majstreco kaj doktoreco, kaj ke oni petas la detalan broŝuron ĉe tiu kaj tiu strato en Novjorko. Ĉe tio li eksentis korbaton. Ĉar la reklamo aperis antaŭ pli ol dudek jaroj, li ne sciis, ĉu la kolegio ankoraŭ ekzistas. Malgraŭ ĉio sendi leteron por informiĝi ne kostas multe, li pensis.
La homo, kiu publikigis la reklamon, estis trompisto. Pro tio, ke ĉinoj ne volis fali en lian kaptilon, li ŝanĝis sian karieron kaj jam mortis frue. La apartementon, kiun li luis, nun luprene okupis irlandano, kiu karakteziĝis per irlandanaj nerespondeco, spriteco kaj malriĉeco. Oni diras, ke la fiksita riĉaĵo de irlandano estas liaj mamoj kaj postaĵo, sed ĉi tiu estis alta kaj maldika viro kiel Bernard Show, kaj liaj mamoj kaj postaĵo ne estis tiel grandaj. Kiam li elprenis la leteron de Fang el la poŝtkesto, li prenis ĝin por mispoŝtita letero, sed la adreso estis ĝuste lia. Pro scivolemo li malfermis ĝin kaj ne komprenis ĝian enhavon. Post longatempa pripensado li saltetis pro ĝojo. Li hasteme pruntprenis de la reportero de malgrandformata gazeto en najbara ĉambro maŝinskribilon kaj tajpis respondon: “Ĉar vi jam studis en universitato de Eŭropo, via nivelo de klereco probable estas alta. Vi ne bezonas trapasi la kurson, sed nur sendu dekmil-vortan disertaĵon kaj kvin cent usonajn dolarojn. Post kiam ni ekzamenos vian kvalifikon, ni tuj sendos al vi la atestilon de doktoreco. Sendu vian respondon al mi mem sen skribi la nomon de la kolegio. La subskribinto estis Patrick Mahoney kun kvar aŭ kvin titoloj de doktoreco investitaj de si mem post ĝi.