aŭtoro : Qian Zhongshu

Antaŭparolo
En ĉi tiu libro mi volas verki pri iu sektoro de la ĉina moderna socio kaj pri iu speco de personoj. Kiam mi priskribis ilin, mi ne forgesis, ke ili estas homoj, nur homoj kun karakterizaĵoj de senharaj kaj dupiedaj animaloj. La roluloj en la libro, kompreneble, estas fikciaj. Tiuj, kiuj emas esplori la historion, ne forlasas la okazon fari pedantajn studojn nek rezignas la rajton komentarii la lingvaĵon.
Du plenajn jarojn mi elspezis en verkado de ĉi tiu libro. Dum la tempdaŭro mi fojfoje ĉesigis la verkadon pro la tagoj de melankolio kaj ĉagreniĝo. Pro la urĝado de s-ino Yang Jiang, kiu aranĝis anstataŭ mi multajn aferojn por ŝparigi al mi tempon, mi povis akumuli multajn momentojn por finverki la libron. Laŭ kutimo mi devus dediĉi ĉi tiun libron al ŝi, sed mi sentas, ke la dediĉado estas nur koloraj bobeloj el tiaj vantaj vortoj, kiaj “dediĉi sin al la patrujo” kaj “redoni regpotencon al la popolo”. Nominale la libro estas dediĉita al iu, tamen tio ŝajnas kvazaŭ fluganta ponardo en la mano de magiisto, kiu tenas ĝin firme, ĵongle donante la impreson, ke li jam ĝin elĵetis. Malgraŭ la dediĉado al iu ajn, la libro ĉiam apartenas al la aŭtoro mem. Ĉar unu libro estas nur bagatelaĵo, nenecesas ŝajnigi min rafine honesta. Pro tio mi ne ĝenas min per la dediĉado.
la 15-an de decembro, 1949
Qian Zhongshu

Ĉapitro 1
Jam frue transpasinte la Ruĝan Maron, la ŝipo navigis sur la Hindia Oceano. La suno ĉiam senkompate leviĝis frue kaj malleviĝis malfrue, trudeme okupante pliparton de la nokto. Kvazaŭ trempite en oleo, la nokto fariĝis diafanaĵo. En brakumo de la suno, la nokto ne povis montri sian originan formon, kaj eble ebriigite de la suno, ĝi ankoraŭ aspektis ruĝete post retiriĝo de vesperkrepusko. Kiam la ruĝo fadis kaj la nokto vekiĝis el ebriiĝo, la dormantoj en kajutoj ankaŭ vekiĝis kun glueca ŝvito sur la tuta korpo. Post sinbanado ili rapidis al ferdeko por ĝui marajn ventblovojn, kio signis la komencon de alia tago.
Tiam estis en la lastaj dek tagoj de julio, kiuj egalis al sanfu-klimato (la plej varmega periodo de tri dektagoj de la jaro -- tradukanto) laŭ la ĉina luna kalendaro, la plej varmegaj tagoj dum la jaro. En Ĉinio estis multe pli varmege tiujare ol en pasintaj jaroj. Poste oni diris, ke tia varmego estas omeno de interbatalado, ĉar tiu jaro estis la dudek sesa jaro de la respubliko (1937).
Ĉi tiu franca kurierŝipo Vicomte de Bragelonne estis veturanta en la direkto al Ĉinio. Matene kelkatempe post la oka horo la verŝ-lavita ferdeko de la tria-klasaj kajutoj ankoraŭ ne sekiĝis, tamen sur ĝi jam plene sidis homoj, inkluzive francojn, judojn elmigrintajn el Germanio, hindojn, anamanojn, por ne paroli pri ĉinoj. La mara vento, kunportante brulan varmon, blovsekigis la ŝviton sur la korpoj de grasuloj kaj formis salan prujnecan tavolon el ŝvito, kvazaŭ ili ĵus sin banus en la Morta Maro de Palestino. Estis ankoraŭ matene, tial la humoro de homoj ankoraŭ ne velkis nek inertiĝis sub la arda suno kaj ili babiladis kaj agis tre vigle. Tiuj kelkaj francoj, kiuj estis nove senditaj al Anamo aŭ Ĉinio kiel policanoj, ĉirkaŭis la junan kaj koketan judinon kaj flirtis kun ŝi. Bismarc iam diris, ke la francaj senditoj kaj ambasadoroj karakteriziĝis per nekapablo paroli fremdlandan lingvon, sed tiuj policanoj, kiuj ne konis germanan lingvon, eĉ povis komuniki siajn amindumajn sentojn al la koketulino kaj eltiri ŝiajn klukridojn. Tiurilate ili pli kompetentis ol iliaj diplomatoj. La belaspekta edzo de la virino ilin observadis apude kun plezuro, ĉar dum lastaj pasintaj tagoj, li jam ĝuis sufiĉe da cigaredoj, biero kaj limonado pro tia flirtado. Post kiam la ŝipo trapasis la Ruĝan Maron, oni ne plu timis la bruligan varmegon, kaj iom poste sporade vidiĝis sur la ferdeko fruktoŝeloj, pecetoj de papero kaj botelĉapoj, kaj la ferdeko estis punktitaj per cigaredstumpoj tie kaj tie. Francoj estis famaj pro la klareco de siaj pensoj kaj ankaŭ pro pureco kaj komprenebleco de siaj eseoj, sed en tio, kion ili faris, troviĝis malordo, malpureco kaj bruado, ĝuste kiel la tohuvabohuo sur la ŝipo. La ŝipo, depende de inĝenieco de homoj, plenŝarĝita per ĝena bruado kaj espero de homoj, veturis kun entuziasmo, kaj ĉiuminute redonis malgrandan pecon da akvosurfaco, poluita de homa odoro, al la senkompata, senfina kaj senlima maro.
  Ĉiusomere, laŭkutime, aro da ĉinaj studentoj, kiuj finis sian studon en fremda lando, revenis al la patrujo. Ankaŭ en ĉi tiu ŝipo troviĝis ĉirkaŭ deko da tiaj revenantaj studentoj. Plejparto el ili estis ankoraŭ senlaboraj, kaj ili revenis al Ĉinio je la komenco de someraj ferioj, tiel ke ili havis sufiĉan tempon por serĉi laboron. Iuj el la studentoj sur la ŝipo studis en Francio, kaj aliaj en Britio, Germanio, Belgio k.a. Kaj tiuj lastaj veturis al Parizo por havigi al si la sperton de nokta vivo kaj post tio prenis francan ŝipon por hejmeniri. Tiuj studentoj, kiuj ne zorgis pri sia dungiteco, atendis ĝis la malvarmeta aŭtuno kaj senhaste pretigis la revenan vojaĝon al sia lando. Malproksime de sia naskiĝlando, ili renkontiĝis kaj tuj familiariĝis kiel malnovaj amikoj. Kiam ili babilis pri la patrujo plena je mizeroj kaŭzitaj de interne kaj de ekstere, ili brulis de dezirego reveni al la patrujo por oferi siajn servojn. La ŝipo malrapide veturis, dum en ilia koro forte ondis nekonsolebla sopiremo al la hejmloko. Subite oni ne sciis de kie alportiĝis du kompletoj da bloketoj de maĝango. Sendube maĝango-ludo estis nacia ludo de Ĉinio, kaj nun laŭdire la ludo furoris en Usono. Ludado de maĝango ne nur ĝuigis la guston de la hejmloko, sed ankaŭ kongruis al la monda tendenco. Tre feliĉe, ke estis pli da homoj por formi du lud-grupojn. Krom manĝado kaj dormado ili pasigis tutajn tagojn en vetludado per maĝango. Tuj post matenmanĝo, la ludantoj jam finis la unuan raŭdon de ludado en la manĝohalo.
Sur la ferdeko videblis du ĉinaj virinoj kaj unu infaneto, kiun oni ne konsideris kiel plenkreskulon —— almenaŭ la ŝipkompanio tiel konsideris kaj ne postulis al ĝiaj gepatroj aĉeti bileton por ĝi. La virino, kun sunokulvitroj kaj libro kuŝanta sur genuoj, estis tre elegante vestita. Ŝia haŭto plej blankis eĉ en orientanoj, sed malfeliĉe la blankeco ne estis tiom freŝa kaj iom sekeca. Sen sunokulvitroj ŝi montris siajn delikatajn regulajn trajtojn nur kun iom maldikaj lipoj, kiuj ne aspektis tiom dike eĉ sub ruĝumo. Se ŝi stariĝis el la kanvasa kuŝoseĝo, ŝi rivelis sian maldikan staturon kun tro solidaj linioj de konturo, kvazaŭ skizitaj per kvadrat-pinta fontoplumo. Laŭaspekte ŝi havis la aĝon de 25 ĝis 26 jaroj, sed la aĝo de modernaj virinoj, same kiel la naskiĝdato de tradiciaj virinoj skribita sur la edziĝ-invitilo, bezonis, ke fakuloj atestu ĝian verecon per aliaj pruvoj, kaj ĝi signifis nenion. La patrino de tiu knabeto, kun aĝo de iom pli ol tridek jaroj, surhavis malnovan nigragazan robon, kun laca mieno, kaj ŝiaj brovoj oblikvantaj malsupren des pli donis la impreson, ke ŝi dronis en ĉagreno kaj misero. Ŝia fileto, apenaŭ 2-jara, platnaza, kun du oblikvaj okullinioj situantaj tre malproksime de brovoj, havis la vizaĝon tre similan al tiu de karikatura ĉino ilustrita en gazeto.
La knabeto ĵus estis ellerninta paŝeti kaj kuretis tien kaj reen senhalte. Tirante lin je la mano, lia patrino sentis sin varma kaj laca, kaj aliflanke ŝia penso alkroĉigis al la edzo, kiu vetludis sube. Pro tio ŝi insultadis la etulon per “ĝenulaĉo”. La knabeto, limigita en movado, ŝanĝis sian celon kaj rekte sin ĵetis sur la virinon legantan libron. Ordinare tiu junulino sin montris fiere memadmira kaj repuŝema, ĝuste kiel tia vizaĝesprimo de gastoj kun kiuj neniu babilis aŭ de needzinigitaj fraŭlinoj dum la geedziĝa festeno. Nun ŝi vidigis pli grandan abonemon, kiun eĉ ŝiaj sunokulvitroj ne povis kaŝi. Tion la patrino de la etulo tuj sentis. Ektirinte la rimenon ligitan al la etulo, ŝi, kun bedaŭro, diris: “Vi petoluleto eĉ ĝenas fraŭlinon Su! Tuj revenu. — Fraŭlino Su, vi estas diligenta. Kun sufiĉa klereco, vi ankoraŭ legas la tutan tagon. S-ro Sun ofte diras al mi, ke la studentinoj kia fraŭlino Su, kiu estas kaj bela kaj erudicia kiel doktoro, povas akiri renomon por Ĉinio. Kie oni povas trovi tiajn personojn, kia fraŭlino Su? Mi vane iris alilanden, kaj sen legi iom tie mi nur taŭgas kiel hejmzorgantino. Tio, kion mi lernis enlande, estas tute forgesita pro bebnasko. — Ba! Vi teduleto! Mi ne povas reteni vin ĉe min, vi neobeema infano! Vi certe malpurigis la veston de fraŭlino Su!”
Fraŭlino Su ĉiam malestimis la miseraspektan s-rino Sun kaj plej malŝatis infanojn, sed aŭdinte tion, ŝi eksentis ĝojon en la koro kaj afable diris: “Lasu lin veni. Mi plej ŝatas infanojn.” Demetinte sunokulvitrojn kaj ferminte la libron, ŝi zorgeme mantenis la pojnon de la knabeto, por ke li ne fuŝe viŝu sian manon sur ŝia vesto. Ŝi demandis: “Kie estas via paĉjo?” Anstataŭ respondi, la knabeto rondigis siajn okulojn kaj buŝigis “po, po” blovante al ŝi salivŝaŭmon, kiel bobelojn blovis la orfiŝoj bredataj en manĝohalo. Konfuzite ŝi tuj lasis lian manon for kaj elpoŝigis mantukon por defendi sin. Lia patrino haste penis altiri lin, minacante doni vangfrapojn al li. Suspirinte, ŝi diris: “Lia paĉjo vetludas sube. En kiu alia loko li povus troviĝi! Mi ne komprenas, kial ĉiu viroj ŝatas vetludi. Nu, vidu tiujn kunvojaĝantojn en ĉi tiu ŝipo. Neniu el ili ne vetludas kiel diablo. Estas pli malpli bone, se ili gajnas iom da mono. S-ro Sun, mia edzo, jam perdis multe en la ludo, sed li ankoraŭ persistas. Mi lin morte malamas!”
Aŭdinte tiujn malindajn vortojn, fraŭlino Su naskis malestimon kontraŭ ŝi, flegme dirante: “S-ro Fang ne emas vetludi.”
S-ino Sun levis sian nazon supren kaj snufis: “S-ro Fang! Komence kiam li enŝipiĝis, ankaŭ li ludis maĝangon. Tamen nun li okupiĝas pri amindumado al fraŭlino Bao, li kompreneble ne havas tempon por vetludo. Tio koncernas la grandan aferon de lia vivdaŭro, certe pli grava ol vetludo! Laŭ mi fraŭlino Bao aspektas kaj bruna kaj kruda, malproksime de beleco. Ŝi eĉ altiris s-ron Fang el la komforta duaklasa kajuto al la triaklasa por ŝi. Mi vidas, ke ili multe korinklinas unu al la alia. Eble kiam la ŝipo atingos Hongkongon, ili interfianĉiĝos. Tio ĝuste estas ‘Destinita amo ligas geamantojn de mil lioj malproksimajn’.”
Tiuj vortoj pikis la koron de fraŭlino Su. Por konsoli sin mem, ŝi respondis al s-ino Sun: “Absolute ne eblus! Fraŭlino Bao jam havas fianĉon. Tion ŝi persone diris al mi. La elspezon por ŝia studo en fremdlando ŝia fianĉo pagis.”
S-rino Sun diris: “Ŝi jam havas fianĉon, sed ankoraŭ sin montras tiel flirtema, ĉu ne? Ni estas antikvaĵoj. Ĉifoje ni lernis almenaŭ ion novan. Fraŭlino Su, mi diru al vi ion interesan. S-ro Fang kaj vi estis malnovaj kunlernantoj en Ĉinio, ĉu li ĉiam parolas laŭplaĉe? Hieraŭ s-ro Sun plendis al li pro malbonŝanco en vetludo, tiu ankoraŭ priridis lin, dirante, ke s-ro Sun restadis en Francio multajn jarojn, sed eĉ scias nenion pri la superstiĉo de francoj, ke, se edzino ne estas fidela kaj kokras sian edzon, la edzo certe gajnas la unuan premion en aĉetado de loterio kaj certe gajnas en hazardludo. S-ro Fang konkludis, ke la viro kiu perdas monon en vetludo devas senti mamkonsolon. S-ro Sun tion transdiris al mi, mi tiam riproĉis lin, kial li ne demandis lin, kion li aludas. Nun ŝajnas, ke la fianĉo de fraŭlino Bao certe gajnos la unuan premion en aviada loterio, kaj se ŝi fariĝos la edzino de s-ro Fang, tiu certe havos bonan ŝancon en hazardludo.” La malico de bonkora kaj honesta homo, kiel sableroj en rizaĵo aŭ pikilo de deostigita fiŝo, donis neatenditan vundon.
Fraŭlino Su diris: “La konduto de fraŭlino Bao ne similas al tiu de studentino kaj la maniero de ŝia vestado vere humiliĝas...”
Subite la etulo etendis siajn brakojn malantaŭ ili, ridegante kaj saltante. Kiam ili turnis sian kapon por rigardi, tio estis neniu alia ol fraŭlino Bao, kiu iris renkonte al ili. Defore ŝi amuzis la etulon per bombono en la mano. Ŝi surportis skarlatan dekoltaĵon, marbluan striktan kaj mallongan kalsonon, kaj blankajn ledŝuojn kun fingrotruoj, el kiuj videblis ruĝe vernisitaj piedungoj. En tropika varmego tia vestado plej decis, kaj sur ĉi tiu ŝipo unu aŭ du fremdlandaj virinoj aperis en tia vestado. Sed fraŭlino Su sentis, ke la preskaŭa nudeco de fraŭlino Bao difektas la etiketon de Ĉinio. Kiam tiuj studentoj vidis ŝin, ili brulis de pasia flamo, salivante ĉe la buŝangulo, kaj serĉe babiladis pri ŝi malantaŭ ŝia dorso. Kelkaj nomis ŝin charcutterie (vendejo de kuirita viando), ĉar nur tie publike eksponiĝis diverskoloraj tepidaj viandpecoj, kaj aliaj etikedis ŝin per “vereco”, ĉar onidire “vereco” estis “nuda”. Sed fraŭlino Bao fakte ne estis tute nuda sen ajna tolpeco, do ili korektis tian etikedadon per “parta vereco”.
Fraŭlino Bao aliris, salutante ilin ambaŭ: “Vi ellitiĝis vere frue, sed mi emas pigre alkroĉiĝi al la lito dum varmegaj tagoj. Hodiaŭ mi ne sciis, kiam fraŭlino Su ellitiĝis, kaj mi dormis kiel ŝtipo.” Ŝi volus diri “dormi kiel porko” kaj tuj poste ekpensis pri “dormi kiel mortinto”, kaj finfine, konsiderante, ke “mortinto” ne estas iom pli bona ol “porko”, ŝi prunteprenis el la angla lingvo tian parolfiguron. Ŝi haste aldonis klarigon: “La ŝipo veturas kiel lulilo. Oni estas kapturne lulataj de ĝi al dormo.”
“Do, vi estas dormanta kara etulino en la lulilo. Vidu, kiel aminda vi estas!” diris fraŭlino Su.
Frapetinte ŝin, fraŭlino Bao diris: “Vi! La fratino de Su Dongpo (ĉina antikva poeto (1037-1101) -- tradukanto ), genia junulino!” — “Fratino Su” estis la alinomo al fraŭlino Su, kiun donis la studentoj en la sama ŝipo. La nomon “Dongpo” prononcis fraŭlino Bao kun akĉento de Nanyang kiel tombeau, fanca vorto ekvivalenta al tombo.
Kunhavante la saman kajuton kun fraŭlino Bao, fraŭlino Su dormis sur la malsupra lito, kiu oportunigis ŝin, ĉar ŝi nenecesis grimpi supren kaj malsupren kiel fraŭlino Bao. Sed dum lastaj tagoj, ŝi tenis abomenon kontraŭ fraŭlino Bao. Ŝi sentis, ke ĉio, kion Bao faris, ĝenas ŝin: ŝia sonora ronkado maldormigis ŝin kaj ŝia peza turniĝado donis la impreson, ke la supra lito tuj falus. Frapetita de ŝi, fraŭlino Su plendis: “S-ino Sun, faru juĝon pri tio. Mi nomis ŝin “kara etulino” kaj ŝi frapis min pro tio! Povi endormiĝi estas via beno. Mi scias, ke vi emas dormi, tial mi neniam faras brueton por ne veki vin. Ambaŭ vi kaj mi timas grasiĝi, vi tamen tiom ŝatas dormi en la ŝipo. Mi supozas, ke vi jam plipeziĝas je kelkaj funtoj.”
La knabeto kriis por havigi al si la bombonon. Kiam li ricevis ĝin, li ĝin ekmordis. Lia patrino volis, ke li donu dankon al fraŭlino Bao, sed li tenis sin surda al ŝia ordono. La patrino vole nevole dankis fraŭlinon Bao. Fraŭlino Su jam sciis, ke la sukeraĵo ne kostas multe, ĉar ĝi estas sukerkubeto por akompani kafon de matenmanĝo. Ŝi malestimis, kion fraŭlino Bao faris. Nevolante alparoli ŝin, ŝi denove malfermis la libron. Kun straba rigardo, ŝi vidis faŭlinon Bao fortiri du kanvasajn kuŝoseĝojn al pli malproksima malplena spaco, kaj ŝi interne insultis ŝian senhontecon kaj samtempe malamis sin mem pro sia spionado al ŝi.