Ruĝa ĉapeleto
(germana fabelo)
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo
Antaŭe
vivis knabino
obeema kaj saĝa
kun kara aminklino
jen al l’ avino.

L’ avinjo
per ruĝa velur’
trikis belan ĉapelon
por sia nevino nur
je ŝia plezur’.

De tiam
la knabin’ ne plu
surportis la ĉapelojn
aliajn kun ajna ĝu’
krom tiu ĉi nu.

Oni do
alinomis ŝin
la “ruĝa ĉapeleto”,
kara nom’ por la knabin’
kaj amo sen fin’.

Patrino
al ŝi tenere
iutage ordonis,
"Kara, avinj’ sufere
malsanas vere,

vizitu
ŝin ja konsole
jen kun kukoj kaj vino.
Ŝi vivadas izole
sed malmolkole.”

Ankaŭ ŝi
diris averte:
"Lup’ troviĝas arbare.
Vin gardu sen-inerte
evitu lerte.”

Arbare
lupon hazarde
la knabino renkontis.
Ŝi ne konis rigarde
ĝin, jam sengarde.

Salutis
Ĝi ŝin intime:
"Bonan matenon, kara!
Kien iri sentime?
Ĉu malproksime?”

Respondo
venis rapide:
"Mi iras al avinjo.
Morb’ ŝin kaptas inside
kaj tre perfide.”

La lupo
ĉuis raŭksone:
"Kio estas en la korb’?
Kukoj faritaj bone
de panj’ sindone?”

La knabin’
diris fiere:
"Jes ja, kukoj kaj vino
por avinjo sincere!
Vi pravas vere.”

"Do kie
ŝi loĝas nune?”
Lupo demandis ruze,
"Se estas oportune.
ni iru kune.”

Ĝin trafis
ide’ alia:
"Mi iros antaŭ l’ knabin’
por ŝajnigi min pia
avinjo ŝia,

tiel ke
mi manĝos ĝue
la etulinon ĉarman.
Do mi iru pli frue,
agu senbrue.”

Ĝi frapis
je l’ pordo forte.
"Kiu?” ĉuis l’ avino,
"Mi kuŝas malkomforte.
Enen tra-korte!”

Post enir’
ĝi manĝis per vor’
la oldulinon tute,
enlitiĝis kun fi-vol’,
kiel avin-rol’.

Alvenis
knabin’ senĝene.
Ŝi tra nefermita pord’
eniris ĝojmiene
kun korb’ manprene.

"Saluton,
avinjo kara!
Kiel malsano statas?”
Sonis voĉ’ familiara
kaj vere klara.

La lupo
salutis ĝeme,
kvazaŭ olda malsanul’,
zumis ion subpreme
trakorpe treme.

"Avinjo,
kial havas vi
tiel grandajn okulojn
kun verd-glimanta radi’
kiel arb-foli’?"

"Por bone
vidi vin klare!”
"Kial kun orelegoj?”
"Por aŭdi vin senbare
kaj senerare!”

"Do kial
longajn brakojn vi
havas, kara avinjo?”
"Volas brakumi vin mi
jen kun energi’."

"Kaj buŝo
tiel granda, nu,
pro kio do, avinjo?”
"Por formanĝi vin kun ĝu’
tute sen sang-flu’!”

Dirinte,
la lup’ el la lit’
saltis kaj formanĝis ŝin.
Ĝi rekuŝiĝis per glit’
ĝoja pro l’ merit’.

Ĉasisto
tie nefore
alvenis al la domo
por saluti ĉihore
avinon kore.

La lupon
li vidis ene
en ŝia lit’ kuŝanta,
ĉion eksciis plene,
ekpensis jene:

se mi ĝin
pafos en malord’,
mi vundos l’ oldulinon
en ĝi, eble eĉ ĝis mort’
per malbona sort’;

se mi ĝin
distranĉos tute,
mi elsavos ŝin viva
kaj forigos ĝin lude
nur triminute.

Dirite,
farite. L’ knabin’
kaj avino saviĝis.
Ĉiuj kore dankis lin
kaj laŭdis sen fin’.

Nu, knabin’,
estu en singard’
post mizera lecion’,
pene pensu antaŭ salt’
por pli bona fart’.

Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).