Pluvego en Julio
—laŭ ĉinesko Daolianzi
abrupte
sen avert’
pluvgutoj per vipa lert’
draŝas la vojirantojn
je korpo kaj nuda vert’

la homoj
sub pelo
de la pluva anĝelo
fuĝas tien kaj tien
kurante en pelmelo

jen pluvo
subite
ĉesiĝas senhezite
akvo ankoraŭ gutas
de alte malrapide

elvenas
la suno
per sufok-arda kuno
bakas malsekan teron
kvazaŭ la venĝa puno

la homoj
kun ĝojrid’
post la vetera insid’
sub libera ĉielo
paŝas kun vesta humid’

ba, kapric’
vetera
ludas en fars’ opera
per ĝia man’ magia
homojn laŭ vol’ libera

Daolianzi (kanto de lavantino): ĉina fiksforma poemo el 5 versoj de 33,7,77 silaboj, laŭ rimaranĝo xa, a, xa (x=senrima)