- Digital Camera

Hou Zhiping, la studant’ pri E-movada histori’,
ĉiame serĉas kaj kolektas faktojn kun fervor’.
La Ĉina Histori’ de E-Movad’** kun verda glor’
prikantas penojn, fruktojn de la verda famili’.

Por teni veran paĝojn por juna generaci’
senlace li priserĉas gemojn brilajn kun valor’,
Hou Zhiping, la studant’ pri E-movada histori’,
ĉiame serĉas kaj kolektas faktojn kun fervor’.

Aktivas nun surrete varme li kun emoci’
por propagandi nian Esperanton sen langvor’
per fask’ kaj fask’ da kolorfotoj belaj de memor’
pri aktivadoj kaj eventoj de Esperanti’.

Hou Zhiping, la studant’ pri E-movada histori’.
*pseŭdonimo de Hou Zhiping
** lia monumenta verko pri ĉina E-movado