Balai la korton
el la rakontoj pri Afanti
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
Afanti
jen kiel junul’
penlaboris tagnokte
por vilaĝa bienul’
kiel stulta mul’.

Laŭ regul’
la mastro al li
devas pagi salajron
je jarfino sen vari’
kaj ajna menci’.

Nun
venis la tago
lasta de la jaro jam,
la mastro per fi-ago
volis je l’ pago

senigi
lin ruzoplene.
Al Afanti ordonis
li balai zorgeme
la korton pene.

Li diris:
“Balau pure
ĝin sen akvoverŝo, sed
ĝi malsekas plezure
kaj brile pure.”

Afanti
obeiis jen
kaj ekbalais korton.
Li pensis, kiel, kun pen’,
ja purigi sen

akvoverŝ’
korton espere,
sed kun malseka grundo.
Do, li elprenis vere
zorg-maniere

la tutan
stokon da ole’
de l’ mastro kaj aspergis
ĝin sur la teron ĉie
glate, glite tre.

Post tio
li ĉe koridor’
sidiĝis kaj atendis,
ke la mastron pro l’ labor’
laŭdos per honor’.

Revenis
la mastro ĝoje
sed kiam li rigardis
la teron fojrefoje,
li kriis boje:

“Ho, Alah’!
Redonu al mi
oleon, ho, oleon!
Mi ne salajron al vi
donos, al vi fi!”

Afanti
diris kviete:
“Ĉion mi faris bone
laŭ ordono diskrete
kaj belrimede.

Bonvole
pagu salajron
al mi laŭ interkonsent’.
Ne ludu kolerfajron
nek ja kanajlon.”

La mastro
nenion tute
diris, al Afanti
pagis salajron mute
kaj sendispute.
*Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).