lu jian bo

 

Lu Jianbo


Pioniro optimisma Jianbo Lu,
multekona, diligenta, energia.
Ĉiam kredis li je Lingv’ Internacia,
firme de juneco al grandaĝ’ sen sku’

Kvankam lin torturis triste viv-sinu’,
ŝanceliĝis ne pilgrim’ al verdo lia.
Veterano optimisma Jianbo Lu,
multekona, diligenta, energia.

Sulkon li fosadis pene plu kaj plu,
Li esperis, ke la juna forto plia
kolektiĝu ĉirkaŭ l’ rondo harmonia
por l’ afero — Esperanta evolu’.

Pioniro optimisma Jianbo Lu.