Senlaca Gu Cunhua

bonkoro

Senlaca instruisto Cunhua Gu
elbakis E-adeptojn kun Bonkor’*.
Dissŝutis verdajn semojn kun fervor’
li verkis kaj tradukis sen enu’.

Li ĵuris peni jen sen ambigu’
por nia lingv’ ĝisfine per labor’.
Senlaca instruisto Cunhua Gu
elbakis E-adeptojn kun Bonkor’.

Korespondadis jen per leterflu’
li kun amikoj fremdaj sen langvor’.
Senluksan vivon vivis sen rankor’
persiste strebis li kun asidu’.

Senlaca instruisto Cunhua Gu.

*Bonkoro estas lia plumnomo.