Ponto de Komunikado


Dediĉe al Tra la Mondo*

— laŭ ĉinesko Busuanzi
 

verdajn mesaĝojn
en ĉina rondo
diligente dissemas
vi Tra la Mondo

kunligas ĉiujn
vi kiel ponto
komunikada vera
per korespondo

ĉe jara sojlo
mi kun florfrondo
deziru al vi ĉion
bonan en fronto

marŝu antaŭen
jen por renkonto
al fruktdona kaj brila
la horizonto


*dulingva populara revueto por ĉinaj esperantistoj.
                              28-12-2007