En Pluveto
—laŭ ĉinesko Yulinling (tintado en pluvo)
en pluveto
svagas nube
silueto
de fraŭlino povra
murmure kun
preĝ-ripeto
ŝi ŝajne deziras
jen kun diskreto
malfermi
la kor-pordon
kie sidas sekreto
ŝi pala kiel kreto
tremetis
en pluva reto
subite eklevas
la kapon
kun har-ĵeto
ŝi rapidas
haste
kun paŝa impeto
decide
ne hezitas
pri eldir-preto
Send a message
Search for members
vejdo says: