esocom Published on January 25, 08
by esocom

esocom's blog

Browse posts
Deutschlandfunk titelt: Esperanto im Computer
Posted on February 2nd, 08
Esperanto für den Friedensnobelpreis 2008 vorgeschlagen
Posted on February 1st, 08
4 comments (latest 7 months ago)
Esperantostaat "Amikejo" Neutral-Moresnet
Posted on January 31, 08
1 comment (latest 4 weeks ago)
Durchsetzen
Posted on January 28, 08
6 comments (latest 7 months ago)
ЄЭ + edit
6 comments (latest 8 months ago)
Grenzen sich Esperantosprecher von der übrigen Welt aus?
Posted on January 21, 08
4 comments (latest 8 months ago)
Zähle bis zehn - nombru ĝis dek
Posted on January 18, 08
Wie gut können Sie Englisch? Kiel bone vi regas la anglan?
Posted on January 18, 08
1 comment (latest 8 months ago)
Meine heimliche Leidenschaft: Mia sekreta pasio:
Posted on January 17, 08

Keyword tags

simbolo
Esperanto

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 470 visits

ЄЭ + edit

Friday January 25, 2008 at 12:16PM

Ĉu ЄЭ estu demonstro, ke oni estas Esperantoparolanto?

La unuan fojon mi vidis 'ЄЭ' en orkut, kaj nun de Paŭl Peeraerts. Mi estas interesita pri klarigoj kaj opinioj, ĉu vere taŭgas por ekster la esperantomondo; komparu la fadenojn http://www.ipernity.com/blog/esocom/38370 en la germana kaj tiu de Mondocivitano http://www.ipernity.com/blog/28752/37751.

Edit: Paŭl Peeraerts ne plu uzas 'ЄЭ'; ĉu la fadeno nun malvalidas? (2008-02-08)

Mi trovis jenon: http://www.de.pledgebank.com/esperantomsn kaj http://eo.wikipedia.org/wiki/Alek%C4%89jo kaj http://www.classicitaliani.it/index174.htm

Mi viŝos tiun artikolon se ne iu grava aldoniĝas ĝis fino de Marto 2008.

6 Comments / add your comment?

Mondocivitano says:
Kara Frank Merla preskaŭ ĉio en la mondo havas simbolon, do, mi opinias ke esperantistoj devas uzi simbolojn. Por ke ĉi tiu marko prezentigos ilin al la mondo neesperantista kaj ankaŭ estu identigilo(rekonigilo) inter ili mem. Mi dubas, ĉu ЄЭ simbolo estas registrita aŭ estas libera por uzado de iu ajn persono? Ĉu vi scias tion?
Posted 8 months ago. ( permalink )
esocom replies:
Є estas la signo por Eŭro kaj Э ties speguligo, la kunmeto iomete similas al la Esperanto"ovo". Tamen mi dubas ke 'ЄЭ' estas jam simbola aŭ taŭga rekonebla signo eĉ por esperantoparolantoj. Mi restos scivola ĉu ĝi establiĝos (komparu ankaŭ mian proponon por 'oklo' anstataŭ 'okulvitroj').
Posted 8 months ago. ( permalink )
Ronaldo says:
Interesan verkaĵon, Frank . Mi ankaŭ dubas pri ЄЭ kaj ĝia uzado, antaŭ longe.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov says:
» Є estas la signo por Eŭro kaj Э ties speguligo

En realeco estas du cirilaj literoj; la unua estas uzata nur en la ukraina lingvo, la dua en multaj ciril-bazitaj skribsistemoj, eĉ ne nur slavaj kaj hind-eŭropaj.
Jen kial la kombino ЄЭ aspektas amuze por mi :) Mi eĉ povas ĝin prononci :)

Se vi volas vidi la diferencon, jen estas la simbolo de eŭro: €
Posted 8 months ago. ( permalink )
esocom replies:
Dankon pro la korekto!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Ronaldo says:
1) Laŭ vikipedio (pt.wikipedia.org/wiki/Jubilea_simbolo) “La simbolo de la Esperantista Jubileo (Jubilea Simbolo) estas kultura simbolo kreita je 1987, kiel marko de la cento de la Internacia Idiomo Esperanto. Ĉar ĝia aspekto, tial hazarde la simbolo estas neformale kromnomata ‘melono’, ‘ovo’ aŭ pilko de piedpilko.

Per la litero "E" Latina je unu flanko kaj "Э" Cirila je alia, oni povas interpreti la simbolon kvazaŭ la unuiĝo de la hemisferoj orienta kaj okcidenta, precipe ĉar en la kreinta epoko de tiu simbolo estis okazanta la ‘malvarman militon’ inter Usono kaj Soveta Unuiĝo, kiel dominaj polusoj kaj malamikoj.

La bezono de simbolo moderne aspektanta ekaperis kiam diversaj esperantistoj sentis, ke la esperantista flago aspektas tre limita por reprezenti lingvon celante internacian. Aktuale, multaj homoj uzas la jubilean simbolon por reprezenti la Esperantan Kulturon, tute internacian. Ekzemple, la Monda Asocio de Esperanto kaj Esperanto-Usono, uzas la jubilean simbolon kiel ĉefa emblemo.”

2) (pt.wikipedia.org/wiki/S%C3%ADmbolos_do_esperanto) “Kelkaj esperantistoj konsideras la flagon, tradician, simbolon tre nacian por esti simbolo de internacia idiomo, tial multaj organizacioj ne sugestas ĝian uzadon (...)”

Mia traduko :-S
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.