Ĉu ЄЭ estu demonstro, ke oni estas Esperantoparolanto?
La unuan fojon mi vidis 'ЄЭ' en orkut, kaj nun de Paŭl Peeraerts. Mi estas interesita pri klarigoj kaj opinioj, ĉu vere taŭgas por ekster la esperantomondo; komparu la fadenojn http://www.ipernity.com/blog/esocom/38370 en la germana kaj tiu de Mondocivitano http://www.ipernity.com/blog/28752/37751.
Edit: Paŭl Peeraerts ne plu uzas 'ЄЭ'; ĉu la fadeno nun malvalidas? (2008-02-08)
Mi trovis jenon: http://www.de.pledgebank.com/esperantomsn kaj http://eo.wikipedia.org/wiki/Alek%C4%89jo kaj http://www.classicitaliani.it/index174.htm
Mi viŝos tiun artikolon se ne iu grava aldoniĝas ĝis fino de Marto 2008.

Send a message
Search for members
Mondocivitano says:
esocom replies:
Ronaldo says:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov says:
En realeco estas du cirilaj literoj; la unua estas uzata nur en la ukraina lingvo, la dua en multaj ciril-bazitaj skribsistemoj, eĉ ne nur slavaj kaj hind-eŭropaj.
Jen kial la kombino ЄЭ aspektas amuze por mi :) Mi eĉ povas ĝin prononci :)
Se vi volas vidi la diferencon, jen estas la simbolo de eŭro: €
esocom replies:
Ronaldo says:
Per la litero "E" Latina je unu flanko kaj "Э" Cirila je alia, oni povas interpreti la simbolon kvazaŭ la unuiĝo de la hemisferoj orienta kaj okcidenta, precipe ĉar en la kreinta epoko de tiu simbolo estis okazanta la ‘malvarman militon’ inter Usono kaj Soveta Unuiĝo, kiel dominaj polusoj kaj malamikoj.
La bezono de simbolo moderne aspektanta ekaperis kiam diversaj esperantistoj sentis, ke la esperantista flago aspektas tre limita por reprezenti lingvon celante internacian. Aktuale, multaj homoj uzas la jubilean simbolon por reprezenti la Esperantan Kulturon, tute internacian. Ekzemple, la Monda Asocio de Esperanto kaj Esperanto-Usono, uzas la jubilean simbolon kiel ĉefa emblemo.”
2) (pt.wikipedia.org/wiki/S%C3%ADmbolos_do_esperanto) “Kelkaj esperantistoj konsideras la flagon, tradician, simbolon tre nacian por esti simbolo de internacia idiomo, tial multaj organizacioj ne sugestas ĝian uzadon (...)”
Mia traduko :-S