Edit: Esperantoskribantoj ĉi-tie ne estas nur inter si. Iru al la plej suba parto de ipernitiy kaj alklaku ESPERANTO. Ek de tiam uzinte la x-sistemon la rezulto de viaj skibajhoj estos kun supersignoj.
Kore mi invitas vin legi la artikolon en Wikipedia pri la x-sistemo. Pripensu, ke en ipernity pluraj eksteruloj legas esperantajn tekstojn (komparu la fadenon de GiNa P.). Ili miras pri la ne prononcebla lingvaĵo aŭ supozas ke estas iu sekreta kodo. Tiel oni ne instigas homojn aliĝi al la komunumo de la esperantoparolantoj. Ja, mi eĉ petas vin reiri al viaj blogoj, dokumentoj kaj komentoj en fadenoj por korekti ilin! Ankaŭ aliaj anstataŭigaj kriptaj sistemoj evitendas.
Se vi komprenas la germanan, eble legu ankaŭ tie: http://www.ipernity.com/blog/esocom/38370.
Jen por marki, kopii kaj glui:
Ĉ
ĉ
Ĝ
ĝ
Ĵ
ĵ
Ĥ
ĥ
Ŝ
ŝ
Ŭ
ŭ
Kroma helpo proponita de Koos Scharro:
http://www.ipernity.com/blog/28605/40890/comment/1349616#comment1349616
http://members.aon.at/aldone/antobern/konvertileto.html
Send a message
Search for members
Thierry Salomon says:
La artikolo iom smilas al ĉi-tiu malnoveta paĝo:
www.angelfire.com/ny2/ts/neikso.html
Estas bone, ke pli kaj pli da eo-parolantoj konsciiĝas pri tiu problemo kaj iom post iom
kapablas konsideri la vidpunkton de la ekstera publiko.
Peter Bowing says:
Hodiaû ĉiu havas Microsoft word-on en la unicode. Tial ne estas kialo, se oni volus publikigi interreten, ne uzi supersignojn.
Roberto Tresoldi says:
Paŭl Peeraertspro says:
Marilou says:
Odamir says:
Paŭl Peeraertspro replies:
Frank Merla replies:
Ronaldo says:
Verdantaŭen!!!
Pascal Blondiau says:
Verku, damne, kaj verku bone !
;-)
Frank Merla says:
Bonan subtenon liveras Anton Oberndorfer: members.aon.at/aldone/antobern/konvertileto.html
Frank Merla edited this comment 22 months ago.
Cindy Mckeepro says:
Nur entajpu 'cxi ....' kaj aŭtomate la cx fariĝas 'ĉ'.
Vi bezonas Ĝavoskripton.
Laszlo Istvan TOTH says:
Bv. mediti iomete pri tiu fenomeno, ke eĉ la plimulto de Esperantistoj ellernas kaj uzas la lingvon nur je malpli ol 10%. Pri la kvalito de ilia lingvouzo pli bone ne paroli...
Dum E-aj renkontoj, kongresoj, la plimulto "reptilumas", ĉar ne investis energion kaj tempon ellerni paroli Esperante.
Sur la hungara dissendolisto "esp-en-hung" eĉ la plimulto de instruistoj/ -antoj mesaĝadas hungarlingve, ĉar ne regas sufiĉe bone la pontlingvon por, ke povu senpene komuniki.
Dume ni mem en plimulto ne emas/inklinas ellerni Esperanton, ni ne povas efike proponi/pretendi de eksteruloj, ke alproprigu la pontlingvon.
Verdateo replies: