Frank Merla Published on June 5, 2008
by Frank Merla

Frank Merla's blog

Browse posts
Genull find ich geil
Posted on June 29, 2008
Esperanto-Wikipedia mit 100 000 Beiträgen
Posted on June 15, 2008
1 comment (latest 18 months ago)
Die Welt: Weltsprache Deutsch
Posted on June 13, 2008
4 comments (latest 18 months ago)
"Englisch bleibt Weltsprache"
Posted on June 12, 2008
Nepre evitu skribi laŭ la x-sistemo!
14 comments (latest 18 months ago)
Stuttgarter Nachrichten: Hochdeutsch ist eine Kunstsprache
Posted on April 27, 2008
1 comment (latest 20 months ago)
Deutsch als Wissenschaftssprache
Posted on April 26, 2008
Konfidu min
Posted on April 16, 2008
Bayerisch als Weltsprache?
Posted on April 15, 2008
2 comments (latest 20 months ago)

Keyword tags

Esperanto
esocom
x-sistemo

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 842 times

Nepre evitu skribi laŭ la x-sistemo!

Thursday June 5, 2008 at 10:23PM

Edit: Esperantoskribantoj ĉi-tie ne estas nur inter si. Iru al la plej suba parto de ipernitiy kaj alklaku ESPERANTO. Ek de tiam uzinte la x-sistemon la rezulto de viaj skibajhoj estos kun supersignoj.

Kore mi invitas vin legi la artikolon en Wikipedia pri la x-sistemo. Pripensu, ke en ipernity pluraj eksteruloj legas esperantajn tekstojn (komparu la fadenon de GiNa P.). Ili miras pri la ne prononcebla lingvaĵo aŭ supozas ke estas iu sekreta kodo. Tiel oni ne instigas homojn aliĝi al la komunumo de la esperantoparolantoj. Ja, mi eĉ petas vin reiri al viaj blogoj, dokumentoj kaj komentoj en fadenoj por korekti ilin! Ankaŭ aliaj anstataŭigaj kriptaj sistemoj evitendas.

Se vi komprenas la germanan, eble legu ankaŭ tie: http://www.ipernity.com/blog/esocom/38370.

Jen por marki, kopii kaj glui:
Ĉ
ĉ
Ĝ
ĝ
Ĵ
ĵ
Ĥ
ĥ
Ŝ
ŝ
Ŭ
ŭ

Kroma helpo proponita de Koos Scharro:
http://www.ipernity.com/blog/28605/40890/comment/1349616#comment1349616
http://members.aon.at/aldone/antobern/konvertileto.html

14 Comments / add your comment?

Thierry Salomon says:
Dankon pro la informo.
La artikolo iom smilas al ĉi-tiu malnoveta paĝo:
www.angelfire.com/ny2/ts/neikso.html
Estas bone, ke pli kaj pli da eo-parolantoj konsciiĝas pri tiu problemo kaj iom post iom
kapablas konsideri la vidpunkton de la ekstera publiko.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Peter Bowing says:
Mi interakordas, ke la X-sistemo vide malbelas. Se mi uzas fremdan komputilon mi skibas per X-sistemo, kaj poste ĉe mia propra kompuilo mi aligas la tekston al la diakrit-sistemo.

Hodiaû ĉiu havas Microsoft word-on en la unicode. Tial ne estas kialo, se oni volus publikigi interreten, ne uzi supersignojn.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi says:
Mi dankas al vi por via rimarko...prave! Mi nun uzas, almenau en miaj artikoloj, supersignojn (mi tajpas la tuton pere de Esperantilo).
Posted 23 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro says:
Mi povas aldoni, ke la programistoj de Ipernity nun pripensas sistemon, en kiu ĉiu entajpita cx aŭtomate aperos kiel ĉ, ĉiu ux kiel ŭ kaj simile (se oni estas en de la Esperanto-interfaco). Tiam eĉ tiuj, kiuj ne havas metodon tajpi unikode, povos senerare tajpi tie ĉi (tamen la sistemo ne korektos akuzativerarojn - tion ĉiu mem priatentu laught )
Posted 23 months ago. ( permalink )
Marilou says:
Dankon por via rimarko. De nun mi faros tion.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Odamir says:
Mi dankas pro via rimarko! Mi havas la programon "EK" sed ghi ne funkcias chi tie.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Kial ne? Mi uzas la programon Ek konstante tie ĉi en Ipernity, kaj neniam spertis problemon. Mi nun uzas ĝin: eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde ...
Posted 23 months ago. ( permalink )
Frank Merla replies:
Posted 23 months ago. ( permalink )
Ronaldo says:
Gratulon, Frank!
Verdantaŭen!!!
Posted 23 months ago. ( permalink )
Pascal Blondiau says:
"Ek" funkcias ĉi-tie sen problemo... Nu, verdire, tute egalas al mi kiu sistemo estas uzata, krom se oni ne supersignas kie eblas supersigni. Plej gravas l'enhavo, kompreneble - kaj eliri el la komuna rondo : faru tion tiel, ne faru tion...

Verku, damne, kaj verku bone !

;-)
Posted 23 months ago. ( permalink )
Frank Merla says:
Ial mi ne ŝatas tiun EK-programon kaj eĉ ne provis uzi ĝin, kiam mi ŝanĝis al Vista. Mi estas kutimita skribi per MS Word. En tiu programo mi ligis la ĉapelitajn literojn al klavokombinoj, ekz. ALT-c --> ĉ. Pretiginte mian tekston mi markas ĉion, kopias kaj gluas en la IP-kadron. Tio sistemo estas iom temporaba en babilejoj, sed por skribi artikolojn la maniero laŭ mi estas sufiĉe taŭga.
Bonan subtenon liveras Anton Oberndorfer: members.aon.at/aldone/antobern/konvertileto.html
Posted 23 months ago. ( permalink )
Frank Merla edited this comment 22 months ago.
Cindy Mckeepro says:
Ekzistas konvertiloj enrete, ekz: members.aon.at/aldone/konvertileto.html
Nur entajpu 'cxi ....' kaj aŭtomate la cx fariĝas 'ĉ'.
Vi bezonas Ĝavoskripton.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Mi tre ĝojus, se la disvastiĝeco de Esperanto dependus de diakritaj karaktroj. Sed ŝajnas, ke mankas milfoje pli gravaj premisoj por stimuli onin, por elvoki motivacion, ellerni Esperanton.

Bv. mediti iomete pri tiu fenomeno, ke eĉ la plimulto de Esperantistoj ellernas kaj uzas la lingvon nur je malpli ol 10%. Pri la kvalito de ilia lingvouzo pli bone ne paroli...
Dum E-aj renkontoj, kongresoj, la plimulto "reptilumas", ĉar ne investis energion kaj tempon ellerni paroli Esperante.
Sur la hungara dissendolisto "esp-en-hung" eĉ la plimulto de instruistoj/ -antoj mesaĝadas hungarlingve, ĉar ne regas sufiĉe bone la pontlingvon por, ke povu senpene komuniki.
Dume ni mem en plimulto ne emas/inklinas ellerni Esperanton, ni ne povas efike proponi/pretendi de eksteruloj, ke alproprigu la pontlingvon.
Posted 19 months ago. ( permalink )
Verdateo replies:
Mi konsentas ke ne pro "ĉapeloj" esperanto estas tiom disvastigita kiom ĝi estas, tamen mi pensas ke ĉapeloj estas unu el trajtoj laŭ kiuj oni pli bone memoras kaj identigas tekston kun la lingvo. Mi memoras ke unu el allogaj trajtoj de la esperanto por mi estis ĉapelitaj literoj. Kompreneble lernis mi ne pro tio, tamen ...
Posted 18 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...