Devas esti elektebla.
Kaj ŝanĝebla, sed cetero restu kiel estas.
Facile, neeble, malfacile, provinde
Ŝi havas la okulojn, nun bluajn, nun grizajn,
Nigrajn, gajajn, senkaŭze larmoplenajn.
Kun li dormas kiel unua veninta, unika en mondo.
Ŝi naskos al li kvar filojn, neniun, unu.
Naiva, sed plej bone konsilas.
Malforta, sed eltenema.
Senkapa ŝia nuko, sed la kap' troviĝos.
Leganta Jaspers-on kaj virinajn revuojn.
Ne scias, kion taŭgas ĉi ŝraŭbet', sed ŝi ponton konstruos.
Juna, kiel kutime juna, ĉiam ankoraŭ juna.
En la manoj ŝi tenas paseron kun flugil' rompita,
propran monon por vojaĝo lontana kaj longa,
lultranĉilon, kompreson, glaseton da vodko.
Kien ŝi kuras, ĉu ne estas laca?
Tute ne, iomete, ege, ne gravas.
Aŭ ŝi lin amas, aŭ ŝi nur obstinas
En la sort' bona kaj malbona kaj por pieca kompato.
(el poemaro"Grande numero" Eld. Libri Scheiwiller) esperantigis Helena
Mi dediĉas ĉi poemeton al ĉiuj amikinoj el Ipernity okaze de 8 Marto
Send a message
Search for members
Hanka says:
Mariuszpro says:
Saluton.
Dimitrije Janicic says:
Helena Tylipska replies:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
konsideri... Vodkon mi nomus vodko (NPIV 2002, pĝ. 1243) ax votko, kiel multaj esperantistoj prononcas kaj Spomenka Stimec (ŝtimec) skribas ĝin. (Ŝi skribs pri vutko kaj votko en Hodler en Mostar, 2006, pĝ. 54).
Leginte la poemon viroj devas ekhavi minuskomplekson, sed ja tia estas la vivo, fakte ŝi (virino) konstruas ponton (kaj havas aŭ ne havas tempon por Esperanto, pro aferoj gravaj , tamen ŝi prefere ... havas).
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 9 months ago.
Helena Tylipska replies:
Helena Tylipska edited this comment 9 months ago.