Mi ne emas
plonĝi
en ajnan volvaĵon
de stratoj ____
Mi sentas
sur la ŝultroj
multan lacon ____
Lasu min tie ĉi
kvazaŭ iun
aĵon
sternitan
en iu
angulo
kaj forgesitan ____
Ĉi
oni sentas
nenion
krom la milda varmo ____
Kunestas mi
kaj la kvaro
da kaprioloj
de fumo
en la kameno____
esperantigis Helena
Non ho voglia / di tuffarmi / in un gomitolo / di strade
Ho tanta / stanchezza / sulle spalle
Lasciatemi così / come una / cosa / posata / in un / angolo / e dimenticata
Qui / non si sente / altro / che il caldo buono
Sto / con le quattro / capriole / di fumo / del focolare
Send a message
Search for members
Helena Tylipska says:
amike Helena
Hanna Libera says:
Ankaŭ mi bondeziras al vi sanon,bonhumoroj akj sukcesoj en vivo
Anna Maria Dall'Olio says:
Anna Maria
Helena Tylipska replies:
jes, laŭ mi poeziaĵoj de G.Ungaretti per malmultaj vortoj esprimas plej profundajn kaj kaŝajn sentojn, ĉu ili estas maltrankvilo, angora tristo aŭ milda sereno. oni legas ilin kaj emocio tuŝas profunde l'animon; oni identiĝas kun animstato de poeto.
Margita says: