LA JUGLANDARBO STUCITA (verkita de Elena Liotto en dialekto de Vicenza kaj esperantigita de Helena T.) Estis belega la juglandarbo sur la herbej’ de dom’ mia. La arbo branĉo-plena, iomete invadema, tamen tre bela. Bone kombita la densa frondar’ somere donis grandan ombron. kvazaŭ iu mistero, kunplektanta la teron kaj ĉielon. Hodiaŭ ĝi ŝajnas oldino kurbita kun rara harar’ malkombita. Povra arbo senpluma. Oni ĝin tranĉis, tondis kaj vundis. Senprude dirita, ĝi estas kastrita. al l’arbo lasita etendiĝas alten, al ĉiel’ direktita, kvazaŭ fingro giganta kun sever’ avertanta invademajn ulojn, propran potencon kredantajn: super vi estas ĉiam la mano pli pova ol via, ĝi vian perforton punos kaj klinigos kapon vian.
Ĝi estis kiel revo,
Unusola tufo
Send a message
Search for members
Jakvopro says:
Helena Tylipska says:
Sulko says:
Iam, antau' c'irkau' 30 jarojn mia avino Natalija donis al mi kelkajn plantidoj de Juglando (ni tiam vivis en la lando nomita proksimume Jug-lando). Mi ilin plantis c'e la bordo de rivero Sava, en la insulo Ada, c'e Beograd, esperante ke ankau' multaj homoj plantos similajn arbojn ke tie venu sciuroj. Ili ne plantis, sciuroj ne venis, mi foriris, sed la arboj bone kreskis. Mi ilin vizitas de tempo al tempo.
Mi admiras la plantojn c'ar ili faras vivon el neviva tero. C'iuj aliaj, ec' mi mem, de la produktoj, kiujn faras plantoj - faras nur abomenaj'ojn kiuj malpurigas teron.
C'u iam homoj komencos estimi puran naturon?
Mi faris la verkon pri melodiozo kaj esprimoric'o de serbaj kaj similaj parolmanieroj, kie mi pledas ke faru esploradon pri la ric'eco de popolaj parolmanieroj. Tiu afero estas multe neglektita kaj, ec', ofte - strangolita, c'ar lingvistoj pli multe okupig'as pri landaj normitaj oficialaj lingvoj. Tiuj lingvoj estas necesaj por la merkato kaj diplomatio sed ne enhavas plenan animon de popolo.
G'is la sekvonta inters'ang'o de mesag'oj!