january 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

october 2008 (1)
september 2008 (3)
august 2008 (1)
may 2008 (2)
february 2008 (1)
january 2008 (3)

January 8, 2008

Pri amikumu.net

Unu el la ttt-paĝoj kiujn mi unue uzis por kontakti aliajn homojn interesiĝitajn pri esperanto, ekkoni la geografia distribuo de ili aŭ la interesoj de la esperanta movado estis www.amikumu.net... Mi uzis ĝin dum tempo, renkontis tie kelkajn homojn kun kiu mi daŭrigis la komunikon aliel kaj ne vizitis plu la ejon... ĝis kelkaj tagoj... ŝajnas ke la retejo malaperis. Ĉu vi scias ion pri tio? Bonvolu sciigi min.

Mi havas aliajn dubojn. Ĉu mi devas aliĝi miajn aliĝantojn (kiuj skribis mesaĝon al mi) por ke tiuj-ĉi estu "amikoj"? Kiel mi alŝutas muzikon?

P.S. Mi devas trovi samvortojn de ttt-paĝo.

© Published at 01:04 / 3 comments / 689 visits
This post is public

January 10, 2008

Sinprezento kaj interesaj esperantaj ligiloj

Pro la komento de Cindio, mi decidis diri kion mi faras ĉi-tie. Post retmesaĝo pri diskutadoj en la Iberia esperantistaro-grupo, mi vizitis la profilojn de kelkaj membroj. Iu, mi ne memoras kiu, eble Pedro, partoprenis en la listo kaj havis spacon en ipernity. Mi decidis aliĝi la reton por respondi artikolon pri la filmo Persepolo, redaktita de Manolo Pankorbo.

Fakte, mi devus iom praktiki la francan lingvon, ĉar venos ekzameno por fariĝi plen-instruisto, kaj ne anstataŭanto, kiel nun.

Por ekkomentigi, jen du ligiloj pri Eo-insultilo kaj strata leksiko, respektive. Bedaŭrinde, la dua komparas la vortojn nur kun la angla:

http://jxvasxe.free.fr/iloj/he-verdulacxo.htm

http://www.nettie. fi/droespo/ strate.htm

Kaj alia pri rusa kino (mi konsilas ege la rusa moderna animacio, ĉefe la kinaĵeto Ĵiĥarka):

kinejo.blogsome.com

Podéis responder en español si así lo deseáis. Vous pouvez me répondre en français, si vous voulez. You can answer in English, if you wish. Mi ankaŭ komprenas: galego, català, italiano, português. Prefereble en esperanto.

 

 

 

© Published at 12:27 / 2 comments / 514 visits
This post is public

January 12, 2008

Alŝuto de la unua albumo de Persepolo esperantigita

Se vi volas eklegi la unua albumo de Persepolo, la sukcesa komikso de Marjane Satrapi, iru ĉe miaj dosieroj kaj elŝutu la dosierojn .doc

Mi tradukos iom post iom... Mi konstatis, ke mi povus alŝuti tutan la albumon, sed mi preferas fari tiel, por aldoni la tekston en esperanto. Ekde nun, mi havos malpli da tempo, do bonvolu pacienci.

Opinioj atendataj :)

© Published at 14:12 / 3 comments / 615 visits
This post is public

( 3 posts )