Mi ĉiam ŝatis lingvistikajn aferojn kaj kuriozaĵojn. Unu el ili estas la falsaj amikoj. Mi pensis pri skribi pri tio kiam mi estis leganta rakonton de Raymond Schwartz, el lia rakontaro "Vole novele". La ĉefrolulo de tiu ĉi rakonto nomiĝas Kulo, malgraŭ lia eksterordinara forto. Mi certe memoris ke temis pri besteto, sed mi ne sukcesis memori kian. Sed tiu ne estas la plej grava problemo, sed tio, ke la vorto okulfrapis al mi pro lia granda ŝajno al hispana vorto "culo", kiu signifas "pugo".
Mi volus, ke vi ĉiuj kundividu la falsajn amikojn, kiujn vi jam renkontis, ĉefe inter via lingvo kaj esperanto, sed ne nur tiel.
Por mi la plej amuzaj jenas:
- Kulo (eo) = mosquito (es, eng) = moustique (fr) = zanzara (it)
- Culo (es, same prononcita) = pugo (eo) = cul, fesses (fr) = ass (eng) = culo (it)
- Barato (eo) = India (eng, es, it...) = L'Inde (fr)
- Barato (es) = malmultekosta (eo) = bon marché (fr) = cheap (eng) = economico, a buon mercato (it)
- Mono (eo) = dinero (es) = argent (fr) = money (eng) = denaro (it)
- Mono (es) = simio (eo) = singe (fr) = monkey (eng) = scimmia (it)
- Burro (it) = butero (eo) = mantequilla (es) = beurre (fr) =butter (eng)
- Burro (es) = azeno (eo) = âne (fr) = donkey (eng) = asino (it)
- Débil (es) = malforta (eo) = faible (fr) = weak (eng) = debole (it)
- Débile (fr, kvazaŭ same prononcita, unu el la sencoj) = idiota (es) = daft, dumb (eng) = ottuso (it)
- Bigote (fr) = devotulino, pi-afektulino (eo) = beata (es) = (over)pious (eng) = devoto (it)
- Bigote (es) = lipharoj (eo) = moustache (eng, fr) = baffi (it)
- Disparate (fr) = malsama (eo) = dispar (es) = different, disparate (eng) = disparato, diverso (it)
- Disparate (es) = sensencaĵo (eo) = sottise (fr) = a stuping thing (eng) = stupidaggine (it)
- Constipé (fr) = konstipita (eo) = estreñido (es) = constipated (eng) = stitico (it)
- Constipado (es) = malvarmumo (eo) = rhume (fr) = a cold (eng) = raffreddore (it)
- Salir (es) = Eliri (eo) = to go out, to leave (eng) = partir, sortir (fr) = partire, uscire (it)
- Salir (fr) = malpurigi (eo) = ensuciar (es) = to dirty, to tarnish (eng) = sporcare (it)
Mi ne tute certas pri la italaj vortoj.
Por plia informado:
www.youtube.com/watch?v=vg0RMĉGA94 (inter la angla kaj latinidaj lingvoj, en la angla). Bedaŭrinde ĝi ne plu funkcias.
eo.wikipedia.org/wiki/Falsa_amiko (kaj aliaj lingvoj, kompreneble).
Pongamos en común los falsos amigos que han propiciado situaciones divertidas y malos entendidos. Entre los idiomas que queráis.
Partageons les faux amis qui ont pu empêcher la compréhension mutuelle, voire provoquer des situations embarrassantes. Entre les langues de votre choix.
Please share with us the funny false friends you have encountered and explain why there might have been a misunderstanding for having used an inadequate word. Between the langues you prefer.
translate into English
Send a message
Search for a member
Stelo says:
Vi ne devas zorgi pri "falsaj amikoj" en ĉiuj lingvoj ekzistas la vortoj kiuj en aliaj lingvoj povas havi alian (ofte malbongustan aŭ eĉ maldecan) signifon.
Kiel ekzemplo mi povas diri ke virina nomo NADA (en serba lingvo signifas espero) por hispanoj estas tre ridinda...kaj multaj aliaj personaj nomoj .... MIRA (paco).....Zora (tagiĝo)... Pera (Petro)...ktp
amike Stelo
Belgabirdopro says:
Mi ne sukcesas ŝanĝi la titolon. Mi volus tajpi la francan titolon korekte, faŭ anstataŭ faŭ :S
Julio Herrero says:
Anekdote, mi memoras ke kiam ni ofte vizitis la sidejon de Sevila E-Asocio, kiu trovighis che la strato "Pozo" (e-o = puto), ni kutimis diri ke ni iras "al la puta strato".
En iu okazo mi legis ke iu esperantisto salutis amikinon per "mampreno", do mi opinias ke li volis diri "manpreno".
Belgabirdopro says:
César Dorneles says:
"Sapo" estas besteto: "bufo".
Bone, ĉiuj konas pri la angla 'to fart'...
Tre konata en Brazilo estas la 'legendo' laŭ kiu iam en junulara renkontiĝo aŭdeblis la jena frazo de komencanto: 'Fiku ĉi tie kaj faru filon" en la senco "Restu ĉiu tie kaj faru vicon." Portugallingve 'fique' signifas "vi restu" kaj "fila" signifas "vico-n".
Belgabirdopro says:
Mi aŭdis, ke kelkaj anglalingvanoj evitas diri "kiel vi fartas?", kaj anstataŭ diras "kiel vi troviĝas?" :) Ĉu vere?
César Dorneles says:
Se mi bone memoras oni devas tajpi dufoje la 'x' por ĝuste skribi francajn vortojn.
Roberto Ballerini - traveling says:
--
Seen in robertoballerini home page (?)
Aleksandro Horváth says:
Belgabirdopro says:
j O m O says:
Fekete (hu) = nigra, sed esperante = kiel malgrada feko !
Curva (kurbo) en la itala amuzas chiujn Slavojn, char signifas "putino"
Petu (eo) sonas kiel "furzeto" en okcitana lingvo (peton).
"Merda" en la pola signifas "skuas la voston", kiel faras hundo.
La germana "Bitte" estas tre ghentila vorto sed france estas "fikilo", ankau "vita" kiu okcitane signifas "vivo".
"Mia frato" en araba linvo sonas "hhuja", por Slavoj "fikila".
La nederlanda "goeie" el vorto "goede" sonas tiel strange (au amuze)
Kompreneble "farti" por angloparolantoj sonas kiel "furzi".
Pardonu min pro tiuj maldecajhoj, sed kompreneble ili estas la plej amuzaj.
Belgabirdopro says:
Curva ankaŭ ekzistas en la hispana, kaj havas la saman signifon ol en la itala.
LaPingvinopro replies:
Goeiemorgen, goeiemiddag, goeienavond = bonan matenon, bonan tagon, bonan vesperon
goeie sonas iom kiel en la rusa ĥuj... kaj tio estas kaco... do same kiel tiu araba supere menciita...
Franciskko-Brazilo says:
"bicha" portugale parolata en mia Lando= "gejo",
"bicha" en Portugalio = "vico"
legu=biŝa
Sed kiel Dorneles diris pri "BUFO" , mi volas diri ke en diversaj regionoj de mia Lando, la vorto Bufo (aŭ ankaŭ Bufa).... volas diri ..."furzo" (pardonon!)
Belgabirdopro says:
Estas multaj amuzaj diferencoj inter la hispana en Ameriko kaj Eŭropo. La plej fama estas la verbo "coger", kiu ĉi-tie signifas "preni" kaj plejamerike (almenaŭ en Meksikio, Argentinio kaj Kolombio) signifas "fiki".
Karulo (Karles) * says:
Tjeri says:
pet, péter (france) = fart, to fart (angle)= furzo, furzi
Belgabirdopro says:
·júbilo·haku· says:
Red, reto en la hispana
mi ĉiam, kiel hispanparolanta infano, ridis laŭ "spagheti al burro"
Tonyo says:
Manolopro says:
Mi povus tuj elpensi kelkajn (nur eo-es): "pene", "kara" (nur sone), "trompo", "trempi" (kiu kelkajn katalunajn komencantojn povus konfuzi...), "falda", "bulo", "bala", "vilo", "lama", "marta"...
Belgabirdopro says:
Pri nombroj, mia malplej ŝatata eraro estas la uzo de biliono en la hispana por la angla, ĉefe kiam parolante pri mono. Pro tio, iuj troigas ciferojn nekredeble.
Mikelo59*pro says:
Belgabirdopro says:
- Faro (es) : lumdomo (eo) = phare (fr) = spotlight (eng)
- Faro (eo): hecho (es) = fait (fr) = fact (eng)
- Paro (eo) = pareja (es) = pair, couple (fr) = couple (eng)
- Paro (es) = senlaboro (eo) = chômage (fr) = unemployment (eng)
Viktoro says:
Dankon!
Belgabirdopro says:
Lars Sözüerpro says:
Hejme ŝi tuj kuris al Panjo dirante: "Ich hab' Fragen-Eis gegessen!" (Mi manĝis demando-glaciaĵon.)
frago (eo) = Erdbeere (de) = strawberry (en) = fraise (fr) = çilek (tr)
Frage (de) = demando (eo) = question (fr/en) = soru (tr)
Belgabirdopro says:
Via sperto iel memorigis al mi kelkajn anekdotojn rakontitajn de gepatroj de denaskaj beboj, aperinta en la revuo Kontakto.
brilanto*pro says:
Liston de finnaj falsaj amikoj mi kompilis en mia blogo: www.ipernity.com/blog/brilanto/119153 kaj www.ipernity.com/blog/brilanto/122273
Estus ĉarme trovi (aŭ krei) pliajn versiojn de tiuj "leteroj" en aliaj lingvoj, ĉu ne?