Belgabirdo Published on September 2nd, 2008
by Belgabirdopro

Belgabirdo's blog

Browse posts
Hejme devige
Posted on April 21, 2009
8 comments (latest 3 months ago)
El metro de Moscú vive (La metroo vivas). Proyecto de Dmitri Berchalov
Posted on October 1st, 2008
4 comments (latest 10 months ago)
Arno - Les yeux de ma mère
Posted on September 30, 2008
13 comments (latest 11 months ago)
Kings of convenience - Homesick (Saŭdada)
Posted on September 19, 2008
10 comments (latest 7 months ago)
Lingvistiko: Falsaj amikoj / Falsos amigos / Faux amis / False friends
29 comments (latest 10 months ago)
Esperanto kaj Le cirque du soleil
Posted on August 27, 2008
2 comments (latest 15 months ago)
(eo/es/fr) Ludo: Divenu la kanton kaj la kantisto aŭ bando / Juego: Acierta la canción y el cantante o grupo
Posted on May 25, 2008
7 comments (latest 16 months ago)
Los martillistas : La martelistoj (rankonto de Thierry Salomon) hispanigita
Posted on May 15, 2008
3 comments (latest 19 months ago)
Teksto de la unua episodo de Persepolo
Posted on February 24, 2008
3 comments (latest 19 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 2 960 times

Lingvistiko: Falsaj amikoj / Falsos amigos / Faux amis / False friends

Tuesday September 2nd, 2008 at 01:11PM

Mi ĉiam ŝatis lingvistikajn aferojn kaj kuriozaĵojn. Unu el ili estas la falsaj amikoj. Mi pensis pri skribi pri tio kiam mi estis leganta rakonton de Raymond Schwartz, el lia rakontaro "Vole novele". La ĉefrolulo de tiu ĉi rakonto nomiĝas Kulo, malgraŭ lia eksterordinara forto. Mi certe memoris ke temis pri besteto, sed mi ne sukcesis memori kian. Sed tiu ne estas la plej grava problemo, sed tio, ke la vorto okulfrapis al mi pro lia granda ŝajno al hispana vorto "culo", kiu signifas "pugo".

Mi volus, ke vi ĉiuj kundividu la falsajn amikojn, kiujn vi jam renkontis, ĉefe inter via lingvo kaj esperanto, sed ne nur tiel.

Por mi la plej amuzaj jenas:

- Kulo (eo) = mosquito (es, eng) = moustique (fr) = zanzara (it)

- Culo (es, same prononcita) = pugo (eo) = cul, fesses (fr) = ass (eng) = culo (it)

- Barato (eo) = India (eng, es, it...) = L'Inde (fr)

- Barato (es) = malmultekosta (eo) = bon marché (fr) = cheap (eng) = economico, a buon mercato (it)

- Mono (eo) = dinero (es) = argent (fr) = money (eng) = denaro (it)

- Mono (es) = simio (eo) = singe (fr) = monkey (eng) = scimmia (it)

- Burro (it) = butero (eo) = mantequilla (es) = beurre (fr) =butter (eng)

- Burro (es) = azeno (eo) = âne (fr) = donkey (eng) = asino (it)

- Débil (es) = malforta (eo) = faible (fr) = weak (eng) = debole (it)

- Débile (fr, kvazaŭ same prononcita, unu el la sencoj) = idiota (es) = daft, dumb (eng) = ottuso (it)

- Bigote (fr) = devotulino, pi-afektulino (eo) = beata (es) = (over)pious (eng) = devoto (it)

- Bigote (es) = lipharoj (eo) = moustache (eng, fr) = baffi (it)

- Disparate (fr) = malsama (eo) = dispar (es) = different, disparate (eng) = disparato, diverso (it)

- Disparate (es) = sensencaĵo (eo) = sottise (fr) = a stuping thing (eng) = stupidaggine (it)

- Constipé (fr) = konstipita (eo) = estreñido (es) = constipated (eng) = stitico (it)

- Constipado (es) = malvarmumo (eo) = rhume (fr) = a cold (eng) = raffreddore (it)

- Salir (es) = Eliri (eo) = to go out, to leave (eng) = partir, sortir (fr) = partire, uscire (it)

- Salir (fr) = malpurigi (eo) = ensuciar (es) = to dirty, to tarnish (eng) = sporcare (it)

Mi ne tute certas pri la italaj vortoj.

Por plia informado:

www.youtube.com/watch?v=vg0RMĉGA94 (inter la angla kaj latinidaj lingvoj, en la angla). Bedaŭrinde ĝi ne plu funkcias.

eo.wikipedia.org/wiki/Falsa_amiko (kaj aliaj lingvoj, kompreneble).

Pongamos en común los falsos amigos que han propiciado situaciones divertidas y malos entendidos. Entre los idiomas que queráis.

Partageons les faux amis qui ont pu empêcher la compréhension mutuelle, voire provoquer des situations embarrassantes. Entre les langues de votre choix.

Please share with us the funny false friends you have encountered and explain why there might have been a misunderstanding for having used an inadequate word. Between the langues you prefer.

29 Comments / add your comment?

Stelo says:
Saluton Belgabirdo,
Vi ne devas zorgi pri "falsaj amikoj" en ĉiuj lingvoj ekzistas la vortoj kiuj en aliaj lingvoj povas havi alian (ofte malbongustan aŭ eĉ maldecan) signifon.
Kiel ekzemplo mi povas diri ke virina nomo NADA (en serba lingvo signifas espero) por hispanoj estas tre ridinda...kaj multaj aliaj personaj nomoj .... MIRA (paco).....Zora (tagiĝo)... Pera (Petro)...ktp
amike Stelo
Posted 15 months ago. ( permalink )
Belgabirdopro says:
Mi ne "zorgas". Mi nur trovas la aferon interesa :)
Mi ne sukcesas ŝanĝi la titolon. Mi volus tajpi la francan titolon korekte, faŭ anstataŭ faŭ :S
Posted 15 months ago. ( permalink )
Julio Herreropro says:
Ekzemple, la frazo "foto de kara kateto" havas, lau la prononco, alian signifon en la hispana.
Anekdote, mi memoras ke kiam ni ofte vizitis la sidejon de Sevila E-Asocio, kiu trovighis che la strato "Pozo" (e-o = puto), ni kutimis diri ke ni iras "al la puta strato".
En iu okazo mi legis ke iu esperantisto salutis amikinon per "mampreno", do mi opinias ke li volis diri "manpreno".
Posted 15 months ago. ( permalink )
Belgabirdopro says:
Dankon pro via komento. Mi forgesis la ridindan vorton "puto" :). La "puta strato" donas la impreson signifi "la damna strato". Mi finfine korektis la titolon skribante "faux", por ke aperu faŭ, eĉ kvankam mia Ek!-ilo ne estis aktiva.
Posted 15 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
"Puto" en la portugala estas tabua vorto: "samseksemulo".

"Sapo" estas besteto: "bufo".

Bone, ĉiuj konas pri la angla 'to fart'...

Tre konata en Brazilo estas la 'legendo' laŭ kiu iam en junulara renkontiĝo aŭdeblis la jena frazo de komencanto: 'Fiku ĉi tie kaj faru filon" en la senco "Restu ĉiu tie kaj faru vicon." Portugallingve 'fique' signifas "vi restu" kaj "fila" signifas "vico-n".
Posted 15 months ago. ( permalink )
Belgabirdopro says:
Jes ja, en la hispana sapo estas la sama, kaj puto dependas de la lando, sed en Hispanlingva Ameriko plimultas la portugala senco.
Mi aŭdis, ke kelkaj anglalingvanoj evitas diri "kiel vi fartas?", kaj anstataŭ diras "kiel vi troviĝas?" :) Ĉu vere?
Posted 15 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
Mi aŭdis pri la propra sugesto de Z. al ili: 'Kiel vi statas?'.

Se mi bone memoras oni devas tajpi dufoje la 'x' por ĝuste skribi francajn vortojn.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Roberto Ballerini - travelingpro says:
Salire (it) = subir (es)

--
Seen in robertoballerini home page (?)
Posted 15 months ago. ( permalink / translate )
Aleksandro Horváth says:
La bonaj kaj falsaj amikoj estas gravaj por lingvolernantoj, kaj ĉefe, kiam oni lernas la duan aŭ pluan fremdan lingvon. Ekzemple ni, hungaroj lernante la unuan fremdan lingvon - krom la ĝenerale uzataj internaciaj vortoj - malofte trovas bonan amikon. Se la fremda vorto forme egalas kun hungara vorto, ĝi tutcerte estos falsa amiko, sed eble la asocoacio povas helpi, Sed kiam mi post la Esperanto komencis lerni la francan lingvon, surbaze malgranda poŝvortaro mi trovis 2333 bonajn amikojn.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Belgabirdopro says:
Kaj ĉu vi kontis ilin? Terure!
Posted 15 months ago. ( permalink )
j O m O says:
Divano (eo) estas en la china "shafa", kiu signifas "shranko" en la pola.
Fekete (hu) = nigra, sed esperante = kiel malgrada feko !
Curva (kurbo) en la itala amuzas chiujn Slavojn, char signifas "putino"
Petu (eo) sonas kiel "furzeto" en okcitana lingvo (peton).
"Merda" en la pola signifas "skuas la voston", kiel faras hundo.
La germana "Bitte" estas tre ghentila vorto sed france estas "fikilo", ankau "vita" kiu okcitane signifas "vivo".
"Mia frato" en araba linvo sonas "hhuja", por Slavoj "fikila".
La nederlanda "goeie" el vorto "goede" sonas tiel strange (au amuze)
Kompreneble "farti" por angloparolantoj sonas kiel "furzi".
Pardonu min pro tiuj maldecajhoj, sed kompreneble ili estas la plej amuzaj.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Belgabirdopro says:
Dankon Jomo pro via komento. Mi ne komprenas la nederlandan "goeie". Goede signifas bone aŭ bona, ĉu ne?
Curva ankaŭ ekzistas en la hispana, kaj havas la saman signifon ol en la itala.
Posted 15 months ago. ( permalink )
LaPingvinopro replies:
(Mi estas mem nederlanda, kaj lernas la Rusan)
Goeiemorgen, goeiemiddag, goeienavond = bonan matenon, bonan tagon, bonan vesperon
goeie sonas iom kiel en la rusa ĥuj... kaj tio estas kaco... do same kiel tiu araba supere menciita...
Posted 14 months ago. ( permalink )
Franciskko-Brazilo says:
Belgabirdo!
"bicha" portugale parolata en mia Lando= "gejo",
"bicha" en Portugalio = "vico"
legu=biŝa
Sed kiel Dorneles diris pri "BUFO" , mi volas diri ke en diversaj regionoj de mia Lando, la vorto Bufo (aŭ ankaŭ Bufa).... volas diri ..."furzo" (pardonon!)
Posted 15 months ago. ( permalink )
Belgabirdopro says:
Tio estas amuza. En mia regiono, la (ge)infanoj uzas la vorton "bufa" samcele, sed ŝajnas regiona uzo :)
Estas multaj amuzaj diferencoj inter la hispana en Ameriko kaj Eŭropo. La plej fama estas la verbo "coger", kiu ĉi-tie signifas "preni" kaj plejamerike (almenaŭ en Meksikio, Argentinio kaj Kolombio) signifas "fiki".
Posted 15 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Ankaŭ estas amuze por hispanoj la esperanta seksinversigo de "piĉo" (ĉar...picha= kaco) kaj "franĉo" (ĉar...un francés=midzo)
Posted 15 months ago. ( permalink )
Tjeri says:
Mi petas bonan farton...
pet, péter (france) = fart, to fart (angle)= furzo, furzi
Posted 15 months ago. ( permalink )
Belgabirdopro says:
Jes, "petas" estas falsa amiko ankaŭ en la hispana. "Peta" estas ĵargona vorto por rulaĵo (hasiŝa cigaredo), do, petas estas ĝia plurala formo.
Posted 15 months ago. ( permalink )
·júbilo·haku· says:
Red, Ruĝa en la angla
Red, reto en la hispana

mi ĉiam, kiel hispanparolanta infano, ridis laŭ "spagheti al burro"
Posted 15 months ago. ( permalink )
Tonyo says:
Mi ŝtelis vian temon por mia blogo: www.delbarrio.eu/2008/09/falsos-amigos.htm kaj www.delbarrio.eu/2008/09/falsaj-amikoj.htm. Hm, oni povus sendi ĝin al rekomendaj retejoj... eble mi faros
Posted 15 months ago. ( permalink )
Manolopro says:
Mi atentigas ke "bigoto" estas ankaŭ uzata en esperanto.

Mi povus tuj elpensi kelkajn (nur eo-es): "pene", "kara" (nur sone), "trompo", "trempi" (kiu kelkajn katalunajn komencantojn povus konfuzi...), "falda", "bulo", "bala", "vilo", "lama", "marta"...
Posted 15 months ago. ( permalink )
Belgabirdopro says:
Tonyo, kia honoro! Mi eĉ ricevis novajn vizitantojn pro via ligilo.
Pri nombroj, mia malplej ŝatata eraro estas la uzo de biliono en la hispana por la angla, ĉefe kiam parolante pri mono. Pro tio, iuj troigas ciferojn nekredeble.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Dankon pro via tre interesa blogo! ... Oni povas ofte ridi dank'al falsaj amikoj... Feliĉe, pli multaj veraj "amikoj" povas helpi nin - ĉefe kiam oni konas jam aliajn lingvojn, ĉu ne?
Posted 15 months ago. ( permalink )
Belgabirdopro says:
Prave, Mike. Mi pli bone memoras esperantajn vortojn kiam ili estas francdevenaj. Sed, pro tio, ke mi ne parolas la germanan, mi eĉ konfuzis ŝinkon kaj ŝrankon. Mi proponas du novajn falsajn amikojn, kiujn mi ĵus trovis:
- Faro (es) : lumdomo (eo) = phare (fr) = spotlight (eng)
- Faro (eo): hecho (es) = fait (fr) = fact (eng)

- Paro (eo) = pareja (es) = pair, couple (fr) = couple (eng)
- Paro (es) = senlaboro (eo) = chômage (fr) = unemployment (eng)
Posted 15 months ago. ( permalink )
Viktoro says:
Mi tre ŝatas vian interesan artikolon kaj tio kuraĝigis min skribi pri ŝajna temo: Perfida amiko.


Dankon!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Belgabirdopro says:
Dankon al vi, Viktoro.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro says:
Kiam mia filino estis ankoraŭ eta (eble kvarjara) ŝi ricevis post vakcinado ĉe kuracisto glaciaĵon pro la braveco.
Hejme ŝi tuj kuris al Panjo dirante: "Ich hab' Fragen-Eis gegessen!" (Mi manĝis demando-glaciaĵon.)
frago (eo) = Erdbeere (de) = strawberry (en) = fraise (fr) = çilek (tr)
Frage (de) = demando (eo) = question (fr/en) = soru (tr)
Posted 14 months ago. ( permalink / translate )
Belgabirdopro says:
Dankon pro via kontribuo, Lars. En mia listo ne aperas la germanan nek la turkan, ĉar mi enhavigis nur la lingvojn, kiujn mi iom scipovas. Ekzistas vilaĝo en la hispanaj pirineoj kies nomo estas Fragen (prononcata Fraĥen), sed ĉiam ŝajnas al mi kvazaŭ-germana :)
Via sperto iel memorigis al mi kelkajn anekdotojn rakontitajn de gepatroj de denaskaj beboj, aperinta en la revuo Kontakto.
Posted 14 months ago. ( permalink )
brilanto* says:
Iuj eble konas la famajn flasamikajn "leterojn" pri "Kara papo kaj mamo" (germanaj falsaj amikoj) kaj la "respondo" "Dira sano.." (anglaj): www.krokodilo.de/amuzajxoj.html

Liston de finnaj falsaj amikoj mi kompilis en mia blogo: www.ipernity.com/blog/brilanto/119153 kaj www.ipernity.com/blog/brilanto/122273

Estus ĉarme trovi (aŭ krei) pliajn versiojn de tiuj "leteroj" en aliaj lingvoj, ĉu ne?
Posted 10 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...