LA FULARDO

Jen mi kiam mi estis dekjara, en la jaro 1980.

Jen kursfoto. Mi sidas tute maldekstre, do oni ne povas vidi min. Ekde maldekstro dekstren: Golnaz, Mahŝid, Narin’, Minna.

En 1979, estis revolucio, nomiĝota poste “la islama revolucio”.

Poste alvenis la jaro 1980: la unua jaro kiam la porto de la fulardo estis devigita en la lernejo.

Prenu, mia filino.

 

Ni ne multe ŝatis porti la fulardon, ĉefe ĉar ni ne sciis kial ni devis fari tion.

-         Estas tro varme !

-         Ekzekuto pro libereco

-         Huuu, mi estas la monstron de la tenebroj !

-         Redoni mian fulardon!

-         Vi devos leki  miajn piedojn

 

 

 

Kaj ankaŭ ĉar unu jaro antaŭe, en 1979, ni estis en franca sekulara lernejo,

kie ni estis knaboj kaj knabinoj kune,

kaj subite en 1980…

-         Ĉiuj dulingvaj lernejoj devas fermi iliajn pordojn.

Ili estas la simbolo de la monda kapitalismo… (Brave! Kia saĝeco!)

… de la dekadenco.

Tio nomiĝas “kultura revolucio”

 

Ni renkontiĝis fularditaj kaj apartigitaj kun niaj amikoj.

Jen tio!

 

 

 

Ĉie sur la stratoj estis manifestacioj kontraŭe  kaj favore al fulardo.

-         Fulardo, fulardo, fulardo!

-         Libereco, libereco, libereco!

Mia patrino estis fotita de germana ĵurnalisto dum unu el tiuj manifestacioj.

Mi estis vere tre fiera pri ŝi. Ŝia foto estis diskunigita en tuta Eŭropo.

Kaj eĉ en loka magazino. Mia patrino sentis grandan timon.

-         Sed ĉu vi vidis tion?

-         La afero ne estas tiel grava, karulino.

 

Ŝi tinkturis siajn harojn.

Ŝi portis dum longa tempo nigrajn okul-vitrojn.

 

 

Mi ne sciis kion pensi pri la fulardo. Mi estis tre kredanta sed mi kaj miaj gepatroj kune estis tre modernaj kaj avangardaj.

Mi naskiĝis kun la religio.

Jam, en la aĝo de ses jaroj, mi estis certa, ke mi estis la lasta profeto. Tio estis kelkaj monatoj antaŭ revolucio.

O, Ĉiela Lumo!

Antaŭ mi estis kelkaj.

Mi, mi estas la lasta.

Virino?

Mi volis esti profeto… ĉar nia ĉio-fara servistino ne venis manĝi kun ni al la tablo, ĉar mia patro havis aŭton Kadilak’, kaj ĉefe ĉar al mia avino doloras ĉiam genuoj.

-         Venu, Marjanjo, helpu min leviĝi

-         Ne zorgu. Baldaŭ ne plu doloros al vi. Vi vidos.

 

 

 

Kiel ĉiuj miaj antaŭuloj, mi havis mian sanktan libron.

La tri unuaj reguloj devenis de Zaratuŝtro. Li estis la unua profeto el mia lando antaŭ la araba invado.

-         Estos necese bazi ĉion sur tri reguloj: bona konduto, bona parolo, bona faro.

Mi ankaŭ volis celebri la Zaratuŝtrajn festojn, kiel la festo de la fajro, selvita de Noruz, la persa novjaro, celebrata la 21an de marto, la unua tago de la printempo.

Nur mia avino sciis pri mia libro.

-         Regulo no. 6: Ĉiuj devas havi aŭton. Regulo no. 7: Ĉiuj ĉio-faraj servistinoj devas manĝi kun la aliaj homoj. Regulo no. 8: Neniu maljunulino ne devas suferi.

-         Se estas tiel, mi estos via unua disciplo.

-         Ĉu vere?

-         Sed, rakontu kiel vi faros por ke la maljunulinoj ne suferu plu?

-         Nu, simple, tio estos malpermesita.

 

 

 

Ĉiuj vesperoj, mi havis grandajn diskutojn kun Dio.

-         Dio, donu al mi ankoraŭ iom da tempo. Mi ne estas tute preta.

-         Nu ja, ĉiela lumo, vi estas mia elekto, mia lasta kaj plej bona elekto.

Krom mia avino, estis evidente nur mi kiu kredis je mi.

-         Kaj vi, kion vi volas fari estonte?

-         Mi estos profeto.

-         Ha ha ha ha

-         Ŝi frenezas.

Miaj gepatroj estis kunvokitaj.

-         Via infano estas perturbita, ŝi volas esti profeto!

-         Nu, kio do?

-         Tio ne maltrankviligas vin?

-         Ne, tute ne!

 

Malgraŭ tio, miaj gepatroj fariĝis demandojn.

-         Diru al mi, filino mia, kion vi faros estonte?

-         Profeto (pensante) Mi estos kuracistino.

-         Bone, kara, bone.

Kaj mi sentis sin kulpa al Dio.

-         Nu, ĉu vere? Ĉu vi volas esti kuracistino? Mi kredis ke…

-         Ne ja, mi estos profeto sed estas necese ke ili ne sciu.

 

Mi volis esti samtempe justeco, amo kaj kolero de Dio.