Belgabirdo Published on April 21, 2009
by Belgabirdopro

Belgabirdo's blog

Browse posts
La place des adjectifs en français 2
Posted on December 1st, 2009
2 comments (latest 4 weeks ago)
La place des adjectifs en français
Posted on November 25, 2009
6 comments (latest 5 weeks ago)
tradicioj en mia urbeto
Posted on August 25, 2009
Hejme devige
8 comments (latest 4 months ago)
El metro de Moscú vive (La metroo vivas). Proyecto de Dmitri Berchalov
Posted on October 1st, 2008
4 comments (latest 10 months ago)
Arno - Les yeux de ma mère
Posted on September 30, 2008
13 comments (latest 11 months ago)
Kings of convenience - Homesick (Saŭdada)
Posted on September 19, 2008
10 comments (latest 7 months ago)
Lingvistiko: Falsaj amikoj / Falsos amigos / Faux amis / False friends
Posted on September 2nd, 2008
29 comments (latest 11 months ago)
Esperanto kaj Le cirque du soleil
Posted on August 27, 2008
2 comments (latest 16 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 444 times

Hejme devige

Tuesday April 21, 2009 at 09:32AM

Saluton al ĉiuj,

Ŝajnas ke mi havas multe pli da tempo por trairi la ipernitiajn paĝojn de miaj kontaktoj kaj aliaj, sed mankas deziro. Mi suferis veturilan akcidenton je la fino de februaro. Mi devis resti en malsanulejo dum tri semajnoj, kaj nun devas ripozi kaj resaniĝi iom post iom. Mi rompiĝis kokson kaj meniskon kaj nur nun mi ekpaŝas per lam-bastonoj. Mi ne rajtos apogi la maldekstran piedon ĝis la fino de majo, ĝis novaj instrukcioj, kompreneble.

La akcidento okazis pro manko da dormo. Post 70-kilometra veturado, mi senkonscie ekdormetiĝis jam veturante la lastan kilometron antaŭ alveno al hejmo. Mi okupis la kontraŭan koridoron kaj koliziis kun alia aŭto. Feliĉe, la alia veturanto ne suferis apenaŭ vundojn. Tiumatene, mi iris al universitatajn kursojn pri la franca lingvo kaj revenis hejmen por tagmanĝi kaj tuj poste labori en lingva lernejo.

Tio malhelpas min ĉeesti la kongreson en Malago, malgraŭ mia intereso por revidi la urbon kaj amikojn. Krome, miaj universitataj ekzamenoj (almenaŭ la plejparto) sendube devos atendi la septembran ekzamen-serion. Mi esperas plene kaj senprobleme marŝi kaj labori proksimume je la fino de la somero. Mi esperas profiti por legi, spekti filmojn, eĉ studi. Espereble mi havos deziron tion fari. Mi ankoraŭ devas alŝuti multajn fotojn ekde la pasinta somero.

8 Comments / add your comment?

Jakvopro says:
Kara amiko,
rapidan resanigon mi al vi deziras. Kaj ne forgesu, de tempo homo bezonas dormon, prefere en lito;-)
Posted 8 months ago. ( permalink )
Milica Lopicic says:
www.ipernity.com/doc/tuurq/4653593
vidu kion okazis pro neatenta veturado...
homoj mortas serioze malsanaj... kaj vi riskis vian kaj aliajn vivojn...
Resanigu, kaj ripozu bone :***
Posted 8 months ago. ( permalink )
Tjeri says:
Mi, Anne, kaj la gefiloj, drinkos hispanan vinon je via plej rapida resaniĝo. Mi esperas, ke tio helpos.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Viktoro says:
Mi ne vidis tiun artikolon ĝis hodiaŭ!
Bonan resanigon kara amiko!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Belgabirdopro says:
Dankon pro viaj bondeziroj... kaj humoraĵoj :)
Posted 7 months ago. ( permalink )
Pastoro says:
Ho ve! Amiko, antaŭ tri jaroj ankaŭ mi spertis veturilakcideton pro sendormeco. Bonŝance okazis nenion al mi kaj al miaj kunveturantoj. Jam estas preskaŭ meze de Aŭgusto, kaj kompreneble vi jam devas esti resaniĝita. Antaŭen, vivo daŭras...
Posted 4 months ago. ( permalink )
Belgabirdopro says:
Prave, Pastoro mi jam preskaŭ estas resaniĝita, sed ankaŭ oni ankoraŭ devas operacii min dufoje. Ne tro komplikaj operacioj, sed ja operacioj. Post kelkaj tagoj mi kredas, ke oni deklaros min sana por labori. Gravas tio, ĉar la lernojaro baldaŭ komencos kaj konsilindas esti bone situata en listo de anstataŭontoj aŭ instruistoj sen definita posteno. Laŭ lasta konsulto, ankoraŭ mi ne rajtas stiri. Kiam mi povos, mi devus, preskaŭ certe, aĉeti novan veturilon ĉar la lasta ne transvivis la akcidenton. Mankis al vi vojaĝi, ĉar ĉiusomere mi iras ien, lastasomere al la hispana kongreso en Kvenko (Cuenca) kaj Liono (Lyon).
Posted 4 months ago. ( permalink )
Stelo says:
Saluton amiko,
mi hazarde nun malkovris vian malbonan staton kaj mi tre bedaŭras tion.
Esti senmova---ah, ne diru kiel tio povas ĝeni homon.
Via resaniĝo spite de du novaj operacioj, ĝojigas min. Estu kuraĝa kaj trankvila.
Mi deziras al vi rapidan revenon al normala vivo kaj via posteno.
amike Stelo
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...