january 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

july 2008 (1)
may 2008 (1)
february 2008 (1)
january 2008 (2)

January 5, 08

La portreto tamen ne estas perfekta....

... nur parte.... kiun mi elektis ne por kamufli min, sed esprimi tion, kion mi trovas grava  por montri el mi. La okulojn, kiuj rigardas iom zorgeme al la futuro, sed kun espero kaj kredo. Kun lumetoj de sopiro, ĉiama al beleco, boneco, gajeco... kun atento streĉa pri la ĉirkaŭo, kun la emo ekagi, aŭdace,  sed kum ioma timeto... sed honeste, fideme, sincere. Kun amo sentema, naiva.... al ĉiuj, kiuj tion akceptas! Bonvenon!

© Published at 13:17 / 4 comments / 450 visits
This post is public

January 27, 08

Arboj…la bonvola faco de ni, homoj...

... Senarmitaj, silentaj, fortaj, persistaj, sopirantaj ĉielen, restantaj surtere… Sur la ŝelo, kiel surpolme videblas la sorto, vundoj kaj dorloto, malsanoj kaj bonfarto. Deŝiritaj branĉoj kaj rompitaj homaj sortoj… Forhakitaj ili korŝire falegas, veante, kaj kiel enormaj kadavroj silentaj kuŝas surtere. Moŝte, fiere ili staras ĝis la lasta momento, neniam subiĝante, neniam almozpetante, ili eltenas batojn, ŝtormojn, kaj ĉiujare ree komencas doni novan vivon, zorge kaŝante siajn semojn antaŭ naskiĝo. Malavaraj ili disdonas siajn havaĵojn, karesas vin per mildaj tuŝoj de folioj, susuras alorele amplenajn vortojn, blovetas venteton inter la foliaro, kaj alportas al vi sunon, se oni rigardas supren tra ĝi. Rigardu, kiom da karakteroj estas kaŝitaj en la trunkoj, en la branĉaro, kiom da vortoj kaj melodioj en la foliaro, kiom ili kapablas silenti kaj toleri… Krakante surfajre ili adiaŭas, elspirante al vi sian lastan donacon, la varmon …

 

© Published at 17:13 / 13 comments / 692 visits
This post is public

( 2 posts )