... Estas mi abelo… ĉirkaŭzumas vin, flustras en la orelojn – ha, ne timu, mi ne pikas, mi mortus pro tio… Estas mi papilio, portanta lumerojn sur la flugiloj… timeme ripozante sur ŝultro via, rigardante la mondon apud vi…kaj forflugante denove, flosante en la aero, antaŭ via vizaĝo, por vidi per viaj okuloj…. Estas mi birdeto, kolorhava, serĉanta kaŝejon en via polmo… ho, atente, kara…. Ne tro premu, nur sentu mian pulsantan koron malantaŭ la plumoj…. La varmetan, molan korpeton, tre difektiĝeman, sopirantan varmon vian….

Estos mi floro, frusomera… kun perloj da roso diamante briletantaj, por allogi vin, por ke vi flaru mian parfumon kaj mi kaŝe povu tuŝi viajn lipojn…. Por ke vi eksentu la petalojn freŝajn kaj tenerajn, kaj dolĉan nektaron enan… por ke mi sentu vian buŝon. Estos mi malhelo nokta, friska kaj velveta… por kovri vian korpon, tenere, senti vian haŭton senpere, dum vi dormas… kaj blovspiri ravan sonĝon sur viajn palpebrojn. … Estos mi akvo, pura, travidebla… por estingi vian soifon, enirante en vian buŝon, alirante vian enon kaj estiĝi parto via… en viaj ĉeloj….

Estu mi ŝvito via, glitante sur via dorso kaj brusto, lekante vian korpon…. Estu mi aero varma, somermeza, kun odoro de ora tritiko… kiu vin ĉirkaŭbrakumas, bruligas… estu mi la tero sub vi, humida kaj tepida, sindonanta, enakceptanta, fidele kaj firme… estu mi via naskiĝo kaj morto… estu mi via vivo…

Mi amas vin.