... Senarmitaj, silentaj, fortaj, persistaj, sopirantaj ĉielen, restantaj surtere… Sur la ŝelo, kiel surpolme videblas la sorto, vundoj kaj dorloto, malsanoj kaj bonfarto. Deŝiritaj branĉoj kaj rompitaj homaj sortoj… Forhakitaj ili korŝire falegas, veante, kaj kiel enormaj kadavroj silentaj kuŝas surtere. Moŝte, fiere ili staras ĝis la lasta momento, neniam subiĝante, neniam almozpetante, ili eltenas batojn, ŝtormojn, kaj ĉiujare ree komencas doni novan vivon, zorge kaŝante siajn semojn antaŭ naskiĝo. Malavaraj ili disdonas siajn havaĵojn, karesas vin per mildaj tuŝoj de folioj, susuras alorele amplenajn vortojn, blovetas venteton inter la foliaro, kaj alportas al vi sunon, se oni rigardas supren tra ĝi. Rigardu, kiom da karakteroj estas kaŝitaj en la trunkoj, en la branĉaro, kiom da vortoj kaj melodioj en la foliaro, kiom ili kapablas silenti kaj toleri… Krakante surfajre ili adiaŭas, elspirante al vi sian lastan donacon, la varmon …

Send a message
Search for members
Pietari Virtanen says:
Dorina replies:
Mielo says:
Nun, vintre estas malvarma, koto, negxo. Vi vestas tre multajn vestajxojn, cxar kiam vi staras apud la arbo, via korpo trafrostigxas tute. Por la multaj vestajxoj vi movadas malfacile. Sed estas tre bona, ke jen tiam ne egzistas kukolaj, araneoj kiel somere. :-) Kaj ne egzistas pulvoro kaj polenoj pro kiuj vi estas alergema. Kaj vi ne promenadas sur la strato de la arbaroj,sed vi devas eniri la plej grandan gxangalon.
Sed mi ne plendas. :-) Mi sxatas la arbarojn kaj laboras pro viaj interesoj.
Dorina replies:
Dankon pro via komento! :-)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) replies:
Multajn vestojn oni surmetas, iuj vestas sin ecx bele... malgrau belaj vestopecoj multaj movas sin
malbele.Estas vere ege bone: Esperanto estas bona. Se Johano Petik helpus, tuj *estas tre bona, ke* estus tre bona. Estas malbone, ke la Akademio rezistas... Mi konsentas, ke ekzistas jam okazoj de *egzistas*, mi egziston imitados, mi ekziston forglutados.En densejo oni iras, oni blasfemas, oni miras. Mi parolas dise-mise, ne interpretu tion mise. Mankas al mi iom brido,
fartu bone, gxis revido.
Johano Petik subtenas teorie plurajn viajn iniciatojn, Mielo, nur li plendas, ke ni ne reagas je similaj iniciatoj l i a j.
Tio ne estas sxerco, sinjoro Petik aperigis libreton kun rekomendoj pri forigo de "distingoj", kiuj
kauxzas al gelernantoj malfacilajhojn.
Amike
Blazio
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) edited this comment 6 months ago.
Cindy Mckeepro says:
Mi forgesis! :( Ne gravas; la temo estas kiel arboj estas simboloj de elteno kaj sindonemo, ĉu ne? Mi alklakis la ŝtelon, ĉar mi volas reveni kaj relegi de tempo al tempo.
Dorina replies:
Mi ghojas, ke vi deziras ghin relegi, kaj dankas vian komenton!
Imre Szabo says:
Dorina replies:
Erzsébet Tuboly says:
Dorina replies:
Jacek says:
Dorina replies: