... Senarmitaj, silentaj, fortaj, persistaj, sopirantaj ĉielen, restantaj surtere… Sur la ŝelo, kiel surpolme videblas la sorto, vundoj kaj dorloto, malsanoj kaj bonfarto. Deŝiritaj branĉoj kaj rompitaj homaj sortoj… Forhakitaj ili korŝire falegas, veante, kaj kiel enormaj kadavroj silentaj kuŝas surtere. Moŝte, fiere ili staras ĝis la lasta momento, neniam subiĝante, neniam almozpetante, ili eltenas batojn, ŝtormojn, kaj ĉiujare ree komencas doni novan vivon, zorge kaŝante siajn semojn antaŭ naskiĝo. Malavaraj ili disdonas siajn havaĵojn, karesas vin per mildaj tuŝoj de folioj, susuras alorele amplenajn vortojn, blovetas venteton inter la foliaro, kaj alportas al vi sunon, se oni rigardas supren tra ĝi. Rigardu, kiom da karakteroj estas kaŝitaj en la trunkoj, en la branĉaro, kiom da vortoj kaj melodioj en la foliaro, kiom ili kapablas silenti kaj toleri… Krakante surfajre ili adiaŭas, elspirante al vi sian lastan donacon, la varmon …