…ho ve, denove citaĵo! (Ĉi-foje de Baghy, ĉu vi jam legis ĝin? … bonega libro!)

Sed ja estas tiom da sango sur la tero ĉi-terene…

Rolludoj.

Mezepoka medio. Mia „reĝo” kaj liaj kortanoj estis invititaj al la sidejo de la alia reĝo por balo. Ornamitaj vestaĵoj (sen armilo!), zorge elektitaj, arkaikaj esprimoj, „alta parolo”, diskreta muziko, eleganta menueto-danco… Kaj abrupte, mi eĉ ne perceptis kiel, kiam, iu, iuj, multaj „mortas”, senvivaj kuŝas dise, kriĉoj, kuregoj… Mi – same senarmite (kaj tute sensperte) – klopodas trovi kaŝejon… mi jam ne povas kuri. Ekflamas klingo de glavo… la ekrano fariĝas sangoruĝa, nenio plia estas plu videbla. Kiam denove aperas bildo, videblas la scenejo, „mi”, do mia rolfiguro ne troveblas tie, kiel mi lasis „ĝin”… Mi rondiras per la kamerao… Fine trovita… povra Dorina kuŝas surtere… ne povas moviĝi… nek paroli…

La „morto” DuaViva.

(Ne timu: tio daŭras – depende de la tieaj reguloj – nur dum kelkaj sekundoj aŭ kelkaj horoj, sen ia ajn postsekvo!)

En rolludoj vi travivas morton, vundiĝon, malvenkon.

Batalon, lukton, venkon. Vi povas efektivigi viajn sentojn instinktajn.

Viajn sentojn al justeco – pensu pri popolfabeloj!

Mi ne imagis pri mi, ke mi kapablas murdi. Eĉ muŝojn mi ne mortfrapas.

Eĉ ne virtuale. Lastmomente io preskau paralizigis min…

Sed kiam mi eksciis (kiel enviinde, ĉu?), ke mi estis „venenita” per iu „biologia” (do, ne-videbla) ilo, nur poste morte vundita… tiam, jam nestis en mi, ĝis tiam nekonata sento.

Kaj tion mi eĉ ne bedaŭris…

La vid-al-vida lukto, kun risko de propra vivo povas allogi, ebriigi.

Praa instinkto… sufokita de civilizitaj socioj (aŭ, ĉu ne???),



En DuaVivo oni ne devas timi socian netoleremon, neniu fiago (praktike) estas punita…



La rolfiguroj faras nur tion, kion siaj „mastroj” etike akceptas.