Mortis mia onklo. Post kvarjara suferego enlita. Vundoj kovris jam lian tutan vizaĝon, li blindiĝis. Kaj li ĝemis, sopiris je ĉeso de tiu malinda estado… Post kelkaj tagoj ni staros en la kaldrone varmigita tombejo, ŝvitantaj en nigra vestaĵo kaj ni premos la larmojn survizaĝajn, etendas la manojn, interbrakumas kun parencoj… Kun dolora spirado, ke fine finiĝis… Vivo homa, simpla, ĉiutaga… Partopreno en la Dua Mondmilito, june, bele, kun bonŝanco dia, ke li evitis fariĝi sennoma heroo en la batalkampo. Kun bonŝanco, ke lin evitis tifo, mortmalsato kaj mortpafo en Siberio, el kie li revenis post jaroj… Forlasinte universitaton pri medicino, li eklaboris kiel helplaboristo, edziniĝis, aniĝis la komunistan partion, edukis la filojn… lernis kaj laboris, pagis por loĝejo… Vivis kiel li povis, kiel multaj ceteraj… Eta homa vivo, ĉiutaga… sed morto terura…
Oni tion ne ŝatas.
Ne eblas vere ploregi, restas nur brulantaj ŝtonoj ĉirkaŭ la stomako, pro honto, pro neplenumitaj devoj…
Oni tion ne volas.
Oni forgesu pri suferigaj sentoj, pri mordaj pensoj…
Kaj vei, krii, kanti sinelmontrante, kune kun aliaj, en lukse-brile aranĝita entombigo. Tio estos aranĝita por ni, garantiata granda perdo, kordisŝira tristeco, ni eĉ pagas por partopreni, ĉeesti en la teatraĵo, sumon, kontraŭ kiu suferantoj povus saviĝi de ne-homa vivo…
Ho, ne pensi pri tio… tio ja estas ĉiutaga afero… sen „show”… forgesu pri tio! Agu nur tiel, kiel estas jam bone preparita por vi.


Dorina has replied to ViktoroMi brakumas vin.
Dorina has replied to BabilontoKial ni ne interparolis antaŭ 2 semajnoj ? Ni vidas ankaŭ nun, la tempo rapide forpasas. Ni devus okupiĝi unu pri alia pli bone. Dum ni vivas.
Dorina has replied to Mielosinceran brakumon
Ludoviko kaj Julinjo
Sign-in to post a comment.