Dorina Published on June 20, 2009
by Dorina

Dorina's blog

Browse posts
Venu al DuaVivo!
Posted on October 16, 2009
1 comment (latest 7 weeks ago)
Senhonte...
Posted on July 6, 2009
12 comments (latest 3 weeks ago)
Demonoj -- ĉu bonaj aŭ malbonaj?
6 comments (latest 3 months ago)
Estas mi....
Posted on July 21, 2008
41 comments (latest 2 months ago)
DORINA SILENTAS
Posted on May 12, 2008
9 comments (latest 18 months ago)
Hajkoj de Imre Szabó
Posted on February 19, 2008
10 comments (latest 16 months ago)
Arboj…la bonvola faco de ni, homoj...
Posted on January 27, 2008
13 comments (latest 18 months ago)
La portreto tamen ne estas perfekta....
Posted on January 5, 2008
4 comments (latest 21 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 161 times

Demonoj -- ĉu bonaj aŭ malbonaj?

Saturday June 20, 2009 at 03:35PM

fantasy
fantasy

Ni babilis – en DuaVivo dum la lasta vendreda babilrondo, certe – pri demonoj…

Kvankam mi ankoraŭ ne estas perfekta demono (eble mi neniam estos?....), mi klopodas doni pri ni (demonoj) informon… Ja, ankaŭ mi nur ĉi tie, en DuaVivo fariĝis demono, nur absoluta komencanto, ekde la nulo, sed mi estis laborema lernanto, kaj mi dum monatoj studis la temon por fariĝi demono „vera”… (almena La hindoj adoras ĉir en DuaVivo, ĉar en la reala mi estas nur simpla, puranima hundo…)

Do, jen tio, kiun mi prenis el leksikono, tiun mi trovis la plej aŭtuenta fonto.

La vorto mem – demono – origine signifas dion (!), poste iun kreaĵon, kiuj estas en pli malalta nivelo ol dioj, tamen en pli alta ol homoj, kiuj estas komence bonintencaj. (jes ja – rimarkas tion Dorina – ne nur malbonaj! J) Kaj, kiel tiaj, ili starantaj inter homoj kaj dioj kun povoj ege komplikaj kaj detalaj en la diversaj homaj religioj kaj pensmanieroj, kies spuroj ne tute malaperis.

Parto de pri-diaj legendoj estas ja „demonologio” studoj pri demonoj, elpensaĵoj pri tuta aro da spiritoj, kiuj troviĝas inter la mondoj de homoj kaj dioj, kaj kunligas ilin.

Laŭ la egiptanoj ekzistis ege multaj tiuj demonoj, loĝantaj proksime al la homoj, en akvoj, en la tero, kaj en la aero.

La hindoj adoras ĉirkaŭ 3000 demonojn.


3062239164 e5a2a9ee14 demono en la hinda arto
3062239164 e5a2a9ee14 demono e…



(skulptita demono el la hinda arto)

Ĉe kaldeoj (gento, tiam en la suda parto de Babilonio) ekzistis enfajraj, enareaj, ktp. spiritoj. Ĉe persoj troviĝas kaj bonaj (!) kaj malbonaj tiaj „spiritoj”, kiuj loĝas en diversaj lokoj, malkune. Ankaŭ ĉe hebreoj, kiam ili kontaktis la persojn, dum la babilonia tempo, evoluiĝis „demonologio”, kiu en sia bazo similas al tiu de la persoj: estas bonaj kaj malbonaj spiritoj, la unuajn „estras” la sep ĉefanĝeloj, dum la malbonajn la „satano”, sep specialaj diabloj.

Dum la tempo de Jesuo Kristo la demonoj kaŭzis la grandan parton de malsanoj, freneziĝon, ktp, enŝoviĝintaj en la homojn, kaj kiujn tamen eblas forpeli de tie. Dum la unua periodo de la kristanismo, tiu „forpela” povo estis aparta „profesio”, kaj tiun povon poste posedis kutime la pastroj. En multaj spiritaj studoj, demonologio kreskiĝas al iaspeca scienco, kune kun filozofio kaj superstiĉoj.

Jam malpli kaj pli poeziajn bildojn ricevas la demonoj ĉe la antikvaj grekoj. Origine la demono estas dia povo, kiu punas aŭ/kaj donas al homoj superhoman forton. Ekzemple, ĉe Hezido, dum la homera tempo, demonoj havis signifan rolon inter dioj kaj homoj, ili ĉirkaŭŝvebas homojn, ĉar ili estas la gardistoj de juro kaj moralo, sed ili „laboras” ankaŭ en la naturo, alportantaj foje benon, foje damaĝon por la homoj. Poste tiu divido havis jam pli konkretan formon. La demonoj, parte akompanantoj, servistoj de la ĉefdioj, kaj kiel tiaj, ili ricevas apartan karakterojn kaj nomon („khoribansoj” apud Rhea, Deimos kaj Phobos apud Ares), parte ili estas „postenigitaj” al unuopaj personoj, gentoj, kaj tiujn ili akompanas ekde naskiĝo ĝis morto. Poste estis ideo, ke ĉiuj homoj povas havi kaj bonan kaj malbonan demonojn (agathodaimon, kakodaimon), kaj ankaŭ la sama demono kaŭzas kaj bonan kaj malbonan.

Ekzemplo de tiaspeca fama demono estas la „daimoniono” de Sokrates, kies voĉon li aŭdis, kaj kiu gardis lin ĉiam de ĉiu malbono.

En la sistemo de la novplatonistoj la demonoj okupas gravan lokon, kiel „subaj” dioj, kiuj peras inter homoj kaj dioj, kaj plenumas diajn ordonojn.

Ĉe la romianoj la demonoj estas „geniuloj” (genius).

En la unua jarcento de kristanismo la kredo je demonoj estas ege forta; tamen la malnovaj, paganaj (t.e. ne-kristanaj) dioj fariĝas mavaj demonoj, kaj eĉ krom ili ekzistas demonoj, sed ja ĉiuj estas malicaj, senditoj de infero, malamikoj de dio, kontraŭ kiuj la piuloj devas multege batali, ĉar tiuj volas forturnigi la homojn de la bona vojo, kaj ankaŭ ili estas la kaŭzintoj de la tuta paganismo, blindigante la homojn. (Dorina rimarkas, ke ja jes, kaj tiuj pensmaniero kaj opinio restis en la landoj – eĉ nun – kie kristanismo disvastiĝis).

Nuntempe multaj opinias, ke demono, io demona donas bildon kiel malica, kun eksterordinaraj povo kaj forto.

Literaturo: L. Hild; Etude sur les démons dans la littérature et la religion des Grecs (Páris 1881); Laengin; Der Wunderun Daimonerglaube der Gegenwart (Lippcse 1887); Rohde, Psyche (Freiburg 1890).



250px-PazuzuDemonAssyria1stMilleniumBCE
250px-PazuzuDemonAssyria1stMil…

(Pazuzu, unu el la plej timig-aspektaj demonoj el la antikva proksim-oriento. La bildigita formo montras homan formon, tamen kun malbelega kapo, aglo-ungegoj kaj flugiloj. Laŭ la rolo tamen Pazuzu servas diojn, kaj malgraŭ la formo li tute ne estis malica, eĉ en la nov-asira tempo (883 – 612, a.K.) la ĉefa foriganto de malsanoj.)



… Pardonu pro la iom longa „sinprezento”….

Kvankam mi ankoraŭ ne estas „preta” demono, sed post kelkaj jarcentoj, kiam mi estos klera kaj plenkreska, mi certe ne estos nure „malica” demonino… sed tia, kiu kapablas kaŭzi ankaŭ bonan por homoj.

Kredu!

Duondemone via,

Dorina

fajrodanco 1
fajrodanco 1




6 Comments / add your comment?

Jakvopro says:
Mi ĝuis la tekston;-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Dorina replies:
Dankon, Jakvo :)
La afero "trafis min" nur, ĉar en DV-rolludo mi falis inter demonojn... mi ne havis ja alian eblon por rolludi... kaj por scii, kiu mi estas, mi legis pri ili. Sed, fakte, interese, mi ne sciis tiujn antaŭe...
Posted 3 months ago. ( permalink )
xxx says:
Ĉu vi iam vidis la demonokupitan personon? Verŝajne ne. Pripensu pro tiu aĵo kara mia je via
tradicia religio.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Dorina replies:
Ne, Bojana, mi ne vidis.
Mi vidis tamen bonintencajn, aŭ malbonintencajn.... psike au korpe sanajn kaj malsanajn... perfortemajn kaj mildajn... monavarajn kaj grandanimajn... povosoifantajn kaj subiĝemulojn....
sed mi ne pensas, ke pri tio kulpis demonoj...
... kaj ankaŭ mi ne scias, kiu, kia estas mia tradicia religio... ankoraŭ ne... aŭ, eble neniam... eble mi restos pagana...
Dankon, kara Bojana pro via rimarko!
Posted 3 months ago. ( permalink )
xxx replies:
Ĝis nedelonge mi pensas, mi opinias simile kiel vi. La okazaĵo en mia vivo peligis min pripensi pri diversaj aĵoj. Sed kiam mi mem vidis demonokupitan personon mi vere ŝanĝigis mian opinion. Tio estas aparta rakonto en kiu mi ne kredus ke mi ne vidis ke mi ne travivis. (Mi estas ortodokskredulino, kaj la okazaĵo kun la demonokupanton ebligis min mia amiko, rimiokatolika pastro). Verŝajne vi estas juna persono kaj mi komprenas vin.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Dorina replies:
Min ege interesas via sperto, kara Bojana. Ĉu vi povus rakonti pri ĝi?
Posted 3 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...