About this blog

  • 4 posts
  • 1361 visits

» add a comment?

may 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

May 12, 08

DORINA SILENTAS

pro komputila problemo.... Vi ĉiuj jam multege mankas al mi!!!

Espereble baldaŭ mi estos inter vi, denove! Fartu bonege, havu agrablajn horojn en ipernity!

© Published at 17:02 ( 2 comments / 24 visits )
This post is public

February 19, 08

Hajkoj de Imre Szabó

estas legeblaj en mia pagharo, inter la komentoj de miaj kelkaj bildoj.

Mi fieras pri ili, kiel donacitaj juveloj, kaj deziras montri ilin kiel eble al plej multaj, ech se tiukaze mi "igas" vin rigardi ankau miajn lignajn "kreajhojn". Lignaj folioj, petaloj, volvotigoj,  birdoj, kaj mia mirinda cervo ricevas sencon.  La  mutaj Sezonvirinoj ekparolas per la  vortoj de  Imre, tiel, kiel mi mem pensis...Mi  estas felicha kaj  dankema pro  tio.

 

© Published at 19:01 ( 8 comments / 481 visits )
This post is public

January 27, 08

Arboj…la bonvola faco de ni, homoj...

... Senarmitaj, silentaj, fortaj, persistaj, sopirantaj ĉielen, restantaj surtere… Sur la ŝelo, kiel surpolme videblas la sorto, vundoj kaj dorloto, malsanoj kaj bonfarto. Deŝiritaj branĉoj kaj rompitaj homaj sortoj… Forhakitaj ili korŝire falegas, veante, kaj kiel enormaj kadavroj silentaj kuŝas surtere. Moshte, fiere ili staras ghis la lasta momento, neniam subiĝante, neniam almozpetante, ili eltenas batojn, ŝtormojn, kaj ĉiujare ree komencas doni novan vivon, zorge kaŝante siajn semojn antaŭ naskiĝo. Malavaraj ili disdonas siajn havaĵojn, karesas vin per mildaj tuŝoj de folioj, susuras alorele amplenajn vortojn, blovetas venteton inter la foliaro, kaj alportas al vi sunon, se oni rigardas supren tra ĝi. Rigardu, kiom da karakteroj estas kaŝitaj en la trunkoj, en la branĉaro, kiom da vortoj kaj melodioj en la foliaro, kiom ili kapablas silenti kaj toleri… Krakante surfajre ili adiaŭas, elspirante al vi sian lastan donacon, la varmon …

 

© Published at 17:13 ( 12 comments / 439 visits )
This post is public

January 5, 08

La portreto tamen ne estas perfekta....

... nur parte.... kiun mi elektis ne por kamufli min, sed esprimi tion, kion mi trovas grava  por montri el mi. La okulojn, kiuj rigardas iom zorgeme al la futuro, sed kun espero kaj kredo. Kun lumetoj de sopiro, ĉiama al beleco, boneco, gajeco... kun atento streĉa pri la ĉirkaŭo, kun la emo ekagi, aŭdace,  sed kum ioma timeto... sed honeste, fideme, sincere. Kun amo sentema, naiva.... al ĉiuj, kiuj tion akceptas! Bonvenon!

© Published at 13:17 ( 4 comments / 312 visits )
This post is public


( 4 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Dorina