Ekde la 20a de julio okazas la somera kurso de Esperanto en Tiefo-monaĥejo. La kurso daŭras tri semajnojn. Ĝi estas kunaranĝita de la ĉina sekcio de ILEI kaj la Xi'an-a Esperanto-Asocio. 16 gekursanoj venis el Shandong, Jiangxi, Hunan, Hubei, Helongjiang, Hebei, Tianjin kaj Interna Mongolio. Plej granda parto de la kursanoj estas junaj universitatanoj. Jano, esperantisto el Usono, estas la ĉefgvidanto de la kurso. Oni uzas la lernolibron BEK-kurso. BEK estas mallongigo de Bela Esperanta Kurso. La kurso celas paroligi la lernantojn en Esperanto. ILEI-ĉina sekcio decidas, ke la somera kurso de Esperanto fariĝu konstanta kurso en Tiefo-monaĥejo julie kaj aŭguste ĉiujare. ILEI-ĉina sekcio, Xi'an-a Esperanto-Asocio kaj Tiefo-monaĥejo bonvenigas kursanojn el diversaj lokoj de Ĉinio kaj ankaŭ el aliaj landoj.

Tiefo-monaĥejo situas okcidente de la urbo Xi'an. Okazis multfoje Esperanto-kursoj en tiu ĉi monaĥejo. En la monaĥejo loĝas monaĥo nomata Miaohui, kiu flue parolas Esperanton. Li ofte organizas Esperanto-kursojn kaj instruas Esperanton en la monaĥejo. La abato de la monaĥejo multe subtenas niajn Esperanto-agadojn. La monaĥejo jam akceptis esperantistojn el Francio, Koreio, Belgio, Svislando, Svedio, Rusio, Italio, Pollando, Mongolio, Barato, Brazilo, Germanio kaj aliaj landoj.

(raportis Optimisto)